La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

18

Komence de 1931 okazis nova polica traserĉo de nia hejmo. La policagento Grigorov venis rekte el la Direkcio de Polico por konfiski miajn esperantajn korespondaĵojn kaj kontroli, ĉu ili ne enhavas ion danĝeran. Mi apenaŭ sukcesis savi la fotaĵojn kaj la bildkartojn. Ĉirkaŭ du-tri kilogramojn da korespondaĵoj oni konfiskis kaj forportis al Sofio. La agento donis al mi adreson de kie mi povus serĉi ilin: Direkcio de Polico, fako "Sekureco de la ŝtato", Nikola Geŝev. Se la leteroj ne estas danĝeraj, oni redonos ilin al mi. Oni tamen neniam redonis ilin.

Tiutempe mi komencis aperi inter la samvilaĝanoj. Antaŭe mi neniam iris tra la vilaĝo, krom kiam la kamaradoj portis min lige kun iu grava okazo. Nun jam ĉiujn festotagojn mi iris al la centro de la vilaĝo. Komence estis por mi malfacile iri. De nia domo ĝis la vilaĝa placo la distanco estas ĉirkaŭ ducent metrojn longa. Ĝin mi pasis kun kelkaj ripozoj ire kaj reire. Kutime mi iris al la vilaĝo posttagmeze kaj revenis en malfrua vespera horo. En la komenco mi ege laciĝis, sed poste kutimiĝis.

Komencinte eliri, mi jam povis multajn aferojn aranĝi pli facile kaj pli akurate. Ĉiumomente mi povis vidi partianojn kaj junulojn kaj komisii al ili iun taskon sen voki ilin al mi hejmen.

Multajn jarojn mi ne vizitis la kamparon kaj eĉ forgesis kie troviĝas niaj agroj. Ekster la vilaĝo mi eliris nur kiam oni min arestis aŭ kiam mi veturis ien. Mi tute izoloĝis de la naturo kaj tio tre pezis al mi, sed kion fari...

Ĉiun aŭtunon mi aĉetis melonojn de Mezdra por ilin vendi en nia vilago kaj tiamaniere gajni iom da mono. Mi tranoktis en la butiko. Kiam la veturigisto ne estis mia proksimulo aŭ ne scipovis mem elekti la melonojn, ankaŭ mi eniris la ĉaron kaj veturis al Mezdra por aĉeti melonojn, pri kiuj ankaŭ mi mem nenion komprenis. Survoje mi noktis en la salikaro apud rivero Iskar. Vekiĝinte mi ofte vidis roson sur miaj kovriloj. Sed la utilo estis mizera – mi apenaŭ sukcesis gajni tricent-kvarcent levojn. La vilaĝo estis malgranda, la vilaĝanoj ne havis monon kaj krom mi vendis melonojn ankaŭ du-tri butikistoj kaj drinkejmastroj, tial la klientoj dividiĝis. Miaj klientoj plej ofte konsumis kredite kaj poste ne pagis, precipe la junuloj.

En 1931 okazis grava evento – elektoj de parlamentanoj. Lige kun tio la policaj traserĉoj en mia hejmo plioftiĝis. Kaj post la elektoj la traserĉoj daŭris lige kun la tagoj de pli intensa politika aktivado.

