La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

2

Oni ne batis kaj ne insultis min, avinjo dorlotis min. Sed per tio finiĝis ĉio. Nenia speciala zorgado por malsana infano. Mi manĝis la saman nutraĵon, kiun manĝis la plenkreskuloj. Mi fastis kun ili dum la kristnaskaj kaj paskaj fastotagoj, dum la fastotagoj de Sankta Dipatrino, iufoje ankaŭ dum la fastotagoj de Sankta Petro, kaj regule ĉiun merkredon kaj vendredon. Al neniu el la plenkreskuloj venis en la kapon la penso liberigi min almenaŭ de fastado.Oni portis min al la preĝejo, komuniis min. Fastis ankaŭ la ceteraj infanoj, sed ili estis sanaj, povis eliri eksteren en pura aero, dum mi pasigis la tutan vintron en la ĉambro, kaj havis nek manĝaĵojn, nek aeron, kiujn mi bezonis.

La ĉambro prezentis veran kavon. Ĝi estis larĝa tri metrojn kaj longa kvin aŭ ses metrojn, kun vestiblo, kie troviĝis lito. Sur la lito dormis mi kaj la gepatroj. Sur alia lito ĉe la unusola fenestro, najlita al la muro kaj neniam malfermata, staris la malgranda kuŝejo de miaj geavoj. Ili ambaŭ tabakfumadis. La forno estis malnova, kaduka kaj ankaŭ ĝi fumis. La ĉambro estis konstante fumplena. Planko kaj muroj estis ŝmiritaj per argilo. Dum balaado leviĝis nuboj da polvo. Kiam oni malfermis la pordon la polvo eniris "en la domon" (la ĉambron, en kiu mi loĝis somere) kaj eliris tra la kamentubo.

Sub komuna tegmento kun la domo, apud la ĉambro, troviĝis la stalo. Inter la ĉambro kaj la stalo staris muro plektita el lignostangoj kaj stukita per argilo. Komence en la stalon ni loĝigis brutojn, sed poste ankaŭ la porkon, kiun ni grasigis ĉiujare por la Kristnaskotagoj. La porko trafosis la tutan stalon kaj komencis detrui la muron. Iun matenon la porka muzelo enrigardis la ĉambron. Mia avo eniris la stalon kaj batis la porkon per stango. Oni premis ĝin teren kaj metis al ĝia muzelo buŝumon el drato por ke ĝi ne povu fosadi. Poste avo rekonstruis kaj ŝmiris per argila stukaĵo la detruitan muron.

En tiu ĉi kabanaĉo, preskaŭ senigita de lumo kaj aero, trapasis mia vivo ĝis 1923. Tie ĉi baciloj de osta tuberkulozo infektis miajn subevoluintajn ostojn. Se inter miaj hejmanoj troviĝus iu pli inteligenta kaj klera persono por prizorgi min, oni povus ŝpari al mi pluajn fizikajn suferojn kaj malsanojn, kiuj ne malfruis ataki min kaj min sufokas hodiaŭ dum mi skribas ĉi tiujn liniojn kaj baldaŭ tranĉos la fadenon de mia vivo.

Nia domo estis unuetaĝa. Sub ĝi troviĝis kelo, kie ni konservis brasikojn, peklitajn legomojn, terpomojn, pomojn por la vintra sezono. La kelo estis elfosita en la tero kaj estis plena de musoj, kiuj manĝis la pomojn. El la muroj de la kelenirejo kreskis prunarboj; per sia verda foliaro ili mirigis ĉiujn vizitantojn de nia domo. La ceteraj mastrumkonstruaĵoj estis jenaj: fojnejo, remizo, en kies ĉambro troviĝis kaldronego por distilado de brando, kaj sub la remiza tegmento estis dense metitaj la ĉaro, duetaĝa konstruaĵo kun stalo por la brutaro kaj du ĉambroj por la vestokestoj. En unu el la ĉambroj ni kun la gepatroj dormis somere. La korto estis malvasta, apenaŭ la ĉaro povis manovri en ĝi. La kokinoj disĵetadis la sterkon tra la tuta korto kaj en ĝi svarmis puloj. En la ĝardeneto malantaŭ la domo mankis herbo, staris nur kelkaj fruktarboj. Sub la remizo kaj tra la korto pasis mueleja kanalo, kovrita per grandaj ŝtonplatoj.

