|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En tiu periodo mia familio konstante dekadencis. Mia patro ne plu povis pagi impostojn kaj oni minacis lin per ekzekuciisto. La komunuma imposto-kolektisto Krestjo Cekov, faŝisto, opiniis, ke mi influas la patron ne pagi impostojn kaj konsilis al li ne obei min. Al la komunkooperativo ni ne povis pagi almenaŭ la interezojn de la pruntitaj sumoj kaj ĉiujare reguligante la konton, oni aldonis en ĝin ankaŭ la interezojn plus la sumojn de iuj kredite donitaj varoj. La prunto kreskis kiel neĝbulo. Ni havis ŝuldojn ankaŭ ĉe privatuloj. Posedis nur unu bubalinon. La longdaŭra malsanado de mia frato kaj ankaŭ mia malsanado kontribuis al nia pli rapida bankroto. Vere, mi ricevis de mia nederlanda korespondanto okcent levojn por kuracado, sed tiu sumo tre rapide degelis; ŝuldojn per ĝi mi ne pagis. Konstante mi dronis en mizero, konstante mi bezonis monon por medikamentoj, bandaĝmaterialoj kaj por aliaj necesaĵoj de malsanulo. Kelkfoje mi disvendis mian bibliotekon. K-do Bakalov sendis al mi malnovajn eldonaĵojn, kiujn mi disvendis por mia propra utilo. Sed ĉio ĉi prezentis guton kompare kun la maro da grandaj bezonoj, kiuj min premis.
Ne nur nia ekonomia stato, sed ankaŭ la stato de la plimulto de la vilaĝanoj malboniĝis. La krizo plifortiĝis ĉiujare. Nia vilaĝo ne posedis sufiĉe da tero kaj da arbaroj, tial ĝi estis nek terkultura, nek brutbreda, nek arbarohava, nek posedis iujn ajn aliajn fontojn por ekzistado. Pro tio la superflua loĝantaro, ne povante sin vivteni en la vilaĝo, migris al la urbo, al ŝtataj kaj komunumaj oficoj. Per tiuj oficoj la gvidantoj de la burĝaj partioj en la vilaĝo amase spekulaciis. Oni prenis grandajn subaĉetojn, kiujn povis pagi nur la filoj de la pli bonhavaj vilaĝanoj. En la partiaj bataloj de la burĝaj koterioj en la vilaĝo mankis eĉ guto da idealismo. Malriĉuloj senigitaj de kulturo kaj altaj idealoj, kandidatoj por oficoj, membriĝis al la burĝaj organizoj kaj fariĝis niaj plej malicaj malamikoj. Renegatiĝis iuj el la neklaskonsciaj bonaj junuloj kaj aliĝis al la regantoj por ricevi oficojn.
Post la faŝista puĉo de la 19-a de Majo 1934 la sama situacio kontinuis sub alia formo. La aspirado al oficoj estis ĉiam tiel granda kaj la subaĉetoj estis tute normala fenomeno. Post la puĉo, pro la ŝanĝita situacio kaj pro mia malsaniĝo, nia legala agado tute ĉesis. Multaj junuloj edziĝis kaj migris al Sofio kaj aliaj urboj, kie ili trovis laboron, sed restis bonaj, fidindaj kamaradoj. Mia agado tiutempe ligiĝis je korespondado kun aliaj landoj, je kunlaborado al la nova legala gazetaro kaj je teoria profundiĝo. Mi ricevis esperantajn eldonaĵojn el ĉinio kaj per tradukoj en la bulgara progresema gazetaro, ekz. "Vedrina" (Sereneco) mi konigis al la bulgaraj legantoj la staton de la naciliberiga movado en tiu lando. Mi intense korespondis kun iu nederlandano, kiu peris al mi leterojn de sovetaj kolĥozanoj.
Disvendante mian bibliotekon, mi konatiĝis kun kelkaj bonaj kamaradoj el diversaj vilaĝoj kaj urboj, kiuj poste bone helpis min kiel disvendantoj de miaj verkoj. Pro la malsanado kaj la manko de laŭleĝa politika agado mi estis dum certa tempo forgesita de la polico, kaj la traserĉoj en mia domo ĉesis. Sed ankaŭ en tiu periodo pludaŭris la subtera agado, pri kiu oni ne povas libere paroli.
