La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

13

En 1924 la agrara krizo ankoraŭ ne sentiĝis, mia familio ankoraŭ sin vivtenis, sed sufiĉan monon ni ne havis. Mia patro ne povis rericevi la sumojn ŝuldatajn al li de onklo kaj de aliaj personoj. La hejmaj enspezoj apenaŭ kovris la familiajn bezonojn. En la sama jaro la familio pligrandiĝis per plia membro -mia novenaskita fratineto Najda.

Panjo embarasiĝis kun la du malgrandaj infanoj, kaj ni devis pligrandigi la familion per fremda homo – ni dungis dekdujaran knabinon por ilin varti. Patro zorgis pri la kampara laboro kaj povis perlabori eĉ ne groŝon. Avo kadukiĝis de tago al tago. Li tute moliĝis, kaj aŭskultante rakonton pri io malgaja, ne povis sin reteni, laŭte singultis kaj komencis plori. Kiam li mem deziris diri ion malgajan, li balbutis kaj ne povis daŭrigi la konversacion. Iufoje la rakontoj tute ne estis malgajaj, sed li tamen komencis plori. Restis neniu spuro de lia antaŭa severo kaj krudeco.

Akcidento tute malbonigis la staton de la maljunulo. Li iris al la urbo kune kun multaj aliaj vilaĝanoj lige kun ia ŝtata juĝesplorado. Patro donis al li monon kaj instrukciis lin tranokti en la urbo, se vesperiĝos. La esploro vere finiĝis malfrue kaj la vilaĝanoj ekiris hejmen en vesperkrepusko. Avo, en sia maljunula naiveco, ne konsciis kion li entreprenas, kaj ekiris kun ili. Sed liaj malfortaj kruroj ne eltenis la ir-ritmon de la junuloj, kiuj ne deziris atendi lin, kaj li restis sola survoje. Ekestis plena mallumo. Kiel krono de ĉio, aperis nuboj kaj komencis forte pluvi. Avo kovris sin per sia kapoto, sed ofte devojiĝis kaj nur en la lumo de la fulmoj povis orientiĝi. La fulmoj estis blindigaj kaj post ili la mallumo estiĝis ankoraŭ pli profunda. Avo apenaŭ paŝis sur la vojo. Kaj sen rimarki la danĝeron, li atingis ponton sen parapeto kaj falegis de kelkmetra alto, frapis sian kapon kontraŭ la ŝtonojn kaj perdis la konscion.

Kiom longe li restis en la rivereto, li ne sciis. Rekonsciiĝinte, li sentis sin kuŝanta en akvo kaj ke la kapo lin doloras. Ie knaris veturilo kaj sonis voĉoj instigantaj bubalojn. Li komends ĝemi kaj peti helpon. La veturilo haltis. Iu eliris kaj bruligis lalumeton. Oni apenaŭ eltiris lin el la rivero. La veturilo estis peze ŝarĝita kaj avo denove devis piediri, tenante la postan parton de la veturilo por ne perdi denove la vojon. Li tranoktis en vilaĝo Litakovo malseka kaj frakasita. La sekvan tagon li alvenis hejmen senfortiĝinte kaj kadukiĝinte. Panjo unua rimarkis lian strangan staton kaj kriis timigite:

– Paĉjo, kial vi tiel terure rigardas? Kio okazis al vi?

Avo malfermis la buŝon por respondi, sed haltis kaj komencis plorsingulti. Patro kaj mi timtremis, kaj panjo saltis kaj demetis de li la kapoton.

– Kial la kapoto estas malseka kaj plena de sablo – ŝi pludemandis maltrankvile. Ŝi rimarkis sangon ĉirkaŭ la oreloj kaj formetis la felĉapon. La kranio ruĝis kiel tranĉita akvomelono.

– Panjo mia! – ekkriis panfo repaŝante, kaj ni rigidiĝis pro timo.

Dume avo staris kun senkulpa infana mieno kiel blankbarba sanktulo. Li ne respondis ankaŭ al la riproĉoj de mia patro, kial li ne restis tranokti en la urbo.

