|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la somero de la sama jaro mi konatiĝis kun ekskluzive admirinda virino, simila al la "Patrino" el la romano de Gorki – avino Kojna el Orĥanie, patrino de Ivan kaj Vasil Peev, mortigitaj en 1925. Belstatura virino kun impona eksteraĵo, ŝi estis edzino de oficiro kaj ŝia vivo pasis en etburĝa abundeco. Ŝi ne supozis kiaj suferoj ŝin atendas en maljuna aĝo. Kiam oni mortigis ŝiajn du filojn, la maljuna kapitano Peju Todorovski sin ŝlosis en ĉambro, mallevis la kurtenojn, neniun akceptis, eĉ la edzinon. Ĉiuj, kiuj vizitis la domon por diri al li kelkajn konsolajn parolojn, vidi lin, esprimi antaŭ li sian kunsenton, estis revenigataj. En la ĉambro la maljunulo akceptis nur akvon kaj iom da pano. Je la kvardeka tago li mortis pro malĝojo kaj elĉerpiĝo. Avino Kojna restis sola en la mondo. Sed ŝi stoike eltenis ĉion.
La edzino de ŝia filo, kapitano Ivan Peev, reedziniĝis al iu riĉulo el Sofio kaj ne plu deziris vidi sian bopatrinon. La vidvino de Vasil havis infanon, knabineton, al kiu koncentriĝis ĉiuj esperoj de la brava maljuna virino. Vasil-edzino laboris ie kiel instruistino, kaj ĉiun someron pasigis siajn feriojn en Orĥanie ĉe sia bopatrino.
Avino Kojna venis al Radotina sub la preteksto, ke ŝi serĉas aĉeti morusfoliaron por nutri silkraŭpojn, sed efektive kiel funkciulino de la Ruĝa Helpo, kaj alportis sepcent levojn por la vidvino de Koco. Ĉar ŝi en tiu momento forestis, la monon ricevis mi kun la tasko transdoni ĝin.
Ni longe konversaciis kun la maljuna virino. En Sofio ŝi havis kontaktojn kun la partiaj rondoj, konis persone preskaŭ ĉiujn partiajn funkciulojn, vizitis la partian klubejon, la redakcion de gazeto "Novaĵoj". Kiam ŝi diris pri la nekrologo de Koco, ke en la redakcio ĝi tre plaĉis al ĉiuj, mi demandis ŝin: "Kaj kiu verkis la nekrologon pri via filo Ivan?", ŝi kliniĝis al mi kaj mallaŭte diris: "d-ro Djukmeĝiev". Evidente, avino Kojna jam estiĝis sperta konspirantino. Kun la sama duonflustrado, kvankam en la ĉambro estis nur ni du, ŝi rakontis al mi multon pri la mortigoj de la arestitoj en la kazerno. Sed ankaŭ ŝi mem ne konis la lokon, kie oni mortigis kaj enterigis ilin. Ŝiaj filoj estis mortigitaj – Ivan en la Direkcio de la Polico, kaj Vasil – ĉe amasa murdado per bomboj survoje al vilaĝo Dolna Banja, kie li oficis kiel geodeziisto. "Mi perdis ĉion plej karan – ŝi daŭrigis – nun mi estas tutsola. Sed mi agados por la efektivigo de ia ideoj, por kiuj pereis miaj du filoj, mi kunlaboros kun iliaj kamaradoj. Se la polico min kaptos, eĉ se oni dispecigus min, oni neniam aŭdus eĉ vorton de mi. Oni forprenu ankaŭ mian vivon, se ĝi estas necesa al la reĝimo".
Ŝi venis ankaŭ duan fojon kaj alportis pliajn tricent levojn. Por ambaŭ sumoj la vidvino de Koco subskribis kvitancon. Poste mi dufoje vizitis avinon Kojna en ŝia domo en Orĥanie. Ambaŭfoje mi ŝin trovis sola. Ŝia ĝojo estis senlima. La unua vizito okazis dum la regado de "Sgovor", ŝi estis ankoraŭ bonfarta. Plendis al mi, ke ŝiaj ĉambroj restas vakaj, ĉar neniu lernejano kuraĝas lui ĉambron en ŝia domo, ja oni lin kulpigos, ke li simpatis "kontraŭŝtatajn" ideojn. Stefan Ivanov atente observis kiu eniras ŝian domon kaj kiu eliras el ĝi. Duan fojon mi vizitis ŝin dum la reĝimo de la "Popola Bloko". Subdistrikta ĉefo tiam estis ŝia bofrato Nikola Todorovski, frato de ŝia edzo, terura alkoholulo. Li celis forpreni ŝian domon por la komunumo, oni plilarĝigis la straton, preninte parton de ŝia korto, ordonis al ŝi ĉirkaŭbari la korton per altaj tabuloj. Ĝenerale ŝi plendis pri la embarasoj, kiujn li starigis antaŭ ŝi kaj kiuj superis la embarasojn, kaŭzitajn de Stefan Ivanov. Ŝi estis forlasita kaj ĉagrenita. Dume, por sin konsoli, ŝi vizitis kaj monatojn longe restis ĉe sia bofilino, la vidvino de Vasil, kaj ĉe sia nepino. Avino Kojna ne bezonis materialan helpon, ĉar ŝi ricevis pension de sia edzo. Sed ŝi petis moralan helpon, petis interesiĝon kaj rekonon fare de la kamaradoj.
