|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Komence de 1927 avo forpasis. Tutan semajnon li nenion akceptis krom akvo, ne malfermis la okulojn kaj aŭdigis sin nur kiam oni lin demandis pri io. Venis mia onklino por purigi lian liton. Subite al ili venis la ideo bani lin. Ili senvestigis lin kaj lin metis en la trogon. Ankoraŭ nefinbanita, li komencis terure ĝemi, muĝi kiel bruto. Oni rapide lin eltiris el la trogo kaj komencis lin revesti, kaj li plu ronkegis per siaj pulmoj. Ni komprenis, ke li agonias, kaj mi kun patro komencis plori. La mortanton oni metis sur kusenon. La ronkado malfortiĝis, ĉesis, la korpo sin etendis kaj trankviliĝis. La viro, kiu preskaŭ jarcenton kulturis la teron, per peza laboro gajnis la amaran panon, vagis tra Rumanio, tra Bulgario, travivis multajn suferojn, finis sian surteran vivon. Li ne scipovis legi kaj skribi, li ne sciis, ke ie troviĝas teatroj, kinejoj, koncertoj, radio, preter li nerimarkite pasis ĉiuj kulturaj bonaĵoj, kaj por li restis nur la nigra laboro kaj la sufero. Mi rigardis lin vestita en nova, blanka ĵaketo, en blankaj benevreci nur en ŝtrumpoj, ruĝa volvzono, blankhara kapo, razita, lavita, kun vizaĝo de sanktulo kaj mi rememoris la jarojn, kiam mi legis al li "Robinson", "La veturado de Guliver", kaj li kun streĉita intereso aŭskultis kaj ĉion kredis. Li ne volis kredi nur, ke la tero rotacias. Panjo enlitiĝis kaj lasis nin du ĉe la lumo de eta petrola lampo. Tiam, aŭskultante absorbite la ravajn aventurojn de la du vojaĝantoj, avo mem estiĝis granda, naiva infano kaj ni bonege komprenis unu la alian. Nu, mi rigardis lin kaj lin rememoris de tiu malproksima tempo, sed ne de la lastaj jaroj, kiam pro la peza malsano li tedis al ni ĉiuj, ankaŭ al si mem. Mi sentis kompaton, angoron al la maljunulo, kiun mi neniam plu vidos. Malfeliĉe, ni ne posedis eĉ foton de li. Mi ne povis reteni la larmojn, kiujn mi mallaŭte verŝis. La ceteraj jam ĉesis plori kaj klopodis ĉirkaŭ la mortinto.
Li aĝis preskaŭ naŭdek jarojn, parencis kun multaj malnovaj familioj, havis multajn amikojn, al neniu li estis kaŭzinta malbonaĵon, estis helpinta laŭpove siajn parencojn kaj konatojn. Tial, malgraŭ la frosta vintra tago, ĉiuj venis lin akompani al la tombejo. Kiam oni levis la mortan korpon por meti ĝin en la ĉerkon kaj ĝin elporti, mia koro denove kuntiriĝis pro doloro. Mi rezonis: "Avo jam sufiĉe longe vivis. Lia siatempe potenca korpo forpasis pro maljuneco. Kaj se tamen estas peze rigardi kiel oni metas en la ĉerkon eĉ iun maljunulon, kiomoble pli peze oni devus senti tion ĉe junaj homoj". Sed mia sorto destinis al mi trasuferi ankaŭ tiun malĝojon – vidi junan proksiman homon en la funebra ĉerko.