Tiu okazintaĵo havis siajn gravajn postsekvojn. Pasis nur kelkaj monatoj post tiu akcidento kaj li portante al la rivereto lakton por ĝin malvarmigi kaj ricevi buteron, komencis krii. Panjo iris kaj alportis la kaldronon, kaj li paŝis sen bastono, ĉar ne povis ĝin teni. Liaj manoj estis stuporaj, kaj li penis streĉi kaj malstreĉi la manartikojn. Tio estis la unua atako de paralizo. Li fartis iom pli bone dum kelkaj monatoj kaj tiam denove lin kaptis paralizo de la kruroj. Lia paralizo ne estis absoluta. Li povis moviĝi malrapide tra la korto, akcepti nutraĵon, sed liaj manoj kaj piedoj ne plu estis sanaj. Plej ofte li kuŝis en la lito. Neniam li postulis ion ajn, atendis ĝis ni rimarkos tion, kion li bezonis. Se li volis trinki akvon kaj se la kruĉo staris proksime, li per la bastono provis altiri ĝin, sed ne petis ĝin de ni. Neniam li plendis pro io ajn. Kiam lin vizitis malnovaj konatoj el nia aŭ alia vilaĝo, al li neniam venis la ideo unua saluti ilin, kaj ili la unuaj devis lin saluti. Li ne partoprenis la konversaciojn de la aliaj, aŭskultis silente kaj nur de tempo al tempo singulte ĝemis kaj ekploris. La paralizo progresis ĉiutage, li iompostiome estingiĝis.

En 1925 en la tuta lando kreskis kun ĉiu tago pli kaj pli la batalimpeto de la popolamasoj. La politika reakciularo furiozis, la faŝista reĝimo de Cankov penis frakasi la impeton de la popolamasoj, stabiligi la minacatan regadon de la burĝaro. Sur la stratoj de Sofio falis pafmortigitaj elstraraj laboristaj gvidantoj. En la policejoj de la tuta lando oni kruele batis klaskonsciajn laboristojn kaj kamparanojn. Cankov serĉis motivon por amasa, sanga venĝo kaj li baldaŭ ricevis ĝin.

En nia vilaĝo tiutempe prezidanto de la trimembra komunuma estraro estis Colo Petkov, duonanalfabeta kamparano, blinda instrumento en la manoj de la tiama estro de la subdistrikto, la sangosuĉulo kaj sadisto Stefan Ivanov. Tiu Colo malpaciĝis kun Petko P.Panov pri posedo de iu ĝardeno, kalumniis lin komunisto kaj oni serĉis lin por lin aresti. Petko sin kaŝis kelkajn semajnojn en fremdaj pajlejoj kaj, konsilite de aktivaj kamaradoj, fariĝis eksterleĝulo kaj elmigris en Jugoslavion. Tio okazis jam en 1924. Min oni ne membrigis al la nelegala organizo, ĉar en ĝi mi estus senutila, kaj, ĉar mi ne estis scivolema kaj respektis la regulojn de la konspiro, mi nenion sciis pri la agado de la organizo, ne konis ties membrojn. Mi agadis sur laŭleĝa tereno. Sed malgraŭ mia tuta singardemo, mi fojfoje eksciis ion gravan, ne volante tion.

Post la atenco je la 16-a de aprilo 1925 komenciĝis teruraĵoj en la tuta lando, ankaŭ en nia subdistrikto. Tuj estis arestitaj kaj senspure "malaperis" advokato Marin Dimitrov el vilaĝo Laĵene kaj Ivan kaj Vasil Peev el Botevgrad. Poste la "malaperoj" ĉesis. Kaj nur kiam la uragano tra la tuta lando estis preskaŭ forpasinta, niaj malfruiĝintaj lokaj "gardantoj de la ordo", ĉekape kun Stefan Ivanov kaj kolonelo Popov, decidis ne postresti de siaj kunfratoj-sangsoifuloj en la lando.

