|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la sama jaro mi skribis grandan leteron al Georgi Bakalov, en kiu mi koncize priskribis ion el mia vivo, la malfeliĉon kiu min trafis en la infaneco, mian konsciiĝon kaj mian deziron ellerni la teorion de la scienca socialismo kaj dediĉi miajn fortojn al la batalo por liberiĝo de la subprematoj, al la lukto por pli bona vivo. Mi petis lin ekspedadi al mi la revuon "Nov Pat" (Nova Vojo), cedante ĝin al mi pli malkare, ĉar estis al mi neeble pagi la tutan abonsumon de 100 levoj. Bakalov respondis per mallonga letero, ke mi ricevos la revuon kontraŭ kvardek levoj, sendis al mi kelkajn libretojn de biblioteko "Nova Vojo" kaj proponis al mi fariĝi peranto de tiu biblioteko kontraŭ 20-procenta rabato. Mi provis kolekti abonpagojn, sed tion mi faris nur unufoje. La frato de Georgi mendis "Patrino" de Maksim Gorki kaj kelkajn aliajn, la instruisto V.Dilĉev – "Himnoj al la laboro" de A.Gastev. Librojn mendis ankaŭ Asen kaj mi. Kiam alvenis la pakaĵo, nia ĝojo estis tre granda. Ĉiuj libroj plaĉis al ni: "Brulŝtiparoj de viktimoj" de Rascvetnikov. "Sekalo" de Karalijĉev, kelkaj teoriaj verkoj de Pleĥanov kaj aliaj, sed aparte fortegan impreson faris al mi "Patrino" de Gorki. Asen kun entuziasmo legis al mi la paroladon de la heroo antaŭ la tribunalo, kaj mi koleris, ĉar mi ja volis legi la libron sen scii pri ĝi ion ajn. Poste Bakalov sendadis al mi ĉiujn siajn eldonaĵojn senpage, kaj siajn verkojn – kun aŭtografo. Ofte mia kuzo Marin, laŭ mia peto, vizitis lin. Kiam pro la Kristnasko Marin revenis al Radotina, li alportis al mi "Himnoj de la laboro" kaj multajn aliajn librojn donace. Pere de Bakalov mi mendis ankaŭ multajn socialismajn broŝurojn eldonitajn de aliaj libroeldonejoj. Mi havigis al mi ankaŭ "Historio de la literaturo" en tri volumoj de Koĥan. Mi legis streĉe por kompensi la perditan tempon.
Mi sciigis al Bakalov pri la kazo kun Bunarĝiev, sendante al li la manuskripton, resenditan al mi de Bunarĝiev kune kun lia plagiato. En iu el la numeroj de revuo "Nova vojo" Bakalov akre senmaskigis lin pro lia friponaĵo, akuzante lin, ke en sia plagiato li karikaturis la simplecon kaj la naturecon de la rakonto. Al mi li skribis, ke Bunarĝiev estas fiaĉa fripono.
Krom per Bakalov, socialisman literaturon mi havigis al mi ankaŭ per aliaj manieroj. La fratino de Asen ricevis la revuon "Flamo". Kiam en ĝi aperis la poemo de Geo Milev "Septembro", ĝi faris al ni grandegan impreson. Ni legis, relegis, eĉ reskribis ĝin. Kiam post la atenco en la Sofia kadedralo "Sveti Kral" la sekvan jaron (1925) la familianoj de Asen kaj Koce neniigis la tutan ilian maldekstran literaturon, kelke da iliaj libroj restis konservitaj ĉe mi.
Ĝis tiu ĉi jaro, malgraŭ la paralizo kaj la malforta organismo, mi ne havis seriozajn malsanojn. Mi sentis de tempo al tempo fortajn dolorojn en la dekstra flanko de la abdomeno, akompanatajn kelkiam de vomado. Ĝi daŭris kelkajn horojn kaj poste malaperis. Komence ili aperis post troa trinkado de akvo – mi trinkis multan akvon. Panjo supozis, ke mi havas umbilikan hernion kaj vokis avinon Vuna, la patrino de baj Petko. Ŝi masaĝis per oleo mian abdomenon kaj metis sur ĝin poton. Sed la doloroj ne pasis. Dum la masaĝado leviĝis je la dekstra flanko io malmola, krakanta. Tiuj doloroj ne lasis min ĝis 1933 kiam venis la apendicito. Tamen ĉiam kiam ili forpasis, de ili restis neniu spuro.
