|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Miaj amikoj estis homoj kiel mi, proletaj, malriĉaj vilaĝanoj, kun multe da grandanimeco kaj solidareco, sed kun malmulte da vivrimedoj. En la transa tendaro amikojn mi ne havis. Transe mi estis kvalifikita kiel persono kun "danĝeraj ideoj".
Sed okazis io neatendita, kurioza. La estro de nia centra komunumo, akompanate de la direktoro de nia progimnazio, faris al mi viziton en la vintro 1940. Enirinte mian ĉambron, li stariĝis en ĝia centro kaj longe militsalutis min. Poste li konatiĝis kun mi kaj ĝentile manpremis kun miaj gepatroj.
Tiu vizito surprizis min. Mi kutimiĝis nur al persekutado kaj morala turmentado fare de la oficialaj aŭtoritatuloj kaj tial en la komenco mi kondutis rezervite al mia altranga gasto. Sed li sin tenis tiel sincere, tiel modeste kaj afable, ke li senarmigis min. Li diris, ke li aŭdis pri mi, ke li legis mian broŝuron "Problemoj de la vilaĝo", kiu faris al li impreson per sia objektiveco kaj forto de la traktado, ke li ekhavis decidon konatiĝi kun mi, helpi al mi laŭ siaj ebloj, esti utila al mi. Ni sufiĉe longe parolis pri diversaj temoj.
Post tiu ĉi vizito sekvis dua, post ĝi – tria ktp. Veninte en nian vilaĝon la komunumestro ne preterlasis la okazon viziti min kaj konversacii kun mi. Post tio li provis vere helpi min.
Unue mi ricevis tricent levojn, kiujn estis voĉdoninta al mi la komunuma konsilio laŭ lia insisto. La sumo estis malgranda, sed mi ĝin akceptis por ne ofendi lin. Poste li sendis oficialan leteron al iu fonduso ĉe la Ministerio de Instruado por subvenciado de talentuloj. De tie oni tamen respondis al li, ke la fonduso estas destinita por talentaj infanoj, kaj ĉar mi ne estas infano, do oni povas nenion fari, ke oni tamen kontrolos kio estas farebla ktp. La saman leteron kun kelkaj ŝanĝoj en la teksto (de kiu li sendis al mi kopion), akompanitan de "Problemoj de la vilaĝo" kaj "La morto de Ĥristo Botev", li sendis al la Ministerio de Intemaj Aferqj, en la fakon por socia subvencio, kun insista peto pri rapida helpo.
La dua petskribo kroniĝis per sukceso. La komunumestro telefonis al mi, ke per oficiala letero oni sciigis lin, ke el la fonduso oni asignis kvinmil levojn. Li triumfis. Post semajno la sumo alvenis. Sed la komunumestro ne deziris transdoni ĝin laŭ tute simpla maniero. Li avertis la instruistojn, ke je la Palmodimanĉo li organizos publikan kunvenon honore al mi kaj ke en ĝi li enmanigos al mi la sumon. Oni devis agiti por amasa vizito de la kunveno kaj mi persone devis ĉeesti ĝin. La instruistoj sin sentis embarasite. Ili timis la estron de la subdistrikto Stefan Ivanov, sed ne povis ne obei la ordonon de la komunumestro.
Por mia misŝanco, la vetero malboniĝis, komencis pluvi kaj neĝi, la rivero ŝvelis kaj estis neeble transpasi ĝin. Oni devis veturigi min per ĉaro al la lernejo, kie okazis la kunveno.
La salono estis plenplena. La kunvenon malfermis la lernejana ĥoro sub la gvido de mia kuzo, instruisto. La komunumestro denove min militsalutis, stariĝis kaj komencis paroli. Li ne havis oratoran talenton, sed tamen sukcesis bone esprimi siajn pensojn per korektaj kaj ĝustaj esprimoj. Li skizis la rolon de la verkisto, poste ekparolis rekte pri mi, montris la terurajn kondiĉojn, en kiuj mi vivis, la obstaklojn, kontraŭ kiujn mi luktis kaj la miraklon, kiu okazis – ke persono neinstruita verkas librojn, korespondas kun la tuta mondo, eĉ kun ĉinio, ktp. La tuta kunveno eksplodis per aplaŭdoj. Jam enirinte la salonon mi rimarkis, ke la plej grandaj reakciuloj de la vilaĝo bojkotis la kunvenon.
Mi ne povis reteni mian emociiĝon. Neniam, neniam en mia vivo mi supozis, ke oni honoros min ĉe la nunaj reĝimo kaj socia ordo. Se mi havis esperon pri ia rekono de miaj meritoj, ĝi rilatis al aliaj cirkonstancoj, ĉe tute aliaj sociaj kondiĉoj, kiujn mi eble ne ĝisvivos. Ĉio ĉi estis ŝuldata al la morala kuraĝo de persono, kiu tute ne dividis miajn ideojn, nek esperis varbi min por liaj ideoj, sed kiu faris ion, kio min surprizis kaj kortuŝis.
