La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

10

Dume okazis grandaj eventoj, havantaj sortodecidan signifon por la tuta popolo. En la sama somero estis farita la puĉo de la 9-a de junio 1923. Mi neniel povis kompreni la grandan minacon, kvankam Georgi parolis, ke ĝi estas faŝista puĉo.

La agrara organizo en nia vilaĝo estis multenombra, sed defende al la renversita registaro iris nur la vilaĝestro, la administracia sekretario, la sekretario de la agrarana organizo kaj ankoraŭ unu kamparano. Ili direktiĝis al la montpasejo Arabakonak, sed jam la postan tagon revenis. Oni arestis lin por kelkaj tagoj, sed poste liberigis kontraŭ garantio. En la vilaĝo oni formis trimembran estraron el riĉaj kamparanoj, kiu senoficigis en la urboj kelkajn kamparanojn – maldekstrulojn, inter ili ankaŭ la fraton de Georgi Peev, Koco, pli aĝan ol li.

Tamen la plej grava evento okazis en la aŭtuno. Ĝi estis la Septembra Ribelo, organizita de la komunista partio. Ĝis tiam mi sciis, ke homoj militas nur devigate, sub la minaco de puno. Se ili rifuzus militi, oni arestus ilin kaj tute laŭleĝe ilin mortpafus. Tamen ke homoj povas libervole iri kontraŭ la morton, sen iu ajn devigo, mi tion unuafoje vidis kaj ĝi faris al mi profundan impreson. Tiurilate ili similis al la popolaj hajdutoj kaj ribelintoj el la epoko de nia nacia liberiĝo. Kial mortis tiuj homoj? Por la efektivigo de sia idealo – la liberigo de la popolo. Do la idealo estas io tiel forta, ke povas igi la homon oferi sian vivon por ĝi, por la bono de la aliuloj.

Ĉiuj ĉi novaj pensoj min okupis dum de la regiono de Vraca kaj de aliaj lokoj alflugis teruraj informoj pri masakroj de la armeo kontraŭ ribelintaj kamparanoj. Per la fervojo konstante pasis vagonaroj kun soldatoj armitaj per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Oni ne rajtis veturi de iu vilaĝo al alia sen speciala permesilo de la komunumestro. Estis tagoj kiam aŭdiĝis fortaj kanonsalvoj de la flanko de urbo Vraca, situanta kvardek kvin kilometrojn for de nia vilaĝo. Kuris famo, ke la ribelintoj posedas kanonojn, okupis la urbon kaj proksimiĝas al Orĥanie. La trimembra estraro de la komunumo kaj la riĉuloj en la vilaĝo ektimis, dum la konscia malriĉularo kaj la junularo triumfis... Sed baldaŭ oni aŭdis, ke la arsenalo estis bruligita kaj la urbo – detruita.

Sur la vojoj ekzumis aŭtomobiloj kun soldatoj kaj ŝpickomandoj. Oni arestis homojn sur la agroj kaj bategis ilin en la policejoj. Ĝenerala malsekureco kaptis la kamparanojn, ĉiu sin gardis diri iun nepripensitan parolon. La timemuloj ĵuris, ke ili neniam voĉdonis per ruĝaj balotiloj. El la subdistriktoj de Berkovica kaj Ferdinand alvenadis plue teruraj informoj. La ribelintaj kamparanoj estis mortpafataj sub la sonoj de "Ŝumi Marica" (Bruas Marica). Laŭdire la urbestro de urbo Ferdinand (nun Mifiajlovgrad) mortpafis sian filon, kiu aliĝis al la ribelintoj. La virinoj klaketis per la lango kaj parolis:

"Kial dio ne paralizis lian manon?" Kaj la viroj konfide flustris en la orelon: "Pli malbone ol sub la turka jugo!"

Ne nur en Radotina, sed ankaŭ en tuta subdistrikto okazis neniu serioza armita ribelo kaj ĉio finiĝis sen viktimoj – nur per arestoj kaj batado. Fakte, ankaŭ tie ĉi ekzistis ekscitiĝo, sed malforta, okazis nur sensignifaj manifestiĝoj. La ununura pli konsiderinda provo estis entreprenita en Radotina. Post interkonsento kun samcelanoj el la najbara vilaĝo Kraevo, la partia organizo kaj la junulara societo decidis iri kaj okupi la komunumon de Kraevo, armi sin per fusiloj, deklari la vilaĝon komunumo kaj poste kapti la regadon ankaŭ en Radotina. Sed la saman vesperon vidis ilin iu Kraevano kaj rekonis multajn el ili. La partiaj membroj el Kraevo ne venis al la difinita loko kaj Radotinanoj ŝanĉeliĝis kaj revenis. La saman vesperon Petko D.Panov, la plej impeta kaj nedisciplinema partiano, laŭ sia propra iniciato kaptis iun ciganan soldaton, senditan de la urbo kun iu grava informo por la komunumestro de Radotina. Per sia herkulesa forto li forprenis la fusilon de la cigano kaj tiel forte piedpuŝis lin, ke li apenaŭ treniĝis al la komunumo de vilaĝo Litakovo. Tie li sciigis, ke la atakito estas brunhaŭta, altstatura, terura persono. La policanoj arestis alian partianon, supozante, ke li estas tiu, kiun priskribis la cigano, kaj terure batis lin. En la sama nokto ankaŭ la kraevano alvenis en la subdistriktan policejon kaj rakontis ĉion. De la urbo rapide alveturis kamionetoj kun policanoj kaj soldatoj kaj serĉis la kulpulojn, sed ili sin kaŝis en ŝafejoj, maizkampoj kaj en la montaro.

