La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

8

En tiu periodo mi jam aĝis dekses-deksep jarojn kaj kiel miaj ceteraj samaĝuloj, finintaj kvaran klason en Radotina aŭ sepan klason en vilaĝo Litakovo, komencis viziti sedjankojn. Se iu demandus min tiam kial mi ilin vizitas, mi ne scius kion respondi al li. Kial? Kial grenero ĵetita en la teron elkreskas, kial printempe la limfo nereteneble komencas cirkuli en la arboj kaj ili verdiĝas, la floroj disfloras? Ĉar ekzistas rigora naturleĝo de la viva materio, kies parteto ankaŭ mi estis. Mi similis branĉon, kiun la ventego rompis kaj kiu sin tenas je malforta hista fadeno, verdiĝas kun la aliaj branĉoj, donas fruktojn kaj tiuj ĉi fruktoj post maturiĝo deŝiriĝas kaj teren falas. Mi estis absolute konscia, ke mi ne amos, ne edziĝos, ĝenerale ke mi ne similos la aliajn homojn, kaj tamen mi iris plu al tiuj konversaciaj kunvenoj. Kiam la moruso antaŭ la domo de l 'avo pastro lumiĝis de impete brulanta fajro, el kiu saltis alte fajreroj kaj ekflugis mirinde gaja fraŭlina kanto, ia nerezistebla forto min puŝis kaj mi iris. Tie ĉi kunvenis ĉirkaŭ dudek knabinoj aĝaj dekkvin ĝis dudek jarojn. Kiam la maizrikolto finiĝis kaj la distraĵoj sur la stratoj ĉesis, komenciĝis distraj kunvenoj kie oni senŝeligis la maizfruktojn – unue en la kortoj kaj poste, kiam komenciĝis la frostoj – en la ĉambroj. Ĝis malfrua nokto oni ludis, kantis, amuziĝis. Kvankam miaj vizitoj al sedjankoj estis regulaj kaj la knabinoj do devis kutimiĝi al mi, ĉiuvespere iu el la knabinoj ektimis ĝis ŝi sukcesis kompreni en la mallumo kiu venas. Tio terure hontigis kaj premis min. Mi bone sciis kaj sentis mian malfeliĉon. Sed tiu ĉi spontana manifestado de la knabinoj kruele tuŝis min kaj mi eĉ iomete ne povis partopreni la komunan amuzon almenaŭ kiel observanto. Rekoninte min la knabinoj ne plu atentis min. Mi sidis flanke. En ludoj kaj kantoj mi ne partoprenis. Nur la knaboj sidis apud mi kaj rakontis al mi pri la interbatadoj, plendis, ke la pli aĝaj fraŭloj kondukis ilin konvoje al la rivero kaj ilin dronigis en la akvon. Tio estis stulta maniero humiligi la junulojn fare de la pli aĝaj fraŭloj, enkondukita sciate de kiu epoko en la vilaĝoj. Almenaŭ tiurilate mi estis privilegiita. Neniu dronigis aŭ pelis min for de la konversacia vespero, mi mem neniun incitis. Eĉ kiam mi hazarde trafis lokon apud iu knabino, mi retiriĝis flanken, timante, ke ŝi mem povus leviĝi. Tio estus tuŝinta min eĉ pli kruele ol iu afektita ektimo. Foje dum iu sedjanko mi hazarde troviĝis apud samaĝa knabino. Ŝi ne stariĝis, sed malproksimiĝis de mi. Mi ŝajnigis min ne rimarki tion, sed ĝi dolore tuŝis min. Poste al la knabino venis kaj sidiĝis mia eksa kunlernejano, kiun oni antaŭ kelkaj tagoj arestis en la komunumejo pro ŝtelo. La knabino ne delokiĝis. Mia kunlerninto faris ion plian – dezirante manifesti antaŭ mi kaj aliaj knaboj siajn superecon kaj venkon, li kuŝiĝis sur la maizamaso kaj metis sian kapon sur la sinon de la knabino. Ŝi denove ne leviĝis. La moroj tiutempe estis malĉastaj. Antaŭ la milito similaj aferoj estis neeblaj.