En 1924 mi eksuferis pro stomaka perturbo, kiu neniumaniere malaperis. Vane doktoro Janakiev el Botevgrad preskribis al mi diversajn kuracilojn, nenio helpis. Cetere li ne esploris min, ĉar mi ne povis veturi al la urbo, kaj li mem ne vizitis la vilaĝon. Tiel la perturbo daŭris tutan jaron, pasis nur por monato, ree daŭris tutajn monatojn kaj estiĝis kronika. Ĝi daŭras ankaŭ ĝis hodiaŭ kaj la kuracistoj nomis ĝin toksa.
En la sama jaro mi eksentis komence malfortajn, poste pli fortajn dolorojn ĉe la dorso. La maldekstra flanko de la dorso stuporis, kaj pinĉante la haŭton, mi sentis la pinĉitan lokon obtuze kaj ne tuj. Aperis evidenta deformaĵo, kaj en la vintro de 1925 – malnova tubero sub la maldekstra skapolo. Mi ektimis kaj vendis la malnovajn librojn de mia biblioteko kontraŭ mil levoj por iri kuraci min. Mi supozis, ke la ŝvelaĵo estas osto, sed baldaŭ ĝi formis absceson, kiun ni traboris, kaj el ĝi elfluis iom da puso. Sed la ŝvelaĵo restis. Iun matenon, vekiĝinte, mi sentis mian tutan dorson malseka. Mi rapide demetis la vestaĵon. Panjo vidis la dorson kaj time ekkriis. La tuta ŝvelaĵo malpleniĝis kaj formiĝis kavo ĝis la osto mem: malgranda infano povus tute trankvile enŝovi sian pugnon en la kavon. Mia ĉemizo estis tute malpurigita de puso. Panjo transvestis rnin en puran ĉemizon, metis paperon sur la terura vundo, kaj patro iris venigi la helpkuraciston. Sed li ne bonvolis veni, nur preskribis iun pulvoron por lavo. Neniu el la hejmanoj kuraĝis lavpurigi min. Pri tiu laboro okupiĝis mia onklo Gergo, patro de Todor. Li estis eksigita de laboro kaj tial revenis vilaĝen kun sia tuta familio. Oni plenigis du-buŝan brandkruĉeton per akvo, dissolvis la pulvoron en ĝi, onklo Gergo proksimiĝis al mia dorso, per la buŝo blovis en la grandan aperturon de la kruĉeto kaj el la malgranda aperturo, el kiu oni trinkas brandon, ŝprucis malvarma akvostrio, kiu batis kontraŭ la vundon. Mi ĝemis pro la doloroj kaŭzitaj de la malvarma akvo. Dum la tago panjo banis min. Dum la banado eniris la ĉambron Todor, kiu ektimis la vundon kaj ekkriis: "Kio estas tio, Trifon?" Panjo komencis plori, oni metis min sur la liton malantaŭ la forno. Mi surhavis nur ĉemizon kaj pantalonon. Sed la stomaka perturbo ne lasis min trankvila. Mi povis moviĝi, tamen mi sentis akran malvarmon. Mi ege soifis, sed oni malpermesis al mi trinki. Mi insistis kaj oni aĉetis vinon. Mi eltrinkis en unu horo la litron da vino, sed poste vomis ĝin. El la vundo fluetis flava akvo. Ni surmetis paperon, tute primitive. Iom post iom, tago post tago, la vundo pleniĝis, fermiĝis. Fine restis nur unu malgranda kanaleto, el kiu konstante elfluis iom da puso kaj pli ofte flava fluidaĵo. Virinoj diris al panjo, ke tio estas skrofolo. Ili donis al ŝi kuraĉerbojn, kiujn ŝi dekoktis por mi, sed neniu helpis. Tiel pasis la tuta jaro 1925. Dum la paskofestoj de 1926 mi havis fortajn dolorojn en la dorso, kiuj kuŝigis min por kelkaj tagoj en la lito. La kanaleto larĝiĝis kaj el ĝi denove komencis flui multe da puso kaj fluidaĵo. Dum la festoj mi ricevis leteron de Bakalov, tiutempe elmigrinto en Parizo, kaj en mia respondo mi plendis pri mia nova malfeliĉo. Li tuj skribis al d-ro Aleksandro Bogdanov pri mi, kaj al mi rekomendis viziti lin por esploro. Mi kaj doktoro Bogdanov komencis korespondi. Li vokis min al si, sed mi ne povis viziti lin, ĉar al mi mankis monrimedoj. Per la mono akirita de la venditaj libroj de mia biblioteko mi aĉetis al mi novajn vestojn, ĉar intertempe la vundo preskaŭ fermiĝis kaj mi supozis, ke la malsano ne estas serioza. Kaj apenaŭ mi estus vizitinta d-ron Bogdanov, se iu okazo ne estus helpinta min.