En tiu ĉi domo komence ni loĝis kvinope: la geavoj, la gepatroj kaj mi. Kontraste de la avino, mia avo estis altkreska, preskaŭ atleto kun larĝaj ŝultroj, vila fortika brusto, pendantaj brovoj, elsub kiuj rigardis brilantaj okulqj. Tiuj okuloj estis neniige kruelaj kiam li koleris. Neniu povis elteni lian rigardon. Eĉ kiel sesdek-sepdekjarulo li estis konservinta siajn fortojn, vera Krali Marko, rektstatura kiel kandelo kaj ne kurbiĝinta ĝis sia morto. Ĉio, kion li faris – pordego, seĝoj, lignaj fojnoforkoj k.a., ne povis esti facile levata de aliaj personoj. Li multe laboris kaj multe manĝis. Havis sian propran grandan kuleregeon kaj ĉe la tablo ŝerce diris:

– Donu al mi la kulereton!

Laŭ sia karaktero li estis maldelikata, sovaĝa; malofte mi aŭdis de li karesajn vortojn. Sed kiam li maljuniĝis, lia karaktero abrupte ŝanĝiĝis, mildiĝis. Mi memoras okazon, kiam la vilaĝa rivero ŝvelis kaj detruis la vojon. Tio okazis preskaŭ ĉiun someron. Kiam la akvo malŝvelis, sed ankoraŭ rulis ŝtonojn, li altrenis iun dikan trabon kaj trempis unu el ĝiaj finoj en la akvon.Li ĵetis al la subakvigita fino etajn branĉojn. Poste refaldis la pantalon-tubojn kaj la manikojn de siaj grandegaj vilaj kruroj kaj brakoj, prenis grandan levilon kaj eniris la riveron. El la korto lin observis panjo kaj avinjo, kiuj tremis pro timo, sed ne kuraĝis voki lin. Avo translokis per la levilo ŝtonojn, rulis ilin ĉe la subfosita riverbordo, surmetis malgrandajn ŝtonojn kaj sablon kaj tiel faris ebla la trapason de la ĉaro en la korton.

Mia patrino estis laŭstature iom pli alta ol la meza, brun-haŭta, kun nigraj grandaj okuloj kaj nigra hararo, kiu ne griziĝis ĝis sia sesdeka jaro mem, malgraŭ ĉiuj obstakloj kaj suferoj per kiuj la vivo ŝin ŝarĝis. Jam tiam ŝi ne vizitis rondodancojn kaj amuzojn kaj ofte ploris. Mi konjektis ke ŝi ploris pro mia stato. Pli malfrue ŝia vizaĝo estiĝis vizaĝo de martirino, ŝiaj okuloj elverŝintaj multajn larmojn enprofundiĝis en la orbitoj kaj konstante larmis, ŝi frue maljuniĝis, kadukiĝis kaj iris kiel ombro.

Pri mia patro el tiu tempo mi konservis palajn rememorojn. Somere li ĉiam forestis de la vilaĝo. Li laboris en la fabriko en Elisejna, faris brikojn aŭ falĉis fojnon. Kutime li revenis en malfrua aŭtuno. Li estis malaltstatura kiel avinjo, blondulo, apenaŭ rimarkeble li lamis per unu piedo, rompita antaŭ kelkaj jaroj. Li ne estis kruda kiel mia avo, sed tamen heredis ion de lia obstineco. Al eksteruloj li ofte permesis trompi kaj profiti lin – ne havis kuraĝon kaj volforton por kontraŭstari al ili, sed hejme li estis obstina kaj kruda, kiam li sin adresis al la hejmanoj. Kune kun avo li estis pretiginta materialojn por nova domo, prunteprenis monon de la banko, sed ekkverelis pri la loko de la konstruota domo – mia patro proponis la randon de la ĝardeno, kaj avo – fine de la korto, apud la akvomuelejo. Tiel la domo restis nekonstruita. La materialojn forportis aliaj personoj, parto de la lignomaterialo forputris, kaj la monon oni donis al mia onklo el najbara vilaĝo por aĉeti al si lokon kaj konstrui domon. Pro malakordoj inter avo kaj patro la mastrumkonstruaĵoj restis senplane disĵetitaj. La korto estis malvasta kaj netaŭga por draŝejo, tial ĉiujare ni draŝis apud la ŝafejo, kiu distancis du kilometrojn sub la vilaĝo, kie iam dum la turka jugo loĝis mia avo. Tie ni havis kabanon kaj pajlejon.

