|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La spiritaj suferoj venigis ankaŭ fizikan malfortecon. La somero 1941 estis tre malbona, nuba, kaj mi ne povis regule sunumi min. Fojfoje la mateno estis klara, sed ĝuste ĉirkaŭ la 10–11 horo, tempo plej taŭga por sunbanoj, aperis densaj nuboj kiuj kaŝis la sunon. Iujn tagojn mi apenaŭ sukcesis min sunumi, dum kvin aŭ dek minutoj, la ĉielo kovriĝis per nuboj, komenciĝis vento aŭ pluvo. Mi haste min vestis kaj rapidis al la ĉambro.
Jam en la aŭtuno mi sentis dolorojn ĉe la dorso, nokte mi ne povis turni min de la desktra flanko al la maldekstra en kuŝa pozicio, sed devis leviĝi kaj sidiĝi en la lito. Tage mi ne povis sidi sen apogi la dorson. Ĉar ankaŭ alifoje mi havis similajn dolorojn, mi atendis, ke ili forpasu per si mem. Tamen la malsano ne nur ne forpasis, sed male – ĝi plifortiĝis. En la vintro la doloroj translokiĝis al la maldekstra flanko de la lumbo, kaj mi ne nur devis sidi apogite, sed devis proksimigi la seĝon al la lito kaj per ĉiuj fortoj premi la lumbon al la lito. Finfine ankaŭ tio ne helpis. Mi devis konstante kuŝi. Sed en la fino de la vintro eĉ kuŝado ne povis savi min de fizikaj doloroj.
Ankaŭ la vintro 1941-42 estis terura. Neĝo kaj frosto. La trafikiloj estis neregulaj. Homo en mia situacio ne povis veturi en tia vetero. Mi kuŝis sen iu ajn medicinista helpo. Mi skribis kelkajn leterojn al d-ro Bogdanov kaj d-ro Valkov. La unua sendis al mi alonalon, la alia rekomendis al mi saridonon. La medikamentoj parte mildigis la dolorojn, sed tag-al-tage mi senfortiĝis, la temperaturo altiĝis.
Nur en marto mi sukcesis viziti d-ron Valkov. Li turnadis min, premis la ŝultrojn, sed la doloroj en la lumbo ne malpliakriĝis. D-ro Valkov konkludis, ke la doloroj ne devenas de nova fajrujo de osta tuberkulozo, sed estas neŭralgiaj. Li preskribis al mi kalcion, saridonon, pulvorojn kontraŭ temperatur-altiĝo. Sed nenio helpis. Kaj la 13-an de aprilo 1942 mi denove iris al Aleksandrov-Hospitalo, ĉe d-ro Ploskov, kiu min akceptis kiel ĉiam, afable, amike.
Rentgenfotaĵo de la spino. Nenio speciala. Rentgenfotaĵo de la pulmoj. Nenio speciala. Esploro de la renoj. Nenio speciala. Ĉio en ordo.
– Sed, s-ro doktoro, kio kaŭzas la dolorojn? – mi demandas d-ron Ploskov.
– Pro la deformiĝo de la spino, kiu grandiĝis, vi havas devian premon de la vertebroj. El tio aperas la neŭralgiaj doloroj, kiujn vi havas. Krom tio ankaŭ la fistulo senfortigas vin kaj komplikas la staton. Sed ne timu, ĉio pasos.
Mi dubis ke ĉio pasos, sed ĉiam la paroloj de d-ro Ploskov trankviligis min, inspiris al mi kuraĝon.
