La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

7

En la tria militjaro (1916, Red.) komenciĝis malsatado. Al nia vilaĝo sekrete venadis nokte loĝantoj de la montaraj vilaĝoj kaj aĉetis tritikon kaj maizon, pagante dek ĝis dek du levojn por kilogramo. Se oni hazarde kaptus ilin, oni konfiskus la tritikon. Mi rememoras, ke ankaŭ ni vendis unu fojon al iu montano kvindek kilogramojn da maizo. La ceteran kvanton ni pruntis al parencoj de mia onklo en nia vilaĝo kaj en vilaĝo Litakovo. Nia terposedaĵo ampleksis ĉirkaŭ ses hektarojn, sed nia familio estis malmultenombra – nutraĵo restis.

Cirkulis malbonaj famoj. En la vilaĝoj oni ĉion konfiskis, tamen nenio atingis la soldatojn. La soldatoj malsatis, sed komencis malsati ankaŭ iliaj familianoj en la vilaĝoj. La forpermesitaj soldatoj alportis malbonajn novaĵojn el la fronto kaj des pli malbonajn kunportis tien. Ĉe la fronto kaj en la post-fronto leviĝis malkontentiĝo. Oni antaŭsentis ke io venas, io okazos.

En nia vilaĝo, kaj ankaŭ en aliaj, oni rekviziciis la ŝafojn, establis fromaĝ-farejon, kaj el la lakto produktis kaŝkavalon (flavan fromaĝon) kaj la selakton utiligis por grasigi kelkajn porkojn apartenantajn al la vilaĝestro kaj al liaj proksimuloj. El la urbo ofte venis gajaj kompanioj de viroj kaj virinoj, vizitis la fromaĝ-farejon kaj tutan nokton kantis kaj postkuris unu la alian en la ĝardeno de nia najbaro Ceko Georginov. Tio ege skandalis la vilaĝanojn, kiuj insultis kaj malbenis tiujn nenifarulojn, kiuj sin distris, dum la soldatoj mortis sur la batalkampoj. En vilaĝo Kraevo la virinoj ekribelis kaj ne donis la ŝafojn. Venis milittaĉmento el la urbo kaj arestis ilin. Oni kondukis ilin preter ni. Iu el ili portis suĉinfanon en la brakoj. Por unua fojo mi renkontiĝis kun la perforto, kiu ege min indignigis. Oni arestis ankaŭ iun soldaton kiel instiganton. Lia patro, sepdekjara maljunulo, kuris al baj Ceko Georginov, ĉe kiu gastis la estro de la subdistrikto, oficiroj kaj soldatoj, por elpeti sian filon. Kelkfoje oni pelis la maljunulon el la korto. Fine laŭ ies ordono iu soldato prenis lian lambastonon kaj komencis bategi lin sur la dorso. La maljunulo tremis, petegis kaj kriis, de lia vestaĵo eliĝis polvo. Li eĉ genuis. Neniam mi forgesos tiun ĉi barbaran bildon. En tiu momento mia tuta malamo estis direktita al la soldato, kiu estis blinda kaj humila plenumanto de la ordono de la privilegiita ĉefo de la sub-distrikto. Mia koro sangis dum mi rigardis la batadon super la sendefenda maljunulo, kaj mi tamen neniel povis helpi lin. De tiam pasis jaroj. Venis ankaŭ normala paca periodo, ni pretendis pri progreso en kultura rilato, ke ni staras je la unua loko en Balkanio. Sed rilate la humanecon nia burĝaro regresis al la primitiveco. La bildo kun la maljunulo, engravurita en mia memoro, fariĝis nia ĉiutagaĵo.