Ĉiuj miaj kunlernintoj portis ponardojn, iuj eĉ revolverojn, fumis dum la konversaciaj laborkunvenoj, kelkfoje ili venis eĉ ebriaj, kriegis kaj pafadis sur la stratoj, kaj ĉe la sedjankoj ĵetis akrajn cinikajn parolojn. Mi meditis: se mi estus sana, ĉu ankaŭ mi ne agus tiamaniere?

Panjo konsilis al mi ne viziti la konversaciajn vesperojn. Sed vidinte ke mi ne obeas ŝin, ŝi lasis min fari laŭ mia plaĉo. Kune kun mia viriĝo la malĝojo, kuŝanta sur ŝia vizaĝo, pligrandiĝis. Avo kaj patro lasis min en paco.

En 1923 mi estis jam deknaŭjara junulo kun lanugo sur la vizaĝo. Mia fizionomio ne estis simpatia. Miaj hararo kaj okuloj estis kaŝtankoloraj, la frunto – normala. Sed miaj vangoj estis velkaj, konkavaj kaj aldone al tio la kavo de la dekstra vango estis pli granda. La vangoostoj estis konveksaj, nazo kaj buŝo pli grandaj ol normale, kaj la mentono – rondforma. Sub la maldekstra makzelo estis videbla granda cikatro. La dekstra ŝultro estis pli mallarĝa, ĉar la brako ĝis la kubuto estis atrofiita. Atrofiitaj estis ankaŭ ambaŭ kruroj sub la lumbo, kvankam mi ilin sentis. La atrofio lezis muskolojn, tendojn, eĉ ostojn kiuj restis neevoluintaj. La pantalontuboj estis preskaŭ malplenaj.

Kaj tamen ĝi estis figuro, konservinta sian homan formon, kvankam infana paralizo min atakis jam en vindoj kaj la kaduka korpo evoluis ĉe similaj pezaj lezoj kaŭzitaj de la malsano.

Mi estis vestita en senkoloriĝintaj jako kaj pantalono, faritaj el dika hejme teksita kamloto, sur la piedoj mi havis kamparanajn mokasenojn. Tiutempe en la vilaĝon penetris la urbana modo. Ankaŭ tiurilate mi faris escepton disde la ceteraj, kaj tio tre pezis, deprimis min. Mi igis panjon elpeti de patro mil levojn por ke mi povu aĉeti vestojn, sandalojn, ĉapelon kaj bluzon. Sed li nenion donis, malgraŭ ke ŝi tre insistis, certigante lin, ke se mi estus sana, mi mem gajnus monon, kiel la aliaj homoj kaj aĉetus por mi vestojn. En tiu momento mia patro jam estis disdoninta prunte sian monon al fremdaj homoj kaj al neniu aludis pri repago. Tiam panjo bredis silkraŭpojn, vendis la kokonojn kaj la monon, mil levojn, donis al mi. Mi aĉetis vestojn, sandalojn, ŝtrumpojn, ĉapelon, ŝelkon, kravaton, kolumon kaj prenis la silkan usonan ĉemizon de patro. Ĉiujn aĉetojn faris mia kuzo Marin sen mi, sen mezurado. Sed tio okazis nur en 1924.

Dum 1923 mi travivis tre pezan moralan krizon. En mia animo furiozis tempesto, sed neniu el miaj proksimuloj rimarkis tion. Mankis persono, al kiu mi povus konfidi miajn sentojn, kiu povus kompreni kaj konsili al mi kion fari. Miaj ununuraj kamaradoj estis la libroj, en ili mi serĉis respondon al la kruelaj demandoj, kiuj emociis min, sed respondon mi ne ricevis. La libroj nur stimulis mian antaŭtempan spiritan disvolviĝon, ili venigis min al la stato povi pli dolore konsciiĝi pri mia tragika situacio, sen povi tamen trovi el ĝi neniun eliron. neniun konsolon, neniun celon, kiu povus doni sencon al mia vivo.