Laŭ lia preskribo oni komencis regule injekti al mi kalcion kaj dekstrozon. En seria apliko: dek tagojn injektado, dek tagojn ripozo. Jam post la unua serio la temperaturo malaltiĝis. Post la dua serio malaperis la stomaka perturbo kaj la apetito revenis. Post dumonata kuŝado mia stato videble reboniĝis, kio estis konstatebla ankaŭ laŭ mia vizaĝo. La doloroj ĉe la lumbo malintensiĝis. Mi komencis sidi sur la lito. Oni regule faris al mi ankaŭ kvarcajn varmigojn al la dorso. Sed fine de la tria monato la stomaka perturbo reaperis, mi sekvis kelkajn tagojn, malgraŭ la malpermeso de la kuracistoj, dieton, konsumante nur jahurton, kaj mi denove malsaniĝis. Mi forlasis la hospitalon la 23-an de junio 1942 kaj pasigis dek tagojn en kvartalo Nadeĵda ĉe miaj kuzoj (ĉe la familio de onklo Stamen). Ankaŭ tie ĉi la stomaka perturbo ne forlasis min, kaj ĉe dieto kun jahurto mi suferis konstipon. Mi moviĝis, sed tion mi faris pli malfacile ol antaŭe, kvazaŭ mi portus ian ŝarĝon surdorse. En iuj tagoj la lumbo ege doloris. Denove mi povis legi, apoginte la dorson ĉe la fenestro.
En la malsanulejo mi konatiĝis persone kun Doĉka kaj kun ĉiuj miaj sofiaj amikoj, kiujn mi konis nur per leteroj. Ili vizitis min amase, kaj la teda hospitala reĝimo varmiĝis dum unu-du horoj. Ĉe mi konstante troviĝis Vesa kaj faris al mi diversajn komplezojn; nia longjara amikeco ankoraŭ pliprofundiĝis. Flustre ni komentis la situacion, kelkiam eĉ kverelis, ĉar ĉe mi ankoraŭ ne malaperis la lastaj restaĵoj de pesimismo.
Mi revenis vilaĝen kun la espero, ke sunumado, freŝa aero kaj bona manĝaĵo kontribuos por la plena malapero de la doloroj. Sed okazis tute male – post unu monato mi ne povis ellitiĝi. La 4-an de aŭgusto mia fratino min portis en siaj brakoj en la ĉambron kaj min metis sur la liton. Krom la doloroj de la lumbo, aperis teruraj doloroj kun tremoj en la piedoj. Ĉiutage mi glutis kombinitajn pulvorojn. Mi ne povis turniĝi en la lito. La stomaka perturbo prenis teruran formon. Denove mi ege malfortiĝis.
La 15-an de aŭgusto oni transportis min en kuŝa pozicio al la Botevgrada malsanulejo, kie d-ro Valkov dum dudek kvin tagoj faris al mi dudek kalciajn injektojn. Ili denove ebligis al mi sidi en la lito. Sentinte, ke mi povas veturi, mi tuj direktiĝis de Botevgrad al Sofio, al d-ro Ploskov, kiun oni avertis pri mia stato. Denove enjektado per kalcio kaj dekstrozo. Sed la doloroj ĉe la lumbo ne ĉesis.
Pasis monatoj. Al miaj amikoj tedis viziti min. Jen, la aŭtuno finiĝis, venis ankaŭ la unuaj tagoj de la vintro, kaj mi ankoraŭ kuŝis en la malsanulejo. La doloroj ne malaperis – jen iom mildiĝas, jen denove akriĝas aŭ ĉe la desktra, aŭ ĉe la maldekstra flankoj. La temperaturo estis normala. Nur la pulso estis inter 100 kaj 120. Mi konstante prenis kombinitajn pulvorojn. Por forigi la enuon kaj la malgajon, kiuj min premis, mi komencis relabori la manuskripton de mia lasta libro. "Amo kaj geedziĝo", kiun mi verkis dum mia unumonata kuŝado en la vilaĝo. Mi skribis ĝin duonkuŝante sur la maldekstra flanko kaj apogante min sur la kubuto, ĉar ĝi estis la sola sendolora pozicio.