Ne ĉiuj virinoj venis hejmen por aŭgurado. Mi estis "sekretario" de ĉiuj analfabetaj virinoj kaj knabinoj ne nur de nia kvartalo, sed ankaŭ de aliaj. Mi legadis leterojn alvenintajn de la fronto kaj respondis al ili. Mi skribis per grandaj, egalaj literoj sen punktoj kaj komoj, kaj la majusklojn mi metis ne en la komenco de la frazo, sed laŭ mia bontrovo. Mi ne penis lerni la gramatikon. Sed mia skribmaniero estis legebla, la frontsoldatoj min salutis kaj tio ĝojigis min. La leteroj komenciĝis laŭ ŝablono tiel: "Hodiaŭ, trovinte liberan tempon, mi decidis saluti vin kaj vin informi, ke ni ĉiuj hejme fartas bone kaj petas dion pri via alt-valora sano." Tiu ĉi enkonduko estis ĉiam uzata sendepende kiom limigita estis la spaco sur la poŝtkarto aŭ poŝtpapero por aliaj informoj. Legante leteron sen tiu enkonduko, mi opiniis ke ĝi estas granda manko de la letero. Sed iom post iom mi komencis konstatl ke leteroj sen simila enkonduko estis skribitaj en plej bela maniero, kun punktoj kaj komoj. Mi jam havis la necesan estetikan guston pri bela skribmaniero kaj mi penis imiti la belajn leterojn, sed mi ne sciis kien meti la interpunkciojn.

Post la "altvalora sano" mi ordinare diris al la virino: "Diru, onklino, kion skribi". Kaj mi komencis: "Stojan, la bovinojn mi ne sukcesis prizorgi sanaj kaj mi ne scias kiel mi povus plugi per ili. Ili estas ege malgrasaj. La fojno finiĝis, kaj dum la tuta vintro mi ne donis al ili grenfuraĝon, ĉar tiu ĉi kaj salo mankas. De la komitato oni donas 14 kilogramojn da faruno por ĉiu persono por tuta monato. Ĉu por la bovinoj, aŭ por la infanoj! La infanoj similas al araneoj, mi timas rigardi ilin. Mi havas nek fazeolon nek terpomojn, por prepari al ili iun manĝaĵon. Ni atendas la aperon de okzalo, urtiko kaj fungoj. Tritiko kaj maizo estas vendataj 11 levojn por kilogramo kaj ne troveblas en la vilaĝo. Nun oni donas al mi komunuman monhelpon po 70 levoj monate. Per tiu sumo mi ne povus aĉeti eĉ 7 kilogramojn da greno por mi kaj la infanoj. Mi diris al la skribisto, ke per 14 kilogramoj monate ne estas eble vivi, ke la mono estas malsufiĉa.

Li, dio lin mortigu, primokas min. Li diris, ke li pligrandigos la sumon, se mi... Kiam vi venos, mi diros al vi. Petu forpermeson kaj venu, ĉar mi perdas la kapon kaj mi ne scias kion fari. Nokte mi ne povas endormiĝi pro zorgoj. Mi preferus ne esti naskiĝinta por suferi tiun ĉi damnitan turmenton..."

"Ceko, oni rekviziis la ŝafidojn, kaj la lakton oni prenas por la fromaĝ-farejo por produkti flavan fromaĝon. La bubalino estiĝis sterila, ĉar oni ŝin trolacigis per rekvizicia transportado de faruno de la stacidomo. Nun mi havas nenion, per kio mi povus nutri la infanojn. Oni lasas al ni nur duonkilogramon da tritiko por ĉiu persono, la ceteron oni rekviziis. Ĉu oni povas vivi per duonkilogramo? Por povi labori ni ja devas manĝi! Mi kaj mia patrino kaŝis en la kelo tri sakojn kun greno, sed oni trovis ilin kaj forprenis ilin; oni forprenis ankaŭ la grenon, kiun oni estis lasintaj al ni, dirante, ke ni havas ankaŭ alian kaŝitan grenon, do ni manĝu ĝin. Oni faris akton kaj deklaris al mi, ke min juĝos milita tribunalo. Nun mi estas ege maltrankvila pro timo. Se oni min malliberigos, kiu prizorgos la infanojn? Panjo estas jam tre kaduka, ŝi jam perdis la esperon ĝisatendi vian revenon. Petu forpermeson kaj faru ĉion eblan por veni pli baldaŭ, ĉar mi konfuziĝis kaj ne scias kion entrepreni".

"Ivan, dio vokis al si paĉjon kaj ni enterigis lin kiel ni povis, sen mortotuko, ĉar ni ne havas eĉ peceton da tolo. Li deliris sopirante al vi. Bone, ke li forpasis, por ne suferi en sia maljuneco. Sed ni vivantoj, kien ni iru? Radka jam estas fraŭlino, sed ne havas ĉemizon por sin vesti. Svatas ŝin bona junulo, ni ne devas ellasi tiun proponon. La grenon oni rekvizicias. Ni kun Radka faris kavon kaj kaŝis en ĝi grenon, tamen ĝi malsekiĝis kaj ŝimis, ne estas manĝebla, eĉ la brutaro ne konsumas ĝin. Kaj kion fari pri la cetera greno, kiun oni lasis al ni ĉu semi ĝin, aŭ ĝin manĝi? Petu vian forpermeson kaj venu por pripensi kion entrepreni pri Radka..."