En la sama jaro 1927 mi komencis ricevi ĵurnalon "Novini" (Novaĵoj) kaj fariĝis ĝia korespondanto. Multaj miaj korespondaĵoj kun diversaj pseŭdonimoj aperis en tiu ĉi gazeto. Unu fojon oni eĉ citis eltiraĵon de mia korespondaĵo en 1 kvadrato apud la gazeta titolo. Mi skribis korespondaĵojn sub la nomoj Brestov, Orĥaniec kaj aliaj pseŭdonimoj. Ĉar la polica cenzuro ofte konfiskis la ĵurnalon kaj tiu ĉi lasta kompensis la perdojn per libervolaj monkolektoj, mi proponis, ke post ĉiu konfiskita numero de la ĵurnalo, la sekva estu vendata kontraŭ duobla prezo, tiamaniere ĉiuj legantoj partoprenu la kompensadon de la perdoj. Alia leganto ne konsentis kun tiu propono, argumentante sin per tio, ke "Novini" estas amasa gazeto, aĉetata ne nur de klaskonsciaj kamaradoj, sed ankaŭ de multaj simpatianoj, kiuj ne povus kompreni la kaŭzon de ĝia plikariĝo, ĉesos aĉeti la gazeton kaj la eldonkvanto malaltiĝos. Mi ne povas rememori -ĉu en la sama jaro aŭ en la sekva formiĝis ankaŭ legala Laborista Partio. Mi tuj komencis ricevi ankaŭ ĝian organon "Rabotniĉesko Delo" (Laborista Afero) kaj fariĝis ties regula korespondanto kun la samaj pseŭdonimoj.
"Amboso", "Novaĵoj" kaj "Laborista Afero" kostis mon-sumon kiun mi ne povis pagi.
De la kamaradoj ni ne povus kolekti monon almenaŭ por la fonduso. La teroro en la subdistrikto ankoraŭ furiozis. Niaj plej bonaj kamaradoj el la vilaĝo estis mortigitaj, la ceteraj restis pasivaj. En ĵurnalo "Novini" (Novaĵoj) mi publikigis nekrologojn pri Koce, ankaŭ pri Georgi kaj Petko. Ĉar tiujn nekrologojn mi konservis kaj havas ilin ĉemane, mi donas al ili lokon en tiu ĉi libro por ke eterniĝu la memoro al miaj malaperintaj kamaradoj, pri kiuj mia malĝojo eĉ hodiaŭ restas viva.
Funebra rememoro
Jam pasis dudek monatoj de post kiam en malluma junia nokto en la ĉirkaŭaĵo de urbo Orĥanie, inter multnombraj aliaj viktimoj, krimula mano forprenis la vivon de homo, kies koro ne timtremis kaj ne ĉesis bati ĝis la lasta spiro por la sankte gardata idealo – la vivon de Koco Peev.
Kara Koco!
Vi mortis en la florado de via juneco kaj forto, lasante edzinon kun etaj infanoj. Ili kreskos grandaj, lavataj en la larmoj de sia patrino, kaj iun tagon ekscios kial ili restis sen patro, multon ili ekscios...
Ripozu pace en via nekonata tombo, kuŝante apud via frato-junulo kaj aliaj multnombraj kamaradoj. Anstataŭ pastraj preĝoj kaj larmoj, sur viaj tomboj abunde kreskos printempaj floroj, kaj la matena roso estos via prelivka. Kaj la hajduta balkana vento disportos la misterajn legendojn pri via morto, balancante la maljunajn fagojn. Vi mortis, sed...
"Ja kiu falas por la liberomortas neniam..."21.11. 1927De liaj familianoj kaj Kamaradoj.vilaĝo Radotina, regiono de Botevgrad
Post kelkaj monatoj mi eksciis, ke tiu nekrologo ege plaĉis al la redakta kolegio mem.
Funebra rememoro
Dek ok monatoj pasis de post kiam senkompata tempesto rompis du delikatajn florojn, du junulojn, ĵus enrigardintajn la vivon:
Georgi Peev kaj Petko Dikov (23-jaraĝaj)
Geoĉjo, Peĉjo!
Pasis monatoj, pasis jaroj de post kiam oni forprenis vin de ni, sed nia malĝojo pri vi, malĝojo tre granda, neniam forpasos. Ĉar ni neniam povas forgesi viajn bonajn korojn, viajn entuziasme ridetantajn vizaĝojn!
