|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la sekva vintro oni ekparolis pri parlamentaj elektoj. La trian tagon de Kristnasko la agraranoj organizis publikan kunvenon en nia vilaĝo kun oratoroj Minĉo Stamboliev el Botevgrad kaj Popstefanov el v.Raŝkovo. Venis kamaradoj kaj portis min kun seĝo al la kunveno, ĉar oni ne povis trovi liberan lokon – la lerneja salono estis plenplena de homoj. Minĉo Stamboliev komencis paroli, sed la homoj klinis la kapojn. Kiam ekparolis Popstefanov, la kunveno vigliĝis. Post la kunveno ni komencis viglan disputon kun Popstefanov pri la temo de unueca agado de laboristoj kaj kamparanoj, pri la eraroj de Bulgara Agrarana Popola Unuiĝo k.a. La disputo faris al li tian impreson, ke poste li komencis viziti min hejme por politikaj interparoloj. Li estis adepto de la laborula bloko, sed konceptis ĝin nur kiel partian koalicion, dum ni metis tute alian enhavon en tiun ĉi nocion. Popstefanov ne rajtis kandidatiĝi kiel deputito, tial li preparis la kandidatecon de Stojan Velev el nia vilaĝo. Sed Velev estis dekstrulo – subtenis la burĝan opozicion.
En la vilaĝo ekzistis kondiĉoj por nia propra publika kunveno. Kelkfoje mi skribis al Sofio, insistante, ke oni sendu al ni bonan oratoron. Oni sendis iun personon ĉirkaŭ Paskofestoj, sed bedaŭrinde mi forgesis lian nomon. Li alvenis hejmen. Lia alveno estis tute neatendita, kiam la tuta vilaĝanaro troviĝis ĉe la rondodanco kaj en la ĉambro estis nur mi. La saman vesperon ni sukcesis kunvenigi la partian grupon, kaj por la sekva tago – nia kermeso – ni ricevis de la vilaĝestro permeson fari publikan kunvenon, kiu pasis bonege. La salono ne povis kolekti la kunvenintojn, ĉar venis ankaŭ kamaradoj el la najbaraj vilaĝoj. Tial multaj sidis sur la fenestrobretoj de la lernejo, aliaj grimpis sur la korta ĉirkaŭbarilo. La kunvenon ĉeestis ankaŭ ĉiuj knabinoj membrantaj ĉe la junulara societo. Tio faris grandan impreson – virinoj en publika kunveno! Post la kunveno ni atendis arestojn, sed tiaj ne okazis.
Jam antaŭ la Kristnaskaj festoj grave malsaniĝis mia fratino Nadka, kiu ĵus komencis viziti lernejon. Ŝi estis bela knabino kun nigra densa hararo kaj nigraj okuloj. Komence sur la antaŭaĵo de la kolo kaj sur la brusto aperis ruĝaj makuloj, kiujn ni taksis kiel pikojn de puloj. La makuloj fariĝis sufiĉe grandaj, kaj mi diris al panjo: "Ni devas purigi la ĉambron, la puloj ne nur tro pikis Nadka, ili simple ŝin misformis".
La knabino plendis pri nenio kaj akurate vizitis la lernejon, tial ni tro malfrue divenis, ke tiuj makuloj ne prezentas pulopikojn, sed malsanon. Ni venigis la helpkuraciston jam kiam el la nazo de la knabineto komencis flui sango. Li ĉesigis la sangelfluon, esploris la infanon kaj diris, ke la makuloj prezentas subhaŭtan sangelfluon. Dum la nokto el la nazo denove ekfluis sango kaj tio ege timigis nin. En la nokto ni denove vokis la helpkuraciston kaj li denove ĉesigis provizore la sangfluon. Reveninte de la agrarana kunveno, al kiu la kamaradoj min portis, mi trovis la familianojn enpensiĝintaj, zorgoplenaj. Ili diris al mi, ke jam kvar fojojn el la nazo de la malsana infano elfluis multe da sango kaj ke la helpkuracisto denove venis. Mi maltrankviliĝis. La malsano ne estis malgrava. Mi insistis, ke oni transportu la knabinon al Orĥanie ĉe kuracisto. Sed ni ne havis monon, patro sin ĝenis, ne eliris el la hejmo, ne insistis pri redono de la sumoj, kiujn li pruntedonis, kaj la parencoj, kiuj donis al li pruntojn, ĉesigis la krediton. Dum li sukcesis preni monon de la koopero per mandato, pasis ankoraŭ du-tri tagoj. Dume la malsano pligraviĝis, la knabino komencis plendi pri doloroj en la fingroj. Kiam finfine oni ŝin veturigis al medicina esploro, jam estis tro malfrue. La kuracisto sukcesis diagnozi la malsanon, pro kiu la hematioj krevis sub la haŭto, li preskribis geletenajn injektaĵojn, kiujn la vilaĝa helpkuracisto akurate aplikis. La kuracisto diris, ke la knabino resaniĝos, se ne okazos io pri la lieno.