"Jordan, mi iris kun la bubalinoj transporti rekviziciaĵqjn. Oni ne volis akcepti min, sed mi ne konfidas la bubalinojn al aliulo, ĉar li certe ilin trolacigos. La bubalidojn oni rekviziciis. La greno ne sufiĉas, mi ekonomias ĝin, sed la infanoj ne komprenas, deziras manĝi kaj ploras pri pano. Mi finis rapide la semadon, ĉar baldaŭ venos la perdita homo..."

– Kiu estas tiu perdita homo? – mi demandis rigardante mire la virinon.

– Vi skribu al li tiel, li scias pri kiu homo temas – diris la virino konfuzite ridetante.

Mi komprenis kaj plue ne pridemandis.

Similajn leterojn ricevis la soldatoj, jam tri jarojn defendantaj la landlimojn kontraŭ la forta premo de la malamiko. Tiujn leterojn la virinoj ne ekspedis per la poŝto, ĉar la severa cenzuro ne tralasis ilin, sed per forpermesitaj soldatoj, kiuj kaŝis ilin en la subŝtofo. Tiuj leteroj estis pli amaraj ol la ŝima pano el brano, konsumata de la soldatoj. La forpermesitoj rakontis ankaŭ buŝe la enhavon de la leteroj. Kio okazis en la postfronto estis sciata en la fronto. Kaj ĝuste tio frakasis la spiriton de la armeo. La perdita spirito de iu armeo ja signifas tutcertan malvenkon.

Kaj la malvenko ne malfruiĝis. En la aŭtuno 1918 tra la vilaĝo ekkuris alarmaj famoj, ke la fronto estas breĉita, la armeo retiriĝas senbatale kaj la malamiko jam venas. Oni ekparolis pri ribelintaj soldatoj, pri mortpafitoj apud vilaĝo Vladaja, pri militkaptitoj, transportitaj trans la maro. La vilaĝo ekscitiĝis. La serba militkaptito Arso, kamposervisto ĉe la pastro, malkaŝe minacis, ke ili tranĉos kapojn, kiel en Serbio, kaj li persone buĉos la pastron. Leteroj de la fronto ĉesis veni, la gazetaro pri nenio skribis, kaj la novaĵoj estis komunikataj buŝe – unu pli terura ol alia.

Mi aĝis apenaŭ dek kvar jarojn kaj mi ne povis travivi kun la tuta profundeco kaj terureco la tragedion, kiun travivis la tuta popolo. Multaj aferoj estis por mi ankoraŭ neklaraj. Sed kiel leganto de "Popolaj Rajtoj" mi kredis, ke ĉiuj aliaj ŝtatoj intrigas, nur Bulgario estas prava pri sia afero. Precipe forta estis mia malamo al grekoj. Mia fizika kaj spirita evoluado okazis dum militoj, katastrofoj kaj popolaj suferegoj. Mi rimarkis multajn aferojn, kiujn miaj samaĝuloj ne ankoraŭ konceptis, ĉar mi legis pli ol ili kaj interesiĝis pri problemoj, pri kiuj ili ankoraŭ ne montris intereson. Mi observis la neviditan malordon en la socia kaj ekonomia vivo, kiun neniu forto povis korekti, eĉ ne armistico. Revenis la vivaj kaj nekaptitaj vilaĝanoj. En la vilaĝo regis malsato. El Radotina oni iris per veturiloj al la Danuba Ebenaĵo, de kie oni alveturigis maizon, vendatan en la vilaĝo kontraŭ 11 levoj por kilogramo. La komercistoj profitis, kaj la soldatoj, revenintaj de la fronto dronis en ŝuldoj. La komercistoj aĉetis brutojn, kondukis ilin al Trakio (suda Bulgario) vendis ilin tie kun granda gajno, aĉetis grenkampojn, bienojn. Ili deponis siajn kapitalojn en la bankoj, kaj la malriĉularo prunteprenis de la bankoj monon kun pezaj procentoj. Sed ankoraŭ pli pezaj estis la uzuroj ĉe la privataj uzuristoj. Jen estis la rekompenco de la soldatoj por la trijaraj suferegoj sur la frontoj. La revenintoj alportis reŭmatismon, stomakajn ulcerojn, malarion, frostiĝintajn renojn, tuberkulozon kaj malaltege falintan moralon. Vundadoj, interbatadoj, ŝtelado fariĝis ordinaraĵo. La drinkado pligrandiĝis. Ĉiuj eksfrontuloj fumis – malbona kutimo, akirita en la tranĉeoj. La junuloj komencis imiti ilin kaj baldaŭ en la vilaĝo restis neniu junulo pli aĝa ol dek kvin jarojn, kiu ne fumis. Tabakfumado kaj drinkado fariĝis modaj inter junuloj kaj tio restis ĝis hodiaŭ. Ili portis soldatajn tranĉilojn kaj ponardojn ĉe la zonrimenoj, komencis interbatadi nokte dum la sedjankoj kaj en hela tago ĉe la rondodanco. Ekbrilis ponardoj, virinoj kaj fraŭlinoj forkuris kriante. Policanojn oni ne atentis, eĉ kelkiam ankaŭ ilin batadis kaj senarmigis. Neniu timis ion ajn kaj arbitre faris tion, kio plaĉis al li mem.