Idoj de la nigra laboro, vi tre frue devis gustumi la amaran glason de la vivo. Sed la obstakloj kaj la malfeliĉaĵoj hardis viajn korojn kaj vi, inspirite de la hela idealo pri la estonteco, pasis kuraĝe antaŭen. Sed ho ve! Iun tagon, fatalan por ĉiuj en tiu malfeliĉa lando, oni vin deŝiris de ni kaj vi ne plu revenis. Sed malgraŭ ĉio, ni neniam forgesos vian junulan ardon kaj daŭrigos la laboron por la afero, al kiu vi servis.
Ripozu en paco, karegaj kaj neforgeseblaj kamaradoj, en viaj nekonataj tomboj!
De viaj kamaradoj
En la printempo de la sama jaro okazis parlamentaj elektoj de la "Sgovor". Por antaŭbalota publika kunveno, en kiu oratoris la registara elstarulo Ĥristo Kalfov, venis grupo da junuloj kaj min portis tute ne prepariĝintan al la kunveno. Tio estis ideo de la "opoziciuloj" Stojan Velev, agrarano, kaj Ĥristo Ivanov, demokrato, kiuj ne kuraĝis persone kontraŭstari al Kalfov. Vidinte min, la lokaj ĉefoj de la reganta partio "Sgovor" konjektis, ke okazos malagrablaĵo, kaj tuj kiam Kalfov finis sian paroladon, rapidis fermi la kunvenon. Sed mi sukcesis direkti al li tri demandojn, malgraŭ la minacaj mimikaĵoj de la detektivoj. Kalfov respondis tute nekontentige kaj nur kelkaj ĉeestantoj apatie lin aplaŭdis. Post kiam la kunvenintoj disiris, mi iris en la duetaĝan progimnazian lernejon, kiun mi neniam antaŭe vizitis. La instruistino-esperantistino venis kun mi kaj malŝlosis. Mi trarigardis ĉiujn ĉambrojn, la salonon, la scenejon, la kurtenon. Mi proksimiĝis al la fenestroj kaj subite venis al mi la ideo diri iun ŝercon al la opoziciuloj, kiuj vice sidis en la sunvarmo apud la vidalvidaj butikoj. Sed Stojan Velev kaj aliaj komencis fari al mi intensajn avertsignojn. Mi ĉirkaŭrigardis la fenestrojn por vidi, ĉu ne estas io, kio povus faligi min, sed mi nenion malkovris. Tamen mi ne malfermis la fenestron. Poste mi komprenis ĉion. La detektivoj revenis serĉi min en la fundamenta lernejo, kie okazis la kunveno, traserĉis ĉiujn ĉambrojn, la korton, kaj trovinte min nenie, restis kun la konvinko, ke min kaŝis kaj portis trans la muro la samaj junuloj. Tiel mi hazarde savis min de batado aŭ eĉ de mortbatado, ĉar mia malforta organismo ne povus elteni eĉ plej ordinaran batadon.
Post semajno la detektivoj revenis. Ili ekiris serĉi nin en la domoj, sed ne sciis, kiu kie loĝas, kaj iuj junuloj avertite forkuris. Nur min neniu avertis, kaj tiutempe mi nuda faris sunbanon en la ĝardeno.
La sadistoj atakis la vilaĝanon Canju Velev, frato de Stojan Velev. En tiu momento li troviĝis sur la strato. Oni lin kaptis, kondukis al la komunumejo kaj bategis terure, eĉ iu el tiuj fihomoj mordis liajn kolon kaj nukon. Post la foriro de la bando de sadistoj Canju estis volvita en la felo de ŝafo ĵus buĉita speciale por tiu ĉi okazo. Feliĉe, li transvivis la bategon kaj resaniĝis.