Tiutempe oni malkovris iun "miraklofarantan" fonteton en vilaĝo Dalgoŝevci, proksime al urbo Lom. De buŝo al buŝo cirkulis nekredebla famo pri kuracitaj lamaj, mutaj, blindaj homoj. Iu junulo de nia vilaĝo dufoje alportis al mi gazeton "Angelska Traba" (Anĝela trumpeto), en kiu priskribis kazojn de resaniĝo kun portretoj de la resaniĝintoj; antaŭ tiuj kazoj la medicino restis senhelpa. Al Dalgoŝevci ektreniĝis plenaj vagonaroj kun malsanuloj. La gazetaro informis, ke alvenadis homoj eĉ el Vieno.
Ĉio ĉi ne impresis min, ĉar mi jam posedis striktan natursciencan mondkoncepton kaj mi sciis, ke mirakloj estas neeblaj. Sed miaj gepatroj rilatis alimaniere al tiu ĉi afero. Nekredeblaj famoj, miraklaj resaniĝoj vekis iliajn ekdormintajn esperojn pri mia resaniĝo. Komence mi repuŝis iliajn konsilojn viziti la miraklofarantan akvon de Dalgoŝevci. Tamen iun tagon venis ekscitite hejmen onklo Dragan, kaj komencis rakonti pri reakirinta la vidpovon blinda maljunulo el vilaĝo Kraevo, kiu ĉi-momente troviĝas en lia ĝardeno. Onklo rerakontis al miaj familianoj la diritaĵon de la blindulo kaj ege ilin emociigis. Min, la nekredanton, li prenis en la brakojn kaj alportis al la resaniĝinta blindulo avo Miŝo por ke mi persone aŭdu lin. Li ripetis antaŭ mi la rakontitaĵon: "Mi iris al la fonteto, malfacile prenis akvon, ĉar ĉirkaŭe sin premis amasego de miloj da personoj. Mi vizitis la domon de la malkovrinto de la fonteto. Li krucosignis min kaj surverŝis mian vizaĝon. Poste mi iris al la drinkejo kaj tie tranoktis. Vekiĝinte matene, mi jam vidis la plafonon de la drinkejo, la homojn, mi distingis iliajn vizaĝojn. Pli frue, antaŭ miaj okuloj kuŝis nebulaĵo, nenion mi vidis. Mi revenis de tie reakirinte mian vidpovon. Nun mi vidas vin, vian onklon, mi vidas Cekon kaj ĉiujn ĉirkaŭ mi".
La rakonto estis vere nekredebla. Onklo Dragan diris severe: "Ĉu vi vidas, ĉu vi vidas? Jen, la homo resaniĝis" Ili du kun avo Ceko komencis konvinki min iri. Avo Ceko estis interesa rakontisto. Li komencis rakonti iun fabelon pri similaj mirakloj. Post li la resaniĝinta blindulo rakontis ankaŭ pri aliaj mirakloj en Dalgoŝevci, iujn el kiuj li mem vidis, kaj aliajn, pri kiuj nur aŭdis. Mi estis ĝisoste nekredanto. La blindulo lasis ĉe mi impreson de maniulo. Mi supozis ke lia blindeco rezultis de nervmalsaniĝo kaj ke nur la sugesto helpis al li iumaniere. Sed sub la insisto de miaj familianoj mi konsentis viziti Dalgoŝevci, kondiĉe ke poste mi vizitos Sofion. Ili konsentis. Estis venditaj du grandaj ladoskatoloj da porka grasaĵo kontraŭ mil kvincent levoj kaj la mono estis donita al mi. Ĉi-jare ni buĉis grandan porkon, de kiu ni ricevis kvar ladskatolojn da graso. Ni kolektiĝis kvin-ses lamuloj kaj malsanuloj de la vilaĝo kaj per kabrioleto oni veturigis nin ĝis fervoja stacio Mezdra. Inter la malsanuloj troviĝis iu kun osta tuberkulozo en la manartiko. Li helpis min, kaj mi pagis lian vojaĝbileton.