"Estas klare kiel en hela tago – mi pensis – ke se mi estus restinta analfabeto, nun min ne korodus tiuj moralaj suferoj. Mi estus simpla, kripla kamparano, havanta neniun ideon pri la fatalaj problemoj, kiuj min nodiaŭ turmentas. La kruda fato destinis min esti tia malfeliĉulo. Mi tamen malobeis ĝian volon kaj tial mi devas respondeci pri mia konduto".

Esti tia, kia mi estus, se mi estus restinta analfabeto, ne plu eblis. Mi komprenis la tutan abismon de mia situacio kaj nur freneziĝo povus meti sur min la kurtenojn de forgeso. Sed la menso estis klara kaj normala malgraŭ la kruelaj moralaj suferoj kaj sendormaj noktoj.

Trovi artefaritan sinforgeson en la alkoholo? Aliaj junuloj drinkis sen esti malfeliĉaj kiel mi. La ebriiĝo estas humiliga, hontinda stato por la homo. Sed se ebriiĝo povus alporti iun konsolon ĉe la anima krizo, kiu min skuegis, mi devus akcepti ĝin. Mi ne havis kaŭzon timi tiun ĉi malvirton, ĉar mi ja estis homo sen estonteco, mi neniam havos edzinon kaj infanojn, al kiuj mi estus kaŭzinta nur suferojn. Mi estis homo neaŭdita kaj nekonata, malinteresa al ĉiuj, mastro de mi mem. Miaj gepatroj kutimiĝis rigardi min duonkadavro, des pli facile ili alkutimiĝos rigardi min ebria. Nur savo, savo, savo! Mi devas trovi ĝin!

La barelo kun brando troviĝis je mia dispono. Mi provis trinki. La unua guto bruligis la gorĝon kiel fajro. La kapo ekturniĝis. Iu stulta stato de malcerteco, ĉu la paroloj elirantaj el mia buŝo estas ĝuste tiaj, kiaj ili aperas el mia buŝo, ĉu la movoj estas normalaj. Sed ĉar mi trinkis nur unu glaseton la sveneto baldaŭ malaperis. La forgeso ne venis, sed la sufero revenis kun sia antaŭa krueleco, pligrandigita ankaŭ de la konscio pri la kulpo, ke mi ĝin kuracas per tiaj humiligaj kaj malcertaj rimedoj.

La sekvan tagon mi provis konsumi pli grandan dozon da alkoholo. La fluidaĵo elvenis el la gorĝo. Mi sentis eknaŭzon kaj kraĉis pro abomeno. Ĉu ĉiuj alkoholuloj tiel komencas? Se jes, ilia nombro estus tre malgranda.

La kapturniĝo daŭris pli longe, eĉ mi sentis svenemon, nun la provo ebriiĝi pasis sen vomado. Poste ĉio forpasis kaj restis nur doloroj kaj ia pezo en la kapo. Kaj ĉio restis kiel antaŭe, la forgeso ne venis. La turmentado daŭris plu. La trian tagon, kiam mi denove devis preni mian dozon da alkoholaĵo, mi sentis tian abomenon, kvazaŭ mi estus preninta ricinoleon. Sed mi devis drinki. La alkohol-balzamo verŝajne ne venas dum unu-du tagoj. Sed kiel drinki, se mi tiel forte abomenas la brandon? Mi decidis aĉeti sukeron kaj dolĉigi ĝin. Nun la dozita porcio estis englutita pli facile. La sinforgeso denove venis, momenta sinforgeso. Poste – neestingebla soifo pri akvo. Ankaŭ en la nokto mi kelkfoje trinkis akvon. En la sekva mateno mi sentis ĝeneralan malbonfarton, mi ne emis ellitiĝi, ne emis kuŝadi, kaj la vigla konscienco riproĉe martelis.

"Vane vi serĉas sinforgeson en la malvirto, por kiu multaj pagus malavare nur por povi savi sin. Tiu malvirto per si mem prezentas malfeliĉon, kiun vi libervole serĉas, dum tio, pro kio vi suferas, venis ne laŭ via volo. Eĉ la plej grandaj alkoholuloj ne povas esti konstante ebriaj, kaj vi ĝuste tion deziras. En la horoj de sobreco vi suferos des pli multe ankaŭ pro la penso pri via morala falo, al kiu vi venis. La naturo restigis al vi almenaŭ normalan menson, kiun vi volas mallumigi. Streĉu tiun menson kaj serĉu alian konsolon, sed ne tiun de la alkoholo!"