Fine de majo komenciĝis arestoj en la urbo kaj la vilaĝoj. Anstataŭ en la policejon, la arestitoj estis kondukataj en la kazernon. La duan de junio alvenis oficiro kun du soldatoj kaj arestis la membron de la agrara partio Aleksi Popcvetkov kaj lin kondukis en la komunumejon. Laŭ policaj informoj li estis partopreninta nelegalan kunvenon de agraranoj en la loko Telenica. En la komunumejo oni komencis bategi lin per kruda lignostango dika kiel homa manradiko. Persone la oficiro Ĥristov plenumis la mortigan batadon. La komunuma sekretario kaj kolektanto de impostoj, faŝisto, observante la torturadon, pro timo urinis en la pantalono. Oni rekondukis la arestiton al la urbo, kaj la sekvan tagon denove revenigis lin bategita, kun blua karno, moliĝinta. Oni postulis de li perfidi aliulojn, sed mankis kion perfidi. Li indikis nomojn de kelkaj el liaj politikaj amikoj, ĉe kiuj troviĝis malnovaj revolveroj kaj fusiloj restintaj de la milito. Liaj patrino kaj fratinoj krie ploregis, vidante lin en tiu veinda stato. La popedzino proponis monon por lia liberiĝo, sed iu el la najbaroj malkaŝe diris al ŝi: "Oni ĉi tie ne volas monon, oni volas vivon". La saman tagon oni lin rekondukis al la kazerno. Kaj la sekvan tagon, la kvaran de junio, oni arestis Kocon kaj lian fraton Georgi Peev kaj Petko Dikov.

Mi ne supozis, ke oni mortpafos ilin. La teruraĵoj estis jam for. En tiu periodo oni preskaŭ ne mortigis, sed muntis amasajn juĝprocesojn. Tamen jam la kvinan de junio post terura torturado ili estis mortigitaj kaj enterigitaj, probable en la kazemoj. Mi bedaŭras, ke nun, post dudeko da jaroj, kiam mi skribas jenajn liniojn, la cirkonstancoj de tiu martira morto, ankoraŭ restas ne prilumitaj. Mi ne sukcesos ilin priskribi, eble mi ne plu estos vivanta. Sed proksimiĝas la tago, en kiu oni malkovros ilin. En la kazernoj oni mortigis tridek ok personojn.

Nelonge post tio ekcirkulis teruraj famoj, ke la arestitoj estas mortigitaj. Komence mi ĝin ne kredis, sed post kiam oni povis trovi ilin nek en Sofio, nek en Botevgrad, kaj la regantoj ne deziris doni iujn ajn informojn pri ili, la maltrankvilo tute kaptis min. Oni sendis petskribojn al la militministro, al la Ministerio de Internaj Aferoj ktp. Oni transsendis la petskribojn al la subdistrikta policejo en Botevgrad kaj Stefan Ivanov rezoluciis jenajn klarigojn: "La serĉata persono ne estis alkondukita en la subdistriktan policejon, konfiditan al mi. Verŝajne lin forkaptis senrespondecaj personoj". Sed okazis jena kuriozaĵo: Ivan D.Geŝkov el vilaĝo Novaĉene estis arestita komence en la subdistrikta policejo kaj poste translokita en la kazernon, kie oni lin mortigis kune kun la ceteraj. Do, la "senrespondecaj personoj" lin prenis el la manoj de Stefan Ivanov mem.

En septembro mi vendis melonojn en nia vilaĝo. Venis al mi la frato de Petko Dikov, Stojan, kaj proponis al mi bulketon, ovon, fromaĝon, vinberojn, sukeraĵojn kaj diris: "Por la memoro de Petko!"

Mi sentis teruron, la manoj ektremis, sufokis min angoro. Mi ekrigardis lin, nerazita, netondita, en profunda funebro, kaj ekkriis:

– Kion vi faras? Eble ili estas ankoraŭ vivaj...

– Neniaj iluzioj – respondis li, – ĉio estas jam delonge finita. Fakto. Ni ne estas infanoj por nin trompi.

Dum la tago mi kelkfoje provis manĝi la bulketon kaj la ceteron, sed la manĝataĵo restis en la gorĝo, larmoj sufokis min kaj mi ĉesis manĝi.

– Do, mortigitaj. Finita fakto? Neniam plu mi revidos ilin.

En mia memoro fokusiĝis la ridetanta bonanima vizaĝo de Georgi kaj min premis senfina angoro, kaj en la nokto mi sonĝis lin en terura stato, sanganta, kun fortranĉita kapo. Mi ekkriis kaj timvekiĝis. Mia koro ŝiriĝis pro senpovo kaj angoro. Mi ploris, ploris ĝis la mateniĝo. Kaj mi pensis, ke neniam plu mi havos amikon kiel Georgi, mi sentis min soleca, forlasita kaj mi volis, se Georgi kaj Petko jam mankas, ke ankaŭ mi ĉesu ekzisti. La malĝojo daŭris longe. Nur la tempo, kuracanto de ĉiuj animdoloroj, obtuzis sufiĉe malfrue la komencan akrecon de la doloro.