Kun k-do Bakalov mi renkontiĝis multfoje dum mi restadis en la malsanulejo. En 1934, 1935 kaj 1936 li vizitis min ĉiam, kiam estis eble al li oferi kelkajn liberajn minutojn kaj li portis al mi gazetojn kaj librojn.
Tiel, sen gravaj eventoj, dum malsanado, mizero kaj spirita elkresko pasis mia vivo ĝis 1938, kiam mi eldonis mian unuan memstaran broŝuron "La morto de Ĥristo Botev". Ĉar pri tiu temo la cenzuro poste malpermesis iujn ajn debatojn kaj diskutojn, mi devas klarigi, kiel la broŝuro venis en la blankan mondon.
Delonge la emerita instruisto Bogdanin parolis al mi pri iuj misteraj cirkonstancoj lige kun la mortigo de Botev. Ĉar mi jam aŭdis pri tio multajn legendojn, mi turnis nenian atenton al li. Sed kiam li alportis kaj legis al mi la protokolon de la speciala komisiono, mi estis surprizita. Mi decidis interesi pri tiu problemo, pri kiu mankis io ajn en la literaturo, k-don Bakalov, la plej bonan al mi konatan specialiston pri Botev. Mi verkis artikolon kun citaĵoj el la protokolo kaj ĝin sendis al li en 1937. La unua redakcio perdiĝis, tial mi ĝin reverkis kaj duan fojon sendis al li, kune kun letero, en kiu mi rekomendis al li viziti la Sciencakademion kaj trarigardi la protokolon, de kiu unu ekzemplero troviĝis tie. Komence Bakalov vere interesiĝis, sed pro manko de libera tempo petis Dimitrov trarigardi la protokolon. Poste li informis min, ke la neprotokolita detalo havas fiziologian karakteron kaj ĉesis interesiĝi pri tiu temo. Ankaŭ mi forlasis ĝin. Mi restis tamen kun la impreso, ke "tie ĉi kaŝiĝas io". Bakalov tamen transdonis la artikolon al P.K. Ĉinkov, kiu ĝin konservis kaj en 1938 lige kun la Botev-tago (2-a de junio) ĝin publikigis en ĵurnalo "Literaturen ĉas" (Literatura horo).
La artikolo provokis veran sensacion. Post kelkaj numeroj s-ro Obretenov donis tute nemotivitan respondon en la sama ĵurnalo. La respondo plifortigis ĉe mi la konvinkon, ke li ne diras la tutan veron. Dume, Bogdanin alportis al mi la stenogramojn de la membro de la komisiono reskribitajn el ĵurnalo "Pladne" (Tagmezo). En la stenogramoj s-ro Obretenov klare menciis pri iu sekreto, kiun li volis konfidi al la membroj de la komisiono, se ili ĵuros ne diskonigi la sekreton. Sed ĉar oni ne konsentis doni al li ĵuron, li eksilentis. Al mi ŝajnis ridinda la fakto, ke serioza persono kiel s-ro Obretenov, postulos ĵuron pri fiziologia akto. Mi publikigis en "Literaturen ĉas" novan artikolon, kiu faris ankoraŭ pli grandan impreson. S-ro Obretenov respondis al mi per deklaro en ĵurnalo "Daga" (ĉielarko), en kiu li denove sin kaŝis malantaŭ la fiziologia akto. Tiam mi sendis trian sufiĉe ampleksan artikolon, kiun oni povus publikigi nek en "Ĉas", nek en iu ajn alia jurnalo, kaj historiajn revuojn tiam ne aperadis. Mi decidis eldoni la tri artikolojn en aparta broŝuro petante la libro-eldonejon kaj -vendejon "Nov Svjat" (Nova Mondo) okupiĝi pri la eldonado. Sed la respondo estis negativa.