Ĉiutage post la kuracista vizitado je la 10-a horo 30 minutoj kaj post la injektado, mi metis la manuskripton sur la liton, plene kurbiĝis kaj komencis skribi. Mi skribis ankaŭ en la Sankta Vespero. Por tiu vespero oni organizis en la malsanulejo kristarbon kun bagatelaj donacoj por la malsanuloj kaj pli grandaj por la oficistoj. Kolektiĝis la tuta personaro – kuracistoj, flegistinoj, sanitaraj laboristoj kaj malsanuloj, kapablaj stari. Mi estis sola en la dulita ĉambro. Oni forgesis pri mi. Mi fartis malbone, estis maltrankvila. Mi kontrolis la pulson– 120 batoj. Mi kuŝiĝis, sed dum la nokto mi eksentis en la brusto. ion similan al astmo. Ne povis regule spiri. Venigis la deĵorantan flegistinon, kiu donis al mi kofeinon kaj mi povis endormiĝi. Sed post tri-kvarhora dormo mi vekiĝis kaj maldormis ĝis la mateno. Mi fartis malbone. Matene mia temperaturo altiĝis kaj mi ne havis apetiton. Eltrinkis la teon, sed post nelonge ĝin vomis. Komenciĝis terura tusado. Subite malfermiĝis la dorsa fistulo, cikatriĝinta antaŭ kelkaj monatoj. Ekfuriozis ankaŭ la fistulo ĉe la abdomeno. Aperis terura stomaka perturbo. La temperaturo atingis 39.7 gradojn. En tia stato mi renkontis Kristnaskon.
Kvar tagojn kaj kvar noktojn mi senĉese vomis, la ostaro kraketis pro streĉo. Nenion mi povis meti en la buŝon krom akvo kaj teo, sed mi ilin tuj vomis.Oni bandaĝis min dufoje dum la tagnokto.
Kio okazis al mi? Aŭ mi malvarmumis, aŭ mi malsaniĝis de gripo. Sed ĉiuj malsanoj prenis ĉe mi specifan formon.
Post semajno ĉio pasis escepte de temperaturo kaj tusado. Ankaŭ la apetito ne revenis. Mi ricevis ĉiutage 300 gramojn da tritika pano, sed mi disdonis ĝin al la aliaj. Vane mi uzis tri diversajn medikamentojn kontraŭ la tusado. Ĝi, kvankam ne en la antaŭa akuta formo, daŭris plu. La temperaturo konstante faris grandajn saltojn. En mia menso enradikiĝis la supozo pri tuberkulozo. En marto oni faris novan rentgenan fotaĵon de la pulmoj. Mankis io ajn malbona. Mi iom trankviliĝis. Mi forlasis la malsanulejon la kvinan de aprilo 1943, kiam oni preparis ĝin por evakuado. Revenis vilaĝen kun la tusado.
Denove la supozo pri la flava gastino aperis en mia menso. La rentgeno malkovris nenion.Mi sendis al Vesa kraĉaĵojn por esplorado en la malsanulejo. D-ro Ploskov ordonis al mi ĉesigi la sunumadon, kuŝi dum la pli granda parto de la tago, trinki salitan akvon ktp. La esplorado denove donis negativan rezulton – baciloj mankis. Mi retrankviliĝis anime. Sed la tusado ne ĉesis, eĉ iufoje fariĝis tutsimple terura. Vane mi provis diversajn medikamentojn kontraŭ tusado – nenio helpis. La doloroj de la lumbo malintensiĝis kaj mi komencis moviĝi tra la korto, eĉ dufoje, kvankam tre malfacile, mi eliris en la vilaĝo.
En junio ekdoloris la dekstra kruro en la sida parto. Komence la doloroj ne estis seriozaj kaj de tempo al tempo pasis. Sed poste la kruro ŝvelis, la doloroj plifortiĝis, ne plu pasis eĉ por momento kaj malhelpis al mi moviĝi. Nur penege mi sukcesis iri ĝis la kortpordo. Meze de junio mi denove veturis al rentgena kontrolo ĉe d-ro Valkov en Botevgrad. La pulmoj – en ideala stato, ĉio normala. Oni trovis nur komencan emfizemon, kiu kaŭzis la sufokiĝon. Pri la kruro oni nenion povis diri, necesa estis rentgena fotaĵo. Denove medikamentoj kontraŭ tuso, fluida kalcio k.a.
Samtempe la abdomena fistulo post naŭjara ekzistado produktis novan absceson kaj novan kanalon. Mi informis pri tio d-ron Ploskov kaj li respondis, ke estas nenio danĝera.