La logiko de tiuj avertoj de la racio estis nekontraŭstarebla kaj mi rezignis drinki. Mi streĉis la menson, serĉis la sencon de mia vivo. Filozofo dekokjara! Mi trovis, ke mia vivo estas ne nur sensenca, sed eĉ malutila persone por mi mem kaj ankaŭ por miaj gepatroj. La malfeliĉo ne estus estinta tiel granda, se mi povus fari iun ajn laboron, havigi al mi la vivrimedojn, dependi de mia propra laboro, ne esti ŝarĝo por iu ajn. Sed en tio konsistis la plej granda malbono – mi kapablis fari nenion. Sana estis nur mia kapo kaj la maldekstra mano, per kiu mi movis mian tutan korpon. Mi povis skribi bone, mi jam sciis kien meti la interpunkciojn. Sed mi povis iri al neniu kancelario, al neniu oficejo, krome mi posedis ankaŭ neniun atestilon. Nun mi regule ricevis nutraĵon kaj vestojn de miaj gepatroj sen povi helpi ilin per io ajn. Sed ili maljuniĝos kaj iun tagon forpasos.

Sed eĉ dum ili vivas ĉu mi havas la moralan rajton uzi parazite ilian laboron? Kaj ĉu oni bezonas nur veston kaj nutraĵon en la vivo? Tio ja estus vegetada, sensenca vivado. La sanaj uzas sian energion en fraŭlaj petolaĵoj, kaj geedziĝinte ili havas proprajn familiojn pri kiuj ili devas zorgi. La vivo ankaŭ por ili estas kelkiam peza. Kelkiam ankaŭ ili trinkas el la amara glaso de la sufero. Sed ili klopodas, laboras, kaj ĝuste en tio enteniĝas la senco de ilia vivo. Mi povas nek batali, nek labori. Mia vivo estas vana, sensenca, plena de suferado. Kaj se ĝi estas tia, ĉu do – estas racie vivi ĝin?

En mia kapo firme fiksiĝis la penso pri sinmortigo. Nur ĝi estis la sola decida kaj certa eliro. Ekzistis iam iu malfeliĉa kripla junulo kaj poste li ĉesis ekzisti. Kiel viva estaĵo li aperis en tiu ĉi mondo ne laŭ siaj propraj volo kaj deziro, kiel ĉiuj ceteraj homoj. Sed li povas propravole kaj propradezire neniigi sin. Plena malapero en la ne-ekzistado kaj forgeso. Fino al ĉiuj moralaj suferoj. Li estas mastro de si mem, disponas pri sia vivo. Lia forpaso neniun malĝojigus, neniu funebrus pri li. Subite mi ektremis: "Panjo!" ŝi ploros komence, poste komprenos ke tiel estas pli bone, ke alie ne povus esti. Por ŝi ja vivanta mi estas pli granda vundo ol se mi mortus. Ŝi ja mem diras, ke lamenti pri vivanto estas pli amare.

De ĉiu ajn flanko al mi ŝajnis, ke morto estas sola ebla solvo. Alia solvo ne ekzistis, malgraŭ mia serĉado. Kaj mi kroĉiĝis al ĝi kiel dronanto al pajlero. Mi enlitiĝis kaj vekiĝis kun la penso pri sinmortigo. Iompostiome ĝi obsedis mian tutan estaĵon kaj mi strebis kaj puŝiĝis al ĝi simile al nokta papilio, kiu flugas kvazaŭ sorĉite kontraŭ la lumo de la lampo kaj forbrulas en la flamo.