En la somero mi iniciatis publikan idean polemikon kun Ruvim H.Markum kaj lia gazeto "Svjat" (Mondo). Mi malkaŝe ekstaris defende al la komunista partio kaj ĝiaj gvidantoj, kiujn Markum kulpigis kiel "enplantantojn de la spirito de mortigo en Bulgario." Mi sendis al lia gazeto du malfermitajn leterojn, unri el kiuj superis eĉ tutan ĵurnalpaĝon. Mi tre gojis, ke fine mi disponis pri tribuno por diri mian starpunkton. Mi defendis la starpunkton de la popolamasoj, kio estis eksplicite emfazita. Tiuokaze mi ricevis el Parizo salutleteron de Bakalov, kiu skribis al mi: "Mi ĝue legis vian polemikon kun Markum. Mirigas min la ritmoj de via spirita evoluo, des pli ke mi konas la pezajn kondiĉojn de via vivo. Mi estis preskaŭ enmiksiĝonta en vian polemikon".
En tiu tempo mi konatiĝis kun Angel D.Geŝkov, frato de la mortigita Ivan D.Geŝkov el vilaĝo Novaĉene. Li venis rekte hejmen, oni montris al li kie mi loĝas. Ni du estis preskaŭ samaĝuloj. Li estis blonda, kun grandaj trajtoj de la vizaĝo, kvadrata mentono, mezalta staturo. Kvankam lia vizaĝo povus esti taksata nebela, eĉ iom kruda, sed liaj rigardo kaj rideto, kiuj beligis lin, tuj min gajnis. Angel estis fininta nur progimnazion, sed en lia fizionomio, en liaj paroloj, en lia konduto estis videbla granda inteligenteco. Ni interparolis pri la temo kion oni povus fari por vigligi la laborulan movadon en nia subdistrikto, en Novaĉene kaj en nia vilaĝo. Tiutempe la Laborista Partio jam estis fondita, ĝi havis organizojn en la tuta lando. Nur en nia subdistrikto ĉio silentis. La tiama laborista deputito Ĥristo Kalajĝiev vidis iun konatan al li kamaradon el Novaĉene kaj diris al li, ke jam venis la tempo, ke ankaŭ la kamaradoj el la subdistrikto de Orĥanie fondu organizojn kaj viciĝu sub la partia standardo.
La aferstato en Orĥanie estis tre malbona. Ekzistis nur unuopaj kamaradoj, kiuj ne kuraĝis aktivadi, evitis Angelon, kaj pri organizo, pri subdistrikta partia centro oni ne povus eĉ aludi. Estis decidite fondi partiajn organizojn en ĉiuj vilaĝoj kaj dividi la subdistrikton en du partiajn centrojn – en vilaĝoj Laĵene kaj Novaĉene. Tion sciigis al mi Angel. En Novaĉene jam oni fondis organizon. Necesis, ke ankaŭ en la aliaj vilaĝoj oni provu fari la samon. Kaj paralele kun la legala partia laboro oni devis plenumi ankaŭ aliajn gravajn taskojn.
Post kelkaj semajnoj kun granda peno mi sukcesis arigi sep personojn kaj fondi partian organizon en nia vilaĝo. Ĉuj estis novaj kaj nespertaj homoj. El la eksaj partianoj neniu venis al la fondkunveno. La teruraĵoj de 1925 tenis ilin ankoraŭ pasivaj. Oni elektis min kiel sekretarion de la organizaĵo. Kiel mi devis labori kun tiuj homoj, kiuj nur simpatiis al la partio? Unu el ili post kelkaj tagoj rifuzis kaj ni restis nur 6 membroj. Sed ni sukcesis membrigi per skribaj deklaroj du pliajn personojn, do ni atingis la nombron ok. Mia ĝojo estis tre granda pro la sukceso fondi partian grupon kaj levi la vilaĝon je la nivelo, kiun ĝi havis antaŭe. Mi ne perdis la esperon, ke finfine ankaŭ la malnovaj partianoj revenos. Kaj efektive, ne pasis longe, Dimitro Stojanov, kiu jam estis instruisto, komencis interesiĝi pri nia agado. Oni serĉis lin ankaŭ de la partia centro en Novaĉene. Jam kiel abituriento li estis torturita en 1925 en la subdistrikta policejo kaj eksigita el la gimnazio. El la novaj partianoj unu montriĝis tre bona, tre aktiva. Mi celis fari ankaŭ la ceterajn kiel lin, sed la afero ne iris tiel glate. Kiam mi disdonis al ili la membrokartojn, ili rifuzis preni ilin. Tio signifis, ke ili forlasas la organizon. Ĉio ĉi faris al mi grandajn zorgojn kaj maltrankvilojn. Evidentiĝis, ke tiuj homoj ne taŭgis kiel organizitaj