Sed malgraŭ la kuracado, la malsano disvolviĝis malbone. La malsanulino komencis kriadi pro doloroj en la piedoj, manoj, lipoj. Ni devis forte premi la fingrojn de ŝiaj manoj, por krei al ŝi iluzion pri malintensiĝo de la doloroj. Poste, ŝi komencis kriegi pro doloroj en la abdomeno – la lieno jam estis lezita.
Neniam mi forgesos tiujn timigajn terurajn tagojn. Hejme ĉiam estis homoj – parencoj kaj konatoj. Panjo moviĝis kiel ombro tra la korto, serĉis izolitan lokon por plori. Sed la knabineto sentis tion kaj ne permesis al ŝi eliri el la ĉambro, dirante: "Vi volas eliri por plori, mi ne permesas tion". Hejme ĉio malordiĝis, oni apenaŭ zorgis pri la farendaj laboroj. Mi sidis sur la lito ĉe la malsanulino, premis ŝiajn fingrojn por ke ŝi ne kriu, kaj ŝi parolis al mi: "Fraĉjo, mi mortos, mi angoras pri vi, pri panjo, pri paĉjo, pri Doso kaj Cenka". Ŝia pulso ege plioftiĝis. Ni ĉiuj komprenis, ke ŝi mortos, sed per nenio ni povis helpi ŝin. Ŝi malsupreniris de la lito kaj deziris kuŝiĝi sur la planko. Tie ĉi post unu-du tagoj la knabineto komencis agonii, sed ne forpasis. Ŝi grincis per la dentoj, ni proponis al ŝi trinki lakton, sed ŝi tuj vomis ĝin. Tio daŭris du tagojn kaj du noktojn. Kiaj teruraj suferoj, kia terura morto! Fine, en la tria tago matene, ŝi fermis la okulojn. Mi fuĝis en mian ĉambron, ŝlosis la pordon kaj kriegis plenvoĉe. La malĝojo simple frenizigis min. Venis panjo kaj apenaŭ sukcesis min trankviligi. Poste mi malsupreniris kaj sidiĝis ĉe la mortlito de la knabineto. Ŝi ne posedis novan robon, lastatempe la mizero nin ege premis, la infanoj estis kvar, krome neniu supozis ke ŝi mortos. Oni faris al ŝi simplan robeton el nigra ŝtofo nur kiam evidentiĝis ke ŝi forpasos. Ŝi estis piedvestita en ŝuoj – ŝi havis novajn ŝuojn kaj ĉiam, uzinte ilin dum la tago, ilin purigis, atente envolvis en tuko.
Mi detranĉis bukletojn de la hararo de mia fratineto, metis ilin en kajeron, en kiu ŝi estis skribinta literojn, kaj metis ilin sur la fundon de la kofro. De tiam pasis multaj jaroj. La tempo kuracis la malĝojon. Sed ĉiufoje, kiam mi ekdeziris elpreni la kajeron kaj la bukletojn, volvitajn en ĝi, denove la malĝojo kaptis min, mi sentis heziton kaj la kajero kun la buklo restis netuŝita.
La instruistino venis kun la klaso kaj akompanis la etan mortintinon al la tombejo. Poste la vivo ekiris laŭ sia kutima vojo, nur mi kaj panjo ne povis reakiri la trankvilon post la nin trafinta malfeliĉego. Precipe kiam alvenis la printempo, panjo ploris tutajn tagojn, kaj mi serĉis okazon izoliĝi en la ĝardenon de avo Evtim kaj senparole fordoni min al la malĝojo. Sed iom post iom mia angoro obtuziĝis. Socia agado, kamaradoj, gazetaro, diversaj zorgoj denove kaptis mian atenton. Nur panjo plue ploris kaj ŝia malĝojo ne malintensiĝis kiom ajn longa tempo pasis.