Ĉio estis pripensita. Restis nur decidi per kia rimedo plenumi mian intencon – ĉu per veneno aŭ per kuglo. Mi devis elekti tiun rimedon, kiu pli rapide venigas la morton. Mi rezonadis: la plej efika veneno estas striknino, kiun mi ne povis havigi al mi. La kaŭstika sodo estas tro suferiga veneno, ĝi kaŭzas terurajn turmentojn, kaj kelkiam sinmortigantoj restas vivaj, kun bruligita ezofago. Nur tio mankis al mi! Restis nur kuglo.

Mi aĉetis malgrandan revolveron, preskaŭ infanan. Mi elprovis ĝin: la kuglo truis fagolignan tabulon dikan du centimetrojn. Ĝi estos taŭga por la celo. Malbona estis tio, ke la ĉano estis malforta kaj ne povis jam ĉe la unua premo ekpafi. Sed post kelkfoja premo oni ricevas la bezonatan efekton.

Restis nun la lasta parto de la projektita plano – ĝia realigo.

Sed nun leviĝis, ribelis la de jarcentoj heredita instinkto de la vivo – la instinkto pri sinkonservo.Tiu ĉi malgranda viva materio ne deziris subiĝi al la argumentoj de la racio. Ĝi gratis per ungoj kaj dentoj, tiris kaj petis, persvadis: "Indulgon! Lasu min vivi!"

Komenciĝis nova batalo, batalo inter vivo kaj morto. Batalo kruela, kiu pliakrigis mian animan krizon kaj venigis min al iu interna disduiĝo. Mi komencis akuzi min pri malkuraĝo, pri malforteco kaj ĉe mi iom post iom kreiĝis la konvinko, ke la sinmortigantoj estas la plej kuraĝaj herooj en la mondo, rekonataj de neniu, kalumniataj de la popolamaso.

Mi relegis kelkajn romanojn kaj novelojn, kies herooj metas finon al sia vivo per sinmortigo. Mi analizis ilian psikon, iliajn agojn. Estis neniu kazo simila al mia. Kaj la motivoj por sinmortigoj ŝajnis al mi malgravaj. Speciale mi turnis atenton al la sentimentala tragedio de la juna Werter kaj mi estis konvinkita, ke li povis kaj devis vivi. Sinmortigo pro virino ŝajnis al mi maldigna. Ĉu vere Werter estis heroo aŭ homo kun malforta karaktero, nekapabla elporti la suferojn?

Mi kuŝis en la lito kaj pensis. La ŝargita revolvero troviĝis sub la kuseno. Tamen la sobra, normala racio, farinta tiun fatalan kaj tro rapidan decidon, denove ŝanceliĝis.

"Vi devas bone pripensi tiun agon. Vi aĝas nur deknaŭ jarojn kaj faris tian fatalan decidon sen demandi kiun ajn, sen konfidi ĝin al iu. Ĉu vi estas plene konvinkita, ke la sinmortigantoj estas plej grandaj herooj? Kaj tiuj, kiuj elportas la suferojn sen mortigi sin, ĉu ili estas nur timuloj kaj malkuraĝuloj? Ekzemple via patrino. Ŝi ne nutris esperon pri vi, unu el ŝiaj infanoj dronis, alia mortis, ŝi eĉ antaŭ vi estus povinta eltrinki la glason da veneno kaj lasi vin je la kapricoj de la sorto. Sed ŝi ne faris tion, dum vi nun volas ĝin fari kaj kaŭzi al ŝi novajn suferojn. Jen, la revolvero kuŝas sub via kapo. Elprenu ĝin. Via mano ektremos, vi hezitos por momento, sed tamen pafos la kuglon. Sed ĉu vi scias kun plena certeco ĉu via faro estos heroaĵo aŭ timo?"

Tiuj hororaj demandoj kreis en mia animo dubon kaj heziton. Mi rezonis tage kaj nokte, dormis malmulte, nutris min ankoraŭ pli malmulte, kaj mi suferis, suferegis, sen povi konfidi min al iu alia, peti lian konsilon kaj helpon. Al kiu min turni? Kiu povus kompreni min? El inter la personoj, kiujn mi konis en nia vilaĝo, neniu. Skribi al iu? Konfidi al mia kuzo Marin? Sed ankaŭ li estas juna kaj ne povas solvi tiujn problemojn. Mi devis tamen fidi al li. Kaj mi skribis al li.