Subtene al mia tezo aperis s-ro Andrejĉin, kiu en ĵurnalo "Zarja" direktis publike dek demandojn al s-ro Obretenov. Obretenov baldaŭ informiĝis, ke Bakalov transdonis mian unuan artikolon al la redakcio de "Ĉas" kaj koleris al li, taksante min kiel fiktivan personon.
Mi decidis eldoni la broŝuron memstare, sed mankis al mi monrimedoj. Mi provis pruntepreni po ducent levojn de la instruistoj en nia vilaĝo kaj ankaŭ de aliaj komplezemaj personoj, por kompletigi la necesan sumon. Du instruistoj promesis, sed ne donis. Aliaj tamen donis kaj finfine tre malfaciele mi sukcesis kolekti la necesan sumon de du mil kvincent levoj por tri mil ekzempleroj. El iu gimnazio lernantoj sendis kvincent levojn kiel antaŭpagon por cent ekzempleroj.
La broŝuro estis presita dum la vintro 1938 kaj finfine mi ricevis la grandegan pakaĵon. Mi rigardis al ĝi kun la sama ĝojo, kun kiu mi antaŭ jaroj legis mian unuan korespondaĵon en ĵurnalo. En la broŝuro svarmis preseraroj, sed tio havis nenian signifon. Mi ja sukcesis eldoni la libron!
Mi organizis la disvendadon. Komence ĝi progresis malrapide, sed poste intensiĝis. Mi sendis ekzemplerojn al konatoj kaj laŭ iliaj rekomendoj – al nekonatoj kun antaŭpago aŭ kredite. Iuj misuzis mian fidon, sed la plejmulto elŝuldiĝis. Mi sukcesis repagi la ŝuldojn kaj kolekti sumon, necesan por la nova libro, kiun mi preparis. Mi varbis novajn konatojn, kamaradojn, perantojn. Konstante mi ricevis leterojn de multaj legantoj ekspedi pakaĵojn. Mia korespondado, sen tio intensa, fariĝis grandega.
Sed tiam okazis io neatendita. La instruisto Bogdanin, homo en respektinda aĝo, grizhara, serioza, kiu bonvole komplezis al mi per la dokumentoj, en kiuj mankis io ajn lia, subite ĉesis viziti mian domon kaj komencis rakonti al ĉiu eĉ hazarde renkontita persono, ke mi prirabis lin! Mi komprenis, ke kaŭzo de tiu konduto estis profitemo. Tutan jaron li klaĉis malantaŭ mia dorso, kaŭzis al mi multajn malagrablaĵojn, sed poste mildiĝis. Li provis alparoli min publike, komencis denove viziti mian domon, kvazaŭ nenio grava estus okazinta. Mi estis necesa al li kiel pacienca aŭskultanto. Dum jaroj li verkis romanon kaj ege ŝatis paroli pri la verkitaĵo. Fojfoje li defendis iom strangajn teoriojn kaj ne toleris ke oni kontraŭstaru al li, koleris kaj kriaĉis. Ĉiam, kiam li emis babili, li povis trovi min hejme. Multfoje mi lasis flanken la plumon aŭ la libron por aŭskulti dum longaj horoj liajn teoriojn pri la vivcelo de la homo, pri liaj bezonoj, bezonegoj kaj bezonetoj, kies nombron li estis kalkulinta precize. Por la izolita provinca vilaĝo, en kiu ni ambaŭ loĝis, ĉio ĉi ne estis miriga.
Antaŭ ol eldoni la broŝuron, mi komencis korespondi kun Miĥail Dimitrov. Li skribis al mi ke li partoprenis militon, kaj ke kiam kuglo venas de la malamika frontlinio, oni ne povas scii de kie ĝi venas kaj kiu ĝin elpafis. Eble Botev estis mortpafita de hazarda kuglo de iu ĉerkeso, tion oni ne povas diri kun plena certeco.
La cenzuro komencis malpermesi publikigon de ĉio ligita kun tiu temo. Iu mia artikolo ne estis publikigita. Ankaŭ aliaj personoj sin aŭdigis pri tiu afero. Kaj unu mia konato, kiu portis al cenzura kontrolo mian duan broŝuron, informis min, ke oni severe riproĉis la direktoron de la kontrolo, ĉar li permesis mian unuan broŝuron, kiu portas la spiriton de nacia kapitulacemo.