Post mia parolado li solene enmanigis al mi publike la sumon. Mi dankis lin per mallonga parolado, same akompanita de aplaŭdoj. Poste parolis la instruistoj Dimitro Stojanov kaj Petko Petrov.
Post la kunveno, laŭ propono de la komunumestro, oni iniciatis liston por oferado de monsumo por aĉeto de invalida ĉareto. Sed tiu listo restis nur kun la kvindek levoj oferitaj de la komunumestro.
Kelkajn tagojn post la kunveno en la loka ĵurnalo "Botevgradska Duma" (La parolo de Botevgrad) sub titolo "Ni faru ion por Trifon Ĥristovski" la komunumestro publikigis jenan artikolon:
"La legantoj de la ĵurnalo fojfoje renkontas korespondaĵojn de Trifon Ĥristovski. Tiu nomo estas konata al multaj homoj en la Botevgrada regiono. Malmultaj estas tamen la homoj, kiuj lin konas persone. Mi deziras konatigi la socion kun Ĥristovski.
Li naskiĝis en vilaĝo Radotina. Li prezentas nuran kriplan korpon, ĉar en plej frua aĝo lin trafis infana paralizo, kaj li restis kun neevoluintaj kruroj kaj dekstra brako – normala estas nur lia maldekstra brako. Li ne povas moviĝi sen fremda helpo kaj eliras eksteren nur se oni portas lin enbrake aŭ en veturilo. Sed la naturo lin batis ankoraŭ pli kruele: Ĥristovski malsanas pro osta tuberkulozo kaj spertis du operaciojn pri diversaj aliaj malsanoj. Lia patro estas eta terkulturisto, malriĉa homo, heroe trenanta malĝojan vivon kun sia tuta familio kaj kun sia filo Trifon.
Hristovski ne povis viziti la lernejon, ĉar por tio estis necese, ke iu lin portu konstante enbrake, kaj ja neniu turnis atenton al tiu kripla infano. Kaj malgraŭ tio hodiaŭ ĥirstovski publikigas korespondaĵojn kaj artikolojn pri Bulgario en ĉiuj esperantistaj ĵumaloj kaj revuoj, kaj per tiu ĉi internacia lingvo konigas nian patrolandon al la tuta mondo. Kaj li konigas ĝin tiel, kiel povas fari tion nur unuaklasa publicisto, kvankam oficiale li estas "analfabeto" – neniu lernejo povus doni al li diplomon pri iu ajn grado de instruiteco.
Trifon Ĥristovski ricevas la plej ampleksan korespondaĵon en la subdisktrikto de Botevgrad kaj akurate respondas al ĉiuj, kiuj skribas al li. Li eldonis ĝis nun du librojn: "La morto de Ĥristo Botev" kaj "Problemoj de la vilaĝo", pri kiuj la gazetaro publikigis laŭdajn recenzojn. Per la unua libro li okupas la atenton de la vigla publika konscio kun la demando pri la morto de Ĥristo Botev. En sia dua libro Ĥristovski traktas laŭ plej objektiva maniero la sociajn kontraŭdirojn kun la vivproblemoj de la bulgara vilaĝo.
Malgraŭ sia korpa kadukeco Ĥristovski akumulis sen ies ajn helpo vastajn konojn, kaj tion li faris sub ekstreme malriĉaj cirkonstancoj. En la korpo de Ĥristovski vivas ŝtala bulgara spirito, kiu ne rompiĝis antaŭ la embarasoj, kaj el lia buŝo ne eliris eĉ unu malbena vorto. En liaj verkoj estas videbla nenio el lia tragedio. Li ne plendas ankaŭ konversaciante – kvazaŭ li ne vivas fizike kaj sentas neniajn bezonojn.
Oni diras, ke la geniuloj vivas mallonge kaj tamen sukcesas doni multon al la homaro. Ĥristovski ne estas geniulo, sed li estas talenta homo. Li nun aĝas 34 jarojn kaj havas perspektivon pluevolui kaj doni ankoraŭ ion al nia socio. Lia vivo estas necesa! Oni devas tamen krei al li pli bonajn materialajn kaj kulturajn kondiĉojn de ekzistado. Unue – materialajn!
