|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Dum mi travivis tiun profundan internan dramon, ĉirkaŭ en la ĉiutaga ekonomia kaj socia vivo de la vilaĝo okazis ne malpli profundaj ŝanĝoj, kiujn mi ne povis ne rimarki. Ĉiuj junuloj, krom la lernejanoj, jam laboris en la urboj, precipe en Sofio, kaj de tie ili revenis al la vilaĝo vestitaj laŭ urba maniero. La malnovaj jakoj, pantalonoj kaj mokasenoj el kruda hejme teksita kamloto, restis vilaĝaj kostumoj de niaj patroj kaj avoj. Ĉapeloj kaj kaskedoj anstataŭis la peltoĉapojn. Ankaŭ la knabinoj forlasis la pezajn lanrobojn kaj velurajn antaŭtukojn kaj komencis kudri al si katunajn kaj kalikotajn robojn, jupojn, jaketojn, bluzojn kun mallongaj manikoj kaj dekoltaĵoj. Tiu ĉi reformo trudiĝis malgraŭ la protestoj kaj oponado de la maljunuloj. Ili estis senpovaj haltigi ĉion novan invadantan kiel fera makadama rulpremilo. Kaj tiu ŝanĝo komenciĝis de la malriĉaj kamparanaj familioj kaj iompostiome ampleksis ankaŭ la bonhavajn. Riĉuloj ne permesis al siaj filoj labori en la urbo, sed ili devis aĉeti al ili vestojn kaj ŝuojn, kiajn portis jam ĉiuj junuloj en la vilaĝo.
Ĉesis la interbatadoj de junuloj. En nia vilaĝo formiĝis junulara komunista societo, kiu enportis spiriton de ideeco kaj de kamaradaj rilatoj inter la junuloj membrantaj en la societo, kaj tiuj ĉi tute forlasis drinkadon kaj petoladon. Ili iris grupe, kantis iajn novajn kantojn kaj marŝojn, legis gazetojn kaj libretojn, kolektiĝis kun junuloj el la najbaraj vilaĝoj kaj solvis iajn gravajn problemojn. Simile al ili, ankaŭ la filoj de la bonhavaj kamparanoj formis junulan societon, sed ĝi estis malmultenombra kaj ties membroj restis kun siaj malnovaj kutimoj kaj konceptoj. Tiuj du societoj interŝanĝis mokojn kaj disputojn, sed ĝis kunpuŝiĝoj oni neniam venis. La membroj de la unua societo grave progresis en kultura kaj kleriga rilatoj, kaj la membroj de la alia societo estis tre malmultnombraj por ke kaj la unuaj, kaj la aliaj decidiĝu per interbatado solvi siajn ideajn diferencojn.
Apartiĝis en partiajn grupojn ankaŭ alia parto da vilaĝanoj. Precipe amasa estis la organizo de la agrara partio en nia vilaĝo, kiu regis la komunumon, dum la aliaj partioj estis reprezentataj en la komunumo per unu-du konsilantoj. La interpartiaj bataloj estis akraj.
Inter ĉiuj ĉi reformoj nur mi min tenis je la malnova vivmaniero ne pro konvinkiteco, sed pro mizero. Mi ĉiam ankoraŭ portis kaj vintre kaj somere vestojn el dika hejme teksita kamloto. Mi estis membro de neniu el la junulaj societoj ne ĉar neniu invitis min membriĝi, sed ĉar mi ne konis iliajn ideajn celojn. Tio, kion mi aŭdis aŭ legis pri la ideoj de la pli granda el ili, estis nur negativa. Kontraŭ la portantoj de tiuj ideoj estis direktitaj gravaj kulpigoj pri krimoj kontraŭ popolo, familio, ŝtato kaj proprieto. Fermite en la ŝelo de mia persona memo, mi havis neniun idean politikan orientiĝon. Mi havis konojn pri literaturo, kritiko, historio, naturscienco, sed literaturo traktanta problemojn de politika ekonomio, sociaj kontraŭdiroj kaj bataloj restis al mi nekonata. Kaj la postmilita periodo lanĉis sur la vivarenon ĝuste tiujn solvendajn demandojn. Bolis lukto en monda skalo por nova pli justa ordo en la mondo, kaj la ondoj de tiu lukto plaŭdis ĝis la izolita kaj malproksima vilaĝeto Radotina, antaŭsignante baldaŭan socialan uraganon. Nur mi, metinte min en la centron de la universo, ne aŭdis kaj ne komprenis la suferojn de la aliaj, kiuj batalis kaj kreis tiun historion, pri kiu mi legis kaj sciis ke ĝi estas farata de grandaj personoj kiel Napoleono, Bismark, Disraeli.