Mi ne plu kapablis legi. Mi evitis la homojn, serĉis izolitecon, iris en la ĝardenon kun libro en mano kaj revolvero en la poŝo, sed nun en mia animo jam enloĝiĝis la bacilo de la dubo, ke tiu ĉi ferpeco estas la plej taŭga rimedo de la herooj en la batalo de la vivo. Mi malfermis la libron, sed nenion kapablis legi. Miaj pensoj flugis al alia loko. Mi kuŝiĝis surdorse kun manoj krucitaj sub la nuko kaj donis la parolon al la racio, kiu denove komencis per siaj argumentoj:

"Vi jam tre juna ektimis la vivon, vi fuĝas for, ankoraŭ nenion vidinte kaj travivinte. Vi tiel interesiĝis ekscii multon, akiri klerecon, kiun vi ne havis eblon ricevi en la lernejo. Vi ne aĉetadis bonbonojn, tabakon kaj brandon, kiel faris aliaj, sed librojn. Vi strebis, laboris, kaj ĉio nur por ekpafi kuglon en la kapon? Verdire, kia mizera fino! ĉu nur vi estas malfeliĉa en tiu ĉi mondo? Vi devus scii, ke ankaŭ aliaj havas sian Golgoton. La braveco estas ĝuste en tio: porti firme vian krucon. Vi devas ankoraŭ multon lerni. Vi havas la eblon komunikiĝi kun la plej grandaj mensoj, legante iliajn verkojn. Strebu kompreni ilin ĝuste. Prenu ekzemplon el ilia vivo, kiu prezentis ofte nur ĉenon el suferoj. Vi ankaŭ ĝis nun faris neniun provon konvinkiĝi, ĉu vi vere kapablas fari nenion. Fizikan laboron vi ja ne povas plenumi, sed provu mense labori, ne ĝenu vin pro la manko de instruiteco, ja ekzistis ankaŭ aliaj kiel vi. Provu, eble via malfeliĉo ebligos al vi vidi tiajn aferojn, kiujn normaluloj ne povas vidi".

Ju pli mi rezonadis, des pli la ŝanceliĝo, ke mi agos prave se mi metos finon al mia vivo plifortiĝis. Ĉe mi interluktis du elementoj – vivo kaj morto. Kaj la argumentoj de la vivo komencis ŝajni al mi pli logikaj kaj superantaj. Alvenis ankaŭ letero de mia kuzo Marin. Li ne uzis teorian argumentadon, sed skribis al mi simple kaj kompreneble:

"Kuzo mia, via decido min ege malĝojigis. Mi konscias kiom malfeliĉa vi estas kaj simple sentas min kulpa antaŭ vi, ke en tiu ĉi momento mi ne havas la eblon eltiri vin el la pezaj kondiĉoj, en kiuj vi vivas. Sed sciu, ke tuj post kiam mi finos la lemadon kaj komencos labori, mia unua zorgo estos aranĝi vian vivadon. Mi planas establi mian propran laborejon kaj tiam vi zorgos pri mia korespondado. Sed jam nun mi provos ĉu ne troviĝus por vi ie konvena loko... Vi loĝos en mia hejmo."

En la netravidebla mallumo, reganta en mia animo, penetris radio de espero.Tiu radio karesis min, revenigis min al la vivo. Mi rezignis mian fatalan decidon. Mi atendu ankoraŭ iom, mi provu. Se mi ĉie renkontos malsukceson, la sinmortigo ne eskapos de mi. Farinte ĉi tiun decidon, mi sentis ke mia animo faciliĝis, kaj la unuan nokton post tiu decido mi dormis kvazaŭ post baniĝo. Mi estis tiom malgrasa, ke mi sentis kapturniĝon kaj miaj okuloj kelkiam tiel vualiĝis, ke mi ne povis klare distlngi la apudajn objektojn. Tiun ĉi moralan krizon mi supervivis en la printempo kaj somero de la tumulta jaro 1923. Kaj en la aŭtuno de la sama jaro okazis eventoj, kiuj definitive min kuracis kaj donis al mi novan direkton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.