|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la someroj de 1931 kaj 1932 en nia vilaĝo feriis k-do Asen Todorov Atanasov, studento de medicino, filo de mia instruisto. Al li ni ordinare komisiis paroli antaŭ partiaj kaj junularaj organizaj kunvenoj. Publikan kunvenon oni ne plu permesis al ni. En 1931 oni komencis konstrui en nia vilaĝo akvodukton. De ĉiu ŝtata oficisto oni prenis mil – du mil levojn sub la minaco ilin eksigi, kaj la cetera parto de la vilaĝanoj devis labori servute.
Lige kun tio ni faris detalan publikan deklaron, postulante, ke la ŝtato liveru la tubojn senpage, kaj al la laboristoj oni pagu por la laboro.
En ĉiu tago de speciala aktivado en nia vilaĝo komencis aperi ruĝaj flagoj. Mi ilin pentris, aliaj ilin pendigis. Sed la plej rimarkinda aktivado estis organizita la 1-an de aŭgusto 1932. Tiam okazis du grandaj kunvenoj de junuloj en mia domo – unu amasa, alia – de la aktivularo. La aktivuloj pendigis sur la unusola poplo en la vilaĝo ruĝan flagon, fiksitan per ŝnureto, kiu devis esti ektirita, por ke la flago ekflirtu ĝuste kontraŭ la 1-a de aŭgusto. Sed iuj infanoj ĝin rimarkis kaj komencis paroli pri ĝi. La saman tagon la komunumaj oficistoj grimpis sur la poplon kaj forprenis ĝin. La amasa junulara kunveno decidis organizi je la 1-a de aŭgusto publikan protestmanifestacion kontraŭ la milito. En nia vilaĝo estis nur du policanoj, kiuj ne povis malhelpi al ni. Plurfoje ni faris similajn decidojn, sed ili restis nerealigeblaj. Mi supozis, ke verŝajne ankaŭ nun okazos same. Sed okazis io neatendita. En la vespero, la 1-an de aŭgusto, ĉirkaŭ kvardek junuloj kolektiĝis sur la placo kaj kun "Vivas li vivas..." kaj aliaj revoluciaj kantoj ekmarŝis sur la stratoj. La vilaĝestro kaj la policistoj atingis ilin sub la vilaĝo kaj faris provon dispeli ilin, sed ne sukcesis. Tiam ili komencis peti kaj persvadi la junulojn ĉesigi la manifestacion, ĉar en kontraŭa okazo la sekvoj estos malbonaj. Kiam la manifestacio finiĝis, oni arestis kelkajn personojn, sed baldaŭ ilin liberigis avertante ilin ĉiujn en la sekva tago resti en la vilaĝo. Sed la junuloj ne obeis, kaj la sekvan tagon, la 2-an de aŭgusto, ili iris al la proksima vilaĝo Kraevo, kie, sur la loko de iu antikva preĝejo, okazis ĉiujare io simila al kermeso, lige kun la festotago de Sankta Elija. La vilaĝoj Kraevo kaj Radotina jam dum multaj jaroj havis juĝprocesojn pri komunumaj paŝtejoj kaj arbaroj. Tiutempe Kraevo estis postrestinta vilaĝo, sen iu ajn klaskonscia vilaĝano, ĉiuj voĉdonis por la reganta partio. De la komunumo oni telefonis al la subdistrikta policejo, ke komunistoj el Radotina venis por konfuzi la vilaĝan feston kaj organizi ian protestan aranĝon. Tiu denunco ankoraŭ pli malfaciligis la situacion de la junuloj. La saman tagon el la urbo alvenis dudeko da policanoj, iris al Kraevo, arestis ĉiujn fraŭlojn de Radotina kaj kondukis ilin tra nia vilaĝo al Botevgrad. Sed sur la placo kolektiĝis granda amaso da viroj kaj virinoj, kiuj ne permesis ke oni konduku al Botevgrad la arestitojn, ĉirkaŭ tridek personojn. Oni ŝlosis ilin en la lernejo, kie ili pasigis la nokton, kaj ilin liberigis la sekvan tagon. Restis nur kvin personoj, kiujn oni venigis al la urba policejo, sed post tri tagoj liberigis ankaŭ ilin. Tiel finiĝis la kontraŭmilita Unua-de-aŭgusto-protesttago, la plej alta punkto, kiun la revolucia movado atingis en nia vilaĝo.