Sekretario de la granda junulara societo estis Georgi Peev, tri jarojn pli aĝa ol mi, altstatura kaj fortika junulo, kun malmola nigra onda hararo, brunhaŭta raspa vizaĝo kaj pinta nazo. En festotagoj li sin vestis kiel la aliaj junuloj en blua kostumo, sed neniam metis kravaton, kaj portis kanvasan ĉemizon kun malfermita dekoltaĵo kaj anstataŭ ĉapelo – ordinaran kaskedon. Li estis ĉiam ridetanta, afabla. En la momento, kiam mi skribas jenajn liniojn, jam pasis deknaŭ jaroj de post lia morto, sed mi ankoraŭ ne forgesis tiujn afablajn vizaĝon kaj rideton. Mi ekamis lin pli ol sangofraton kaj konservos lian figuron en la memoro ĝis mia morto mem. Mia amo al li poste transiris al unu el liaj kuzoj, havanta la samajn trajtojn kaj vizaĝon, kiuj rememorigis al mi la forpasintan Georgon.
En la konversaciaj vesperkunvenoj li neniam sidiĝis apud iu fraŭlino, malgraŭ sia libera sinteno al ĉiuj, komencis ĵeti spritajn ŝercojn kaj gajajn incitetojn, kiuj igis ĉiujn ridi, enportis variecon en la ludoj, faris ilin interesaj kaj amuzaj, ĉie dum la konversaciaj kunvenoj oni lin malpacience atendis kaj ĝoje akceptis, kiam li foriris por viziti alian kunvenon, la etoso estiĝis iel enua kaj neinteresa.
En la aŭtuno kaj vintro de 1922 kaj en la printempo de 1923 ĉe la konversaciaj kunvenoj inter ni kelkfoje okazis taktoplenaj ideaj disputoj, per kiuj ni ekkonis unu la alian. Georgi malkovris en mia persono, en la modesta kaj malinteresa kripla junulo, al kiu neniu turnis atenton, tutan enciklopedion da konoj kaj grandan rezervon da neŭzita energio. Mi malkovris ĉe li multajn precizajn specialajn konojn pri vico da politikaj-sociaj problemoj. Tiuj konoj igis min enpensiĝi. En vico da traktitaj demandoj Georgi evidentiĝis venkinto, kaj mi estis sufiĉe sincera por rekoni tion. Mirinda afero! Georgi estas fininta nur progimnazion. Tio havis neniun signifon, ĉar ja ankaŭ mi estis sen instruiteco. Sed li ne tralegis eĉ parton de tio, kion mi estis leginta. Kaj jen, li elpaŝis kuraĝe disputi kun mi. Eĉ pli, li uzis tiajn seriozajn konvinkajn argumentojn, ke mankis ebleco kontraŭargumenti al li. Ni tuŝis ankaŭ la poezian temon, kaj li rekomendis al mi konatiĝi kun la poezio de Smirnenski. "Fajroplenaj versaĵoj!" Mi ironie ridetis. Smirnenski! Kiam kaj kie manifestiĝis tiu granda poeto, mi ja nenion aŭdis pri li. Tutcerte Gerogi nenion komprenas pri poezio. Almenaŭ en tiu ĉi sfero li estas senalfabeta. Li certe troigas, li estas malobjektiva en sia pritakso. Sed kiam li donis al mi kelkajn numerojn de gazetoj "Ĉerven Smjaĥ" (Ruĝa rido), "Mladeĵ" (Junularo) kaj la literaturan eldonon de "Rabotniĉeski Vestnik" (Laborista Gazeto) kun versaĵoj de Smirnenski, mi restis surprizita kaj eĉ konfesis antaŭ mi mem, ke Georgi ne trovis sufiĉe da vortoj por pritaksi la batalversaĵojn de la granda proleta poeto.
Tiujn disputojn ĉeestis ankaŭ multaj aliaj junuloj, kiuj de tempo al tempo intervenis, precipe Petko Dikov, la ĉefa disputo tamen okazis inter mi kaj Georgi.
Ili staris ĉe lia flanko, sed tio ne krueligis min, ĉar ankaŭ mi prezentis jam por ili "ion" kaj ili jam deziris konverti min al sia koncepto. La fraŭlinoj aŭskultis, nenion komprenis, sed ankaŭ ne havis kuraĝon provi devojigi nin de la disputo, timante kompromitiĝi antaŭ ni. Lastatempe ĝuste tiuj disputoj estis la sola afero, kiu min altiris al la konversaciaj kunvenoj. Kaj kiam mi unu vesperon ne vizitis la kunvenon, la sekvantan vesperon la fraŭlinoj informis min, ke serĉis min Georgi. Ni do fariĝis jam interesaj unu por la alia, ni serĉis nin. Tamen ni ne povis renkontiĝi ĉe alia loko. Mankis kutimo viziti niajn domojn, malgraŭ ke ili distancis unu de la alia ne eĉ cent metrojn; ilin dividis nur la rivero. Mi ne promenis tra la vilaĝo.