Mi rimarkis ĉiujn ĉi ŝanĝojn, ili tute ne plaĉis al mi kaj mi atribuis ilin al la efiko de la milito. Sed mi ne sciis kiel oni povus forigi tiun ĉi plagon. Vespere mi konversaciis kun avo pri tiuj problemoj, ĉar miaj samaĝuloj forestis de la vilaĝo. Avo indignis kaj asertis, ke se li estus reganto, li povus ĉion ĉi ordigi per punado. Panjo, kiu aŭskultis, rezignacie opiniis, ke nur dio korektos tiun ĉi mondon. Sed iliaj solvoj ŝajnis al mi malĝustaj. Mi mem ne povis trovi eliron kaj iom post iom en mia animo akumuliĝis malamo al la milito mem, kiu tiel forte malordigis la vivon de la homoj. Sed tiuj miaj konceptoj estis ankoraŭ en sia embria stadio, malfortaj, naivaj, kaj ĉiu pli insista ŝovinisto ankoraŭ povis en artikolo aŭ en konversacio min konvinki, ke milito estas necesa.

En la vintro kaj la printempo 1919 alvenis ankaŭ la "hispana" malsano, kiu komencis falĉi la loĝantojn de Radotina, konsumitajn de malsatado kaj suferado. Ankaŭ ĝi kolektis bonan rikolton kaj transiris al aliaj landoj kaj popoloj, kie la milita plago estis preparinta favoran grundon por ĝi.