membroj. Dimitro Stojanov per krudaj vortoj atakis min, ke kun similaj personoj oni ne povas fari seriozan laboron. Sed kie troviĝis la pli taŭgaj? Simple mi devus kruci la manojn kaj rezigni aktivadi. Poste ni multfoje kverelis kun Dimitro. Li ofendis ne nur min, sed ankaŭ aliajn niajn homojn, kaj tio estis danĝera – la novuloj povus esti forpuŝitaj. Krom malĝentileco, Dimitro posedis ankoraŭ unu malbonan trajton – avarecon. Li neniam proponis al mi pagi sian abonsumon, kvankam li sciis, ke al mi estas neeble pagi ĝin, li nenion donis por la fondusoj; eĉ poste, kiam nia movado en la vilaĝo pligrandiĝis kaj ni devigis la oficistojn pagi pli altajn partiajn kotizojn, li neniam elŝuldiĝis akurate. Kompense, li estis tre kuraĝa kaj aferema homo kaj plenumis taskojn, kiujn neniu el la partianoj kuraĝus plenumi. Tial li estis por ni ne malhavebla.
De tiu momento mia ĉambro transformiĝis en klubejon por kunvenoj de la grupo, kaj iom poste – ankaŭ de la aliaj laboristaj organizoj en nia vilaĝo.
Kun Angel Geŝkov ni intense korespondis. En v. Novaĉene estis farita sekreta partia subdistrikta konferenco, al kiu ni apenaŭ povis sendi du delegitojn – oni timis veturi nokte por plenumi partiajn taskojn. Poste la kamaradoj el Novaĉene decidis permiliti legalecon por la partio, kiel oni faris en aliaj regionoj de la lando. Ili luis klubejon en la vilaĝo kaj difinis la daton de publika subdistrikta partia konferenco, al kiu nia grupo ne sukcesis sendi delegitojn. La policestro de v. Novaĉene Lazar Damjanov tuj telefonis al la policestro de Orĥanie. De tie venis ĉirkaŭ dudek policanoj, arestis la delegitojn kaj kondukis ilin al la subdistrikta policejo de Orĥanie. En Novaĉene restis neniu, kiu kuraĝus subskribi protestan telegramon al la ministro de Internaj Aferoj. La sekvan tagon mi ricevis de tie leteron kun teksto de protesta telegramo, kiun mi devis subskribi kaj doni al la poŝtejo, informante pri tio, kio okazis en Novaĉene. Mi tuj sendis la telegramon. Kaj la trian tagon alvenis policisto en nian hejmon kaj kune kun la vilaĝestro Ivan Savov kaj la forstisto faris al mi tre detalan traserĉadon. Mi kaj Angel estis ankoraŭ nespertaj kaj ne neniigis nian korespondaĵon. Ĉe li oni trovis miajn leterojn, kaj ĉe mi – la liajn. La enhavo de la leteroj estis nedanĝera laŭ la leĝoj, tamen ne laŭ Stefan Ivanov, kiu trudis al la subdistrikto specialan reĝimon. La policisto forprenis de mi multajn leterojn, por kies kontrolo li bezonis duontagon. Li konfiskis ankaŭ kelkajn librojn kaj la neprenitajn membrokartojn de Todor kaj de unu alia partiano, kiel ankaŭ la du skribitajn deklarojn de la novaj membroj. Oni informis la policestron pri la rezultoj de la traserĉado, ke oni trovis grandan kvanton da materialoj. Li ordonis telefone, ke oni arestu min kaj min konduku al la subdistrikta policejo. Sed mi ne povis marŝi, kaj monon por lui ĉaron mi ne havis. Oni devigis mian patron veturigi min per ĉaro. Oni apenaŭ kolektis naŭdek levojn por ke mi havu monon por ne-antaŭviditaj elspezoj kaj ni ekveturis. La policisto rajdis surĉevale certan distancon kun ni, sed poste lasis nin – ja mi ne povis forkuri. Li devenis de v.Gurkovo, komence ĉe la traserĉo li rilatis al mi tre severe, sed poste iom mildiĝis. Ni alvenis al v. Litakovo. La aŭtobuso estis tuj ekironta duan fojon al Orĥanie kaj oni transmetis min en ĝin. Nun tamen mi anticipis la policiston kaj alvenis en la policejon sen li. La ŝoforo veturigis min al la ŝtuparo mem de la policejo kaj malsuprenigis min surbrake. Ĉiuj policanoj kolektiĝis, kaj la policserĝento Goĉo, psike nenormala post la eventoj en 1925, kiujn li aktive partoprenis, demandis la ŝoforon:
– Kial vi venigis tiun?