Tiutempe mia populareco, por bono aŭ por malbono, kreskis ĉiutage. Verŝajne pro mia fizika malfeliĉo la polico opiniis, ke mi posedas iun diablan forton, kiu direktas la revolucian movadon en nia tuta subdistrikto. Estis kamaradoj, kiuj superis min per klereco, kapabloj, aktiveco, sed ili staris en ombro, preskaŭ nerimarkeblaj, la celpunkto estis mi. Multfoje ĉe arestoj aŭ polica premo oni instigis neklaskonsciajn gepatrojn de iuj kamaradoj kontraŭ min. De diversaj flankoj oni direktis al mi ofendajn riproĉojn kaj minacojn. Iuj atakis eĉ miajn gepatrojn, kiujn ili taksis respondecaj pri mia aktivado. Ankaŭ la gepatroj komencis konsili al mi retiriĝi de la batalo. La blinda kampanjo de konsciaj kaj nekonsciaj malamikoj tiel fortiĝis, ke oni komencis teni min respondeca eĉ pri la mortigitoj en 1925, kvankam mi tiam estis ankoraŭ tre juna. Kie ajn kaj kio ajn okazis io, oni opiniis, ke la fadenoj eliras el mia ĉambro. Tiun tutan moralan kaj fizikan turmenton mi devis toleri ĝis la fino. Estis necesaj al mi multe da volo, multe da kuraĝo, multe da fido al la revolucia afero por povi kontraŭstari tiun ĉi vastan, diversflankan fronton. Mi devis kuraĝigi spirite la kamaradojn, kiuj ofte senkuraĝiĝis. Por mi oni kreis la opinion, ke mi estas farita el ŝtono, el fero, kaj mi nur devas direkti kaj subteni la aliajn. Sed mi pasigis multajn pezajn minutojn. Kiom multe da moralaj fortoj mi bezonis por rezisti ĝis la fino.
En aŭgusto 1933 min trafis nova malfeliĉo – mi malsaniĝis de pusa apendicito. La atako estis tiel forta, ke mi falis en la ĝardeno, kie mi troviĝis en tiu momento, ne povante eĉ moviĝi. Mia tuta korpo tiel intense ŝvitis, ke ne nur la ĉemizo, sed eĉ la jako malsekiĝis. Oni min enportis en la ĉambron, trenante min per la ŝultroj kaj la piedoj, kaj min metis sur la liton. La doloroj estis tiel fortaj kvazaŭ oni enpikis palison en mian abdomenon. La saman vesperon venis la hdpkuracisto el vilaĝo Gurkovo. Li supozis, ke mi havas interplektiĝon de la intestoj. Li faris al mi du injektaĵojn, oni metis min kuŝi en flanka pozicio kaj faris al mi klisteron, kiu estis nepermesebla en similaj okazoj. La helpkuracisto foriris, rekomendante mian tujan veturigon al Sofio, ĉar mi havas interplektiĝon de la intestoj. Sub la efiko de la injektaĵoj mi endormiĝis.