Ankaŭ la fraŭlinoj komencis rilati al mi kun pli da respekto. Kvankam ili nenion komprenis pri la ardaj disputoj, okazantaj en ilia ĉeesto, ili tamen sentis la gravecon de la diskutataj demandoj, kaj ke la disputantoj scias multe pli ol ili. La kripla junulo, kiu trudiĝis al la atento de la plej inteligentaj junuloj en la vilaĝo, certe estas erudita, multon scias, malgraŭ ke li aspektas tiel modesta kaj sinĝena. En mia ĉeesto ili estis atentaj en siaj konversacioj kaj konduto. Ili ne plu sin tenis tiel senceremonie kiel antaŭe.
La paroloj de Georgi lasis profundajn spurojn en mia animo. Iom post iom li detruis multajn malnoviĝintajn ideojn ĉe mi kaj konkeris min, konvinkante min pri la praveco de siaj ideaj konceptoj. Mi tamen ĉiam ankoraŭ ne estis varbita por la idearo de la proleta movado. Tio ne okazis rapide kaj facile. Multaj aferoj estis al mi ankoraŭ malklaraj, nekompreneblaj, ankoraŭ mi ne povis rompi la malvastan ŝelon de la individuismo, en kiu mi estis fermiĝinta. Mi opiniis, ke mia loko ne estas tie, ke ĝi estas nenie, ke mi estas superflua en tiu ĉi movado, kaj mi falis en pezan moralan krizon.
La saman printempon, superinte la krizon, mi komencis verki literaturaĵon. Provojn mi faris ankaŭ pli frue, sed malseriozajn, provojn de adoleskanto.
Nun mi serioze alpaŝis al laboro. Tio ne prezentis hazardan subitan kapricon, ne prezentis ambicion fariĝi granda verkisto, kaj eble mi ne havis eĉ talenton. Mi verkis sentante grandan malcertecon pri miaj kapabloj, kaj mi ne sciis, ĉu mia verko posedas iun ajn literaturan valoron. Min kuraĝigis nur la ekzemplo de multaj grandaj personoj, el kies biografioj mi informiĝis, ke ili ne havis sisteman lernejan klerecon kaj manifestiĝis nur per aŭtodidakta kaj persista laboro. Mi verkis por elspezi la ĉe mi kolektitan junulan energion, por min liberigi de la pezaj pensoj lige kun mia malĝoja ekzistado kaj por doni sencon al mia senvalora vivo.
Kaj se tamen ankaŭ en tiu ĉi aktivado mi ne sukcesos? Por la literatura kreado necesas ne nur konoj, diligenteco, volo, sed ankaŭ talento. Kaj se al mi mankas talento? Kion fari? Mi tim-tremis antaŭ la penso, ke mi revenos al la terura krizo, kiun mi estis ĵus superinta.
Matene mi ĉiam leviĝis frue. Preninte la kajeron kaj la aŭtomatan skribilon, kiujn mia patro alportis el Usono, mi direktiĝis al la ĝardeno sub la pomarbon. La printempo estis bela kiel neniam ĝis nun. Pluvis normale. Kaj herbo kaj verdaĵo abunde kreskis. La fruktarboj jam ĉesis flori, floris nur pom– kaj cidoniarboj, disvastigante ĉirkaŭ si fortan aromon. De floro al floro flugis kaj zumis nelacigeblaj abeloj. La suno brilis sur la klara ĉielo, superverŝante per torentoj da lumo la verdaĵon en la ĝardeno. Traflugis frue reveninta cikoniparo. Malalte super la tero flugis sagrapide hirundoj trilante gaje. La ankoraŭ nevaporiĝinta roso briletis. La vilaĝo estis ĉirkaŭita de ringo de montoj. Iliaj sudaj deklivoj bluis en la malproksima vibranta varmega aero kaj la alta montosupro Raĵana staranta nur kvin-ses kilometrojn for de la vilaĝo, estis ĝis sia mezo verda kaj de la mezo ĝis la montodorso – saturite blua. Ĉiutage la verdaĵo progresis supren al la montodorso. Baldaŭ la tuta supro de la monto estis kovriĝonta per verda tapiŝo. Super la monto malrapide naĝis malgrandaj blankaj nubetoj, dissemiĝis kaj iom post iom malaperis en la lazuro. Survoje tintis sonoriloj de gregoj, direktiĝantaj al la paŝtejoj. Knaris veturiloj. La bruo de la vilaĝa rivero alflugis jen pli, jen malpli laŭte, depende de la alblovo de la matena vento. Kaj kaŝite ie en la verdaj fruktoarboj, la nelacigebla najtingalo kantis la lastajn trilojn de sia mirinde bela kanto, soninta dum la tuta nokto.