Kamaradoj el Raŝkovo, Marin D.Gekov el Novaĉene ne kapitulacis antaŭ la potenculoj kaj fuĝis al la montaro armitaj. Al ili aliĝis ankaŭ Petko P.Panov el nia vilaĝo, same armita ĝis la dentoj. Multfoje li vizitis sian domon por tranokti. La najbaroj vidis lin, sed neniu kuraĝis lin perfidi. Sed en 1925 pro iu nesingarda parolo de lia edzino antaŭ ŝia parenco, faŝisto Kinovski el vilaĝo Gurkovo, la potenculoj jam sciis, ke li troviĝas en la montaro kaj serĉis konvenan momenton por kapti lin.

En julio la eksterleĝuloj mortigis la vilaĝestron de vilaĝo Raŝkovo, kiu prenis grandajn subaĉetojn de siaj samvilaĝanoj por ne denunci ilin antaŭ la registaro. Li estis malica malamiko de la maldekstruloj. Tra la vilaĝoj, sagrapide veturis policaj kamionetoj plenaj de soldatoj. Nia vilaĝestro Colo Petkov ne plu noktadis hejme, timante la eksterleĝulon Panov.

Iun julian tagon alvenis kamionetoj kun soldatoj kaj ĉirkaŭis la vilaĝon de la suda flanko. Oni kolektis en la vilaĝo Raŝkovo ĉirkaŭ kvindek vilaĝanojn, armis kaj sendis ilin embuski. La vilaĝo ektimegis pro surprizo – kio okazos? La afero statis tiel – Petko P.Panov kaj Atanas Dimitrov el Raŝkovo, kiu estis aliĝinta al la eksterleĝuloj kiel soldato, kaŝiĝis en la ĝardeno de Petko ekster la vilaĝo, kien lia edzino alportis al ili nutraĵon. En la ĝardeno vidis ilin la kuzo de Petko, Petko Todorov, same tiel posedanta legoman ĝardenon proksime kaj vizitinta ĝin en tiu tago. Petko minace avertis lin, ne perfidi ilin. Sed lia kuzo, elirinte el la ĝardeno, tuj denuncis ilin al la vilaĝestro Colo Petkov, kiu tuj informis la subdistriktan policejon.

Rimarkinte la danĝeron, la eksterleĝuloj ekkuris al rivero Babina. Oni komencis pafi al ili kaj la vilaĝo eĥis pro la pafado, kavazaŭ ĝi estus atakita de fremda armeo. Oni baldaŭ vundis Atanas ĉe la kruro kaj la brusto kaj lin kaptis. Petko tamen kuris plu tenante en unu mano fusilon kaj en la alia – revolveron, zonite per kartoĉujo kaj bomboj, pasis tutproksime preter iuj vilaĝanoj, sed neniu kuraĝis pafi al li, kaj la soldatoj ne sukcesis lin kapti. Tiun ĉi tagon li savis sin. La vunditon oni venigis al la vilaĝa placo. La soldatoj, junaj buboj, estis ekscititaj, ĝojaj kaj fanfaronis unu al alia kiu vundis lin kaj kiu "sin ĵetis kiel leono sur la vunditon". La frato de la mortigita vilaĝestro de vilaĝo Raŝkovo sin ĵetis sur la vunditon kaj deziris lin sufoki, por demonstracii antaŭ la faŝista regpotenco sian lakeecon kaj lojalecon. Oni tuj arestis kaj venigis al la placo tutan familion de la kaptito, arestis ankaŭ la edzinon kaj la infanon de Petko kaj veturigis ilin ĉiujn al la subdistrikta policejo.