Printempe de la jaro 1930 oni min denove arestis. En Orĥanie estis arestitaj multaj lernejanoj, inter ili kelkaj el nia vilaĝo. Oni trovis ĉe ili la romanon "Cent procentoj" de Upton Sinkler kaj multajn aliajn librojn. La lernejanoj por savi sin de eksiĝo, diris, ke la libroj apartenas al mi. Sed mi ne sciis kiel statas la aferoj, ĵus mi estis doninta al iu lernejano danĝeran stencilitan broŝuron kaj mi supozis, ke ĝuste ĝin oni kaptis. Hejmen venis ĉefo de agenta grupo kaj polica ĉefserĝento el Orĥanie, traserĉis mian tutan bibliotekon, prenis la libron "Himnoj al la laboro" kaj multajn aliajn librojn kaj transportis ankaŭ min per la ŝtata fiakro al la subdistrikta policejo. Post la alveno oni enigis min en ĉelon, kie mi trovis du lernejanojn el la najbaraj vilaĝoj. Ili informis min, ke nenio grava estas malkovrita kaj mi trankviliĝis. Ili diris al mi, ke Peŝo el nia vilaĝo estas taksata kiel organizanto de la lernejanaj rondetoj. Oni lin batis kruele kaj ŝlosis en ĉelon n-ro 1, la plej teruran. La polico estis informita de la filo de Stefan Sariev, ankaŭ li estis arestita, sed staris en la korto kaj fumis kun la policanoj. Tio, kion mi eksciis, klarigis al mi ĉion ceteran. Kiam oni eligis min eksteren, ripetiĝis la malnova malgaja kaj malhonora bildo – mi, arestito, antaŭe, policisto kun fusilo post mi, kaj kiam ni eniris la senhoman koridoron de la urba policejo, denove la policisto prenis min en la brakojn kaj min portis al la kabineto de la ĉefo, kie mi trovis Stefan Sariev, ne konante lin. Denove kulpigoj de la ĉefo, ke mi influis Peŝon, ke mi lin faris komunisto kaj li siaflanke komunistigis la lernejanojn. La polico kaptis iun mian artikolon pri Ĥristo Smirnenski. En Orĥanie oni estis preparanta eldonon de literatura gazeto "Ĥristo ŝmirnenski" kaj petis de mi verki por ĝi artikolon. Tiu ĉi gazeto restis nura projekto kaj la artikolo restis ĉe Peŝo, kie oni ĝin trovis. Oni min longe pridemandis kial mi verkis ĝin, kial mi ĝin donis al Peŝo, kiu legis ĝin antaŭ la lernejanoj ktp.
Peŝo suferis de kormalsano pro iama malsaniĝo de akuta reŭmatismo, kaj mi timis, ke la batado kaj enkarcerigo praktikataj de la nuna reĝimo povus esti fatala por li. Mi diris al la policestro kiel statas la afero kaj se li ne ordonos, ke oni eligu lin el tiu ĉelo, tio signifus, ke li intence lin mortigas. Mi minacis, ke post mia eliro el la arestejo, mi ĉion sciigos al la prokuroro kaj al la gazetaro. La policestro insiste asertis, ke Peŝo ne estis batita, ke neniu el la arestitoj estas batita. Li dispoziciis, ke oni venigu Peŝon, sed ordonis al mi silenti dum li esploros lin. Oni venigis Peŝon kaj la estro demandis lin, ĉu oni lin batis. Peŝo jesis. "Kie oni batis vin?" demandis la estro. Peŝo respondis, ke oni batis lin sur la vizaĝo per vangofrapoj kaj pugnoj, kaj sur la piedoj – per skurĝoj. "Kiu vin batis?" – denove demandis la estro. "La polica ĉefserĝento kaj la ĉefagento". Denove kverelado kun la estro, denove minacado, denove skribaj depozicioj kaj poste – "vi estas libera".
– Kaj nun kien iri – mi demandis.
– Diru, kien vi deziras iri...
– Mi volas iri al la loĝejo de Peŝo.
La estro ordonis kaj denove iu policisto prenis min en la brakojn kaj min portis al la domo, kie loĝis Peŝo.
La librojn oni ne redonis al mi. Mi pasigis du-tri tagojn en la urbo, sendis korespondaĵojn al la gazetaro kaj revenis hejmen.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.