Tiu bravega virino vivis ĝis 1940 kaj forpasis post kelkjara paralizo. Mi kredas, ke kiam la sociaj cirkonstancoj ĉe ni ŝanĝiĝos, troviĝos kamaradoj, kiuj rememoros ankaŭ pri ŝi.
En 1928 ni organizis novan konferencon por ambaŭ partiaj centroj kun delegito de la Centra Komitato de la Laborista Partio Avram Stojanov. Tiun ĉi konferencon mi partoprenis kiel delegito de mia vilaĝo. Tiun tagon miaj familianoj pretiĝis draŝi kaj mi devis teni konton pri la grensiteloj. "Unufojon en la jaro vi estas necesa al nl kaj ĝuste tiam vi mankas" – koleriĝis panjo. Mi tamen ne petis ŝian permeson kaj forveturis. Ĉar mankis rekta trafiko al vilaĝo Novaĉene, mi veturis per aŭtobuso al Orĥanie, kaj de tie per alia buso al Novaĉene, kie mi pasigis tutan semajnon ĉe k-do Ivan ĥaĝijski (Stranĝa). Ni denove organizis la konferencon sekrete. Tiele ni organizis ĉiujn niajn konferencojn ĝis la faŝista puĉo de 19-a de majo 1934; ni neniam sukcesis permiliti legalecon en nia subdistrikto. La konferenco pasis tre bone, sed mi ne povis partopreni ĝin, ĉar la kamaradoj, kvankam ili alvenis en la domon de ĥaĝijski, faris la konferencon en alia domo. Poste oni venigis Avram Stojanov al mi en la domo de ĥaĝijski, kie ni interparolis pri multaj problemoj, mi demandis lin pri multaj aferoj, kiuj min interesis. Avram Stojanov havis junan inteligentan fizionomion, sed blankan hararon, kiu donis al li ian specifan aŭreolon. Laŭ liaj klarigoj ĝi blankiĝis pro la torturoj en 1925.
En la sama jaro ni fondis ankaŭ junularan societon komence kun ok membroj, sed plue la nombro de la membraro kreskis kaj atingis dum la reĝimo de la "Bloko" ĝis tridek. Ankaŭ la kunvenoj de la laborista junula societo okazis en mia ĉambro, mi gvidis ankaŭ ĝian aktivadon, kvankam oni elektis apartan estraron – la junuloj estis ankoraŭ nespertaj kaj mankis alia junulo, kiu povus ilin gvidi. Mia tempo estis preskaŭ tute okupita per partia aktivado. La laboro progresis malvigle, ni ne havis kadrojn, la kadroj malaperis en 1925 kaj novajn ni ne povis eduki facile. Precipe ĉe komunumaj elektoj ni ne disponis pri plenaĝuloj, kiujn ni povus kandidatigi. Ni ĉiuj estis junaj, la pli aĝaj ne estis partianoj kaj ne kuraĝis aliĝi al la partia grupo. En la pagado de la membrokotizo iuj estis tre malakurataj. Tio kreis al mi ĉiam grandajn malagrablaĵojn kaj konfliktojn. Dum kunvenoj ĉiam kelkaj membroj forestis. Kiam ni ricevis partian cirkuleron, mi ilin kunvenigis, voĉlegis la cirkuleron, klarigis ĝian sencon, ni diskutis, faris iun decidon, kiu ofte restis neplenumita. Protokolojn pri la kunsidoj ni ne faris.
En 1928 venis en la mondon mia frato Dimitro. Ni estis kvin infanoj en la familio kaj kune kun miaj gepatroj sume sep personoj.
La elspezoj de la familio plialtiĝis, dum la enspezoj malaltiĝis.
Post la morto de avo ankaŭ la du fratinoj de mia patro prenis herede parton de la bieno. Ni jam produktis malpli multe da tritiko, malpli multe da maizo, malpli multe da fojno. Precipe grave malboniĝis nia stato en 1929, kiam unu el la bubalinoj mortis kaj ni devis anstataŭigi ŝin per alia. Patro malsaniĝis kaj elspezis ĉirkaŭ tri mil levojn por kuracado. Li vendis la arbojn de unu nia negranda arbaro por ok mil levoj kaj la tuta sumo estis elspezita ĝis lasta stotinko. Ĉi-jare li por unua fojo ne povis pagi la ŝtatan kaj la komunuman impostojn. Oni komencis senti hejme la mizeron. Ni kontentigis nur niajn plej necesajn bezonojn; ne povis aĉeti eĉ pecon da tolaĵo.