La sekvan matenon mi vekiĝis malfrue kaj pensis, ke la hieraŭaj kaj pasintaj vesperaj doloroj forpasis kiel terura koŝmaro. Mi volis ellitiĝi por balai la ĉambron kaj vestiĝi. Estis dimanĉo; kaj ni devis havi kunvenon ĉe mi. Mi levis la kapon, sed ĝi refalis sur la kusenon. Mi komprenis, ke io terura okazis al mi kaj ke estos necesa longa tempo ĝis mi resaniĝos. Ĉirkaŭ tagmezo komenciĝis vomado kaj la doloroj ripetiĝis en malpli forta formo. La dekstra flanko de la abdomeno estis malmola kiel ŝtono. Tiel mi pasigis preskaŭ du semajnojn sen iu ajn faciliĝo. Mi vizitis d-ron Valkov en Botevgrad, kiu diris, ke temas pri kapsuliĝinta pusa apendicito. Li sendis min al la hospitalo, preskribis ke oni metu glacion sur la dolorantan lokon. La hospital-kuracisto d-ro Todorov forestis kaj lin anstataŭis d-ro Drozdov, mia konato, kiu tuj akceptis min. Sed post du tagoj revenis d-ro Todorov. Farante la ĉiutagan vizitadon de la malsanuloj, li venis al mi, palpis mian abdomenon kaj diris: "Kion serĉas ĉi tie tiu ĉi! Se tiu absceso krevus kion ni povus fari pri li? Li tuj veturu al Sofio". Mi telefone petis monon de miaj familianoj; ili prunteprenis sescent levojn, kiujn alportis mia kuzo Koljo kaj kun li mi veturis al Sofio per aŭtobuso. Tuj post la alveno mi iris al la Unuaranga Hospitalo, en la kirurgian fakon, kie kuŝis operaciitaj aliaj vilaĝanoj el Radotina. Iu kuracisto malakceptis nin pro manko de libera lito kaj direktis nin al la Aleksandro-Hospitalo. Ni tuj iris tien. Vesperiĝis. Estante certaj, ke ni ĉi tie trovos liberan liton, ni pagis al la fiakristo kaj mia kuzo min enportis en la akceptejon. Sed evidentiĝis, ke ankaŭ ĉi tie mankas libera lito. La kuracisto, kiu ekzamenis min, diris: "Se vi povus dormi tie ĉi, sur tiu tablo, restu, alian liberan liton ni ne havas". La tablo estis mallarĝa kaj alta, por medicina esplorado. Fiasko! Oni nenie akceptis min grave malsanan, nekapablan moviĝi, kaj mi ne havis dormlokon. Mi petis la kuzon denove venigi fiakron, sed jam mallumiĝis kaj la fiakristoj ĉirkaŭ Aleksandro-Hospitalo foriris. Mi perdis la esperon. Mia kuzo prenis min en la brakojn kaj longe min portis, poste lasis min, ripozis, ĝis ni atingis la plej proksiman hotelon. Mi povis nenion manĝi, havis altan temperaturon, fortajn dolorojn ĉe la dekstra flanko, ankaŭ teruran stomakan perturbon. Dum la nokto mi fartis tre malbone. La sekvan matenon per la aŭtomobilo de la hotelmastro ni denove vizitis la Unuarangan malsanulejon. Laŭ insisto de D. Kocov, instruisto en nia vilaĝo, aperis d-ro Todorov, vera Herkulo kaj esploris min. La apendicito ne estis normala kaj li vokis ankaŭ iun kuraciston. Ili du min palpis, premis, per hezitaj paŝoj eniris la operaciejon. Post nelonge oni vokis kaj enportis min ĉe la ĉefo mem de la kirurga fako, d-ro Morfov. Ankaŭ li min palpis atente kaj diris al mia kuzo: "Reportu lin al via vilaĝo!" "Kial? Ĉu mi ne havas apendicon?" – mi demandis. – "Jes, vi havas, sed ĝi ne estas danĝera, ĉar estas kronika. Hejme vi sekvos dieton, nutros vin per rizlaktaĵo, kompoto, facile digesteblaj manĝaĵoj kaj la malsano pasos."
Fino al miaj esperoj! Kaj nun kien? La alveno al Sofio neniel min helpis. Mi decidis viziti d-ron Bogdanov. Ni prenis fiakron kaj veturis al lia kabineto. Li jam aspektis sufiĉe maljuna. Li akceptis min afable kaj per la helpo de la servistino levis min al la rentgena aparato. La pulmoj estis ankoraŭ sanaj, puraj. Al la abdomeno la rentgena aparato neniel povis helpi. La doktoro diris, ke la malmolaĵo en la dekstra flanko prezentas grandan kunkreskaĵon de la intestoj. La kirurgio ne estis lia specialeco kaj li per nenio povis helpi min. Li donis al mi ian pulvoron kontraŭ stomaka perturbo. Mi longe atendis en