En 1919-1920 mi amikiĝis kun novaj kamaradoj. Krom Dragan Kocev, tri jarojn pli aĝa ol mi, la ceteraj estis per tri-kvar jaroj pli junaj ol mi. Plej proksime mi amikiĝis kun Marin Stojanov, Peŝo Kocov kaj Ĥristo Nikolov. Tiutempe mi jam sciis kiel havigi al mi librojn rekte el la eldonejoj. Se la ludkartoj de avo Evtim, per kiuj mi daŭre aŭguradis, plenumis iun pozitivan rolon, ĝi estis la ricevado de etaj sumoj per kiuj mi aĉetadis librojn. La milito jam estis for kaj miaj klientoj ne plu estis tiel multnombraj. Sed kompense oni pagis al mi per bankbiletaj levoj. Kolektinte dek-dekkvin levojn mi sendis al iu eldonejo la sumon per registrita letero, afrankita per tridek centimoj. Unue mi aĉetis de la eldonejo de Stojan Atanasov librojn por junuloj "La koro de la mondo", romano de H.Hahard, kaj "Sub la ĉielo de Hindio", poemo de Gothe. Kiom granda estis mia ĝojo, kiam onklo Dragan alportis al mi la registritan pakon kun libroj! Miaj manoj tremis de emocio kaj mi nur transmetis la librojn, ne povante komenci legi ilin. Nun mi povis havigi al mi librojn, posedi proprajn librojn. Tiutempe ankaŭ baj Petko pruntedonis al mi "Vagabondoj" de Ivan Vazov kaj "Baj Ganjo" de Aleko Konstantinov. Mi legis tutan semajnon kaj ĉio plaĉis al mi. La dua mendo estis ĉe eldonejo "Hemus". Mi aĉetis la librojn: "Diabla Insulo" de Majn Rid, "Fabloj" de Krilov kontraŭ ses levoj. La trian mendon mi adresis al eldonejo "Otec Paisij" en Plovdiv. Mi aĉetis de "Belliteratura biblioteko" dek-dekkvin librojn malgrandajn kaj malmultekostajn. Mi rememoras, ke inter ili estis "Kaŭkaza kaptito" de Puŝkin , "Julio Cezaro" de Ŝejkspijro, "La lasta tago de mortkondamnito" de Jugo, "Persoj" de Es'ĥil. La ceteraj estis sensignifaj. En la dua mendo ĉe "Otec Paisij" estis "La kavaliro de la ruĝa domo" de Aleksandro Djuma-patro, kiu kostis dekkvar levojn. Poste sekvis multe da mendoj al la samaj kaj kelkaj aliaj eldonejoj. Ĉiujn librojn mi tralegis, zorge kunkudris, numeris kaj ordigis en petrola kesto, malfermita de unu flanko. Mi jam kolektis propran bibliotekon kaj preskaŭ ĉiutage mi rearanĝis la librojn, kvankam ili estis bone ordigitaj, nur por ĝoji pri ili. Marin Stojanov kaj Peŝo Kocov infektiĝis de mia ekzemplo kaj same tiel komencis mendi librojn. Mi mendis librojn por ili. Marin kolektis kaj legis la librojn kun la sama amo kiel mi. Sed Peŝon mi longe konvinkis doni monon por libroj. Li estis filo de riĉa drinkejposedanto kaj disponis pri multe da mono, kiun li elspezis por aliaj malpli gravaj aĵoj, sed por libroj li apartigis sensignifajn sumojn. Mi tralegis ankaŭ la librojn de miaj amikoj. Finfine ni koncentris nian atenton al Majn Rid, ĵul Vern, al ĉiu noveaperinta verko de ili. Ĝuste tiam oni reeldonis iliajn romanojn; ĉiu el ili aperis nur en unu eldono antaŭ la milito. Mia biblioteko kreskis ĉiutage kaj baldaŭ la petrola kesto estis plena.

En tiu periodo hazarde venis en miajn manojn kelkaj sensaciaj romanoj: "Minjon", "La geedziĝo de Minjon", "La potenco de la mono", ĉiu el ili havis 700-800 paĝojn. La unuaj tiel plaĉis al mi, ke mi tralegis ilin kelkfoje. Ili estis numeroj 1 kaj 2 de mia biblioteko. Mi aĉetis ankaŭ malnovajn lernolibrojn, precipe legolibrojn de Ivan Dorev por la Illa klaso de la progimnazio. Mi ŝatis rigardi la portretojn de verkistoj, legi iliajn malgrandajn biografiojn kaj revis trovi kaj tralegi ties plej bonajn verkojn. Mi longe serĉis la romanon "Sub la jugo" de Ivan Vazov ĝis finfine mi trovis ĝin ĉe iu samvilaĝano, kun deŝiritaj po unu-du folioj en la komenco kaj en la fino. Tio ege nervozigis min. Ĝenerale kiam mi legis neplenan tekston min kaptis la deziro distri ĝin. Iom post iom mi aĉetis al mi la plenan verkaron de Vazov en 28 volumoj de la malkara eldono de Paskalev.

Tiutempe, kompreneble, mi serĉis nur la sensacion, la ekstravagancon en la libro. Mi ankoraŭ ne kapablis pritaksi ĝian literaturan valoron. Tio venis pli malfure. Sed mia intereso kaj mia amo al la libro ne nur ne malintensiĝis, male, ĝi grandiĝis. En la butiko jam aperis sukeraĵoj kaj aliaj frandaĵoj, sed mi nenion aĉetis, aŭ se mi fojfoje aĉetis ion, poste mi bedaŭris pri la elspezita mono.