Per unu rigardo mi kaptis tiun ĉi tutan pompan bildon, kiu plenigis la animon per ĝojo kaj igis la homon senti sin senfine eta kun siaj malĝojoj kaj ĝojoj kompare kun la grandiozeco de la naturo. Mi tute sentimentaliĝis, dronis en la min ĉirkaŭanta pejzaĝo. Mi rigardis al Raĵana kaj penis prezenti al mi kiel aspektas ĝia montodorso, la ebenaĵo kun la vilaĝoj de sur ĝia monto-dorso. Mi ege deziris ĉirkaŭrigardi de tie, sed mi bone sciis, ke tiu deziro neniam efektiviĝos. Mi revis plu pri ĉiuj objektoj, kiuj por mi estis neatingeblaj, nur por doni liberecon al mia fantazio.
Mi metis sur la genuojn la kajeron kaj daŭrigis mian novelon. En ĝi mi priskribis la tragedion de iu malriĉa vilaĝa junulo enamiĝinta al riĉa knabino. Ili ambaŭ estas ankoraŭ tre junaj kaj havas neniun ideon pri la obstakloj, kiujn prezentos al ili la diferenco en ilia ekonomia kaj sociala stato. Eksplodas milito kaj la junulo foriras al la fronto. La knabino adiaŭas lin kun kisoj kaj floroj. Tamen la leteroj de lia amatino iĝas ĉiam pli maloftaj kaj fine tute ĉesas. Li demandas siajn gepatrojn pri ŝi. Ili respondas, ke ŝi edziniĝis al oficiro el la najbara vilaĝo, kiu bone harmonias kun ŝi, ĉar ŝi estas filino de riĉulo. La heroo suferas senkonsole kaj volas cedi siajn du ordenojn pro heroeco por ricevi tritagan forpermeson. Oni ne konsentis. Venas la frakaso de la fronto. La heroo estas vundita, militkaptita kaj translokita ien trans la maro. En la vilaĝo ĉiuj opinias lin malaperinta.
Li revenas malfrue, kiam regas jam plena paco. Li supozas sin kuracita de sia malfeliĉa amo kaj fianĉiĝas kun alia knabino. Sed ĉe la vilaĝa festo li vidas la perfidintinon, la pasio eksplodas per terura forto, kaj kun ĝi ankaŭ la deziro venĝi. En la nokto li iras kaj mortigas sian antaŭ ne longe estintan amatinon. Sian vivon li finas en la malliberejo.
Mi trafis ekskluzive netipan temon. La okazintaĵo estis reala, sed ne ĝusta tia, kia mi ĝin priskribis. Kamparano el najbara vilaĝo mortpafis tra la fenestro sian iaman amatinon (post kiam tiel li, kiel ŝi, geedziĝis kun aliaj) en la momento, kiam ŝi estis ŝpinanta. La murdinto restis nemalkovrita de la administracio. Sed mi prilaboris tiun ĉi temon, vidante en ĝi la vivon de mia vilaĝo kaj ĝiaj vesperaj konversaci-kunvenoj sub la morusarbo de la pastro (en la novelo juglandarbo), mi priskribis la militon, la ardegajn pasiojn de la amo, kiun mi konis nur el libroj, ĉar mi ankoraŭ ne estis travivinta ĝin kaj mi estis tutcerta, ke mi ĝin travivos neniam.
Al neniu mi konfidis, ke mi verkas, neniu sciis pri mia laboro, neniu legis mian verkon. Se oni ekscius, oni primokus min. Kaj en okazo de malsukceso mi estus hontinta ankoraŭ pli multe. Tial mi kaŝiĝis de konatoj. Laboris en la ĝardeno kaj kiam la vetero estis malbona – en la domo de avo Evtim, sur la ŝtuparo. Kaj komence de la aŭtuno, post kelkaj relaboroj, la novelo estis jam preta. Kaj nun, kion fari pri ĝi? Al kiu transdoni ĝin por tralego? Mi ĝenerale ne sciis, kie oni prezentas la manuskriptojn destinitajn por presado. Verŝajne mi devas prezenti ĝin por kontrolo al iu verkisto. Mi tamen konis la adreson de neniu verkisto. Mi metis ĝin en la kofron kaj ekatendis. Esperon mi ne perdis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.