|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En jaro 1938 nova granda malfeliĉo trafis nian familion. Mia deksepjara frato, komence suferis pro renmalsano, sed pro longdaŭra dieto, kvankam altkreska, estis kun malforta organismo. Post kiam li finis la progimnazion ni ne havis eblecon subteni lian studadon en la urba gimnazio, eĉ ne povis aĉeti al li konvenan veston. Li komencis viziti la sedjankojn preskaŭ duonnuda en flanela ĉemizo kaj eluzita kamplota jaketo. Li malvarmumis kaj malsaniĝis de seka pleŭrito. Lia kuŝado en hospitaloj helpis lin restariĝi, sed restis gravaj kunkreskaĵoj en ambaŭ pulmoj. Li bezonis fortan nutraĵon, higienon, veston, sed ĉio ĉi mankis en nia domo. Kaj kvankam ĉiun printempon, antaŭ ol fari sunumadon, li estis kontrolata per rentgenaparato, ni tamen ne rimarkis ke li fariĝis viktimo de la "flava gastino". En tiu printempo 1938 ni duope vizitis d-ron Valkov. Li esploris nin kaj diris pri la frato, ke la sanstato estas tre bona, ne necesas rentgenesploro, li povas sunumi sin. Ni eĉ permesis al li labori, ĉar estis necesa lia helpo ĉe la kampara laboro kaj ankaŭ ĉar ni ne volis ke li frapu en la okulojn de la vilaĝanoj kiel malsanulo aŭ nenifaranto.
La saman aŭtunon mia frato plene malsaniĝis. Li komencis terure tusi. Li simple perdis la spiradon. Mi dormis en mia ĉambro, li – ekstere, sur la teraso. Nokte la tusado ne lasis lin dormi, ĝi turmentis lin longajn horojn. La gepatroj ne havis monon por sendi lin al kuracista esploro. Mi devis zorgi pri li. Ni vizitis d-ron Valkov, ankaŭ la komunuman kuraciston, sed neniu medikamento helpis kontraŭ la tusado.
Kvazaŭ tio ne sufiĉus, ekdoloris ankaŭ lia gorĝo, li komencis paroli raŭke, flustre. Pasis unu semajno, pasis dua, lia stato malboniĝis, la malsanulo komencis malfacile sin nutri, englutante li leviĝis sur la piedfingroj. Rigardante lin, mi sentis maltrankvilon, kiu kreskis tago post tago. Kelkfoje mi sentis momentan esperon. Li havis lupan apetiton. Nokte ne ŝvitis. Iun matenon mi kontrolis lian temperaturon – 36.4°. Mi ekspiris libere. La sekvan tagon – sama rezulto. Denove mi venigis la komunuman kuraciston, rakontis al li pri miaj timoj kaj supozoj, ke li estas tuberkuloza. La atenta esplorado de la pulmoj montris nenion gravan, sed la gorĝo fartis malbone. Kiam ni restis solaj la kuracisto malkaŝe diris, ke la malsanulo havas tuberkulozon de la laringo kaj ke li devas plejeble rapide iri al Sofio.
Ni sendis lin en la komenco de novembro. Mi rigardis liajn grandegajn tibiojn dum li sin transvestis, kaj senfina angoro premis mian koron.Tiu ĉi jam plene formiĝinta viro estis destinita al la morto. Mi esperis, ke eble helpos al li lia bona apetito, la pli bona nutrado kaj higieno en la malsanulejo, ne havante tamen klaran ideon kion signifas tuberkulozo de la laringo. El Sofio mia kuzo Koljo informis min, ke post la esploro ĉe d-ro Bogdanov evidentiĝis, ke mia frato havas teruran malluman makulon (infiltriĝon) en ambaŭ pulmoj. Mi ne rajtis kaŝi tion de miaj gepatroj. Tiu novaĵo ankoraŭ pli forte frakasis ilin. Panjo komencis priplori lin ankoraŭ viva.
Post tutsemajna prokrasto oni apenaŭ lin akceptis en la fako por ftizuloj. Liaj leteroj tute ne ĝojigis nin. Lia sanstato malboniĝis. La doloroj en la gorĝo kaj la tusado malhelpis al li manĝi. Li rimarkis, ke en la kraĉaĵoj troviĝas sango. Li rigardis la apudajn malsanulojn, kiuj kraĉis sangon, rigardis la sangajn kraĉaĵojn en la lavujo kaj sentis naŭzon. Iuj kraĉis eĉ rekte sur la plankon. Lia temperaturo altiĝis kaj oni ĝin malaltigis matene je pli-malpli kontentiga nivelo per pulvoroj. Dum la vintro oni operaciis unu flankon de la gorĝo, necese estis ankaŭ operacii la alian flankon, sed li ege malfortiĝis kaj ne plu povis ellitiĝi. Pro hejma mizero miaj gepatroj eĉ ne povis lin viziti en la malsanulejo, kaj la parencoj, viztintaj lin, ne diris al ni kiel malesperiga estas lia sanstato por ne timigi nin. Tiel ni sukcesis nek viziti, nek hejmenvenigi lin dum li estis ankoraŭ viva.