Neantaŭlonge la Ministerio de Internaj Aferoj, laŭ mia raporto, donis al li subvencion de kvinmil levoj. La sumon oni transdonis al li dum konvena solenaĵo, en kiu partoprenis la tuta vilaĝo. Unuafoje en sia vivo li estis karesita, afable flatita, li ricevis rekonon fare de la ŝtata povo. Kaj kiom valora estas tio por vivo kiel tiu de Trifon Ĥristovski!
Ni nesufiĉe alte pritaksas niajn talentulojn dumvive, eĉ ni ilin ofendas. Ni ĉiuj faru ion por Ĥristovski! Lia stato estas ege malbona, li bezonas helpon, oni devas zorgi pri li. Li konas la medion en kiu li vivas nur el libroj, sen kapti ĝin per siaj sensoj. Li bezonas invalidan ĉareton por povi per ĝi eliri je freŝa aero kaj por promenadi.
Estas necesaj libervolaj monrimedoj, kiujn oni povas sendi rekte al li en vilaĝo Radotina. La intelektularo en Botevgrada subdistrikto ne devas lasi estingiĝi antaŭtempe unu granda spirito. Ĝi devas lin helpi! Trifon Ĥristovski meritas tion, ĉar el nenio li estiĝis io".
Rezulte de tiu artikolo mi ricevis cent kvindek levojn de iu kapitano, estro de la 16-a milita distrikto. Sed la komunumestro ne malesperis. Ne renkontinte subtenon de la Botevgrada intelektularo, li sendis novan alvokon al la redakcio de ĉiutaga ĵurnalo "Zarja", publikigitan en n-ro 5684 de la 4-a de aŭgusto 1940 sub titolo:
"Oni helpu al verkisto"
En la alvoko oni legas:
"Antaŭ nelonge en vilaĝo Radotina, subdistrikto de Botevgrad, okazis tre malofta kultura solenaĵo. Oni honoris la konatan esperantiston Trifon Ĥristovski, aŭtoron de la libroj: "La morto de Ĥristo Botev" kaj "Problemoj de la vilaĝo". Trifon Ĥristovski ĝuas grandan popularecon en sia naska regiono ne nur pro sia ekskluziva socia kaj kultura agado. Lia populareco ŝuldiĝas antaŭ ĉio al lia grandega energio, optimismo kaj amo al la popolo kaj la kulturo, kiuj estas en radikala kontraŭdiro kun la kruela sorto de tiu talenta homo.
Trifon Ĥristovski estas kun paralizitaj kruroj kaj unu brako jam de infanaĝo. Li ne povas moviĝi sen fremda helpo, sed li sekvas kun konstanta intereso la socialan kaj kulturan evoluadon en la mondo.Tirfon Ĥristovski havas absolute nenian instruitecon, vizitis neniun lemejon, sed korespondas en esperanto kun la tuta mondo, skribas korespondaĵojn kaj artikolojn en la bulgaraj gazetoj. Li skribas per sia maldekstra mano, lia ununura normala membro. Liaj libroj estas legataj kun granda intereso.
Krome, Trifon Ĥristovski malsanas pro osta tuberkulozo kaj spertis du operaciojn pro aliaj malsanoj. Malgraŭ tio, li estas kun vigla spirito kaj kun deziro plu vivi kaj verki. Nun li aĝas 35 jarojn. La solenaĵon okazintan omaĝe al li laŭ iniciato de la komunuma estro de Litakovo, ĉeestis la tuta loĝantaro de vilaĝo Radotina. Al la distingita socia aganto estis donita monsumo de 5 000 levoj asignita de la Ministerio de la Internaj Aferoj.
Sed la solenaĵo finiĝis kaj Trifon Ĥristovski restis denove sola sen iu ajn materiala subteno. Jen kion skribas s-ro estro de vilaĝo Litakovo pri la kondiĉoj en kiuj vivas kaj laboras la kripla, sed talenta verkisto.
"Kiam mi vizitis lin unuan fojon, mi trovis lin en mizera vilaĝa ĉambro, ĉirkaŭita de familianoj, najbaroj kaj ĵus naskitaj ŝafidoj metitaj en la varma ĉambro. En la ĉambro estas arigita ĉio: infanoj, porkoj, ŝafidoj. Li ne havis eĉ konvenan skribotablon por labori. Multaj libroj kaj gazetoj kuŝis stokigitaj sur la tabullito, sur seĝoj kaj kestoj. En tiu ĉi ĉambro, en la lin ĉirkaŭantaj bruo kaj konversacioj, senigite de necesaj komfortaĵoj, de suno kaj aero, li skribas kaj legas dum la pli granda parto de la jaro.
Vizitante lin duan fojon en la somero, mi trovis lin en ankoraŭ pli mizera norda ĉambro – "kabineto" kun malgrandaj fenestroj, putra plafono, de kiu ĉiumomente falas polvo kaj surŝutas la librojn metitajn sur benkoj, seĝoj kaj tera planko.