En 1929 krom la partia agado, mi disvolvis ankaŭ grandan Esperanto-agadon. Ĉar mia korespondantino Maria van Essen lastatempe komencis respondi al mi neakurate, malfruigante la respondojn tutajn monatojn, mi publikigis mian adreson kaj ricevis sepdek leterojn kun propono korespondi. Mi neniam supozis, ke tiel multaj leteroj superŝutos min. La plimulto el ili venis el USSR kaj Germanio; el aliaj landoj mi ricevis nur po unu-du leterojn. Mi elektis kvar korespondantojn el Germanio, kvin el USSR, du el Svedio, du el Francio, unu el Nederlando, unu el aŭstrio, unu el Usono. Poste aldone mi prenis de Esperanta revuo adresojn el Britlando, Japanio, ĉinio k.a. landoj. En 1930 kreiĝis nova intemacia proleta Esperanto-organizo IPE (Internacio de Proletaj Esperantistoj) kun organo "Internaciisto". Sur la paĝoj de "Internaciisto" mi publikigis multajn artikolojn pri la situacio en Bulgario. La revuo estis klasbatala proleta organo. Ĉion mi publikigis sub pseŭdonimo "Kamparano X". En Bulgario tiutempe komencis aperi en bulgara lingvo gazeto "Meĵdunaroden Ezik" (Internacia lingvo), en kiu mi verkis du artikolojn. La sama gazeto poste transformiĝis en "Meĵdunaroden Rabselkor" (Internacia Laborista-Kamparana Korespondanto). En ĝi oni publikigis leterojn de eksterlandaj laboristaj esperantistoj kun konvenaj fotoj. Iutempe ĝi estiĝis tiel grandformata kaj kun tiom multe da ilustraĵoj, ke ĝi jam rivalis la gazeton "Pogled" (Rigardo). La korespondantoj en eksterlando, al kiuj mi sendis tiun gazeton, miris kiel niaj esperantistoj povas eldoni kaj financi similan gazeton.
La klasbatala proleta gazetaro de tago al tago kreskis kaj de ĉiu gazeto ni ricevis unu aŭ kelkajn ekzemplerojn, kaj ĉion ni devis pagi, sed tio estis malfacila afero. Ĉion mi distribuis kredite, la sumon mi kolektadis poste kaj mi havis multajn zorgojn ankoraŭ pri la financa laboro.
En tiu kaj en sekvaj jaroj mia korespondado kun eksterlando estis tre intensa. En koverto adresata al Germanio, USSR aŭ alia lando mi aldonis pliajn du-tri leterojn, kun peto, ke mia korespondanto ilin transsendu al la koncemaj adresoj, pagante mem la afrankon. Al mi la kamaradoj sendis specialajn internaciajn respondkuponojn, ĉar mi disponis pri ege mizera sumo por subteni similan ampleksan korespondadon. Iufoje oni eĉ sendis al mi etajn sumojn. Mi amikiĝis precipe kun studento eŭgeno Melnik el USSR, loĝanta en granda moskva komuna loĝejo por sescent studentoj. Unu el miaj leteroj estis publikigita kiel artikoleto en la soveta revuo "Bezboĵnik" (Ateisto). Interesaj estis la ilustraĵoj en "Ateisto". Melnik sendis al mi "USSR en konstruado", grandformatan luksan revuon kun mirinde belaj ilustraĵoj. La socialisma konstruado min entuziasmigis kaj la du ekzempleroj de la revuo, kiujn mi ricevis, transiris de mano al mano tra la najbaraj vilaĝoj. Al mi sendis interesan literaturon ankaŭ doktoro Pencik el ĥarkov (Ukrajno).
Mia korespondado, en– kaj eksterlanda, estis grandampleksa kaj de jaro al jaro kreskis. Ĝi superis la duonon de la poŝtaĵoj de la tuta vilaĝo. La regado de fremda lingvo portis al mi neanstataŭigeblan utilon. Ĝi vastigis mian mensan horizonton, donis al mi multajn konojn, ligis min kun malproksimaj kaj nekonataj landoj. Ĉio ĉi faris al mi grandan ĝojon kaj ofte mi pensis kiom malvasthorizonta, kiom regresinta mi restus sen ĝi. Dank' al Esperanto mi pli bone studis ankaŭ la bulgaran gramatikon, lernis multajn vortojn el diversaj lingvoj, precipe el la latina.
En 1929 kaj 1930 ni komencis altiri al socia agado ankaŭ la virinojn. Multaj knabinoj aliĝis al la junulara societo. Mia ĉambro apenaŭ entenis la kunvenojn de la membroj. Mi igis fari kaj meti longan benkon, multajn seĝojn, la ĉeestantoj sidiĝis ankaŭ sur la liton, kaj tamen mankis loko por ĉiuj – multaj devis resti starantaj. Ankaŭ tio tre ĝojigis min, ĉar mi vidis la rezultojn de mia agado, kiu helpis por la klasa konsciiĝo de la plimulto de la vilaĝa junularo. La junula societo jam disponis pri bonaj kadroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.