la kabineto de la doktoro mian kuzon, irintan serĉi al ni lokon por noktado. Ekstere pluvegis. Mi manĝis duonkilogramon da vinberoj, aĉetitajn dumvoje, ĉar mi sentis soifegon, sed mi vomis ĝin tute. Ĉe vesperiĝo mia kuzo alvenis kun fiakro. Mia najbaro Todor, tiutempe laboranta en Sofio, konsentis akcepti min. Ni veturis al la plej malproksima rando de kvartalo "Nadeĵda", dronanta en koto. En kaduka dometo nin renkontis forta odoro de ejo neventolita, mallarĝa kaj malluma. Sed mi eniris la varman truon kiel en palacon, volis kuŝiĝi ripozi. Oni alportis al mi limonadon, venis el la najbaraj domoj du knabinoj, kun unu el kiuj mi longan tempon poste korespondis. La sekvan tagon el mia vilaĝo venis ankaŭ la edzino kaj la bofratino de Todor. Ili ektimis, ke mi estas ftizulo, decidis forpeli min kaj mensogis, ke la sekvan tagon ili veturos ekskurse al iu urbo. Mi devis tuj forveturi. Oni levis min sur la platformon de ĉevala ŝarĝveturilo kaj dum mi atingis la aŭtoagentejon, mi grincis per la dentoj kaj kriis pro doloroj en la abdomeno. La veturado en la aŭtobuso kiel ajn, estis tolerebla, ĝis ni atingis vilaĝon Litakovo. Tie ni, kune kun iu virino, luis kabrioleton ĝis nia vilaĝo. Ni akceptis survoje ankaŭ iun virinon senpage. Pro doloroj kaj malfortiĝo mi kuŝiĝis sur ŝiajn genuojn kaj tiamaniere mi alvenis vilaĝon Radotina. Hejmen oni min malsuprenigis tenante min per la kapo kaj la piedoj, kaj denove metis min sur la liton. Mi kaj panjo kune ploris. La monon mi elspezis, kaj helpo nenia. Viciĝis teruraj tagoj kaj noktoj. Tiajn noktojn la lampo lumis super mia kapo. La stomaka perturbo turmentegis min. La doloroj ĉe la dekstra flanko de la abdomeno estis tre fortaj. Precipe kiam mi manĝis ion, post tri-kvar horoj mi sentis kvazaŭ oni min tranĉus per ponardo. Mi kriegis freneze. Kaj mi ne kuraĝis manĝi pli ol unu fojon dum la tago, kvankam mi havis grandan apetiton. Mi senfortiĝis tagon post tago... Kelkiam oni malsuprenprenis min de la lito, sternis la litaĵon sur la korto kaj mi tie kuŝis. Kiel en Botevgrad, oni metis sur la abdomenon glacion, tiel mi komencis meti sur min malsekajn malvarmajn ŝtonojn. Tamen estis septembro, la akvo ankoraŭ ne estis malvarma kaj tio ne helpis min. Ĉiutage venis al mi kamaradoj, portis al mi tion-alian por manĝi, sed mi nenion povis konsumi. Ĉiuj estis konvinkitaj, ke mi mortos.
Tiel mi pasigis kvardek ses tagojn post la malsaniĝo, ĝis la 23-a de septembro. Mi komencis urini puson. Mi regule korespondis kun la kuracistoj Valkov kaj Bogdanov. Bogdanov denove min vokis al Sofio, informante min, ke li telefonis al iu profesoro, kiu promesis akcepti min. Ni denove prunteprenis kvincent levojn.
La 23– an de septembro mi denove alvenis Sofion kaj prezentis min al la profesoro, kiu diris, ke la absceso traboris la urinvezikon kaj puriĝas per ĝi. Li donis al mi noton por ke oni akceptu min en la kirurgian fakon de la Aleksandro-Hospitalo, kie mi restis la saman tagon. Honorarion li ne prenis de mi – d-ro Bogdanov avertis lin kia birdo mi estas...
Komenciĝis la kuracado – oni metis sur la abdomeno glacion, kiun aĉetis per mia mono, dieto – nur teo, freŝa kaj acida lakto kaj urotropino por desinfektado. Tiel mi pasigis dudek kvin tagojn. La temperaturo normaliĝis, la doloroj malaperis, sed restis la malmola loko ĉe la desktra flanko de abdomeno, kaj mi plue urinis puson. Mi ege malsatadis. Oni permesis al mi uzi facile digesteblan nutraĵon kaj elhospitaligis min kun komisio reveni post tri monatoj, ĉar en tiu momento estis neeble operacii min. Oni instrukciis min kiajn nutraĵojn uzi kaj mi forlasis la malsanulejon. Mi restis kelkajn tagojn ĉe mia onklo Stamen en la Sofia kvartalo Nadeĵda, kie mi pasigis la terapon tre bone.
