La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

3

La vivo fluis sen iuj eventoj gravaj por mi kaj mia familio, tial pri tiu periodo mi ne havas memorindaĵojn. La ludoj kun miaj samaĝuloj daŭris plu. Mi kreskis neprizorgata, de neniu gvidata. Mi faris kion mi deziris kaj kio respondis al mia volo, mi estis tute memstara. Mi timis neniun, eĉ la timigajn okulojn de avo. Miaj hejmanoj faris la doman kaj kamparan laboron, kaj mia patro laboris migrante. Tiel trankvile pasis mia vivo ĝis 1912, kiam printempe okazis evento, kiu skuegis nian familion kaj aŭtune – alia evento, kiu skuegis mian vilaĝon kaj la tutan popolon.

Mi neniam forgesos la tagon, kiam dronis mia fratineto...

Tiun tagon pluvis, kaj la akvo en la mueleja kanalo estis ŝvelinta kaj malklara. Nerimarkite de iu ajn, la infano prenis botel-kukurbon, iris al la strato sur la kovrita per ŝtonoj kanalo, kiun ni nomis "ponto". Ŝi komencis ĉerpi akvon, sed ĉi tiu tiris la kukurban botelon kaj kune kun ĝi ankaŭ la infanon en la kanalon. Tiun ĉi momenton neniu pasis sur la strato por rimarki ŝin. Ni tuj ekserĉis ŝin, sed neniu sciis kie trovi ŝin. Panjo ekkriis unu fojon: "Ŝi dronis!", sed mia avo riproĉis ŝin: "Ha, vi nur tion povis elpensi!"... Oni serĉis en la najbaraj domoj por pridemandi, sed neniu estis vidinta ŝin – ŝi malaperis kvazaŭ sub la teron.

Pasis longa tempo dum avo rimarkis tion, kion li ne deziris kredi. Malgraŭ ke la akvo estis ŝvelinta kaj elirinta ekster la fluejo, sed tiu obstrukcio estis pli granda ol kutime – evidente la kanalo estis ŝtopita. La manoj de mia avo tremis kiam li kaptis la dikan lignan levstangon kaj iris disloki la pezajn platŝtonojn. Kolektiĝis ankaŭ la alarmitaj najbaroj por helpi lin. Panjo en ĉi momento troviĝis ie en la vilaĝo por serĉi la perditan infanon. Mia avino trovis la kukurban botelon apud la krado de la mueleja akvofluejo kaj ploregante kuris al avo, kiu levis la pezajn ŝtonojn per la stango. Estis jam neniu dubo, ke la infano dronis. Fine oni trovis kaj eltiris ŝin el la mallarĝa kanalo kovritan per sablo kaj ŝlimo. Mi estis restinta sola kaj tremis kiel folio. Kiam oni ŝin eltiris mi laŭte ekploris, sed neniu turnis atenton al mi. Oni demetis la vestojn de la dronintino, avo kaptis la piedojn de la malvarma rigidiĝinta korpeto kaj konsternite, konfuzite laŭ la konsiloj de la ceteraj komencis turni ŝin.Se la infano estas ankoraŭ viva, ŝi vomus la akvon! Tamen ŝi estis malviva. Ĉimomente venis panjo. Ŝi estis nudkapa, ŝia kaptuko ie falis. Ŝi ekkriis per nehoma voĉo, pugnobatis sian kapon, kaptis la hararon kaj elŝiris grandajn faskojn. Poste ŝi falegis sur la teron kun freneza rigardo, palpe serĉis sur sia antaŭtuko la tranĉileton, ligitan al ĝi, sed tuj alkuris virinoj, kaptis ŝiajn manojn, forprenis la tranĉileton kaj levis ŝin. Ŝi laŭte kriis per plena voĉo. Ankaŭ mi ploris, kaj avo plue turnadis la mortintan korpon, kolektiĝis preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj. Venis virinoj al mi, kaj najbaroj iris voki mian patron, kiu dome plugis. Baldaŭ ankaŭ li alvenis kun la veturilo kaj la bovoj kaj senretene ploregis. Iuj provis konsoli lin, aliaj zorgis pri panjo, kiu estis jam tute senforta. Dume la mortinta infano estis vestita en novaj vestoj kaj metita en la liton en la vestiblo. Super ŝi brulis per tremanta flamo kandeloj, kaj ĉirkaŭe odoris je incenso. Virinoj plue venadis, kliniĝis kaj ekbruligis kandelojn. La avino mastrumis hejme kaj lamentis mallaŭte.

Jam vesperiĝis. Mi ne plu ploris. Sidante en angulo, mi rigardis la kandelojn brulantajn super la senmova vizaĝo de la mortintino. Mi sentis, ke io grava, terura kaj neriparebla okazis en nia hejmo. Mi penis prezenti al mi kiel mi ne plu vidos mian fratineton, sed mi ne povis imagi tion. Mi estis rigida. Iun momenton mia patro proksimiĝis al mi kaj prenis min en la brakoj. Freneze malĝoja li demandis kial mi ne observis la infanon, kial mi preterlasis ĝin droni. Mi denove ekploris kaj niaj larmoj kunmiksiĝis.

