|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la somero de 1941 mi travivis novajn spiritajn kaj moralajn suferojn, kiujn mi ne deziras prisilenti, kvankam miaj plej proksimaj amikoj kaj kamaradoj scias pri ili.
La 22-an de junio frumatene mia detektilo kaptis la novaĵon pri la rabista invado de la hitleranaj hordoj en la patrolandon de la liberaj rusaj laboristoj kaj vilaĝanoj. La terura malamiko pligrandigis sian forton, metinte manon sur tutan eŭropon, sur ĝiajn rimedfontojn, sur ĝian industrion, militmaterialojn kaj laborfortojn. La vizito de Hess en Birtlando klare montris al mi kion oni preparas, malgraŭ la oficiala komuniko.
Mi sciis kiom grandajn ekonomian kaj militan potencon prezentas Sovetunio. Jarojn longe mi legis literaturon kaj gazetaron pri la granda progreso de la lando konstruanta la socialismon, pri la evoluo de la peza industrio. Pri la sistemo de kolĥozoj, pri la bonega armilaro de la Ruĝa Armeo, pri la evoluo de la sovetaj aviadiloj, pri la transflugo de la Poluso, pri la amaseco de Osoaviaĥim, pri la paraŝutistaj turnoj. Ĉe mi solide staris la konvinko, ke la Ruĝa Armeo estas nevenkebla ne nur pro sia grandega materiala forto, sed ankaŭ pro siaj moralaj kvalitoj. Ĉiuj eŭropaj popoloj, subpremataj de la kapitalismo, scias, ke la Ruĝa Armeo estas armeo de la libereco kaj ke ili rifuzos batali kontraŭ ĝi. Jam en la unuaj bataloj komenciĝos disfalo inter ili.
La unuaj germanaj sukcesoj min batis kiel fulmotondro. Komence mi konsolis min, ke la informoj ne estas veraj, ke Sovetunio ankoraŭ ne sukcesis koncentri sian militforton, ĉar la mobilizo estis deklarita en la tago mem de la malamika atako. Sed pasis du-tri semajnoj, kaj la situacio ne ŝanĝiĝis, la faŝistoj fulmrapide antaŭenmarŝis, la rusaj urboj falis unu post la alia, la rusa armeo retiriĝis, la gazetaro kaj la radio bruis pri miloj da neniigitaj tankoj kaj aviadiloj, pri centmiloj da militkaptitoj.
Mi dividis mian eksciton kaj timojn kun Vesa. Komence ankaŭ ŝi estis konfuzita, sed ŝi baldaŭ rekonsciiĝis kaj orientiĝis. Ŝi havis eblon aŭskulti fremdlandajn radiostaciojn, renkontiĝi kaj moviĝi inter informitaj kamaradoj. Mi tamen aŭskultis nur mian detektilon, ĉe kiu aroge ekstaris kun sia abomena voĉo la faŝisto ĉinkov kaj ĉiutage informis pri novaj germanaj venkoj. Mi ekmalamis mian detektilon pro ĝia unuflanka informado, bojkotis ankaŭ ĵurnalon "Zarja" kaj provis vivi en plena neinformiteco, por savi min de la faŝista veneno. Sed tion mi sukcesis fari nur dum unu-du tagoj, kaj baldaŭ iu nekonata forto denove min puŝis al la aŭdiloj. Mi aŭskultis akurate eĉ la malfruajn noktajn disaŭdigojn kun la espero, ke mi aŭdos almenaŭ grajneton da vero, almenaŭ iomete da bonaj novaĵoj. Sed denove la radio tondris pri germanaj venkoj, pri "sakegoj", pri falintaj grandaj kaj malgrandaj urboj, pri centmiloj da militkaptitoj.
Pasis monato. La germanoj okupis Smolensk kaj direktiĝis al Moskvo. La manko de objektivaj informoj min igis elmeti min al granda risko – mi skribis al Suzana, ke ŝi sendu al mi en koverto partiajn informmaterialojn kun komunikoj de la sovetaj stacioj. Sed en ili oni informis tre koncize nur pri germanaj perdoj kaj pri manifestita heroeco de unuopaj batalantoj de la Ruĝa Armeo. La ĝenerala irado de la eventoj plusekvis sian direkton. Post ankoraŭ unu monato la faŝistoj konkeris Kievon, la ferajn ercojn de Krivoj Rog, la karbominejojn de Donbas, ĥarkov, konkeris preskaŭ tutan Ukrajnon. La Dnepra elektrocentralo konstruita dum sep jaroj estis ruinigita.
La dresitaj faŝistaj buĉistoj, kiuj frakasis la hispanan revolucion, nun deziris sufoki Sovetunion, la esperon kaj bastionon de la monda proletaro kaj de ĉiuj subprematoj en la mondo. Tiuj mizeraj faŝistaj hordoj ruinigas, neniigas, mortigas. Ili militas por la interesoj de la germana kaj monda burĝaro kontraŭ siaj propraj interesoj kaj libereco.
Kaj mi – homo, kiu dediĉis sian tutan vivon al la batalo por liberigo de la subprematoj, kiu havis tiel firman fidon pri la fina venko, homo, kiu forbruligis, neniigis en si ĉion personan kaj vivis per la esperoj, ĝojoj kaj suferoj de la potenca kolektivo, homo, kiu venkis en la vivo tiom da obstakloj kaj maloportunaĵoj, – mi kapitulacis spirite, malesperis. Hontinde, sed fakto. Mi – kiu inspiris al aliaj kredon, kiu ilin kuraĝigis per plumo, parolo kaj persona ekzemplo – nun mem bezonis la subtenon de aliaj. Mi falis en teruran pesimismon. Mi ne kuraĝis paroli pri tio antaŭ iu ajn, ekstere manifestis kuraĝon, en iuj leteroj pruvis, ke USSR estas nevenkebla, sed mi mem antaŭ Vesa, Esperov, Geŝkov esprimis malkaŝe miajn timojn, la falon de mia kredo.
Vesa kverelis kontraŭ mi per siaj leteroj, mallaŭdis min, minacis min, ke ŝi konservos miajn leterojn kaj iun tagon montros ilin al mi por min hontigi. Mi estis preta preni sur min eĉ la honton, nur por ke la aferstato ŝanĝiĝu, prenu malan direkton. Sed ĝi konstante sekvis sian fatalan vojon. La faŝistoj proksimiĝis al Moskvo je ĉirkaŭ centkilometra distanco.
Neniam mi troviĝis en tiom peza animstato, kiel en la somero kaj aŭtuno de la jaro 1941. Kiam vizitis min iu kamarado el najbaraj vilaĝoj kaj ni komencis diskuti, mi havis la deziron plori kiel infano, krii, nur por ke mi faciligu mian animon. Sed ankaŭ tiuj, kiuj vizitadis min, ne kapablis diri al mi multon, konsoli min. Ili ĉiuj asertis la samon. "Ni atendu, ni poste komprenos la strategion de la sovetaj militestroj. Tie troviĝas homoj, kiuj pripensas kaj pritaksas ĉion".
Nur en la vintro mi rekonsciiĝis kaj la espero iorn post iom revenis al mi. La mondo vidis ankaŭ la germanojn retiriĝi. Dum la sekva somero la faŝistoj entreprenis novan ofensivon, sed nur sur unu sektoro, ne ĝenerala. Leningrado sin tenis firme. La germanoj ne povis konkeri la nafton. Finfine realiĝis la paroloj: Preferinde armeo sen teritorio, ol teritorio sen armeo." La Ruĝa Armeo komencis bati kaj neniigi la malamikon. Mi komprenis mian eraron, sed tre malfure.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.