En la malsanulejo mi konatiĝis kun la Centra Komitato de Laborista Esperanto-Asocio. La samideanoj min vizitis kolektive. Mi persone vidis la homojn, kun kiuj mi korespondis, sed ne konis ilin. Kaj en Nadeĵda mi fine renkontiĝis persone kun Georgi Bakalov, kun kiu mi tiom longe korespondis. Li venis akompanate de sia filino Lora kaj la poeto Ĥristo Radevski. Mi ricevadis la revuon "Zvezda" jam de !a unua numero. Georgi Bakalov alportis al mi librojn, ni multe parolis pri mia malsano kaj pri ĝeneralaj politikaj problemoj. Tiam ne antaŭ longe komencis aperi ĵurnalo "Svjat" (Mondo), redaktata de Orlin Vasilev. Bakalov rekomendis, ke ni subtenu ĝin kiel antifaŝistan periodaĵon. Mi estis ĝia abonanto. Hejme mi denove ekfartis malbone. La abdomeno ĉe la dekstra flanko ŝvelis kaj komencis min forte dolori. Mi jam sciis kiel ĝin kuraci – mi metis glacion en rompitan botelon kaj malvarmigis la malsanan lokon. Ankaŭ la urinveziko infektiĝis kaj kaŭzis al mi multajn suferojn. Mi kuracis min per urotropino. Manĝis nur freŝan lakton kaj jahurton kiel en la malsanulejo. Malfeliĉe ni ne havis lakton kaj devis aĉeti ĝin. Sed ankaŭ monon ni ne havis kaj devis ĝin preni kredite. Ankaŭ mia frato sekvis dieton pro reŭmatismo. Sed ĉar li uzis ankaŭ alian nutraĵon, oni prenis por li de niaj parencoj senbuterigitan lakton. Senĝojiga, trista estis tiu ĉi vintro. Malsanoj kaj mizero. Pro la malsanado mi ege konsumiĝis. La osta tuberkulozo denove sin montris. Mi kuŝiĝis en liton malantaŭ la forno kun glacio sur la abdomeno; la maldekstra flanko de la dorso truita pusis, de la ostoj skvamoj falis; doloroj ĉe la antaŭa kaj la malantaŭa flankoj de la korpo. Kiam la krizo forpasis, mi manĝis ankaŭ alian nutraĵon krom lakto.
En la sama jaro iu kamarado el Radotina estis operaciita en urbo Vraca de d-ro Georgiev. Dum la lastaj kvar jaroj li suferis ege malbonan apendicon kaj oni nenie konsentis operacii lin, ĉar apendico konstante inflamis. Unu fojon oni malfermis lian abdomenon, sed tuj ĝin refermis neoperaciita. Pro konstanta dieto, doloroj kaj spiritaj suferoj ankaŭ li estis ege senfortiĝinta. D-ro Georgiev lin savis.
Mi kolektis kuraĝon kaj decidis viziti tiun kuraciston. Kaj en januaro, trafinte kelkajn varmajn tagojn, mi akompanate de la emerita instruisto Bogdanin kaj lia edzino, same tiel suferanta de apendico, vizitis d-ron Georgiev. La edzinon de Bogdanin oni tuj akceptis por operaciado. Sed min la kuracisto rifuzis akcepti. "La risko estas tre granda, knabo mia, ne eblas." "Sed mi akceptas la riskon – mi rediris – vivi aŭ morti" "Vi ĝin akceptas, sed ne mi, ĉar post la operacio povas ekfunkcii iu fistulo, ne, ne, ne eblas".
Denove mi revenis hejmen. Ĉie oni rifuzis operacii min. La krizoj sekvis regule ĉiun kvaran – kvinan semajnon. Komence de la printempo mia sanstato certagrade boniĝis. Mi komencis min nutri pli bone kaj mi iom restariĝis. Kun d-ro Bogdanov mi korespondis akurate. Li informis min, ke la 24-an de majo 1934 la kirurgo de malsanulejo "Ruĝa Kruco" troviĝos en Botevgrad kaj konsilis al mi aperi antaŭ li por esploradoj; li jam avertis lin telefone.
