|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En tiu jaro vizitis min la amo al virino, kvankam mi firme decidis defendi min kontraŭ tia amo. Ĝi venis subite kiel ventokirlo, mi travivis ĝin rapide kaj same tiel subite forpasis. Ĉio ĉi daŭris kelkajn monatojn. En tiu amo mankis la antaŭaj naivaj, junulaj platanaj sentoj. Ĝi estis tute tera, reala, forta, ĝi skuis min kiel uragano.
La junulino ne estis bela: ŝia haŭto estis bruna, ŝi ne estis eleganta kaj estetika. Sed malgraŭ la mankoj, kiujn mi bone vidis, ŝi estis alloga. Precipe altiranta estis ŝia karaktero. Mi konis ŝin jam de multaj jaroj. Ŝi estis de nia vilaĝo. Komence ŝi membris ĉe RMS, sed ankaŭ poste ŝi pluvizitis mian hejmon. Ni konversaciis pri seriozaĵoj, fojfoje ŝi restis ĝis malfrua nokta horo en mia ĉambro, ne ĝenante sin, ke ni estas solaj. Ŝi ŝatis miajn amikajn sentojn. Ŝi akre reliefiĝis inter la ceteraj vilaĝaj knabinoj per siaj seriozeco kaj inteligenteco. Aĝis dudek sep jarojn, malfruĝinte kun sia edziniĝo, ĉar devenis de malriĉa familio. Sed ŝi havis manierojn de intelektulino, kaj malriĉaj kaj simplaj fraŭloj ne kuraĝis peti ŝian manon, dum riĉulaj filoj ne turnis al ŝi atenton. Multfoje ŝi donacis al mi ŝtrumpojn, tukojn k.s.
La amo venis per si mem. Kaj la konfeso verŝajne neniam estus veninta, se ne estus okazinta malfeliĉa evento en ŝia vivo. Ĝi funde skuegis ŝin, kaŭzis al ŝi multe da moralaj suferoj kaj ŝi trovis kompaton, kunsenton kaj subtenon nur de mi. Mi suferis kune kun ŝi, ĉar mi amis ŝin. La konfeso venis ne rimarkite. Sen mia volo, sen mia deziro.
Nature, mi ne trovis reciprokecon. Sed la junulino plene min komprenis. Ŝi ne ofendiĝis, ne forkuris, ne ofendis min, kiel kondutus ĉiu alia vilaĝa fraŭlino. Ŝi diris, ke ŝi havas al mi nur amikajn sentojn, ke aliajn ŝi ne povas havi, kaj se ŝia ĉeesto kaŭzas al mi suferojn, ŝi estas preta ne plu viziti min. Tiu konduto tute senarmigis min. Mi ne povis ŝin malami, tial miaj suferoj fariĝis ankoraŭ pli pezaj. Sed mi ne povis forpuŝi, ne plu vidi ŝin, ĉar tiu –okaze mi pli turmentus min. Sed mi povis vidi ŝin mallongan tempon – baldaŭ ŝi translokiĝis en alian vilaĝon.
Mi travivis tre pezan someron. Kelkiam min obsedis malica sento kontraŭ mi mem, kontraŭ mia vivo, mia sorto kaj fine – kontraŭ mia malforteco. Sed mi ne estus homo, kiu el "nenio" fariĝis "io", se mi denove ne venkus.
Por tiu venko multe kontribuis nova konateco kun dekokjara knabino, kun kiu mi konatiĝis skribe per la helpo de nia komuna amikino . Ŝi konis min delonge el la rakontoj de tiu amikino kaj ege deziris ke mi korespondu kun ŝi. Sed mi havis tiom multe da amikqj en la tuta lando kaj eksterlande, ke mi apenaŭ sukcesis respondi al iliaj leteroj, tial mi ne atentis ŝian deziron. Sed nia komuna amikino insistis ke mi skribu al ŝi. Mi obeis. En la somero 1941 mi skribis al ŝi mallongan leteron.
Mi ricevis ampleksan entuziasman leteron, en kiu ŝi skribis, ke ricevinte mian leteron, ŝi volus krii pro ĝojo, fanfaroni antaŭ siaj kunlaboristinoj. Ŝi estis klaskonscia laboristino en fabriko "Bakiŝ". Mi komparis ŝian leteron kun la leteroj de mia amata junulino. Ili estis sekaj, plenaj de gramatikaj eraroj, ŝi trovis eĉ ne unu konsolan vorton por ĝin diri al mi. La letero de la juna knabino estis entuziasma, sincera, kora. Ankaŭ ŝi estis lerninta nur ĝis la unua klaso de la progimnazio kaj forlasinta la lernadon pro malriĉeco kaj drinkado de la patro. Sed la spertiĝo inter klaskonsciaj kamaradoj, ŝia natura inteligenteco ŝin metis pli alte kompare kun mia vilaĝa kamaradino. La skribmaniero de mia nova amikino estis bela por ŝia lerneja instruiteco, la lingvaĵo, la stilo min surprizis.