La elektoj proksimiĝis kaj ni mobilizis niajn fortojn. El Novaĉene oni ofte venis kaj portis direktivojn kaj presaĵojn. Ni sciis kaj ankaŭ la aŭtoritatuloj bone komprenis ke ni ne povas elekti nian deputiton en la subdistrikto. Sed la adeptoj de la Popola Bloko skismiĝis: formiĝis oficiala listo fronte kun advokato Boris Pavlov el urbo Etropole, demokrato, dua kandidato en la sama listo – Stojan Velev el nia vilaĝo, kaj alia, neoficiala listo fronte kun Minĉo Stamboliev el Botevgrad, agrarano, kaj Stefan Sariev, naciliberalo. Stojan Velev venis al mi kun peto igi la membrojn de la Laborista Partio subteni lian kandidatecon, lasante voĉdoni por la Laborista Partio nur etan grupon da partianoj nur por konservi nin politike. Mi diris al li, ke tio ne eblas. Ni prezentis nian propran liston fronte kun Ivan ĥaĝijski (Stranĝa) el Novaĉene, kiu jam havis la postulatan de la elekto-leĝo minimuman aĝon de tridek jaroj. Oni sendis al ni kvincent arĝentkolorajn balotilojn por ke ni disponu pri certa rezervo, se la polico konfiskus parton de balotiloj. Oni sendis al ni multe da propagandaj afiŝoj, kiujn ni gluis en la vilaĝo kaj disdonis inter la elektontoj. Ĉiuj partioj faris grandajn publikajn kunvenojn. Ankaŭ ni organizis grandan kunvenon en la lernejo kun oratoro Vasil Vasilev, studento el vilaĝo Laĵene. Eksciinte ke li oratoros kaj ke oni lasis al ni agi nur per lokaj aktivuloj, mi ektimis, ke la kunveno fiaskos. En la lernejon venis amaso da homoj, denove ĉeestis virinoj kaj fraŭlinoj. Ĝuste antaŭ ol mi jam volis malfermi la kunvenon, venis al mi policisto kaj postulis ke mi montru la permesilon de la vilaĝestro pri publika kuveno. Permesilon ni ne havis. La vilaĝestro kaŝiĝis, supozante ke ni faros la kunvenon sen lia permeso, por ke li ne portu respondecon. Sed la policistoj ne cedis, ni fine trovis la vilaĝestron kaj ricevis la permeson. Mi malfermis la kunvenon per kelkaj vortoj kaj prezentis la parolon de Vasil Vasilev. Li parolis tiel bone, tiel entuziasmige, ke li min surprizis kaj emociis. La lerneja salono resonegis de aplaŭdoj, aplaŭdis ankaŭ la agraranoj, venintaj aŭdi ankaŭ nian platformon, aplaŭdis kaj junuloj kaj maljunuloj. Nia kunveno pasis sur plej alta nivelo el inter ĉiuj vilaĝoj de la subdistrikto.

Du – tri tagojn antaŭ la elektoj venis al nia vilaĝo polica bando. Ni ĉiuj supozis, ke oni arestos parton de la opoziciularo. Sed baldaŭ ĉio fariĝis klara: oni volis bategi la vilaĝestron, ĉar li permesis al ĉiuj opoziciaj partioj organizi publikajn kunvenojn. Agento faris raporton kontraŭ la vilaĝestro kaj nun la multnombra polica bando volis lin aresti kaj mistrakti. Sed ankaŭ la vilaĝestro aplikis antaŭgardajn rimedojn. Sur la placo oni estis konstruanta domon. Li arigis la konstruistojn, kiuj komencis, kun adzoj ĉe la manoj, promenadis silente sur la placo, kune kun la komunumaj servistoj kaj multaj vilaĝanoj. La bando komprenis, ke ĝi ne povos plenumi sian intencon kaj forbalaiĝis el la vilaĝo.

En la tago de balotoj mi estis reprezentanto de nia partio en la balota buroo. La tago pasis trankvile. En la vespero ni nombris kvardek sep arĝentajn balotilojn. Tian rezulton en nia vilaĝo ni ne havis eĉ antaŭ 1925. La reganta partio "Sgovor" ricevis cent dudek voĉojn, la oficiala listo de la "Nacia Bloko" – ĉirkaŭ cent kvardek, la neoficiala – ĉirkaŭ tridek, kaj la socialdemokratoj – ĉirkaŭ dek kvin. En la tuta subdistrikto ni ricevis ĉirkaŭ okcent voĉojn, la du blokaj listoj – tri mil tricent voĉojn, "Sgovor" – tri mil naŭcent kaj gajnis la du deputitajn lokojn. Sed la rezulto en nia subdistrikto ne estis karakteriza por la tuta lando.

"Sgovor" fiaskis kaj falegis sub la pezo de siaj krimoj kaj ni kun ĝojo eksciis, ke la Laborista Partio havas tridek du deputitojn.

Post la balotoj la baraĵo malŝtopiĝis. Komenciĝis strikoj en la tuta lando. La registaro de "Popola Bloko" frakasis ilin per polico kaj armeo. La iluzioj pri demokratio, popola regado ktp. rapide vaporiĝis. La klasbatalo akriĝis kaj pli profundiĝis. Kreskis la laborista gazetaro. Komencis aperi ankaŭ ĵurnalo "Rabotniĉesko-Selsko Zname" (Laborista-Kamparana Standardo), organo de la parlamenta grupo de la Laborista Partio. De ĝi ni ricevadis dek kvin ekzemplerojn, de "Rabotniĉesko Delo" (Laborista Afero) – dek kvin, de "Meĵdunaroden Rabselkor" – dek, "Mladeĵka Iskra" (Junulara Fajrero) – dek, "Svobodomisleŝt" (Liberpensulo) – kvin, de la sindikata ĵurnalo "Edinstvo" (Unueco) – kvin, multajn broŝurojn kaj alvokojn, la ĵurnalon "Eĥo", "Pogled", "Relef", "Naŭĉna misal" (Scienca Penso), Laborista Literatura Fronto, po unu aŭ kelkaj ekzempleroj. Oni devis ĉion distribui, disporti, kolekti la abonmonon por la gazetoj.