En marto 1920, post sepjara foresto, el Usono revenis mia patro. Li avertis nin pri sia reveno, sed malgraŭ tio, kiam li iun nokton alvenis, ni tri konfuziĝis kaj ektimis. Li alvenis kun malgranda valizeto, malaltstatura, magra, kun kapo blanka kiel neĝo. La ŝipo navigis tutan monaton laŭ ankoraŭ malcertaj vojoj. Mia patro trasuferis la marmalsanon. Li estis ne-bonhumora, enpensiĝinta, kaj lia alveno en la gepatran domon ŝajne liveris al ni nenian ĝojon. Li fariĝis pasia tabakfumanto kaj dum la tuta tempo ĝis li enlitiĝis ne eligis el la buŝo sian pipon. Baldaŭ mi komprenis la kaŭzon de lia anima konfuzo. Li ekveturis kun mil okcent dolaroj kaj kvindek francaj ormoneroj. Ducent dolarojn li estis sendinta al ni per poŝtĉeko. Ĉe la alveno de la veturantoj en Varna la polico arestis perforte ĉirkaŭ kvarcent-kvincent elmigrintojn kaj kondukis ilin en la doganejon, kie oni forprenis de ili la dolarojn ŝanĝante ilin kontraŭ bulgaraj levoj: kontraŭ kanada dolaro – tridek sep levoj, kaj kontraŭ usona – kvardek ses levoj, dum sur la nigra merkato ili kostis pli ol cent levojn. Eĉ en la banko li poste ŝanĝis libere la ĉekon kontraŭ sepdek ses levoj por dolaro. Por unu ormonero oni pagis al li en la doganejo nur cent sesdek levojn por unu. Li sukcesis savi nur tricent sesdek dolarojn, kaŝinte ilin en la ŝuoj. Dum li serĉis izolitan lokon por ilin kaŝi, en la vaporŝipo oni ŝtelis lian grandan kofron kun pakaĵoj. Dum la nokto en la hotelo de Varna, kie li tranoktis, lia kapo griziĝis kiel la kapo de mia avo. Tio estis organizita rabado ordonita ne sciate de kiu. Tiu prirabo ne plu ripetiĝis ĉe la alveno de sekvaj grupoj da elmigrintoj, inter kiuj estis ankaŭ onklo Marin, kiu revenis la sekvan jaron. Tamen mia patro trafis la prirabitan grupon. Plej malbona estis la stato de onklo Petro, alveninta kune kun mia patro. Li investis sian monon en aĉeto de iu domo en malgranda provinca urbeto. Antaŭ la forveturo li ne sukcesis vendi sian parton kaj lasis ĝin al siaj tri kunposedantoj. Li alvenis nur kun ducent dolaroj kaj dek ormoneroj, ŝanĝitaj en la doganejo.

Mia patro alportis al panjo kaj al parencoj donace kelkajn parojn da ŝuoj, al avo – pipon kaj al mi – nenion. Li, kiel la ceteraj, estis konvinkitaj, ke mi ne povas porti urbajn vestojn kaj ŝuojn. La tutan tagon nia domo estis plena de homoj kiel ĉe geedziĝo, oni varmigis brandon en granda kaldrono kaj regalis la gastojn. Ni ĉiuj familianoj ĝojis ke nia patro revenis.

Nia domo kun la ceteraj mastrumaj konstruaĵoj estis maloportunaj, tial mia patro provis aĉeti novan domon kun mastrum-konstruaĵoj. Oni tamen postulis kvardek mil levojn kaj la negoco ne realiĝis. Ni restis en la malnova domaĉo. Parton de la mono li deponis en banko, sed por mallonga periodo. Tiam la reganta partio metis imposton sur la kapitalojn kaj per tio tuŝis ĉefe la etajn ŝparaĵojn. Anstataŭ ricevi kvar procentojn sur la kapitalo, mia patro devis pagi imposton de kvin aŭ ses procentoj. Laŭ insisto de onklo Dragan li retiris sian monon el la banko kaj ĝin pruntedonis al li por komercado. Patro kelkfoje pruntis al li monon ĝis la sumo kreskis al dudek sep mil levoj. Tiun ĉi monon onklo Dragan neniam repagis. Ili notis la sumojn en iu simpla notlibro. Ĉirkaŭ dek ses mil levojn mia patro pruntedonis al aliaj vilaĝanoj. Kaj ĉiun prunton li notis en la notlibreto. La mono troviĝis en la malgranda valizeto, pendanta super la lito. Venas iu kaj ekpetas monon, necesan por iu senprokrasta afero. Patro dekroĉas la valizeton, donas la bezonatan sumon kaj ĝin enskribas en la notlibreton. Kaj tamen neniu alia krom mia onklo misuzis eĉ groŝon de la pruntedonita sumo. Oni redonis la ŝuldatajn sumojn.