La sekvan tagon oni enterigis la mortintinon. Super nia hejmo ekŝvebis granda malĝojo. Panjo tuttage ploris, fermiĝinte en iu ĉambro, kaj la viroj strebis trovi al ŝi okupon ekstere. Neniu volis resti hejme, eĉ mi. La malĝojo en la hejmo premis min. Neniu povus konsoli iun ajn. La noveaperintaj esperoj estingiĝis. Hejme denove restis sola infano nur mi, kripla, maltaŭga por la vivo.

En la samjara aŭtuno okazis nova evento, kiu maltrankviligis la tutan vilaĝon. Jam pli frue oni parolis pri milito kontraŭ Turkio. Forminte grupojn ni, la malpli grandaj infanoj, aŭskultis la pli grandajn – lernantojn en la pli superaj klasoj. Ili rakontis la legendon pri la sako kun rizo de la turka sultano kaj la saketo kun akraj paprikoj de la bulgara reĝo. Tiu legendo plenigis nin per patriota fiereco. Sed la milito mem alvenis subite kiel fulmotondro kaj konsternis ĉiujn.

El malluma aŭtuna nokto la preĝeja sonorilo alarme eksonis kaj vekis la tutan vilaĝon. Ĉiuj fenestroj eklumis. Vekiĝis ankaŭ mi. Sur la stratoj tumulto, alarmo. Eliris ankaŭ mia patro por vidi kio okazis. Dume alvenis mia onklino kaj alportis la teruran novaĵon: mobilizado. Unuafoje mi aŭdis tiun vorton, sed ĝi terure impresis min. Ree mi sentis samkiel ĉe la mortlito de mia fratineto, ke okazis io tre grava, terura, neriparebla. La komuna alarmo komunikiĝis ankaŭ al mi. Mi tremis pro ekscito kaj timo antaŭ la nekonataĵo.Alvenis la patro kun pecego da salo surŝultre. La petrolo jam estis foraĉetita. En ambaŭ vilaĝaj butikoj ne plu restis ŝalo kaj petrolo. Ĉiu rapidegis havigi al si rezervojn da proviantoj. Oni aŭdis virinan ploradon.

En la sekva mateno la junaj viroj el la vilaĝo forveturis al la fronto. Forveturis ankaŭ la du instruistoj Bogdanin kaj Todor Atanasov. La lernejo, ĵus komenciĝinta funkcii, estis fermita. Mia patro ne iris militi pro la rompita piedo. Tamen en la vilaĝo oni ne lasis lin ripozi. Oni devigis lin preskaŭ ĉiutage kun la veturilo kaj la bovoj labori senpage al la soldatedzinoj, aŭ transporti varojn de unu vilaĝo al alia, de la stacidomo al la subdiskrikta urbo. La bovoj trolaciĝis kaj nia propra laboro restis ne definitive farita.

Komenciĝis senfinaj rekvizicioj – de pano, fromaĝo, ŝtrumpoj, gantoj, lano, ŝafoj, bovidoj, Ankaŭ ni donis multon. Pli ol la ceteraj, ĉar ni ne havis soldaton sur la fronto.

El la fronto komenciĝis venadi teruraj novaĵoj. Vasil Markov mortigita. Oni trovis la soldaton Ĥristo Getov kun fortranĉitaj oreloj, elpikitaj okuloj, diŝakita korpo, al Krestju Diŝov oni fortranĉis kruron kaj anstataŭigis ĝin per ligna kruro. La plenaĝuloj ne kaŝis antaŭ ni infanoj tiujn terurajn novaĵojn, kiuj konsternis nian infanan fantazion. Ni kolektiĝis en grupoj kaj parolis flustre. La kruelega kripligo de Ĥristo Getov indignigis nin kaj provokis malamegon al la turkoj. Kaj la ligna kruro de Krestju Diŝov nin mirigis. La amikoj demandis min:

– Ĉu oni ne povas fortranĉi viajn malsanajn krurojn, meti al vi lignajn, por ke vi paŝu kiel ni?

Tiu demando estis interesa, sed mi sola ne povis ĝin solvi, kaj demandi alian personon mi tamen timis. Tranĉado de kruroj laŭ mi estis terura afero.

La vilaĝa sonorilego komencis ofte-ofte anonci pri ies morto, leviĝis akra plorego en iu domo, teruro obsedis la vilaĝon.

Hejmen venadis la pastroedzino kaj mi ŝatis ŝin aŭskulti, kiam ŝi rakontis. Ŝia filo troviĝis ĉe la fronto, kaj ŝi alportadis novaĵojn. Ŝi fumis pli ol mia avinjo, tial ŝiaj vestoj estis truitaj de karboj. Ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ la fajrujo. Avinjo pastroedzino, estante tro dika, okupis lokon por du personoj, ŝovis la pipon en la ardantajn karbojn, fajreroj kaj cindro surŝutis ŝian sinon. Ŝi viŝis sin, elblovis fumnubojn, komencis rakonti, kaj mi aŭskultis kun malfermita buŝo.