La 28-an de aŭgusto la regiona partia komitato organizis grandan publikan kunvenon en vilaĝo Novaĉene kun oratoro el la Centra Komitato de nia partio. Oni sendis al ni deputiton. En tiu tago regule okazis granda kermeso en Novaĉene. Ni disgluis afiŝojn, agitis por la kunveno en ĉiuj vilaĝoj. La 27-an de aŭgusto mi iris aĉeti melonojn. La 28-an vespere mi alvenis gaste al Stranĝa en Novaĉene. Ankaŭ la oratoro jam estis veninta kaj same tiel loĝis ĉe Stranĝa. Li estis vilaĝano el Trakio, kun mallonga kamparana jako, larĝa ŝtofzono, tanitaj mokasenoj, peltoĉapo. En la domo se Stranĝa kolektiĝis ĉirkaŭ la parlamentano la plej aktivaj kamaradoj de Novaĉene kaj la apudaj vilaĝoj. En iu momento invadis la domon uniforma kaj civila policanaro, kiu invitis ĉiujn escepte de la parlamentano, viziti la policejon. Neniu volis iri kaj okazis granda kverelo. Fine, la kamaradoj decidis iri al la policejo, sed tie oni arestis ilin, kvankam la policistoj estis promesintaj al ili la malon. La novaĵo ĉirkaŭkuris la vilaĝon. Kolektiĝis multaj vilaĝanoj antaŭ la policejo kaj sub ilia premo la polico liberigis la arestitojn.

La sekvan tagon mi frue iris al la placo por vendi melonojn. El la urbo alvenis preskaŭ la tuta policanaro, ĉirkaŭ kvindek uniformaj policistoj kune kun sia ĉefserĝento. Kien ajn oni rigardis, oni ĉie vidis policuniformojn. La kunveno estis malpermesita. La ĉefserĝento rajdante promenis sur la placo. La malamikoj triumfis. Neniu povis eĉ supozi tion, kio okazis.

Ĉirkaŭ la dekdua horo oni levis permane la parlamentanon kaj li komencis oratori. La policistoj sin ĵetis kontraŭ la kunvenintojn, sed okazis interbatado kaj ili estis repuŝitaj. Iu kamarado el Novaĉene kaptis la sabron de la ĉefserĝento kaj la bridon de lia ĉevalo, kaj li turniĝis surloke sen povi moviĝi.

Tiam la policistoj komencis pafi. La kunvenintoj sin ĵetis al la surstrataj vendotabloj kaj komencis ĵeti kontraŭ la policistoj ĉion ĵeteblan: potoj, mokasenoj, hakiletoj kaj diversaj aliaj objektoj. Se mi troviĝus pli proksime, certe ankaŭ miaj akvomelonoj estus ĵetitaj kontraŭ la policistoj. Ekklakis ankaŭ ŝtonoj. La policistoj ekfuĝis, sed la ekscitita popolamaso persekutis kaj batis ilin. Ankaŭ la pli timemaj inter la publiko ekfuĝis. Okazis granda tumulto. Oni povis vidi kiel iu poto flugas tra la aero, trafas iun policiston kaj diseriĝas en dekojn da pecetoj. Multaj policistoj, pafintaj kontraŭ la homamaso, estis peze batitaj, aliaj forkuris kaj kaŝiĝis. La kunveno okazis, kaj posttagmeze la parlamentano forveturis.

La arestoj komenciĝis ĉirkaŭ la kvara horo posttagmeze, ili daŭris plu ankaŭ la sekvan tagon. Novaĉene svarmis de policistoj. Oni faris arestojn ankaŭ en apudaj vilaĝoj. Nur en nia vilaĝo neniu estis arestita. La trian tagon venis iu instruisto el Litakovo kaj alportis al mi protestan telegramon, por ke mi ĝin subskribu. Ni sendis ĝin al la ministro de Internaj Aferoj kun kopio al la laborista gazetaro kaj al la ĉiutaga ĵurnalo "Zarja", kie ĝi tuj aperis. Kaj ĉar en ĝi estis menciite, ke la arestitoj estis batitaj, la ĉefo de la subdistrikto Todorovski minacis min, ke "venos tago de repago". Kiam oni klarigis al li, kion mi prezentas fizike, li deklaris: "Eĉ se li estus duonhomo, li tamen repagos pro sia agado". Sed okazis tiel, ke dum la reĝimo de la Popola Bloko, malgraŭ la multnombraj traserĉoj, mi ne estis arestita en la subdistrikta policejo kaj ne renkontiĝis kun la nova policestro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.