Mi restis sola defendanto de mia tezo. La oficiala publika opinio subtenis ne min, sed s-ron Obretenov. Kuraĝite de tio, li ne deziris ekparoli. Kaj kun sia morto li forportis eble ankaŭ la sekreton, la aŭtentikan fakton lige kun la mortigo de Botev, kies ununura atestanto li estis; ĉi tiu fakto verŝajne dronos en la obskuron de la historio.
Mi devis mencii ankaŭ pri alia mia agado en la jaroj 1935 -1939. En 1935 mi konatiĝis kun iu bulgaro, Asen Aleksandrov, elmigrinta al Kanado. Li estis filatelisto. Komence ni interŝanĝis nur poŝtmarkojn, post certa tempo ni fariĝis bonaj amikoj, konstantaj korespondantoj. Li sciigis min, ke li estas klaskonscia, organizita laboristo, ke li finis anglan gimnazion, sed ne havas monon por daŭrigi la studadon en supera instituto. Li bonege konis la anglan lingvon.
Li publikigis eltiraĵojn el mia letero en la progresema ĵurnalo "Edinstvo" (Unueco) eldonita de la bulgaraj elmigrantoj; li regule ĝin sendis al mi. Tio donis al mi la ideon sendi al la ĵurnalo artikolon pri la situacio en Bulgario. Aleksandrov transsendis ĝin al la redakcio kaj ĝi estis publikigita en la sekva numero sub pseŭdonimo Narodofrontovec (Popolfrontano) kaj kun tiu titolo "Registaro sen la partopreno de la popolo en ĝi, ne estas registaro". Tiamaniere mi konatiĝis kun la redaktoro de la ĵurnalo Andro Ĥristov kaj fariĝis ties regula kunlaboranto. Por ĉiu numero mi sendis artikolojn pri la ĝenerala politika situacio de la lando aŭ pri la pli gravaj aŭ pli interesaj eventoj en Bulgario. Mi indikis ankaŭ la adresojn de multaj konatoj en Bulgario, al kiuj oni povas sendi la ĵurnalon. Komence la afero iris bone, sed baldaŭ la artikoloj altiris la atenton de la Direkcio de Polico kaj oni inkluzivis la ĵurnalon en la nomaron de la malpermesita literaturo – ĝi komencis perdiĝi. Perdiĝis al mi la numero kun mia artikolo "Generacio sen perspektivo", kiun mi nepre deziris vidi publikigita, sed neniam ĝin vidis. Tiam mi donis al Andro la ideon, ke la ekzemplerojn por Bulgario oni presu sur cigareda papero kaj la numerojn oni ekspedu en fermitaj kovertoj. Ĉiuj leteroj venantaj el Ameriko estis traktataj en Bulgario kiel rekomenditaj, ĉar oni supozis, ke la elmigrintoj sendas en ili bankobiletojn;kaj la adresatoj subskribiĝis por ĉiu letero. La ideo estis aprobita, sed tio plialtigis la elspezojn por la ekspedado, kaj la abonantoj ne pagis sian abonon. La Direkcio de Polico konjektis pri la nova maniero de ekspedo de la ĵurnalo, sed ne konfiskis leterojn.