Post tri-kvar semajnoj d-ro Valkov ree vizitis kaj esploris min hejme. Mi estis tre malgrasa. La esplorado montris nenion maltrankviligan. Malbona estis mia tusado kaj doloris min la kruro. Krome, denove mi havis teruran stomakperturbon, kontraŭ kiu la antaŭaj medikamentoj ne efikis. Estis denove necesa kalcia terapio. Ni interkonsentis kun d-ro Valkov, ke mi iros al la malsanulejo de Botevgrad ĉe lia kolego Lazarov, kie mi restos ĉirkaŭ dudek tagojn por dieto kaj kalciaj injektoj.
La 15-an da aŭgusto mi vizitis d-ron Lazarov. Sed li ne similis al Valkov kaj Bogdanov, li estis fiera persono, erarinta ĉe la elekto de sia profesio. Li ne deziris akcepti min, simple ne volis aŭskulti min. Mi kulpigis lin pri burokratismo, pedanteco, manko de humaneco. Orientiĝinte kun kia persono li kunpuŝiĝis, li mildiĝis kaj konsentis akcepti min. Sed en la malsanulejo regis terura mizero. Mankis bandaĝmaterialoj, mankis jahurto, sed mi pro la stomaka perturbo devis konsumi nur jahurton. Mi apenaŭ toleris ok tagojn, estis mortonta pro malsato, kaj forkuris hejmen.
En nia vilaĝo mi renkontis la bopatron de nia progimnazia direktoro, d-ron Viktor Nikolov. Ni interkonsentis, ke li faros al mi injektojn. Mi petis lin preni de mi modestan honorarion, ĉar pro la longa kuracado miaj monrimedoj estas ege limigitaj. Li ofendiĝis, diris, ke monon de mi ne prenus. Donis al mi recepton por kalcio "Sandoz", la plej bonkvalita, kaj per miaj lastaj ducent levoj mi aĉetis kvin ampolojn "Sandoz".
Sed pasis tago, pasis du, tri, tamen d-ro Nikolov ne venis. Mi sendis al li familianon peti lin pri vizito al mi, sed li aŭ mankis, aŭ estis okupita. Mi neniam havis tian kazon. Al mia kuzo Koljo mi diris, ke li malhoneste min trompis, ke li igis min elspezi la lastan monon por multekostaj injektoj kaj poste ne venis apliki ilin. Li venis sabate je la 15-a horo por diri al mi, ke la sekvan tagon je la 16– a horo li forveturos. Volis fari al mi ĉiujn kvin injektojn sabate! Mi ricevos ŝokon pro la kalcio, sekve de kiu la tusado kaj la pertubo estos likviditaj. Mi ne kuraĝis, tamen konsentis nur pri du injektoj sur brakoj. Ĉiu ampolo entenis dudek kubojn da fluidaĵo. Mia tuta korpo ekflamis!
D-ro Nikolov forveturis, kaj la tri injektoj restis nemetitaj. Mia stato senĉese malboniĝis. Mi ne plu povis iri eĉ ĝis la korta pordo, apenaŭ povis malsuprentreniĝi sur la ŝtuparo kaj tutan tagon pasigis sidante antaŭ la domo, sur la sama loko. Mi hezitis ĉu reiri al la malsanulejo aŭ resti hejme. Mi senĉese korespondis kun Vesa, kiu informis min, ke d-ro Ploskov estas mobilizita kaj ke en la Unuaranga Hospitalo restis nur d-ro Vasilev, kiu apenaŭ sukcesas plenumi la grandegan laboron. Ŝi konsilis al mi reiri al la hospitalo. Premate de fizikaj doloroj, esperante ke almenaŭ parte mia sanstato pliboniĝos, mi komencis prepari min por nova veturo al Sofio. Unue mi devis certigi min finance. Mi vendis librojn el mia biblioteko por du mil levoj.