Oni liveris al ili provianton nokte. Post kiam pasis la tumulta periodo, la fuĝintoj sin mem transdonis al la ŝtata povo. Oni veturigis ilin al Sofio, kie ili restis en la malliberejo kelkajn monatojn ĝis la tribunalo pravigis ilin.

La terura uragano, kiu furiozis en nia patrolando, krevigis la ŝelon de mia individuismo, en kiu mi estis min ferminta. Kiel ĵus elkovita birdido mi rigardis al la dia mondo kaj vidis ĝin en tute alia lumo. Mia mensa horizonto vastiĝis. Mi devis ekscii, ke ne nur mi estas malfeliĉa en tiu ĉi mondo, ke mi estas membro de klaso, al kiu la nuntempa soci-ekonomia sistemo destinis nur sklavecon, mizeron kaj suferojn. Kaj la homoj de tiu klaso luktis por sia plena liberiĝo, luktis por rekonstruo de tiu ĉi sociordo sur nova fundamento. En tiu lukto ili oferis sian vivon mem. Miloj da sanaj junuloj, eĉ kleraj, inteligentaj homoj, advokatoj, kuracistoj kaj aliaj, kiuj estus povintaj aranĝi tre bone sian vivon, esti eĉ feliĉaj, oferis sian vivon en la batalo. Kaj mi? Kion mi prezentis kompare kun ili? Mi okupiĝis nur pri mi mem, ne trovis sencon en mia vivo, deziris min mortigi. Konsciiĝinte pri mia morala blindeco mi simple forbrulis pro honto. La plej granda instruanto restis tamen la vivo. Ĝi estigas la problemojn, kaj en la libroj oni devas serĉi ilian klarigon. Mi estis ekirinta en la inversa direkto de la libroj al la vivo. Kaj nun mi komprenis, ke mia memkleriĝo estis unudirekta, ke ĝi apenaŭ ne kondukis min al sinmortigo, sen ke mi estis eksciinta ion ajn pri la vere inda vivcelo de l' homo, pri la idealo, la batalo por liberigi la subprematojn, por kiuj oni vere indas vivi. Mi festis mian duan naskiĝon, mi estis jam tute nova homo. Tio tamen okazis en tre malbona momento, kiam la batalantoj, al kies vicoj ankaŭ mi jam estis aliĝanta, estis kruele persekutataj. Oni deklaris ilin "kontraŭŝtataj elementoj", ekster la leĝoj. Mi iris tien, de kie iuj jam fuĝis. Sed tio ne timigis min. Kiaj ajn suferoj ekstarus antaŭ mi estonte, ili ne povus esti komparataj kun la moralaj suferoj, kiujn mi jam travivis. Kaj se venos momento, kiam ankaŭ mi devos pagi per mia vivo pro miaj ideaj konvinkoj, tiu morto estos sencohava, utila al la aliaj, kaj ne tia, kia mi ĝin serĉis ĝis nun.

Kaj ĝuste tiam mi kun Georgi Peev estiĝis proksimaj, intimaj amikoj. Li ĉiutage venis al mia hejmo, eĉ kelkiam dufoje tage. Ankaŭ miaj familianoj alkutimiĝis al li. Iam tutajn horojn ni sidis sur la benko apud la pordo kaj longe konversaciis. Tiuj konversacioj ne ĉiam estis seneraraj. La eventoj igis min esti kritikema, mi ĉie serĉis erarojn, serĉis novan vojon, elirejon el la nuna stato. Kiam aperis nova legala gazeto, mi tuj abonis ĝin. Per tio mi ekstaris oficiale sur la frontlinio kaj tuj la estraro de la komunumo donis pri mi detalajn informojn kaj mi estis enskribita en la nigrajn listojn. Georgi ĉiam prenis la gazeton rekte de la komunumejo, tralegis ĝin kaj tiam ĝin portis al mi. En la tuta jaro 1924 la aperado de la legala laborista gazeto estis ĉesigata multfoje kaj ĝi ŝanĝis multfoje sian titolon kaj la redaktorojn. Mi sendis al la redakcio korespondaĵojn pri nia vilaĝo kaj ili estis publikigitaj . Por la unua fojo mi vidis miajn korespondaĵojn publikigitaj kaj tio ĝojigis min. En nia vilaĝo oni miris kiu sendas tiujn korespondaĵojn, oni suspektis aliajn personojn. Nur Georgi sciis kiu estas la fakta aŭtoro. En tiu periodo mi aĉetis la versaĵaron de Smirnenski kaj la romanon "100 procentoj" de Upton Sinclair (Sinkler). La libroj rondiris inter pluraj legantoj. En nia vilaĝo restis ankoraŭ kelkaj bonaj junuloj, inter ili Petko Dikov, kiuj sin tenis firme kontraŭ la morala premo kaj la minacoj direktataj al ili. Ĉio cetera estis forportita de la terura blovego de l' tempesto. Iuj restis silente flanke, atendante denove favoran veteron por vendi malkaran heroismon. Aliaj simple forlasis niajn vicojn kaj denove sin fordonis al drinkado, interbatado kaj huliganaĵoj. Sed tiaj ili estis pli bonaj kaj fidindaj por la vilaĝaj riĉuloj kaj la reganta politika reĝimo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.