Mia patro ne pensis pri miaj bezonoj aŭ ne deziris doni al mi eĉ unu levon, kaj mi min ĝenis peti lin. Mi rigardis la centlevajn bankbiletojn kaj rezonis: "Mi devas aŭguri la ludkartaron centfoje por gajni similan sumon". Ankaŭ li legis multe da gazetoj kaj libroj, kvankam unu el liaj okuloj estis difektita, tamen ne donis al mi monon por aboni gazeton aŭ aĉeti libron, sed legis miajn librojn kaj hazarde troveblajn gazetojn. Ĝenerale, en tiu periodo li neniam helpis al mi liveri spiritan nutraĵon kaj por altigi mian memkleriĝon.

Post mallonga tempo patro forlasis la usonajn vestaĵojn kaj kravatojn kaj kudrigis al si kamparanajn, el fulita lanŝtofo. Li revenis al la malnova vivmaniero. Komence li ĉiumatene sin lavis per sapo, razis sin ĉiusemajne, sed poste lasis la barbon kreski. Li hontis vesti sin alimaniere ol la ceteraj. De liaj usonaj kutimoj restis nur lia pasiega fumado. Li elbuŝigis la pipon nur dum manĝado kaj dormado.

Li rakontis miraklojn pri la landoj vizititaj de li. Primokis nian malprogreson. Li tamen baldaŭ rekutimiĝis kaj adaptiĝis al la malnovaj vivkondiĉoj. Lia karaktero restis neŝanĝita. Kun ne-familianoj li neniam kverelis kaj ŝajnigis sin ne rimarki kiam oni lin trompas kaj profitas. Li neniam repostulis sian monon de onklo Dragan. Atendis, ke onklo mem proponos kaj repagos al li la pruntitan monon. Kaj neniam plu revidis ĝin. Li pagis dek kvin mil levojn por hidraŭlika kardilo de ĉifonoj en kompanio kun onklo Marin. La firmao tamen erare ekspedis al ili hidraŭlikan maŝinon por kardado de lano! Tio okazis antaŭ ol li riskis mendi grandan kardomaŝinon. Post du-tri jaroj onklo Marin vendis ĝin kontraŭ dekmil levoj (ĝi estis acetita kontraŭ mil levoj), sed eĉ ne unu centimon redonis al mia patro. Patro nenion postulis de li. Nur hejme li ne ĝenis sin kvereli kun ni. Krom la malgranda valizo li estis kunportinta ankaŭ grandan kofron, kiun li ŝovis en la kortan konstruaĵon, ĉar en la ĉambro mankis por ĝi loko. Al neniu venis la ideo, ke estas necese purigi ĝin. En la vaporŝipo ĝi estis pleniĝinta per cimoj. Tiuj cimoj restis ĉe ni eĉ tiam, kiam de la usonaj dolaroj restis ĉe ni eĉ ne centimo. Mi utiligis tiun kofron por meti en ĝin miajn librojn, ĉar la ligna kesto ne plu povis ilin enteni.

En marto 1921 naskiĝis mia frato Teodosi. Li kreskis en la sama domaĉo, ĉe la samaj kondiĉoj, kiel mi. Nun la ĉambro estis eĉ pli malpura pro la pipo de mia patro. Ni almenaŭ aĉetis novan fornon kun bakujo. Nur en 1923 patro decidiĝis rekonstrui la domon. La kuirejon, kiu estis sufiĉe granda, ni transformis en ĉambron kun tri grandaj duklapaj fenestroj. En ĝi estis lume kiel dumtage. La malgranlan ĉambron ni kunigis kun la stalo, kaj ĝin adaptis kiel someran ĉambron. Estiĝis tre oportune. Mi translokis miajn tableton kaj la kofron en la vastan kaj helan ĉambron. Longe mi ne povis satĝoji pri la novaj "komfortaj" kondiĉoj. Patro aĉetis ankaŭ legomĝardenon, dek metrojn for de nia korto. Ni preparis en ĝi draŝejon, konstruis grandan pajlejon. En tiu ĝardeno mi dum la tuta somero pasigis la tempon en legado. En ĝi, malantaŭ nia domo, mi ĉirkaŭbaris malgrandan ĝardeneton, formis bedojn, plantis en ili geranion kaj aliajn florojn, farigis benkon. Tie ĉi mi ŝatis pasigi tutajn horojn. Kelkiam vizitis min Marin, Sando kaj aliaj. Ili sidiĝis sur la benkon kaj mi rakontis al ili fabelojn el "Mil kaj unu nokto".