La 27-an de septembro 1943 mi denove aperis en la malsanulejo, instalita en la Sofia lernejo "Graf Ignatiev". Anstataŭanto de mia amiko estis d-ro Dimitrov, la sama, kiu en 1934 min esploris en Botevgrad. Ni ne rekonis unu ia alian. Komence li renkontis min kiel d-ro Lazarov – li ne deziris eĉ akcepti min. Sed poste ni rekonis unu la alian kaj mi ŝanĝis mian opinion pri li. Konatiĝinte funde kun mia malsano kaj ĝia multjara evoluo, li venis al la ideo pri nova operacio por izoli la malsanan inteston, por ke nutraĵo ne pasu tra ĝi, lasi ĝin ripozi. Eble en tiu situacio la fistulo per si mem malaperos. Kaj se tio ne okazos, oni povus per nova operacio, post duonjaro aŭ eĉ post jaro forigi la fokuson mem de la inflamo. Tiamaniere mi povus saviĝi de tiu fistulo, kiu malsanigis mian tutan organismon. La operacio ne estas riskoplena, se ĝi estus tia, li ne proponus ĝin al mi. Sed eĉ se ĝi estus riskoplena, mi akceptus ĝin, ĉar mi tenis min eĉ je pajlero, same kiel dronanto. Lastatempe la sekreciado de la fistulo fariĝis tre intensa, la doloroj – same, la temperaturo estis konstante alta kaj nenio alia povus helpi al mi, krom nova operacio.
Mi konsentis kaj d-ro Dimitrov komencis serioze okupiĝi pri mi. Unue oni esploris per rentgeno la staton de miaj pulmoj kaj de la kruro. La fotaĵo de la pulmoj estis malsukcesa kaj oni esploris kvinfoje la kraĉaĵojn, sed bacilojn oni ne trovis. Ankaŭ la osto de la kruro estis sana. Poste mi glutis kontraste koloritan kaĉon kaj oni fotis la abdomenon, sed mi supozas, ke de ĝi d-ro Dimitrov ne povis ekscii tion, kion li bezonis. Finfine venis la momento por la operacio mem.
Ĝi evidentiĝis tre peza kaj danĝera kaj daŭris 2 horojn kaj 15 minutojn. Oni denove komencis per loka anestezo, kaj poste, kiam komenciĝis la manipulado de la kunkreskaĵoj, oni faris ĝeneralan anestezon. Ankaŭ tiun ĉi operacion mi eltenis peze, multe pli peze ol la antaŭaj. Kvar tagojn mi senĉese vomis, kaj mian vivon oni subtenis per dormigaj injektoj kaj dekstrozo en la vejnojn. Poste, laŭ la esprimo de iu kuracisto, mi "transpasis Rubikonon". Mi komprenis, ke mi vivos kaj komencis akcepti iom da nutraĵo. Sed en la malsanulejo mankis konvena nutraĵo, kaj ankaŭ ekstere estis neeble trovi. Mi petis freŝan lakton sed apenaŭ post du semajnoj mi havigis al mi kontrabande ofican noton pri freŝa lakto. Tiam mi ne plu emis manĝi lakton, sed ion kuiritan. En la malsanulejo oni nutris nin per brasiko, fazeolo kaj aliaj senviandaj manĝaĵoj, ĉar ĝuste tiam komenciĝis senvianda semajno. Mi ege malsatis.
La trian tagon post la operacio ŝvelis miaj kruroj. La ŝvelaĵoj, precipe tiu de la maldekstra kruro, estis akompanataj de teruraj doloroj. Denove esplorado de la urino, de la sango ktp. La renoj estis sanaj, la urino – normala, ankaŭ la koro – sana. Venadis ankaŭ kuracistoj el la fako pri internaj malsanoj, sed oni ne sukcesis malkovri la kaŭzon de la ŝvelaĵoj. La kuracistoj de la kirurgia fako opiniis, ke la ŝveloj estas sekvo de malsatado. Malaperis la ŝvelo de la dekstra kruro,escepte de tiu de la sida parto, kun kiu oni min akceptis en la malsanulejon. Sed la ŝvelo de la maldekstra kruro restis. La tagoj pasis, sed la ŝveloj ne malaperis. Komenciĝis la bombardoj de Sofio. La unua okazis jam la duan tagon post mia operacio. La lernejo skuiĝis de la eksplodoj. La elektra reto ne funkciis regule, kaj vepere oni kontrolis la temperaturon lumigante per poŝaj elektrolampetoj. Ni vespermanĝis en mallumo. La ŝveloj de miaj kruroj ne malaperis kaj oni donis al mi neniujn medikamentojn, oni nur bandaĝis min. Plua restado en la malsanulejo prezentis ne nur malsatan reĝimon, sed ankaŭ riskon, ke post iu pli intensa bombardado kaj difekto de la transporto mi ne povus reiri hejmen.Mi decidis forlasi la malsanulejon, kion mi faris la 27– an de decembro, ĝuste post tri monata kuŝado kaj ĝuste du semajnojn antaŭ la terura bombardado de Sofio la 10-an de januaro 1944, kiu rompis la fenestrovitrojn kaj la plafonon de la nova ejo de la hospitalo en la lernejo.