Kaj jen iun vesperon de 1938 venis al mi gasto el la Direkcio de Polico. Enirinte li diris malkaŝe: "Donu al mi ĉiujn numerojn de "Edinstvo", kiujn vi posedas, kaj vi venos kun mi al la subdistrikta policejo, tie mi donos al vi bonan lecionon, mi pagos al vi laŭmerite". Sed mi posedis eĉ ne unu ekzempleron de la ĵurnalo, mi ĉion neniigis aŭ transsendis al amikoj. Mi diris al li, ke mi havas neniun numeron. La agento komencis la traserĉadon. Li trovis sur la tablo grandan koverton ĵus ricevitan el Kanado, sed la ĵurnalo mankis – mi estis transdoninta ĝin al alia leganto. En mia libro troviĝis letero de Andro, kiun mi preterlasis neniigi kaj nun mi bedaŭris pro mia malatento. En la letero estis menciite pri publikigo de mia artikolo, kaj mia kunlaborado fariĝis evidenta. La ŝtata povo bezonis nur tion – ekscii kiu estas la kunlaboranto el Bulgario. Mia stato estis tre malbona. La agento sin tenis al mi simple kiel idioto, similan konduton kun traserĉo ĝis nun mi neniam vidis. Kiam li komencis foliumi miajn korespondaĵojn sur la tablo, ĝuste tie, kie troviĝis la letero, mi rigidiĝis pro timo. Sed mia mieno estis trankvila kaj kun indiferenta voĉo mi diris: "Tio estas leteroj, estas nenio danĝera en ili, se estus io danĝera mi ne tenus ilin tie ĉi por ke vi povu fosi en ili." La agento longe kaj malice min rigardis, daŭrigante la serĉadon. Sed leginte kelkajn ordinarajn leterojn, li komencis fosi en la korspondaĵoj jam ne tiel detale kaj pretervidis la danĝeran leteron. Mi ekspiris libere. Kaj jam kiam li direktiĝis al mia ĉambro, mi ĵetis la leteron en la fornon. En la ĉambro vidinte la grandan bibliotekon en la kofro kaj la amasegon da ĵurnaloj kaj revuoj, stokigitaj en la angulo, vidinte kia homo mi estas, kaj kiamaniere mi moviĝas, li perdis la emon traserĉi. Vesperiĝis, la ĉambro estis malvarma, se mi ne eraras, estis februaro 1938. Mi diris al li: "Komencu la kontroladon, sed mi ne ĉeestos ĉar mi sentas malvarmon, venos mia patro". La agento sen deziro prenis kelkajn librojn kaj demandis: "Ĉu ili estas kontrolitaj alifoje?" "Plurfoje" – mi respondis. Li fermis la kofron. Komenciĝis esplorado:
– Kiu sendas al vi la ĵurnalon el Kanado?
– Iu amiko, sed mi ne postulis ĝin. Mi ne sciis, ke ĝi estas malpermesita.
– Malpermesita ĝi estas, jes, malpermesita. Skribu al li, ke li ĉesigu la ekspedadon.
– Bone, mi skribos al li, ke ĝi estas malpermesita.
Poste la agento forlasis la malvarman ĉambron.
Al Andro mi daŭre sendis literaturon, plejparte dramojn necesajn al la organizoj de l' elmigrintoj en pluraj urboj, por aranĝi vesperamuzojn. Mi sendis al li ankaŭ dudekon da aboco-libroj por la bulgara lernejo en Toronto. Mi ekspedis ankaŭ kelke da gravaj nelegalaj broŝuroj, kiujn li represis en la ĵurnalo kiel felietonojn. Mi sendis al li tradukojn el la hispana esperanto-gazeto "Popola Fronto", ankaŭ dudek ekzemplerojn de mia broŝuro "La morto de Ĥristo Botev" kaj ion el ĝi li publikigis en la ĵurnalo. Okaze de la kvinjara jubileo de ja ĵurnalo mi sendis al li salutleteron.
Por ĉio Andro pagis per kanadaj dolaroj, aparte aldonante por mi malgrandajn sumojn por la kunlaborado, poŝtelspezoj kaj komplezoj.
Multaj miaj artikoloj estis represitaj en la elmigranta ĵurnalo "Saznanie" (Konscio), kiu aperis en Detroit (Usono) kaj estis progresema, ankaŭ kiel premion mi ricevis de la redakcio de "Saznanie" bone binditan volumon de la verkaro de Lenin, publikigitan en Moskvo en bulgara lingvo. Kiel ĝi pasis per la poŝto, mi ne provis klarigi al mi!
Post la eksplodado de la intercivitana milito en Hispanio mi komencis ricevi de tie esperantajn periodaĵojn stencile presitajn. Komence ili venis el Barcelono, kaj poste venis ankaŭ la esperanta revuo "Popola Fronto", aperanta en Valencio. En tiu ĉi lasta oni publikigis sur tuta paĝo mian grandan salutleteron. Mia franca korespondanto informis min regule pri la stato de la hispanaj aferoj, kiuj malboniĝis pro la ekstera interveno.