La 8-an de fabruaro 1939 venis la terura novaĵo – Teodosi mortis antaŭ du tagoj, la 6-an de februaro. Se ni volas preni lian korpon, iu devas iri al la malsanulejo, se ne – oni enterigos lin tie.
Angora minuto? Tiu informo frapis nin kiel fulmotondro. Mi ne povis rekonsciiĝi, kompreni la nemezureblan malfeliĉon, atingintan nin. Panjo eliris ekstere kaj komencis pugnobati sian trosuferintan kapon, ŝi elverŝis siajn lastajn larmojn. Patro vagis tra la ĉambroj kiel fulmofrapita. Baldaŭ revenis el la lernejo miaj fratino kaj frato, liberigitaj pro la granda malfeliĉo kaj plenigis la hejmon per siaj vekrioj.
Antaŭ semajno ni vendis paŝtejon por trimil sescent levoj. Ni donis parton de tiu sumo al onklo Dragan por iri kaj transporti al ni la mortan korpon. La restaĵon ni gardis por la entombigaj elspezoj.
Terura estis tiu ĉi nokto por la funebranta domo. Neniu, krom la infanoj, dormis. Panjo estis preskaŭ freneza pro malĝojo. Ŝin prizorgis du-tri virinoj, kiuj restis dum la nokto ĉe ni. Terura estis la sekva tago, des pli terura estis la dua nokto. Ĉiun horon panjo saltis kun duonfreneza ekkrio: "Ili venas". Fine, ĉirkaŭ noktomezo vere alvenis onklo, la ŝoforo, servisto de la malsanulejo. Ĉeestinta la nekropsion kaj zinka ĉerko kun fenestreto, tra kiu estis videbla flava vizaĝo de skeleto, la vizaĝo de mia frato Teodosi...
Oni venigis en la nokton iun parencon, kiu malfermis la ĉerkon. Elvenis akra sufoka odoro de ia medikamento. En la ĉerko kuŝis streĉe etendita duonskeleto. La tibioj, kiujn mi tiel admiris antaŭ lia forveturo al la malsanulejo, estis maldikiĝintaj, kaj la pantalono aspektis kvazaŭ malplena. Li estis vestita nur en bluzo, lia ankoraŭ nova jako estis ŝtelita jam dum li estis viva. Liaj vakse palaj sekaj manoj estis krucitaj sur la kava brusto.
Mi rigardis lin kaj teruro min obsedis. Freneziga doloro premis mian koron. Mi deziris krii, freneze krii, sed mia gorĝo estis kvazaŭ sufokita. Mi turnis min flanken kaj premis la manojn dolorige. Sed min obsedis denove nevenkebla deziro turni min, rigardi lin. Kaj denove min obsedis la sama teruro. Ĉu tio estas mia frato? Panjo lamente ploris en la ĉambro, onklo provis sed ne povis ŝin konsoli. Patro sidis kurbiĝinte kiel bulo ĉe la forno, malgranda, kompatinda, simila al infano. La finbrulanta lampo lumetis, sed al neniu venis la ideo, ke oni devas verŝi en ĝin petrolon. Oni ekbruligis kandelon super la mortinto. Lia vizaĝo kun apenaŭ kreskinta barbeto reliefiĝis ankoraŭ pli angore, ankoraŭ pli malgaje. En la ĉambro ŝvebis la fantomo de la morto, vizitinta tiom multe da fojoj tiun ĉi malbonaŭguran domon.
Mia frato ne drinkis, ne fumis, ne estis malvirta kiel multaj aliaj junuloj. Mi sukcesis lin antaŭgardi kontraŭ tiuj malbonaj kutimoj. Kvankam tro frue forlasis la lernejon, li posedis naturan inteligentecon, legis librojn de mia granda biblioteko, klaskonsciiĝis, plenumis partiajn fojfoje al li komisiatajn taskojn, sen paroli, sen fanfaroni.
Tial la sekvan tagon la tuta vilaĝa junularo, knaboj kaj knabinoj venis akompani lin kun floroj kaj florkronoj, Venis ankaŭ la knabino, kiun li amis. La korto estis plena de homoj. Panjo ploris kaj lamentis plu tiel kortuŝe, ke ŝi plorigis ĉiujn. Mi streĉis min kaj ne plu povis plori. Miaj okuloj inflamis kaj estis sekaj. Oni elportis la ĉerkon en la korton kaj fotis la mortan korpon. Ni kaŝis de panjo la fotojn, ĉar vidante ilin, ŝi tuj komencis plorkrii.