En tiu periodo, nesciate per kiu kaj kiel, inter ni enpenetris la malbona kutimo kartludi. Komence ni ludis nur por distri nin, poste hazardludis librojn kaj fine monon. Ni kolektiĝis en la senhomaj kortoj aŭ ĝardenoj de Todor kaj Koco kaj kartludis la tutan tagon. Ĉiuj krom mi tabakfumis. Marin tiel pasiiĝis en la fumado, ke ne kapablis ĝin forlasi eĉ hodiaŭ. Kiam li devis flankiĝi por minuto kelkajn paŝojn for de ni, li tenis la cigaredon en la buŝo kaj turnis la kapon al ni, por ke ni ne povu ŝanĝi la kartojn. Fine oni malkovris nian kaŝejon. Unu belan tagon ĝuste kiam ni kriis: "Mi lotas pri "Aglinoj", mi lotas pri "La kato en botoj", mi lotas pri "La knabo, kiu volas ĉion scii", en la korton de Todor venis la partrino de Marin kaj la frato de Dragan kaj nin dispelis. Miaj familianoj ne riproĉis min. Mi ĝuis plenan liberecon, sen iu ajn kontrolo, sed mi ne misuzis ilian bonecon. Mi hazardludis nur je malgrandaj kaj sensignifaj libretoj. La libroj ofte transiris de unuj manoj al aliaj kaj ĉiam poste ni renumeris ilin. Kiam la librojn gajnis Pavel, filo de instruisto Bogdanin, kiun ni alinomis Panega, li ilin revendis al mi malkare kaj per la akirita mono aĉetis tabakon. Tiel faris ankaŭ aliaj, kiuj ne interesiĝis pri libroj. Iom-postiome nia "Montekarlo" famiĝis inter la lernantaro de nia vilaĝo. Ni kolektiĝis en la ĝardeno de avo Evtim dudek-tridekope, du aŭ tri grupoj kartludis, la ceteraj nur observis. Foje iu lernejano pli aĝa ol mi, superludis min plurfoje sinsekve, kaj prenis de mi dek du levojn. Li superludis min por duobla sumo, sed rezignis preni la tutan sumon. La saman tagon Aleksi Popov forpelis nin el la ĝardeno. Ĉirkaŭ tridek personoj transsaltis la murbarilon kaj ĝin faligis. Restis nur mi kaj la lernejano. Foje ĉe ni venis ankaŭ la patro de Kamen Trifonov kaj batis lin. Marin tamen deziris kaŝiĝi sub la liton kaj renversis poton kun lakto, kiu devis fariĝi jahurto. Li pasigis sian tutan liberan tagon ĉe ni. Ĉiutage venis al mi ankaŭ la ceteraj amikoj. Tio komencis ĝeni min legi.

Iom post iom la maibona kutimo malaperis, same kiel ĝi estis aperinta. Marin private finis la trian progimnazian klason kaj en 1922 translokiĝis al Sofio por tie labori. Translokiĝis ankaŭ Dragan. Restis nur Ĥristo kaj Peŝo, kiuj enmatrikuliĝis en la proksima urba gimnazio kaj ĉiudimanĉe revenis al nia vilaĝo. Ĥristo anstataŭis Marinon. Ankaŭ li multe legis kaj mendis librojn, sed li ne havis monon. Kun Marin kaj kun mia kuzo Marin mi korespondis. Precipe grava estis la korespondado kun mia kuzo. Ni malkaŝis unu al alia ĉiujn niajn plej intimajn pensojn. Inter ni ekzistis neniu sekreto. Kiom multe mi kalkulis pri tiu mia kuzo! Kaj kiom multe mi ploris kiam li mortis en 1925.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.