– Tiu junulo estas el Radotina – klarigis bonanime kaj sincere la ŝoforo, – oni vokas lin ĉi tien por iu partia afero.
La policserĝento fariĝis severa kaj ekrigardis min sangavide:
– Kie estas via policletero? – li kriaĉis malĝentile.
Mi klarigis, ke la policletero troviĝas ĉe la policisto, kiu postrestis kun la ĉevalo.
– Ek kun mi! – muĝis denove la serĝento.
Mi ekiris. Oni metis min ekstere ĉe la muro de la policejo sur benkon tiel, ke mi ne povu intervidiĝi kun la aliaj arestitoj troviĝantaj interne. Apud mi estis rompita fenestro kaj mi vidis du arestitojn interne; mi ne konis ilin kaj ne povis ekparoli kun ili, ĉar la policisto, kiu min gardis, observis min konstante. Iu el la arestitoj kelkfoje provis diri ion al mi, sed sen sukceso.
Estis printempa suna tago kaj sur la korto troviĝis multaj arestitoj kulpigitaj pri krimaj faroj. Iuj laboris ion, aliaj sidis, kaj iu profundaĝa maljunulo, avo Gero, ĝuis la sunvarmon. Post iom da tempo trapasis en uniformo lia majesta moŝto la subdistriktestro Stefan Ivanov. Ĉiuj ĉeestantoj – kaj policistoj, kaj arestitoj demetis la ĉapojn kaj kliniĝis, esprimante sian fidelecon de lojalaj regnanoj. Evidente, li bone dresis siajn senrajtajn subulojn. Nur mi ne demetis ĉapelon kaj ne kliniĝis antaŭ la terura sangavidulo. Li rimarkis tion kaj rigardis min longe kaj malamike.
Oni vokis min supren, en la kabineton de la estro, kaj mi ekiris. Post mi – la policisto kun fusilo. La bildo estis kaj komika kaj malgaja. Mi atingis la grandan ŝtonan ŝtuparon kaj komencis grimpi. Ĉirkaŭ mi la gardantoj de la ordo observis la admirindan bildon. Kiam mi eniris la grandan salonon kun ŝtona planko, kie jam neniu povus vidi nin, la policisto kliniĝis, prenis min en siajn brakojn, portis min sur spirala ŝtuparo kaj min lasis apud iu pordo. Poste li sonorigis, el al interno iu respondis, la policisto malfermis la pordon kaj mi eniris. Post mi la pordo brue fermiĝis.
Mi troviĝis vid-al-vide kun la reganto de la subdistrikto Stefan Ivanov, kun kiu ni delonge konis unu la alian, sen havi la okazon persone intervidiĝi. Mi trapasis trankvile la ĉambron, proksimiĝis al la kontraŭa muro, suprengrimpis seĝon kaj demetis la ĉapelon. Dume Stefan Ivanov observis min. Mi atendis.