Je la menciita dato mi vizitis ankaŭ tiun doktoron. Li sufiĉe longe pripalpis la malnovan lokon ĉe la dekstra flanko de la abndomeno kaj konkludis: "La abdomenon jam oni povas malfermi. Se estas eble, ni operacios kaj savos vin. Se ne – ni rekudros la abdomenon tia, kia ĝi nun estas. Vi ne fartos malpli bone ol nun. Tiam vi ne kulpigos la medicinon, ke ĝi ne povis helpi vin, ĉar ni helpas, sed nur tie, kie estas eble helpi". Mi klarigis al li, ke mi ne povas viziti la malsanulejon de "Ruĝa Kruco", ĉar mi estas malriĉa kaj ke oni kuracas min nur surbaze de komunuma dokumento pri malriĉeco. "Tiam vi venos al la Unuaranga Hospitalo. La ĉefo de la kirurgio d-ro Morfov estas mia konato, kaj mi petos lin vin operacii". Aŭdinte la nomon de d-ro Morfov, mi sulkis la frunton. Ja ĝuste li malakceptis min en la pasinta aŭtuno – pretekste, ke mi havas kronikan, sendanĝeran apendicon, kiun mi povas kuraci per dieto! Sed reveninte Sofion, la kuracisto skribis al mi poŝtkarton, ke d-ro Morfov estas eksigita el la Unuaranga Hospitalo kaj ke lian anstataŭanton li ne konas, tial mi operaciigu min ie ajn, laŭ mia bontrovo.
Mi denove min adresis al d-ro Bogdanov, kaj li siaflanke – al d-ro Georgiev en Vraca. Tiu ĉi lasta skribis al mi, ke se mi fizike sentas min relative pli forta, mi povas aperi ĉe li por operaciado. Sed anstataŭ al Vraca, fine de julio 1934 mi denove veturis al Sofio kaj per la helpo de d-ro Bogdanov vizitis la Unuarangan malsanulejon ĉe la kirurgo d-ro Ploskov. En 1933 li estis supera kuracisto en la Aleksandro-Hospitalo, sed en alia kabineto. Li renkontis min afable ridetante: "Mi konas vin de la Aleksandro-Hospitalo, konas ankaŭ vian apendicon". Do, en la kuracista kolegio oni priparolis mian apendicon.
En la malsanulejo mi restis dek unu tagojn antaŭ ol oni alpaŝis al operacio. Iun vendredon, la 9-an aŭ la 10-an de aŭgusto 1934, estis neniu operaciota malsanulo. Oni min preparis kaj transportis al la operaciejo. Mi estis ĝoja, ĉar mi timis, ke ankaŭ tie ĉi oni ne operacios min. Oni komencis per loka anestezo kaj dum 45 minutoj d-ro Ploskov purigis la vezikon de la al ĝi gluiĝinta restaĵo de l' apendico. Ĝis tiu momento ĉio pasis bone. Sed jen la doktoro ekkriis: "c.c.c. kion faru nun?" – "Kio estas, s-ro doktoro – demandis mi maltrankviligite – ĉu eble estas io danĝera ankoraŭ por la apendico?" "Jes, jes, estas io, silentu!" Li levis per instrumento ion el la abdomeno. Al mi ŝajnis, ke mi mortas. Mi anhelis, ŝvitis. Komencis spiri malfacile. Mi ĝemis, kriis. "Aĥ, – mi diris – se mi estus sciinta, ke la operacio estas tiel serioza, mi estus preninta ĝeneralan anestezon". "Donu al li iom da ĝenerala anestezo" – diris d-ro Ploskov – en tiu ĉi kazo oni ne povas labori sen ĝenerala anestezo". Li ĉesis labori por momento. Oni metis al mi maskon. La lasta ekbrilo de la konscio estis jena: mi kuŝas sur iu roko kaj ĉirkaŭe -ŝtonhakistoj kun marteloj kaj kun maskoj sur la vizaĝoj. Ili parolas, sed la voĉoj venas de fore. Mi endormiĝis.