Post mia reveno hejmen, mia sanstato denove malboniĝis. Tie ĉi mankas kuracisto por fari al mi kalciajn injektojn, kiuj almenaŭ parte povus plibonigi mian staton.
Ankaŭ nun, kiam mi finskribas jenajn liniojn, mi kuŝas en la lito tute senmova, servata de mia maljuna patrino, kiun mi faris flegistino. Ambaŭ fistuloj – dorsa kaj abdomena – terure sekrecias. Mi ne povas trovi materialon por ilin bandaĝi. La du kruroj restas ŝvelaj, la dekstra – ĉe la sidoparto, la maldekstra – ĉe la femuro kaj la genuo, ambaŭ kun teruraj doloroj, kiuj ne permesas al mi turniĝi, moviĝi. La kuracisto de la centra komunumo, mia persona amiko, ofte vizitas min, sed per nenio povas min helpi. Skuegas min terura tusado, ne permesanta al mi iom kuŝi trankvile, ripozi. Mi supozas, ke mi malsaniĝis de tuberkulozo, sed la nova esplorado de la kraĉaĵoj en la sanatorio por ftizuloj en Iskrec denove pruvis, ke mankas baciloj. Renoviĝis ankaŭ la neŭralgiaj doloroj ĉe la lumbo. Ĉiutage mia temperaturo atingas 39 gradojn, akompanate de febro kaj malfortiĝo, kaj mi konstante prenas pulvorojn.
Mia vivo estingiĝas, sed tre malrapide, tre suferige. Mia tiel malforta kaj disbatita organismo obstine luktas kontraŭ la morto. Vere mirinde, de kie ĝi prenis fortojn por rezisti kontraŭ tiom multe da fizikaj suferoj. Eble grandparte tio ŝuldiĝas al la spirito. Mi ĝisvivis kvardekjaran aĝon, kio estas eĉ tro multe por nia ŝtorma epoko. Mi opinias, ke tiu vivo estis fruktodona kaj lasos spuron post mi. Ĝi estas ekzemplo, ke "el nenio povas estiĝi io" eĉ sub plej mabonaj kondiĉoj, nur se oni havas deziron kaj volon fari ion el si.
La vivo iom post iom estingiĝas ĉe mi. Kiom longe daŭros mia agonio – ne sciate. Mi akceptos la finon trankvile, firme, same kiel mi akceptis ĉiujn malfeliĉaĵojn kaj maloportunaĵojn en la vivo. La ununura deziro, kiu ankoraŭ min tenas blinde al la vivo, estas la deziro ĝisvivi kaj ĝisatendi la realigon de la granda idealo, por kiu milionoj da homoj oferis sian vivon. Sed tio prezentas egoismon de malsanulo, kiu mortas sur sia lito, kaj ne sur la batalkampo, en la malliberejo aŭ sur la eŝafodo. Ĉiuj ĉi bonegaj homoj batalis, esperante ĝisvivi la realigon de tiu idealo, sed ilia vivo eniris la piramidon de homaj vivoj ĝis oni sukcesos realigi la idealon. Ĉar, kiel estis ĝis nun, ĉiu guto da homa libereco estis akirita per riveroj da homa sango.
En tiu batalo mi perdis kaj plu perdas multajn el miaj plej bonaj amikoj kaj kamaradoj, kiujn mi ne povas forgesi. Sed la ekzekutisto ne sukcesos ekstermi ĉiujn. Multaj el ili restos vivaj kaj zorgos pri la eldono de tiuj notoj, kiam mi ne plu ekzistos.
Mia lasta testamento, mia peto al ili estas: pardoni al mi la malkuraĝon, kiun mi manifestis en la unua momento de la invado en Sovet-Union, prizorgi la sorton de la restontaj vivaj membroj de mia familio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.