|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La jaro 1924 estis plej riĉa pri eventoj en mia vivo. En tiu jaro mi jam estis homo kun mondkoncepto kaj al mi ŝajnis, ke nur en kelkaj monatoj mi kreskis per tutaj jaroj. Kaj analizante de sur tiu ĉi atingita idea alto la vojon kiun mi pasigis, al mi ŝajnis, ke antaŭe mi moviĝis en netravidebla mallumo, kiel blindulo. Nun mi ne plu povis kompreni kiel estas eble ke ekzistas homoj, kiuj havas neniujn ideajn strebojn. Mi konis similajn, kaj ili ja estis inteligentaj homoj. Mense mi karakterizis ilin kiel blindulojn kun okuloj, mutulojn kun normalaj oreloj kaj lamulojn kun piedoj kaj manoj.
Nun al mi ne plu plaĉis ankaŭ mia manuskripto. En ĝi mankis la plej grava por literatura verko – la idea riĉeco, la socia signifo. Tiu ĉi novelo estis sentimentala, plene bazita sur malfeliĉa amo; da tiaj literaturaj verkoj ekzistis amasoj, montoj en la libromerkato.
Por mi tamen ankoraŭ restis enigmo ĉu mi posedas literaturan talenton aŭ ne. Se talento ekzistas, tio povas vidiĝi ankaŭ en la sentimentala novelo, kaj ĝi multe pli evoluos nun, kiam mi jam havas novan koncepton pri la literaturo. Kaj se al mi mankas talento – tiam mi ĝustatempe devos rezigni la literaturan laboron kaj trovi alian agadkampon.
En januaro 1924 hazarde mi trafis malgrandan libreton -"En la regno de la suferado" – de iu lv. An. Bunarĝiev. Se mi bone memoras, ĝin alportis al mi Asen, filo de mia instruisto. Asen estis gimnaziano, pli juna tri-kvar jarojn ol mi, sed li de tempo al tempo vizitis nian rondon kaj ofte venis hejmen. Li estis varbita al la movado antaŭ mi. De Bunarĝiev mi ĝis nun legis nenion. La rakonto ne prezentis ion specialan, sed en ĝi estis donita bildo de la mizero de la laborulaj amasoj kaj estis tuŝita sociala konflikto. Sur la lasta kovrilo estis indikitaj la ceteraj verkoj de la aŭtoro, kelkaj el ili havis 5-6 eldonojn en dudek-tridek-mila preskvanto. La aŭtoro mem eldonis siajn verkojn, kaj sur la kovrilo estis indikita lia adreso – ie en la periferio de Sofio. Tio prezentis por mi specialan gravecon, ĉar ĝis nun mi ne konis adreson de iu ajn verkisto, kiun mi povus peti kontroli mian manuskripton kaj doni al mi konsilon.
Post certa ŝanceliĝo mi skribis al li, kun plena fido, kia persono mi estas kaj kion mi volas de li. Bunarĝiev respondis al mi simpatie, esprimante pretecon trarigardi la manuskripton. Li sendis al mi donace du siajn libretojn, kiuj surprizis kaj konfuzis min. Tiuj libretoj prezentis iajn sufiĉe fuŝajn rakontojn, kaj la versaĵoj, lokitaj sur la lastaj paĝoj, prezentis simple ian sensencan balbutadon de vortoj. Tamen kiel eblis, ke ĉiu el tiuj libroj havu kvin-ses eldonojn en preskvanto de dekmiloj da ekzempleroj ? Mi supozis, kvankam al mi persone ili ne plaĉis, ke eble mi eraras. La akcepto de literatura verko fare de la legantoj estas vera mezuro pri ĝia valoro. Kaj en tiu ĉi kazo la amasa disvastigo estas fakto.
Kaj kun mia tuta junula idealismo mi daŭrigis mian korespondadon kun Bunarĝiev. Mi decidis sendi al li mian manuskripton por recenzo, jam plene kredante la sincerecon kaj la honestecon de tiu homo, kiun mi persone ne konis. Sed interese – nun mi estis strange apatia. Se la respondo estas negativa, tio nenial malĝojigus min. Mi estis jam konvinkita, ke ekzistas ankaŭ aliaj manieroj servi al mia idealo, ne nepre per la plumo. Se tamen la respondo estos pozitiva, min atendos laboro, grandega laboro, kaj mi devos labori, inspirate de la flamo de la junula idealismo ardanta en mi.
Bunarĝiev skribis al mi:
"Via manuskripto, juĝita per la mezuro de literatura kritikisto, posedas absolute neniun literaturan valoron. Pri tio povus konvinkiĝi ankaŭ vi mem. Dirante al vi la veron mem, mi fakte deziras esti sincera antaŭ la persono de amiko, tial, mi petas vin ne ofendiĝu. Vera amiko estas tiu, kiu montras la erarojn al sia amiko.
Se vi permesos, mi relaboros vian rakonton, ĝi estiĝos genia belarta verko. La nomoj de la herooj restos la samaj, tamen la esprimoj vestiĝos per estetiko kaj belarto. Presigante la libron, mi sendos ekzempleron ankaŭ al vi, por certiĝi kaj konvinkiĝi pri la diferenco..
Se vi subskribos al mi deklaracion, mi donos al vi honorarion de 100 levoj, nur por kuraĝigi vin. La sumon mi sendos per poŝt-mandato."
Mi sendis la petitan deklaracion, substrekante eksplicite, ke la nomoj de la herooj kaj la vilaĝo Radotina devas resti neŝanĝitaj. Ni interkonsentis, ke krom la honorario li ekspedos al mi ankaŭ dudek ekzemplerojn de la libreto.
La korespondado kun Bunarĝiev daŭris plu. Li ekspedis al mi preskaŭ ĉiujn siajn libretojn, sed neniu el ili, krom "En la regno de la suferado" plaĉis al mi.
Mi jam komencis orientiĝi kian "verkiston" mi trafis. Estis klare, ke Bunarĝiev estas senrespondeca maniulo, malsana de malnobla ambicio. Kaj denove antaŭ mi ekstaris la cifero de la grandega eldonkvanto de liaj libroj, kaj mi demandis min mem: "Kiel estas ebla simila afero? Ĉu en nia lando mankas konsciaj legantoj, legantoj kun sento de kritiko, ĉu ne ekzistas kritiko?"
Mi konstatis, ke la malfeliĉo min ĉie persekutas. Mi trafis tiun ĉi ulon Bunarĝiev. Mi ne bedaŭris, ke mi cedis al li mian manuskripton – ĝi estiĝis por mi tute senvalora. Sed mi bedaŭris, ke mi estis trompita pri miaj esperoj konatiĝi kun literatoro, klera homo, kiu povus min kompreni kaj helpi trovi mian vivovojon. Kondamnite ĝis la fino de mia vivo esti katenita al la kamparana korto, mi sentis, ke mi ne povos orientiĝi sen tia helpo, ke mi ĝin bezonas kiel neniu alia. Sed kiam mi serĉis panon, la blinda hazardo proponis al mi ŝtonon...
Kiam finfine la presita novelo "La perfidulino" alvenis, mi konstatis: ĝi estis la originalo de mia novelo "Tio ne estingiĝas" kun ties ĉiuj ĉapitroj, esprimoj, eĉ kun la punktoj kaj komoj. En la libro oni povis nombri nur kelkajn ŝvelajn, ŝablonajn Bunarĝiev-esprimojn.
Mi ne kredis al miaj okuloj. La friponaĵo estis kaj ridinda, kaj mizera.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.