Nia vilaĝestro estis furioza, ĉar Petko sukcesis savi sin. Dum Petko vivas, li ne povis scii en kiu tago kaj en kiu horo Petko lin mortigos. Colo ekkondukis sian policistaron laŭ liaj spuroj orienten de la vilaĝo. Atinginte iun densan arbaron en la loko "La Pinto" kaj supozante ke eble Petko kaŝiĝis en ĝi, oni dum duonhoro pripafis ĝin, forpafinte multajn kartoĉojn. La vilaĝo denove malbonaŭgure eĥis, sed ĉi-foje pli longdaŭre. Supozante, ke la saviĝinto estas refoje malkovrita kaj ke nun li estos certe mortpafita, mi tremis dum la tuta tempo pro nerva incitaĵo.

De post tiu okazo ĉiunokte en la vilaĝo deĵoris plifortigita patrolo. Colo iris ĉie armite per fusilo, ĉirkaŭita de korpogardistoj kaj daŭre ne vizitis sian domon. Al la vilaĝo ofte venis policanoj kaj soldatoj. En la vilaĝoj rekomenciĝis novaj arestoj kaj en la subdistrikta policejo – teruraj batadoj. Stefan Ivanov mem torturis la arestitojn. Iu arestito el vilaĝo Raŝkovo, trompite de la aŭtoritatuloj ke oni liberigos lin, komencis perfidi.

Petkon oni mortigis en la montaro, ĉe la loko "Ŝumer" super Raŝkovo. Lacigite li kuŝiĝis kaj ekdormis en arbustaro, sed paŝtisteto lin rimarkis kaj montris al la soldatoj. Ili ĉirkaŭis lin ronde, direktis kontraŭ lin maŝinpafilon kaj faris neebla lian forkuron. Ĉe la invito kapitulaci, li, ankoraŭ dormebrie, timvekite, stariĝis kaj faris, laŭ la soldatoj, nekredeble grandan salton. La maŝinpafilo ekkrakis kaj li ŝanceliĝis. Iu soldato sin ĵetis kaj kaptis de malantaŭe lian tornistron. La vundita Petko turniĝis, mortpafis la soldaton per sia pistolo, falis kaj mortis.

La soldaton oni alportis sur brankardo al Raŝkovo, kaj Petkon trenis per hoko. De Raŝkovo oni transportis per ĉaro la mortigitan "teruran rabiston". Lia tuta torako estis true pafita de la maŝinpafilo. La korpon oni elĉarigis kaj lasis teren por publika profanado. Oni ordonis, ke lia kadavro ne estu enterigita, sed estu lasita por ke la hundoj ĝin formanĝu. Kolektiĝis preskaŭ la tuta vilaĝo. La edzinoj de la membroj de l' reganta partio proksimiĝis al la malviva korpo kaj kraĉis sur ĝin.ĉiu devis diri blasfeman insulton. Colo lumis kiel plenluno kaj invitis la vilaĝanojn regali ilin en la drinkejo. Kompreneble kredite.

Post tri tagoj la kadavro komencis putri. Sekvis nova ordono – forigi ĝin de la placo kaj ĝin enterigi ie ekster la vilaĝo. Pri tio okupiĝis la bopatro de la mortigito. Li veturigis ĝin al la loko "Nigra Valo" kaj ĝin enterigis, sed malprofunde. La hundoj malkovris ĝin kaj disportis ĝiajn partojn tra la kamparo. Oni denove enterigis la kadavrorestaĵojn, kaj la pliparto de lia ostaro kuŝis tie kiel memoraĵo al tiu tempo, pri kiu la kamparanoj flustris: "Pli malbone ol dum la turka regado"!

En la sama jaro min trafis nova malfeliĉo – forpasis mia kuzo Marin ĉe grava operacio pro pusa apendicito. Kiam en la sekva jaro mi vizitis lian familion, li jam mankis. Lia foresto terure premis min. Mi trarigardis liajn albumojn, paperojn kaj taglibrojn. Mia nomo ofte renkontiĝis en ili. Mi konservis liajn leterojn senditajn al mi kiel relikvojn. Mi ne plu havis proksiman, intiman amikon. Kun Koco mi jam de du jaroj ne korespondis. Li havis pezan malagrablan karakteron kaj aliĝis al la faŝismo. Todor, mia alia kamarado de la infanjaroj, soldatservis. Li informis mln pri teruraj torturoj super la malaperintoj. Sed li restis kun la kulturo kaj konceptoj de la neklaskonsciaj vilaĝaj fraŭloj.