Por la draŝado ni translokiĝis por unu-du semajnoj al la ŝafejo. Tiuj tagoj estis la plej belaj en mia vivo. La ĉaron ni ŝarĝis per litkovriloj, hejmobjektoj, nutraĵo kaj transloĝiĝis al la kamparo. Venis ankaŭ deko da najbaroj, kiuj helpis al ni ĉe la draŝado. Ili vespere reiris al la vilaĝo kaj matene denove venis al ni. Ni noktis ĉe la ŝafejo. Ĉe ni restis por nokti ankaŭ montano Bogdan, kiu ĉiujare dum la rikolta tempo alvenis kun du fortikaj ĉevaloj por draŝi al ni. Li ligis la piedojn de la ĉevaloj kaj kuŝiĝis sur la herbejo. Ankaŭ ni sternis la litaĵon sur la draŝejo kaj kuŝiĝis en plena aero, sub la dormiga ĉirpado de la griloj. La tagan varmegon anstataŭis nokta freŝeco, sur la klara ĉielo ekbrilis milionoj da steloj, kiujn mi longe rigardis ĝis mi endormiĝis. Estis tiel bele, tiel agrable dormi somere sub la libera ĉielo en la kamparo. La familianoj lacaj pro laboro, rapide endormiĝis, kaj mi longe kuŝis maldorma, fiksante la rigardon al la stelriĉa ĉielo kaj aŭskultis la noktajn sonojn. Fojfoje en sia dormo Bogdan kriis "tpru!" al iu proksimiĝinta ĉevalo. Frumatene, alportis akvon el la puto kaj aspergis la draŝejon. Poste Bogdan grimpis sur iun garbaron kaj komencis ĵeti garbojn sur la draŝejon, kaj la familianoj kun la frue alvenintaj najbaroj komencis ilin malligi kaj ordigi ĉirkaŭ la fosto en la draŝejmezo. Avinjo ekbruligis fajron en la kabano kaj komencis prepari manĝaĵon, kaj mi kuŝis ĝis la suno forte varmigis kaj ellitigis min. Poste oni kondukis la ĉevalojn en la draŝejon kaj la draŝado komenciĝis. Ĉirkaŭ la kabano kreskis multe da fruktarboj kun fruktoj: juglandarbo, alta ĉerizujo, ĵetanta densan ombron – tie oni kaŝis nin de la taga varmego. Dum la tago iuj el miaj kamaradetoj venis kiel paŝtistoj al la herbejo kaj ni ludis la tutan tagon. Tagmeze Bogdan kundukis la ĉevalojn al trinkejo ĉe la loko Babina, kaj revene alportis argilpoton kun vivaj fiŝoj naĝantaj en akvo. Li donacis ilin al mi kaj mi ne povis satiĝi ĝurigardante ilin. Kun Bogdan ni estis grandaj amikoj. Li kondutis al mi atente, kompate, kiel al malgranda malfeliĉulo, kaj mi atribuis tiun atenton al aliaj kvalitoj de mia persono. Li metis min sur la ĉevalon kaj tenis min, ĉar mia lumbo ne estis stabila, kaj se li ne tenus min, mi tuj falus teren. La ĉevalo tamen skuis min kaj mi kriis, ke li reprenu min de sur la selo.