Jam antaŭ ol forveturi mi sentis malfortajn dolorojn en la dorso, kiuj plifortiĝis dum la vojaĝo. En la trajno la doloroj estiĝis netolereblaj. Multe da homoj elvagoniĝis ĉe la stacidomo proksima al Dalgoŝevci kaj ĉiuj kabrioletoj estis engaĝitaj. Ni eniris iun ĉevalan ŝarĝveturilon, kiu min plene disbatis kaj mi kurbiĝis pro doloroj en la lumbo. Kontraŭ grasa pago ni tranoktis sur la ĉe-doma teraseto de nia veturigisto. Ĉiuj ĉambroj en la vilaĝo, eĉ en la domo de nia dommastro, estis okupitaj. Homoj dormis ankaŭ rekte sur la kamparo.
Sekvan matenon la veturigisto transportis nin al la fonteto, al kiu impetis kelkaj miloj da homoj. Pluen estis maleble proksimiĝi kaj la veturilo haltis. La fonteto mem estis ĉirkaŭbarita de solida ligna barilo. Apude deĵoris kelkaj policanoj kun skurĝoj en la mano. Ili kriis al la amaso, kiu alpremiĝis. Ĉiu volis ricevi iom da kuraca akvo, sed ĝi kolektiĝis malrapide kaj ne povis kontentigi tuj ĉiujn. Venis rajdantaj ordonancoj de koloneloj kaj aliaj oficiroj, entranĉis sin en la amason kaj forportis plenajn botelojn. La amaso ekscitiĝis, protestis. Ni konvinkiĝis, ke se ni atendus nian vicon, ni ne sukcesus ĝin atingi ĝis la vespero mem. Tiam ni decidis prezenti la komedion kun la rumanoj – mia helpanto min metis sur sian ŝultron, entranĉiĝis en la amason, kaj la ceteraj – post nin. Mi estis bone vestita kaj probable oni min prenis por iu riĉa tute paralizita junulo. La amaso cedis kaj donis al ni vojon. En la amaso mi vidis diversajn kriplulojn, lamulojn, kiuj faris al mi teruran impreson; mi ja sciis, ke ankaŭ mi apartenas al ili. Sed la plimulto suferis nerimarkeblajn malsanojn. Ni atingis la barilon kaj haltis. La policanoj svingis la skurĝojn, sed nin lasis veni ĉe la barilo. Iu el ili prenis niajn botelojn kaj plenigis ilin. Ĉiu el ili entenis unu aŭ du decilitrojn da akvo. Ni revenis al la veturilo, kiu nin kondukis al la "sanktulo" – malkovrinto, se mi bone memoras, avo Angel, kiu nin krucosignis, aspergis kaj donis al ni trinki iom da akvo. Ni ekveturis al Lom. Ĉie en la stratoj de vilaĝo Dalgoŝevci svarmis homoj rapidantaj al la fonteto. Sur-voje pene treniĝis almozuloj, vendistoj de limonado, sukeraĵoj, fruktoj.