– Nu, Trifon, mi delonge vin konas, kvankam ni neniam intervidiĝis. Mi konas vin tre bone – komencis Stefan Ivanov.
– Ankaŭ mi konas vin, sinjoro estro.
– Mi ĝojas, mi ĝojas, ke ni intervidiĝis. Kaj nun rakontu al mi en kiaj rilatoj vi estis kun la fratoj Koco kaj Georgi Peev. Ĉu vi ofte renkontiĝis kun ili? Kiaj homoj ili estis laŭ vi?
– Jes, kun ili mi estis en tre bonaj kamaradaj rilatoj, mi tre ofte renkontiĝis kun ili, ili estis bonegaj homoj.
La estro rapide kaj surprizite rigardis min. Dum la tuta tempo li fosis en mia pako kun paperoj, sur la skribotablo, alportitaj de la policisto, atente studis ĉiun papereton.
– Do laŭ vi, fratoj Peev estis bonaj homoj – daŭrigis la policestro. – Sed ili estas komunistoj. Sekve, ankaŭ vi estas komunisto.
– Mi ne neas, mi estas legala komunisto.
La estro denove rapide rigardis min. Tiu mia tuja konfeso, kiun li eble ne atendis, metis nin sur klarajn, malkaŝajn poziciojn.
Li prenis unu el miaj leteroj al Angel Geŝkov, per kiu mi informis lin, ke ĉiupreze mi penos aranĝi la ĉeeston de niaj delegitoj por la konferenco (la unua, sekreta).
– Do, ne ili mem iros – li diris – sed vi ilin sendos, vi konvinkos ilin iri.
– Jes, ĉar mi mem ne povus iri, sinjoro estro, se mi povus, mi ne estus sendinta aliulojn. Mi malkaŝe deklaras antaŭ vi ke se mi estus sana, mi estus la unua funkciulo de la partio en la subtrikto.
– Do, tiel, he? – diris la estro, rigardante min strabe.
Mi ne bezonis hipokriti, rezigni pri miaj ideoj, kaŝi min. Mi estis ligita kun neniuj konvenciaĵoj. Mi tamen atendis, ke la estro dekroĉos iun skurĝon kaj komencos bati min per ĝi, kiel li faris kun ĉiuj aliaj. Tamen kun mi li ne faris la samon. Li komencis disputon por forturni min de la praveco de miaj ideoj. De tempo al tempo li severe laŭtigis la voĉon kaj mi devis silentiĝi. Tiam brilis la stelo de Mussolini, en kies persono la burĝaro vidis sian savanton (Hitler estis ankoraŭ nekonata). La estro multfoje menciis en sia parolo la nomon de Mussolini kaj lian doktrinon, al kiu iris la Okcidenta kultura mondo. En iu punkto de la konversacio liaj argumentoj estis tiel memfidaj, ke mi ne povis min deteni kaj ekkriis: "Tio estas paradokso!" La estro eksaltis.
– Tio estas paradokso por vi, ĉar vi estas influata de la bolŝevisma propagando, via idea vivnivelo estas unuflanka, vi konas nenion alian krom la komunismon. Vi mem, Trifon, estas paradokso, escepto, kun via fanatismo. Mi konsilas al vi forlasi tiun iluzion, en mala okazo vi suferegos. Mi malkaŝe diras al vi – se vi venos duan fojon, vi spertos batadon.
– Mi neniam estus veninta al vi, sinjoro estro, se vi ne estus min veniginta. Mi venis ne propravole...
– Mi ordonis, ke oni venigu vin, ĉar vi partoprenas la agadon de la komunistoj kaj scias ĉion. Sub la ŝirmo de kvazaŭlegala partio kaj societoj de abstinenculoj ili faras nelegalan agadon. Ĉe Raŝkovanoj ni trovis abstinulajn gazetojn. – Li malfermis iun dosieron kaj svingis gazeton. – Vidu ilin, la abstinenculojn, kunvenintajn en komunista konferenco! Ni aplikas tiujn gazetojn al iliaj aktoj. En la Direkcio de Polico oni orientiĝu kiaspecaj abstinenculoj ili estas.