La vekiĝo estis turmenta, terura, akompanata de sovaĝaj krioj, vomado. Kiam fine mi rekonsciiĝis, mi vidis min ligita al la lito kun glaciplena veziko sur la abdomeno, kun vakstolo sub la dorso. La malsanuloj diris al mi, ke oni min tenis en la operaciejo du horojn kaj duonon. La trian tagon post la operacio al mi ŝajnis, ke mi mortos. Mi estis ege malforta, kun ĝenerala malbonfarto, mi volis pensi pri io, fiksi mian atenton al io – neeble. Sed la kvaran tagon mia sanstato pliboniĝis. Mi supozis, ke la kvaran tagon d-ro Ploskov faris al mi kontrolan bandaĝon, eltirinte la duonon de longa gazbandaĝo enŝovita en la abdomeno. "Hm.. li diris – transportu lin al ĉambro numero 5" (kun la plej grave malsanaj kaj malpuraj).
Depost tiam mi restis en ĝi. Oni purigis min matene kaj vespere, sed la stato estis terura. Kiam mia kuracisto, kun kuracistoj de aliaj malsanulejoj iris de lito al lito al la pli interesaj kazoj, veninte al mia lito, li klarigis: "Tie ĉi mi havas kazon de apendico kun kunkreskintaj intestoj, kun dispozicio transiri al tuberkulozo de la intestoj, kun io simila al tumoro. Ni apenaŭ purigis ĝin. Dum mi reguligis parton de la kunkreskaĵoj, unu intesto ŝiriĝis. Mi lasis ĝin nekunkudrita. Sed ĉio pasos bone. Nun, post kiam ni lin prilaboris, li povos vivi".
Kvardek tagojn mi kuŝis sur la dorso. La malfermita vundo sur la abdomeno cikatriĝis, sed restis malgranda kanaleto, el kiu fluetis puso. Oni elhospitaligis min. Post ĉirkaŭ monato la kanaleto ĉesis funkcii, la dekstra flanko de la abdomeno ŝvelis kaj min ekdoloris, la temperaturo leviĝis. Mi reiris al la malsanulejo kaj tie kuŝis tri plenajn monatojn. Oni eligis ĉiujn internajn fadenojn de la operacio, supozante ke ili kaŭzis la pusadon, ĝis fine oni komprenis, ke mi havas fistulon, devenantan de la truita intesto. La kuracisto ne elhospitaligis min, dirante ke mi povus resti en la malsanulejo tiom longe, kiorn mi deziras, sed mi propravole eliris el ĝi en decembro 1934.
En junio 1935 mi denove vizitis la malsanulejon kaj mia kirurgo d-ro Ploskov per dua operacio fermis la fistulon. La operacio estis sukcesa. Sed kiam rni revenis hejmen, min kaptis tia peza krizo, ke kvar plenajn semajnojn mi ne povis ellitiĝi kaj trinkis nur lakton. Ĝuste kiam d-ro Ploskov skribis al mi reiri al la malsanulejo, la krizo pasis. Sed poste la krizoj ripetiĝis periode ĉiun trian-kvaran semajnon, kvankam ne kun tia forto kiel la unua. La dekstra parto de la abdomeno ŝvelis, forte doloris. En februaro 1936 denove aperis absceso, la loka kuracisto ĝin truis, kaj la fistulo reaperis. Komence ĝi ĉesis sekrecii unu aŭ du semajnojn, fermiĝis per nova haŭto sed poste la sekrecio fariĝis konstanta kaj la vundo – ĉiam malfermita.
En la somero 1936 mi revenis al la malsanulejo por nova operacio. Sed d-ro Ploskov ne faris ĝin. Oni varmigis min per elektra rentgenoterapio kaj min elhospitaligis post kvardek tagoj sen iu ajn rezulto – la fistulo restis. Mi bezonis multe da bandaĝmaterialoj, sed mankis mono. Mi kutimiĝis al la nova malfeliĉo same kiel mi kutimiĝis al la pli granda – la paralizo. La fistulo ne malhelpis min moviĝi kaj fari mian laboron. Nur dum krizaj momentoj mi fartis malbone. La temperaturo altiĝis, ankaŭ la sekreciado, ofte mi ne ellitiĝis.
Kun mia kuracisto d-ro Ploskov mi konservis konstantajn amikajn ligojn. Mi informis lin pri la evoluo de la malsano, kaj kiam necese – iris al la malsanulejo – oni ĉiam akceptis min. Sed ĝis 1939 ne necesis viziti lin. Tiam aperis nova komplikaĵo, kaj en 1942 komenciĝis novaj malsanoj, kiuj definitive min ruinigis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.