En Lom miaj kunvojaĝantoj aĉetis veturbiletojn al Mezdra, mi – al Sofio. Estis septembro. En Lom ĵus estis finiĝinta la kongreso de la rezervistaj ĉefserĝentoj. Om akompanis la kongresanojn al la stacidomo kun muziko. La vagonaro estis ekskursa, kun malkaraj biletoj kaj troplena. Ni apenaŭ sukcesis eniri. Mi deziris resti ekstere, ĉe la pordo, por observi senĝene la lokojn preter kiuj ni veturas, ĉar antaŭe, el la vagono mi nenion povis vidi. Komence ĉio pasis bone, mi ĝue observis la vastan Danuban Ebenaĵon, agrojn kun alte kreskantaj maizoj kaj heliantoj, ne kiel en nia regiono. Tamen en ĉiu nova stacidomo anstataŭ malsupreniri, kontraŭe, supreniris novaj veturantoj. La vagonoj estis plenplenaj kaj ili instaliĝis ie ajn, alpremiĝis ankaŭ ĉirkaŭ mi kaj minacis min frakasi. Mi petis la konduktoron trovi al mi lokon, sed li senhelpe levis la manojn kaj forrapidis tra la vagonoj. Proksime al Mezdra la suno subiris kaj mi eksentis frostotremojn. Onklino Vuna, la edzino de onklo Marin, kiu akompanis min, kondukis al mi iun fervojiston, konatan al la patro de mia kuzo Marin, kiu estis helponta min ĉe la Sofia stacidomo. Mi dankis al li kaj lin petis trovi al mi sidlokon en la vagonoj. Li vidis, ke mi frostotremas, prenis min en la brakojn kaj apenaŭ eniris iun kupeon. La homoj sidis komforte en la varma kupeo kaj neniu volis liberigi por mi lokon. Iu malgrasa sinjoro, kiu parolis ion pri sia artikolo en ĵurnalo "Slovo" (Parolo), komencis kvereli kun la fervojisto. Ĉi tiu koleris, lasis min sur la plankon kaj eliris. Mi ne povis moviĝi de mia loko, observis la vojaĝantojn kiel homo trafinta sovaĝan insulon inter kanibaloj. Fine iu hontis kaj leviĝis de sia sidloko. Kiam la fervojisto post kelkaj minutoj denove eniris vidis la vakan sidlokon, li metis min sur ĝin. Mi frostotremis plu kaj komprenis, ke mi havas altan temperaturon. La doloroj ĉe la dorso plifortiĝis. Sed mi plu observadis tra la fenestro la intermonton de rivero Iskar.
Ĉirkaŭ la deka horo en la ebenaĵo ekbrilis maro da lumo. Mi komprenis, ke ni alvenas la ĉefurbon. La plenega vagonaro akrege fajfis. Ĥarizanov, la fervojisto, aperis, antaŭ mi kun la vortoj: "Kara mia, ni alvenis" kaj denove malaperis. La trajno alvenis kaj haltis. La veturantoj malsuprenportis siajn pakaĵojn, ŝarĝis per ili aŭtojn kaj fiakrojn kaj perdiĝis sur la stratoj de Sofio.
ĥarizanov revenis. Mi petis lin lui fiakron al kvartalo Nadeĵda (Espero). Estis multe da veturantoj kaj neniu koĉero deziris veturi en la nokto al Nadeĵda. La fervojisto revenis malespera.
– Kion fari, junulo? Mankas fiakro por Nadeĵda. Ĉu trovi fiakron por iu hotelo?
Persono en mia stato – en hotelo! Mi maltrankviliĝis.
– Pagu kiom ajn oni postulas. Je ĉiu prezo trovu fiakron al Nadeĵda.
ĥarizanov iris serĉi fiakron kaj longe ne revenis. Mi restis sola en la vagono.
Post kelka tempo li revenis kaj diris:
– Mi trovis fiakriston, li postulas cent levojn. Se vi konsentas, mi vin prenos kaj alportos al la fiakro.