Semajnon antaŭ la atenco en la Sofia katedralo mia kuzo Marin – tiam ankoraŭ viva – vizitis la loĝejon de Bakalov, kaj parolis kun liaj familianoj. Li informis min, ke Bakalov estas arestita, forkondukita ien, sed ke liaj familianoj ne scias, kie li troviĝas. Mi estis konvinkita, ke oni mortigis lin, kaj sendis al lia edzino kuraĝigan leteron, kiun mi naive sendis per la poŝto. Post ĉirkaŭ du semajnoj venis al mi Nikola Stojanov, mia parenco, komunuma kampogardisto, kaj flustre demandis min kian leteron mi sendis al Sofio. Mi tuj komprenis, ke temas pri la letero al Bakalov-edzino. Sed mi respondis al Nikola, ke mi ne povas rememori pri kia letero li aludas, ĉar al Sofio mi sendas multajn leterojn.

– Ne, temas pri ia danĝera letero. De Sofio oni ĝin transsendis al Orĥanie kun ordono aresti kaj transsendi vin al la Direktio de Polico en Sofio. El Orĥanie oni transsendis la leteron al nia komunumo. Sed Colo kaj Atanas Damjanov informis, ke vi estas kripla, senmova, nedanĝera. Atanas koleris: "Kial tiu kriplulo okupiĝas pri similaj aferoj, farante al ni malagrablaĵojn kaj igante nin elpeti lin". Atentu!

Mi orientiĝis pri la minaco, kiu min preterpasis nur pro mia fizika malkapableco. Pri tiu danĝero oni parolis ankoraŭfoje en septembro, kiam mi vendis melonojn en nia vilaĝo. La drinkejo estis plena de homoj. Tie troviĝis ankaŭ Colo. En la ejon eniris la edzino de Aleksi Popcvetkov kaj kun larmoj petis Colon subskribi ian peton al la ministro, per kiu ŝi serĉas la malaperintan Aleksi. Mi subtenis ŝin kaj insistis pri la Colo-subskribo. Colo la unuan fojon malice atakis min.

– Vi tro multon scias, tial oni volis vin draŝi kaj pro vi forbruligi la domon de via patro. Sed vi ne tiom multe sciu, ne tiom multe sciu, ĉar se vi duan fojon falos en danĝeron, neniu vin savos.

Ĉiuj ĉeestantoj en la drinkejo time silentiĝis. Silentiĝis ankaŭ mi. Tiu publika averto de Colo min konsternis. Mi komprenis ankaŭ ion alian. Colo kaj Atanas "elpetis" min ne pro mia malsaneco kaj ne pro mi mem, sed pro onklo Dragan, kun kiu ili estis intimaj amikoj. Pro la sama kaŭzo ĝis nun Colo ne minacis min, ne faris moralan premon sur min, kaj kiam post du jaroj mi intencis forveturi al Burgas, li laŭ insisto de mia onklo, provizis min per dokumento pri malriĉeco.

La 22-an de septembro en nia vilaĝo okazis kermeso. Mi restis en la vilaĝo por vendi melonojn. La festo estis amase vizitata de kamparanoj el la proksimaj vilaĝoj. Tiutempe la kermesoj estis ankoraŭ bone vizitataj. La tutan tagon serpentis granda rondodanco, kaj la placo ĉirkaŭe estis plena de vendostabloj. Ĉe la vesperiĝo restis nur Radotinanoj, kaj kiam jam tute mallumiĝis, la rondodancon partoprenis nur viroj kaj fraŭloj. Al ili iu ludis per busĥarmoniko, ĉar la muzikistaro jam foriris. En tiu momento la dancantoj ne interesiĝis, ke el inter ili estis mortigitaj kvin iliaj intimaj samvilaĝanoj, el kiuj tri lasis edzinojn kaj po du-tri infanojn. Inter ili troviĝis multaj, kiuj estis amikoj al Georgi kaj Petko, kune vizitadis la vesperajn distrajn laborkunvenojn, kune petolis dum la junaĝo. En la momento kiam ili salte rondodancis mia koro ŝiriĝis pro doloro.

Mi eniris la ĉambron kaj forte ĵetfermis la pordon. Mi pensis: "Mi ne taŭgas, jes, mi ne taŭgas por tiu ĉi mondo!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.