Kiel peze, kiel terure estas rigardi junan homon, ĵus enirintan la vivon, des pli homon de la familio, en ĉerko de mortinto! Oni ekportis la ĉerkon de mia frato per la manoj. Mi ne povis akompani la procesion, restis sola en la ĉambro, en kiu ni du loĝis dum la lastaj jaroj; kaj fordonis min al malespero. Sub la lito ankoraŭ staris paro de liaj ŝuoj, sur la vestkroĉilo pendis lia pantalono, bluzoj, pajla ĉapelo, sed li ne plu ekzistis. Kaj por ĉiam ne ekzistos. Restos nur la memoro pri li, kaj memoro pala, ĉar li ne disponis pri sufiĉa tempo por povi lasi profundan spuron en la vivo.
La voĉo de la sango, de la familiana sango! Freneza malĝojo pri perdita frato! Mi provis per filozofia trankvilo pruvi al mi, ke tio estas neŝanĝebla vivofino, ke frue aŭ malfrue ĉio viva fariĝos nutraĵo de vermoj. Sed la racio cedis antaŭ la freneza krio de la koro, premita de senfina doloro. Konsolo ne estis trovebla.
Panjo ne preterlasis eĉ tagon sen plori almenaŭ du-trifoje. Mi ne povis trovi vortojn por ŝin konsoli, ĉar mi ne povis konsoli min mem. Ŝi similis ombron, ne povis nutri sin, ne povis dormi, ne zorgis pri la aliaj du infanoj. Kvar el ŝiaj sep infanoj jam mortis, restis tri, el kiuj unu – duonhomo. Ŝi elportis multe da malĝojo, sed la lasta detruis ŝin. Ŝi ne povis ĉesi funebri la dekokjaran junulon, objekton de tiom multaj esperoj, ke li prenos sur sin la laboron en la mastrumo, ke li edziĝos kaj venigos al ŝi helpantinon en la hejma laboro, ĉio subite ruiniĝis.
Sur la korta pordo flirtis nigra funebra flago. Nia hejmo fangis tiel preme malĝoja kaj ne-altiranta, ke ĉesis veni al ni kaj parencoj, kaj najbaroj. Panjo ilin tedis per sia senkonsola malĝojo.
Mi deziris publikigi en ĵurnalo "Zarja" nekrologon pri mia frato, sed, kvankam mi kunlaboris al ĝi, oni postulis tricent levojn. La nekrologo fiaskis. Al lia memoro mi dediĉis la broŝuron "La milito en la Ekstrema Oriento", sed la cenzuro ankaŭ ĝin malpermesis. La malfeliĉo persekutis lin eĉ post la morto. La sociordo, kiu forprenis de li la rajton vivi, senigis lin ankaŭ de la rajto pri memorigo.
En la sabato kontraŭ Pasko la vilaĝo en festa etoso atendis la kermeson kaj la grandan festotagon. Revenis al la naska loko vilaĝanoj laborantaj en la urboj. Ĉie solena humoro, gajeco, kantoj, preparo de novaj vestoj kaj tualetoj.
Tiun ĉi tagon per siaj lastaj centimoj patro kondukis miajn modeste vestitajn lastajn fraton kaj fratinon al d-ro Valkov por rentgena esploro.
Dum ni ne sciis, ke mia frato Teodosi estas ftize malsana, ni ĉiuj manĝis kune. Ekzistis danĝero pri la sanstato de la infanoj. Laŭ la malsanuleja oficisto akompaninta la materiajn restaĵojn de mia frato, la tuberkulozo de la frato prenis rapide evoluantan karakteron kaj transiris al miliara formo. Ankaŭ mia fratino komencis tusi, kaj tio denove maltrankviligis min. La tutan tagon mi ne povis trovi trankvilon, ne povis preni libron, okupiĝi pri io ajn, dum mi ricevis la rezulton de la esplorado. Dro Valkov skribis al mi, ke mia frato fartas bone, liaj pulmoj estas absolute puraj, kaj la fratino havas kalciĝintajn glandojn. Ŝi bezonas fortan nutraĵon kaj fiŝoleon. Ni plibonigis ŝian nutraĵon, kaj la sekvan vintron mi donis sepcent levojn por fiŝoleo. Ŝi sufiĉe bone fartis.
Venis la printempo kaj miaj patro kaj patrino preskaŭ sesdekjaraj maljunuloj – premitaj de malĝojo kaj sufero, denove eklaboris sur la kamparo por nutri nin, la alian triopon, du en la lernejo, kaj mi fermita hejme. Venis ankaŭ la somero. Ili fosis, rikoltis. En tiu aĝo la aliaj vilaĝanoj ne plu levis la pezajn fosilojn. Sed por ili du ne ekzistis anstataŭantoj. La kamparo eĥis de kantoj kaj ĝojkrioj de fraŭlinoj kaj fraŭloj. Panjo ploris plu sur la kamparo kaj hejme. Ŝia anstataŭanto kaj espero delonge ripozis en la nigra tero.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.