Cent levoj – do cent. Tage ĝis Nadeĵda oni postulas ordinare tridek-kvardek levojn. Kion mi povus fari nokte sola en la ĉefurbo? Mi konsentis. Harizanov alportis kaj metis min en la fiakron. Ni alvenis nokte al Nadeĵda. La fiakristo postulis de mi ankaŭ trinkmonon. Mi donis al li cent kvin levojn, sed li grimacis malkontente, postulis pli da mono. Onklo Stamen ĵus estis ekironta al sia laborloko kaj miris, vidante min sola antaŭ lia domo en tiu nokta horo. Li prenis min el la fiakro kaj min enportis hejmen. En la domo estis neniu, ĉar la familio tiutempe troviĝis ankoraŭ en Bankja, kie li posedis vilaon. Li klopodis manĝigi min. Mi provis manĝi, sed nutris min sen apetito. Mi sentis min malbone. Li lasis min sola en la ĉambro kaj iris al laboro. La sekvan matenon mi vekiĝis sed mi povis nek ellitiĝi, nek turniĝi en la lito. La doloroj en la tuta dorso estis netolereblaj ĉe moviĝo kaj maldekstre aperis terura ŝvelaĵo. Mi amare ekridetis. Similis al kamelo irinta serĉi kornojn kaj reveninta sen oreloj. Mi iris al Dalgoŝevci kuraci la paralizon, sed ne nur ne ekmarŝis, eĉ ne kapablis ellitiĝi. Post kelka tempo en la ĉambron venis unu el la luantoj, al kiu mia onklo komisiis kontroli min. Ŝi helpis min kaj mi kun granda peno leviĝis. Ŝi ankaŭ helpis min leviĝi. Ĉirkaŭ-tagmeze venis onko kaj ni direktiĝis al doktoro Bogdanov. La atendejo estis plena de homoj kaj ni longe atendis nian vicon. Fine mi informis per noteto per malsanulo, ke mi troviĝas en la atendejo. Li eliris el la kabineto, riproĉis min, ke mi ne tuj informis lin, manifestis viglan intereson kaj humanecon, kiuj malkovris en lia persono alte noblan homon. Pri tio mi konvinkiĝis ankaŭ poste, ĉar mi konservis miajn ligojn kun d-ro Bogdanov ĝis hodiaŭ. Li neniam prenis de mi monon por la esploro kaj konsiloj, eĉ male – multfoje sendis al mi senpage medikamentojn al la vilaĝo.
Ni eniris la kabineton. Li prenis min en siajn brakojn kaj min metis ĉe la rentgenan aparaton. La pulmoj estis en ordo. Je la maldekstra flanko videbliĝis la malhela ombro de la granda ŝvelaĵo.
D-ro Bogdanov diris, ke mi havas ostan tuberkulozon de la vertebraro kaj ke oni devas operacii min. Li telefonis al la Aleksandra-Hospitalo kaj demandis pri libera lito en la kirurgia fako. Oni respondis negative. Li kontrolis en la Unuaranga Hospitalo. Oni respondis pozitive. Li vokis mian onklon, instrukciis lin – la sekvan tagon precize je la 8-a horo esti en la kuracejo. Li mem venos kaj aranĝos mian akcepton.
Dum la nokto la absceso sur la dorso rompiĝis kaj la puso elfluis per la malnova kanalo. Vekiĝinte matene mi konstatis, ke ne nur vestoj, sed eĉ litaĵoj kaj tabuloj sub mi estis malsekaj. Sed mi ne konsideris ke en tiu stato mi ne plu bezonas operacion, nek mi konsideris diri tion al la kuracisto, kiam li precize je la 8-a horo alvenis la hospitalon. Oni akceptis min en la kirurgio, kie mi enuis kvar tagojn. La kvaran tagon oni portis min en la operaciejon. Sed konstatinte, ke la absceso senpusiĝis, oni elhospitaligis min kaj mi revenis denove al kvartalo Nadeĵda.
Mi informis d-ron Bogdanov pri la okazintaĵo. Li venis al mi, donis vastajn instrukciojn pri higieno, nutrado, kuracado kaj recepton por medikamentoj. Rekomendis al mi utiligi laŭeble maksimume sunradiojn eĉ vintre tra la fenestro, kaj en la somero de la venonta jaro veturi al la marbordo. Mi revenis vilaĝen kaj komencis apliki liajn konsilojn. La sensala manĝaĵo estis neapetita. Oni apartigis al mi porkaĵon nur iom salitan. La medikamentojn mi prenis du-tri foje kaj rezignis – la mono finiĝis. Pli sisteme mi subtenis min per fiŝoleo.
La sekvan printempon en majo mi ricevis sciigon de d-ro Bogdanov, ke mi devas tuj forveturi al la malsanulejo de Burgas, kie li aranĝis mian akcepton kaj lito estis rezervita. Sed miaj familianoj ne donis al mi monon kaj mi ne povis forveturi. Ili observis min, vidis, ke mi tamen moviĝas kaj plendas pro neniuj doloroj – ili subtaksis mian malsanon.
Depost tiam preskaŭ dudek jarojn mi elmetis min al la sunradioj, en la ĝardeno, sed la malsano ne malaperas. Kaj ankaŭ nun, kiam mi skribas jenajn liniojn, ĝi detruas mian malfortiĝintan organismon kaj proksimigas mian morton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.