Ĉirkaŭ tagmezo la draŝado finiĝis. Malbona estis tio, ke ni ne posedis grenmaŝinon kaj ventumis la grenon per ŝoveliloj. Avo ligis ĉifoneton sur iun stangon, fiksis tiun ĉi lastan al la fosto en la centro de la draŝejo. Ĝi servis kiel ventomontrilo. Poste al la flanko de la ventblovado, li komencis ĵeti per ligna ŝovelilo el la granda gren-amaso ĉe la fosto. Avino Pena Krestjuvica kun kapo kovrita de kapuĉo, forbalais la grandpecan pajlon, kiu falis apud la greno. La vento ofte ŝanĝis la direkton, avo ĵetis la grenon al diversaj flankoj sur la draŝejo, kaj, kiam la vento tute ĉesis kaj oni sentis neniun blovon li sidiĝis kaj ripozis.

En tiu aĝo, kaj eĉ pli malfrue, mi ĉiam akompanis avon kiam li veturis ien ajn per la veturilo. Kiam li ne deziris kunpreni min, mi ploris, petolaĉis kaj li cedis. Eĉ kiam la familianoj iris transporti fojnon, mi konstante sidis sur la veturilo. Ĉe la reveno, kiam la veturilo estis plene ŝarĝita, oni metis min sur la pinton de la fojnamaso, kie mi sidis kiel cikonio. Unu fojon la fojnamaso kliniĝis flanken kaj minacis renversi kune kun la veturilo ankaŭ min. Miaj hejmanoj timegis ĝis ni atingis la unuajn vilaĝajn domojn. Avo petis de iu domo ŝtupareton, supreniris la veturilon kaj mallevis min. Hejmen oni alportis min surbrake, minacante, ke alian fojon oni kondukos min nenien. Sed poste oni forgesis la minacajn vortojn.

Kiam mi restis en la vilaĝo, tutan tagon mi vagadis en ludoj kaj revenis hejmen en malfrua vespero. Hejme la dombestoj kutimiĝis al mi, sed kiam mi vizitis fremdan domon, ĉiuj dombestoj, eĉ la kokinoj, fuĝis kaj timis min. Plej timemaj estis la ŝafoj kaj la brutoj. Kiam vespere la ĉevaloj revenis de paŝtejo kaj mi moviĝis sur la stratoj, ili tiel timis kaj kuregis, ke fajreroj aperis sub la hufoj. La hundoj bojis kontraŭ min, sed neniam iu hundo kuraĝis proksimiĝi kaj mordi min.

Ankaŭ la vilaĝanoj kutimiĝis al mi. Sed kiam trapasis personoj el alia vilaĝo dum festotagoj aŭ en labortagoj, ili longe rigardis min, la virinoj krucosignis kaj ekkriis: "Dio gardu!" kaj el inter la viroj iu proksimiĝis kaj donis al mi kelkajn monerojn. Dum mi estis malgranda tio ege deprimis min, sed kiam mi kreskis granda, ĝi simple frakasis min. Mi ne kuraĝis moviĝi, vidante homojn el alia vilaĝo ĉirkaŭ mi. La monon mi prenis ne volonte. Mi ŝatis preni monon nur kiam ĝin donis gastoj kaj parencoj.

Kiam mi aĝis kvin jarojn nia familio pligrandiĝis pef ankoraŭ unu membro – mia eta fratinjo Velka. Ŝi vekis la esperojn de ĉiuj familianoj, pleje ĉe panjo, kiu prizorgis la novenaskitan infanon kaj ĉesis plori. Antaŭe panjo havis ĉiam zorgojn pri mi, kaj nun kredis, ke jam ekzistas persono, al kies manoj ŝi lasos min, kiam ŝi maljuniĝos kaj mortos. La infanino kreskis sub la zorgoj de la tuta familio. Ŝi havis brunan haŭton, nigrajn okulojn kaj hararon kiel ĉe mia patrino, estis tre petolema. Kiam ŝi koleris kaj komencis plori, se iu ne trankviligis ŝin, ŝi mem neniam ĉesis plori. Iufoje panjo koleris kaj lasis ŝin plori. Ŝi tiel longe ploris, ke ŝia voĉo raŭkiĝis kaj poste tutan semajnon ne kapablis prononci eĉ unu vorton. Kiam ŝi aĝis du-tri jarojn, ŝi konstante sekvis min. Ni ludis kune.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.