Tiutempe mi jam korespondis kun klaskonsciaj kamaradinoj – Suzana Sison Garti, hebreino, kaj Vesa Miĥajlova. Ili estis knabinoj kun karaktero, kun mondkoncepto, havis sian starpunkton pri vico da problemoj, kiujn ni ofte pridisputis. Ili ambaŭ estis inteligentaj – Suzana fininta gimnazion kun plej alta distingo, kaj Vesa ne fininta gimnazion pro malsanado, oficistino.
Doĉka Ivanova, mia nova amikino, estis laboristino, kreskinta en iu vilaĝo en la regiono de urbo Godeĉ. Restinte sen patrino en frua infaneco, ŝi kreskis ĉe drinkulo-patro kaj ĉe duonpatrino. Ŝia vivo estis vivo sen feliĉo kaj ĝojo. Tio kreis ĉe mi simpation al ŝi jam en la komenco. Alia cirkonstanco estis tio, ke ŝi jam en sia tria letero konfidis al mi, plendis pri iuj korproblemoj, ke ŝi suferas kaj bezonas amikan konsilon kaj helpon. Mi skribis al ŝi, ke por ŝi kaj por mi la amo ne povas esti ĉio en la vivo, ke ni havas multe pli gravan, grandiozan celon kaj ke pro ĝi ni devas venki niajn personajn sentojn kaj zorgojn. Posttempe ŝi mem konfesis al mi, ke mia letero ludis por ŝi grandan rolon por ŝin anime trankviligi, por la pli facila venko de la sufero. Tiel ni helpis unu la alian ne konante nin persone. Nia korespondado pludaŭris akurate. Ĉiu ŝia letero malkovris al mi ŝian belegan animon, ŝian grandan kredon pri la triumfo de la laborula popolo, ŝian noblan karakteron. Ŝi sendis al mi fotoportreton kun aŭtografo. Simpatia fizionomio kun esprimplenaj frunto kaj brovoj, grandaj belaj okuloj, gracia korpo kaj plej karakteriza en ĝi – grandaj blondaj harplektaĵoj, malsupren falantaj preter la oreloj.
Mia amo al tiu ĉi knabino kreskis tago post tago. Ankaŭ nun mi opinias, ke tiu amo estis nur amika. Kiel povas naskiĝi alia amo antaŭ ol ni vidus unu la alian?! Sed ĝi estis tre forta. Al mi ŝajnis kaj ankaŭ ĝis nun ŝajnas, ke mi freneziĝus pro angoro, se tiu knabino pereŭs, perdus sian liberecon aŭ vivon.
Nun, kiam mi skribas jenajn liniojn preskaŭ tri jarojn post nia konatiĝo, la sentoj restas samaj. Eble ĉe aliaj cirkonstancoj, se mia persona sorto ne estus tiel kruela kaj nigra, tiuj sentoj estus prenintaj alian direkton, alian karakteron. Sed suferinte jam dufoje pro nedividita amo, mi spertiĝis regi min. Kaj krome ne longe post nia konatiĝo mi denove malsaniĝis, la fizikaj kaj spiritaj suferoj, kiuj min trafis, englutis mian tutan atenton kaj energion, mian tutan estaĵon. La amo al la unuaj du virinoj forpasis de longe, kvazaŭ ĝi tute ne ekzistus. En 1942, reveninte de kuracista ekzameno en Botevgrad, mi vidis en vilaĝo Litakovo la unuan virinon, kiun mi amis. Ŝi haltis kaj ni komencis interparoli. Mi rigardis ŝin kun intereso, mi provis reteni ŝin pli longe en konversaciado – ja ŝi estis mia unua amo. De la antaŭa ĉarmo estis restinta absolute nenio. Parolante, ŝi lispis – mankis al ŝi du-tri dentoj. Ŝia voĉo estis raŭka. La vizaĝo – forflorinta, la okuloj – sen la iama beleco. Ŝi plandis en mokasenoj, en la mano portis krude plektitan ŝaleton. La vivo ŝin plene muelis. Sed ankaŭ ŝi plenumis sian devon al la vivo – ŝi havis filon, kiu estis ŝia granda espero kaj pri kiu ŝi fieris. Ŝi havis propran dometon, invitis min gasti al ŝi. La edzo laboris en Sofio.
En la somero 1942 vizitis min en la malsanulejo ankaŭ mia dua amikino kaj sciigis min, ke ŝi edziniĝos. Mi aŭskultis ŝian sciigon indiferente. Antaŭ kelkaj monatoj tamen tiu informo estus ruiniginta min pro malĝojo. Antaŭ tio ŝi estis konatiginta min kun sia kandidato, kiu plaĉis al mi kaj mi konsilis al ŝi edziniĝi kun li.
Sed al Donka Ivanova miaj sentoj, kvankam amikaj, ne malintensiĝas, male ili fariĝis pli intensaj. La samo evidentiĝas en ŝiaj leteroj, en ŝia konduto. Mi esperis, ke se mi vivus, mi helpus al ŝi per gvidado, konsiloj, literaturo akiri tion, kion la lemejo kaj la socia sistemo rifuzis doni al ŝi. Sed la sorto decidis alimaniere.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.