Tiutempe en ĉinio, en ĉunĉin, aperis la revuo "Ĉinio hurlas". Kaj en Kantono komencis aperi "Justeco". Mi publikigis anoncon, ke mi kolektas abonprezojn por la du revuoj, kun kies redakcioj mi jam delonge tenis kontakton. Por tiuj revuoj mi varbis sesdek abonantojn. Per la ricevitaj abonpagoj mi aĉetis librojn por Andro kaj liajn dolarojn mi sendis per rekomenditaj leteroj en solidaj dikaj kovertoj, al ĉinio. Mi komencis ricevi el ĉinio grandegajn pakojn. Baldaŭ la revuoj ŝanĝis siajn nomojn: la unua farigis "Heroldo de Ĉinio" kaj la dua, post la okupo de Kantono, komencis aperi en Kongkongo sub la titolo "Voĉoj el Oriento". Komencis aperi ankaŭ pli serioza kaj dika revuo en franca libroformato, "Orienta Kuriero", por kiu mi kolektis dek abonpagojn. Krom la pakoj de revuoj, mi ricevis ankaŭ multajn pakaĵojn de broŝuroj, inter ili tridek ekzemplerojn de "Memorando de barono Tanaka", dek ekzemplerojn de ampleksa volumo de la verkaro de la plej granda ĉina poeto Lu-Sin, dek ekzemplerojn de granda volumo da rakontoj "Nova tasko", parton de kiuj mia amiko Georgi Dakovski tradukis poste en bulgaran lingvon sub titolo "Cabanĉe Makaj", kaj multajn aliajn. Kaj ĉio ĉi devis esti repakata kaj dissendata al la bulgaraj abonantoj. Mi ĉiam pretigis sesdek pakojn por ili, skribis la adresojn, skribis ankaŭ mian adreson de ekspedanto, ĝis la momento kiam mi sukcesis havigi al mi propran stampilon, afrankis ilin kaj ilin transdonis al la poŝtejo. La mano doloris pro la multa skribado. Iufoje mi havis ankaŭ ekspedotajn pakaĵojn kun miaj broŝuroj. La poŝtisto baj Ceko apenaŭ sukcesis enmeti ĉion en siajn dusakojn. Pli malfrue, kiam ekfunkciis la aŭtobusa linio inter Botevgrad kaj Raŝkovo, la afero estis plifaciligita kaj ni ricevis la poŝton ĉiutage. Mia ĉambro similis al redakcio, kaj la tutan laboron plenumis mi mem, sen ies ajn helpo. Mi ĉiam estis okupita per registritaj sendaĵoj, poŝtmandatoj k.a. El ĉinio leteroj per aer-poŝto venis dum unu semajno.
Tiun grandegan materialon mi uzis por verki mian grandan broŝuron "La milito en Malproksima Oriento", riĉe provizitan per ilustraĵoj, senditaj al mi speciale por tiu ĉi broŝuro. La libro devis konigi al la bulgara legantaro la veran aferstaton en Malproksima Oriento la nevenkeblon de la ĉina revolucio, la konstruadon kaj la naturriĉaĵojn de Okcidenta ĉinio, pri kio nia tendenca bulgara gazetaro nenion skribis. La libro estis verkita en tia spirito, ke ĝi povu esti permesita de la cenzuro. Nenion mi menciis pri la japanaj kruelaĵoj kaj perfortoj en ĉinio. Sed malgraŭ tio, la cenzuro malpermesis ĝian publikigon kaj ĝi restis kiel memoraĵo en mia arkivo. Mia konato, kiu ĝin portis al cenzurado, sciigis min, ke la ekzemplero restinta en la kontrolejo estas terure forstrekita.
Hodiaŭ ĝi jam perdis multon de sia aktualeco, morgaŭ ĝi perdos ankoraŭ pli multon, ĝi ja estas publicista verko. Sed iun tagon, kiam la cirkonstancoj tion permesos, oni devus ĝin eldoni por demonstri kiel obskurantisma estis la persekutado de la progresema penso ĉe ni.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.