Ĉe lia lito staras detektilo – ununura ligilo kun la mondo...
Sub tiuj cirkonstancoj Trifon Ĥristovski plulaboras kaj esperas ke venos bonaj tagoj. Li finverkis sian novan libron "La milito en Ekstrema Oriento", sed ne havas monrimedojn por ĝin eldoni.
Trifon Ĥristovski bezonas rapidan kaj seriozan subtenon. La vilaĝanoj de lia landoparto direktas al nia publika opinio alvokon helpi unu talentan homon kun ekskluziva sorto, ne ĉesantan labori por la evoluigo de sia popolo. Al Ĥristovski oni devas krei kondiĉojn por laboro kaj plibonigo de lia sanstato. Kaj tio estas tasko antaŭ ĉio de nia organizita socio, de la ĉiuspecaj kulturaj, bonfaraj kaj klerigaj institutoj, kaj ankaŭ de ĉiu ŝatanto de la kulturo kaj ĝiaj kreantoj."
Per tiu ĉi alvoko la redakcio kaj la estro de la Litakova komunumo eble plenumis sian homan kaj civitanan devon. Sed leginte ĝin en la ĵurnalo, min deprimis profunda malĝojo.
Do mi, homo kun ekskluzive kruela sorto, mi kiu dum la tuta vivo luktis por el nenio estiĝi io, por estiĝi homo, kies koro batas kun la pulso de mia jarcento, por servi per la plumo laŭ miaj personaj ebloj al progreso, libereco, batalo por pli justa socia ordo, post tiom da suferoj, turmentoj, malfeliĉaĵoj, obstakloj, kiu jam akiris la atenton de la min ĉirkaŭantaj homoj, nun mi devis ricevi kiel rekompencon por ĉiuj spertitaj malfacilaĵoj... alvokon pri publika almozdono!
Maltaŭga socia ordo! Ordo de tiom multe da maljustaĵoj, de oceano da homaj suferoj, de turmentoj kaj subpremo, de teruregaj militoj kaj ekstermado de homoj, forpreninte de mi la eblon vivi, labori libere, bateginte per via cenzuro unu post alia miajn librojn, nun vi prezentis al mi kiel miani surteran sortodestinon -socialan almozon!
Ĉu mi ĝisatendos alian sorton, alian destinon, alian rekompencon? Ĉu mi ĝisvivos la helan suntagon, la tagon de libereco, kiu nuligos la malhonoron de la hodiaŭo, de la nuno? Mi ne scias. Sed la juna generacio, kiu ĝisatendos ĝin, legante eble tiujn liniojn, en la momento de sia triumfo rememoru pri unu el la milionoj da viktimoj de tiu sanga premrulilo, nomata kapitalisma sociordo.
Tiutempe mi kunlaboris per serio da artikoloj "Miaj internaciaj amikoj" en la esperantista paĝo de ĵurnalo "Zarja" kaj konatiĝis kun la redaktoro de tiu paĝo Ivan D.Esperov kaj la kamaradoj ĉirkaŭ li. Ili eldonis cirkuleron kaj ĝin dissendis al la esperantistoj en la tuta lando. Mi ricevis po cent-ducent levojn el diversaj lokoj. Kolektiĝis ĉirkaŭ tri mil sescent levoj; per tiu sumo mi sukcesis ripari mian ĉambron, fari ĝin suda, kun grandaj fenestroj kaj kun tabula planko. Ĝi fariĝis sunplena, higiena, sed malfeliĉe mi nelonge vivis en ĝi. Per la sumo ricevita de la komunumestro mi aĉetis vestaĵojn, vatan litkovrilon, littukojn. Dum mi ordigis mian loĝejon en pli konvena formo, la mono elĉerpiĝis.
Inter la komunumestro kaj la estro de la subdistrikto Stefan Ivanov ekzistis malnova malamikeco. Per siaj vizitoj al mi kaj la raportoj senditaj al la ministerio favore al mi, la komununumestro havigis al li novan akuzmaterialon malfavore al si mem. La komunumestro de Litakovo havis universitatan instruitecon, oficis en Litakovo post la 19-a de majo 1934 kaj havis solidan apogon en la Ministerio de Internaj Aferoj. Stefan Ivanov havis nur progimnazian instruitecon, sed pro meritoj en la pasinteco dum la septembraj tagoj 1923 kaj la aprilaj eventoj 1925 estis enoficigita kun speciala decido de la Ministra Konsilantaro kiel estro de la subdistrikto. En la batalo inter ili venkis la estro de la subdistrikto. La komunumestro de Litakovo estis translokita en vilaĝon Gorni Bogrov, Sofia regiono.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.