Li remetis la gazetojn, rigardis min fikse, longe kaj denove diris:
– Trifon, ke via agado estas nelegala, tio estas nerefutebla. Prefere konfesu mem tion, por ke ni ne arestu ankaŭ vin estonte.
– Mi ne povas konfesi ion, kio ne estas vera. Nia agado estas tute iegala.
La estro premis la sonorilbutonon. Eniris policisto, kiu militsalutis lin, kliniĝante ĝis la planko. Li ordonis al li voki iujn personojn, Eniris viro, kiu proksimiĝis al mi, kaj virino, kiu komencis konversacii kun la estro. Antaŭ la viro, kiu donis al mi skribilon, paperujon kaj paperfolion, mi faris skribajn depoziciojn, kiujn li prenis kun si. La estro, ŝajne forgesinte pri mi, sin turnis al mi:
– Vi estas libera. Iru for!
– Sed kiel foriri, sinjoro estro, mi apenaŭ povas eliri ĝis la pordo.
– Diru, kien vi deziras iri?
– Eble en iun drinkejon por tranokti. Jam vesperiĝis.
Ekstere efektive vesperiĝis. La estro denove sonorogis kaj ordonis al la policisto, ke du policistoj portu min al iu drinkejo por tranokti.
La sama policisto prenis denove min en la brakojn kaj min malsuprenigis. La policistoj denove kolektiĝis kaj komencis konversacii libere kun mi. Iu demandis min ĉu mi vere posedas ĉifron, alia – ĉu vere mi sendis telegramon al la ĉefministro, denove alia – kial mi tondigis mian hararon, kaj ne portas hararon kiel la aliaj komunistoj. Mi respondis dekstren – maldekstren laŭ la demandoj – al la mokoj ironie, al la malspritaj demandoj – ŝerce moke. Mi demandis la policiston kion signifas ĉifro, ĉar tiam mi ne konis tiun vorton, sed ankaŭ li ne sciis. Fine du policistoj prenis min surbrake kaj ni ekiris. Komence portis min unu el ili, kaj kiam li laciĝis, transdonis min al ia alia. La irado daŭris sufiĉe longe. La bildo denove estis malgaja.
Oni portis min al drinkejo "Starijat Gjol" (La Malnova Lago). Tie mi konatiĝis kun iu avo Velĉo, kies filo estis mortigita dum la eventoj de 1925. Li sidiĝis apud mi, regalis min. pagis al mi la vespermanĝon kaj volis ke iu transportu min al lia domo. Sed post kelka tempo eniris la serĝento Goĉo, ekrigardis lin bruske kaj maldelikate lin forpelis. Poste li sidiĝis persone al mi kaj provis iniciati konversacion. Li asertis, ke li estas pli granda komunisto ol mi, sed ke ankoraŭ ne venis la konvena tempo, do ankaŭ mi devas rezigni la komunismon. Ni sidis dum foriris ĉiuj klientoj kaj la drinkejmastro fermis la drinkejon. Nur tiam Goĉo foriĝis kaj liberigis min de sia ĉeesto.
La sekvan tagon mi luis veturigiston el vilaĝo Litakovo por min transporti al Radotina. Li prenis de mi sepdek levojn. En nia vilaĝo, sur la placo, ĉirkaŭ kvindek personoj ĉirkaŭis min por ekscii ĉu oni batis min kaj kial oni min arestis. Hejme mi trovis la vidvinon de Koco kaj multajn aliajn virinojn, kiuj konsolis panjon. Ŝi tamen estis preskaŭ certa, ke mi ne plu revenos. La vilaĝestro estis disfamiginta pri tio, ke ĉe la traserĉo en mia hejmo, oni trovis la membrokartojn kaj deklarojn de la partianoj. Ilia membreco jam fariĝis publika, kaj ili terure ektimis, iliaj edzinoj ploris. La teruro, enradikita en 1925, ĉiam ankoraŭ regis en la vilaĝo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.