– Oni mortigis la filon de Peco el Litakovo, oficiron. Falinte, li kriis al siaj kamaradoj: "Estu malbenita mia patro, ĉar li instruigis min. Mi preferus resti malklera, fariĝi vilaĝa porkogardisto, tamen resti viva!" Ho, panjo mia, la vivo estas kara! Li pereis juna kaj ne-matura.

Mia imagipovo pentris la junan oficiron falanta sur la batal-kampo kaj malbenanta sian patron. Mi vidis lin sanganta, sed svelta kun plumo sur la kepo kaj ornamaĵoj sur la vesto. Mi vidis foje similan gvardianon dum iu vilaĝa foirfesto. Oficiron tamen mi neniam vidis.

La pastroedzino rakontas plu: – Aleksi skribas al ni, ke dum tutaj tagoj ili manĝis nenion. Iuj provis konsumi ĉevalan viandon, sed sentis sin malsanaj kaj vomis. Dilo Petrov estas vundita, kaj pri Stamen Ivanov oni parolas, ke liaj kruroj estas detranĉitaj. La turkoj retiriĝas, sed buĉas la bulgarojn en la bulgaraj vilaĝoj. Oni vidis infanojn kun tranĉitaj brustoj. Ho, panjo mia! Oni eĉ la infanojn torturas.

Denove mia konsternita fantazio prezentis al mi infanojn kun tranĉitaj brustoj. Mi imagis ilin multnombre kuŝantaj buĉitaj. La vilaĝo senhoma, tamen la rivero probable fluas same kiel la nia kaj ankaŭ la suno same tiel lumas. Ili ne ĉesis pro tio ke la homoj estas buĉitaj.

Ekstere senĉese pluvis, formiĝis veziketoj, kortoj kaj stratoj estis kotaj, proksimiĝis la unuaj vintraj frostoj. Sed apud la fajrujo estis varme. Avinjo konstante aldonis en la fajrujon sekajn branĉojn, el la kamentubo flugis fajreroj kaj la pastroedzino rakontis plu. Kiam ŝi volis leviĝi por hejmeniri, mi sentis malagrablecon kaj mi deziris ke ŝi sidu ĉe ni ankoraŭ kelkan tempon.

La vintro paŝis kun militnovaĵoj, maltrankviloj kaj rekvizicioj. Mia patro kaj onklo Marin (nevo de mia avo) regule legis gazetojn kaj flustre interparolis pri io sekreta. Venis la printempo kaj niaj ludoj fariĝis militaj. Ni militis per stangoj, trapikis "kvinopon da soldatoj sur la bajoneto" militkaptis unu la alian.

Iun tagon la preĝeja sonorilo eksonis solene, sed ne pri forpaso de iu soldato. Oni parolis "Adrianopolo kapitulacis!" El sia kabano, simila al ursa kuŝejo, malsuprenvenis nian vilaĝon avo Dono Macin. Dum sia junaĝo sub la turka regado li vizitis Adrianopolon. Li aperis publike por rakonti al al kamparanoj pri la fama urbo.

La flustrado inter mia patro kaj onklo Marin prenis la formon de decido – elmigri al Ameriko. Al ili tedis iabori senpage en la vilaĝo. Hejme oni komencis aŭdi nekonatajn vortojn: oceano, Kanado, Usono, Novjorko, Toronto. El nia vilaĝo estis elmigrintaj al Ameriko du-tri personoj, sed ili revenis pro la milito. Vespere ili du ĝis malfrua nokto sidis ĉe ni kaj projektadis de kiu prunti monon, kiam kaj kun kiu forveturi. Post la kapitulaco de Adrianopolo estis farita militpaŭzo, kaj la vojo antaŭ mia patro estis libera. Sed panjo ne permesis al li forveturi. Mi estis ŝia plej granda zorgo. Krome, en la lulilo kuŝis nova knabineto – Ganka, kiu apenaŭ komencis paŝi. Mi aŭdis ankaŭ la avinjon diri al mia patro iun matenon, kiam ŝi sidis antaŭ la fajrujo kun nuditaj ŝvelintaj piedoj:

– Nikola, filo mia, kiel vi kuraĝas veturi tiel malproksimen? Via patro estas jam maljuna, mi estas malsana kaj baldaŭ forpasos, la bofilino estas ligita kun la infano, Trifon estas invalido. Kion ni faros? Kiu zorgos pri ni?

Dirinte tiujn vortojn avinjo laŭte ekploris. Ŝi ĉiam tre facile ekploris. Mia patro ekrigardis ŝin kaj diris nenion. Li estis firma pri sia decido. Avo ne disputis kun li. Paĉjo prunteprenis de iu virino monon kun interezo kaj la sekvan tagon post la festo de Sankta Georgo 1913 forveturis kun onklo Marin al la malproksima nekonata lando.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.