|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Socia agado, literatura okupiĝo kaj libroj denove min absorbis. Per ili mi kuracis la malĝojon, kiu min trafis. Mi penis esti konstante okupata. Sed tamen estis necesa ankaŭ ripozo. Kaj en tiuj minutoj de ripozo la malĝojo pri la tro frue mortinta frato denove obsedis min.
Mi jam finverkis mian novan broŝuron "Problemoj de la vilaĝo", pri kiu mi interkonsentis kun mia presisto ke li presu ĝin por kvinmil kvincent levoj. Ĝi ampleksis kvin presfoliojn, kaj la presisto ne cedis presi ĝin kontraŭ malpli alta sumo. Mi havis nur tri mil levojn, per kiuj li povus aĉeti la necesajn materialojn, kaj por la resta parto min atendi, sendante al mi nur po kvincent ekzemplerojn, kaj la ceteran preskvanton teni kiel garantiaĵon. Post la disvendo de kvincent ekzempleroj mi devis pagi al la presisto mil levojn por ricevi pliajn kvincent ekzemplerojn ktp., ĝis mi pagos la tutan sumon kaj ricevos ĉiujn tri mrl ekzemplerojn, en kiu eldonkvanto mi intencis aperigi ankaŭ la novan broŝuron.
La cenzuro lasis la unuajn tri presfoliojn kun negravaj forstrekoj. La presisto kuraĝiĝis kaj ĉar li ne havis aliajn mendojn, daŭrigis la kompostadon de la tuta teksto. Sed neatendite la ceteraj du presfolioj estis plene forstrekitaj de la cenzuro. La presisto demandis min kion fari – ĉu eldoni la unuajn tri presfoliojn aŭ malkomposti la kompostitajn. Mi neniel emis eldoni la libron tiel malbone kripligitan de la cenzuro. Mi esperis per la helpo de influaj personoj ricevi permeson ankaŭ por la frapita parto. Sed la presisto ne povis atendi. Li sendis al mi ultimaton: aŭ – aŭ. Mi respondis al la presisto presi la permesitan parton nur en du mil ekzempleroj.
Poste komenciĝis klopodoj por permeso de la lastaj du presfolioj. Mi kalkulis je la parlamentano de Botevgrad Vasil Valkov, agrarano. Sed li montris plenan indiferentecon al la persono, kiu parolis kun li. Tiam mi turnis min al Trudin (Sava Ganovski), Li helpis min per konsiloj kiamaniere relabori la tekston. Mi okupiĝis per relaborado de la frapita parto, donante al ĝi akcepteblan formon. Poste mi sendis ĝin ne al la presisto, sed al mia konato por prezenti ĝin al la cenzuro. Nun la teksto pasis kun malmultaj forstrekoj. La lastaj du presfolioj estis presitaj en tri mil ekzempleroj. Sed anstataŭ en aŭgusto 1939, la libro aperis apenaŭ en aŭgusto 1940, kiam la milito provokita de Germanio jam sufiĉe progresis, kaj la atento de la legantaro estis koncentrita al la ĉiutaga gazetaro. La kulturkleriga vivo en la vilaĝo malintensiĝis, multaj el miaj multnombraj amikoj, konatoj kaj revendistoj estis mobilizitaj. Ne sufiĉis tio, sed venis hejmen policisto kaj konfiskis la tutan trovitan kvanton. Oni enpakis la ekzemplerojn, sigelis ilin kaj lasis ĉion en la komunumejo. Mi jam estis dissendinta invitilojn, ricevadis mendojn, sed ne povis ilin plenumi. Komenciĝis disputoj, telegramoj al la prokuroro, leteroj al konatoj. Sed la malrapidema burokrata maŝino ne moviĝis. Kaj post kiam venis la ordono de la prokuroro al la subdistrikta policejo liberigi la konfiskitan librokvanton, pasis tuta semajno ĝis fine oni redonis ĝin post kvardek-kvin-taga reteno.
La libro estis akceptita tre bone de legantaro kaj gazetaro, al kiu mi ĝin sendis por recenzado. Mi ricevis multajn laŭdajn leterojn de legantoj. Kvankam malpli rapide, pro la nenormalaj sociaj cirkonstancoj, la disvendado iris kontentige. Iom post iom mi senŝuldiĝis al la presisto kaj ricevis ĉiujn du mil ekzemplerojn. Restis ĉe mi la mil ekzempleroj de la lastaj du presfolioj. Ĉar la libro estis daŭre serĉata, mi decidis presi en mil ekzempleroj ankaŭ la unuajn tri presfoliojn, kiuj kostis al mi pliajn mil tricent levojn. Por dufoja tajpado de la teksto mi pagis kvincent levojn. Tiumaniere pro la cenzurado la eldonkostoj de la libro altiĝis de kvinmil okcent (kun la kosto de la tajpado) al sepmil tricent levoj. Sed finfine ĉio estis pagita al la presisto ĝis lasta levo kaj de la plie presitaj mil ekzempleroj, restis nevenditaj nur kvarcent ekzempleroj.
En la somero 1939 la fistulo komplikiĝis. Ĝi denove kontaktiĝis kun la urina veziko, truis ĝin kaj komencis pusi. Denove mi vizitis doktoron Ploskov en la Aleksandro-Hospitalo. Li min esploris per cistoskopo kaj malkovris la lokon de la nova lezo. Sed li diris al mi, ke oni ne povas ĝin operacii, ĉar ĝi estas ege danĝera, kaj pri mi, persono tre malforta, la morto estas tutcerta. Anstataŭ operacii, oni komencis min prilumi per kurtaj ondoj, kaj pli malfure oni volis priradii min per alia, pli granda aparataro. Sed ĝi estis difektita, ĉiutage oni atendis ian rezervan parton el Germanio, sed ĝi ne alvenis. La nova kvardektaga doloriga restado en la hospitalo, dum ekstere min atendis tiom multe da laboro, tedis al mi. Krome, al la kirurgia fako antaŭstaris riparlaboroj kaj la malsanulojn oni devis transporti al oftalmologia fako. Denove mi forlasis la hospitalon memvole. Ĉe la adiaŭo d-ro Ploskov komisiis al mi rigardi filozofie al la vivo, ne malesperi, sed skribi, legi, fari mian ĉiutagan laboron kiel mi ĝin faris ĝis nun. "Sed kiu scias, ĉu post unu jaro tiu ĉi fistulo ne faros al mi novajn, neatenditajn ĵonglaĵojn? Kiu povis antaŭvidi tion, kio okazis nun?" – demandis mi. "Mi supozas, ke tio ne okazos – li kun afabla rideto trankviligis min. – ĉiuokaze, informu min pri la evoluado de via malsano kaj ĉiam, kiam vi bezonas mian helpon, serĉu min, vi estos akceptita en la hospitalo."
En la hospitalo, dum mi ankoraŭ ne ĉesis funebri pri la forpaso de mia frato, mi spertis novan pezan malĝojon – la subitan morton de mia malnova amiko, kamarado kaj protektanto avo Georgi Bakalov. La informo en "Zarja" konsternis min. Nur antaŭ semajno, malgraŭ la teruraj juliaj varmegoj, avo Georgi estis ĉe mi en la malsanulejo. Ni interparolis longe. Li kiel ĉiam estis sana, vivĝoja, ridetanta, afabla, plena de projektoj por novaj eldonaĵoj (iuj jam pretaj), ĉiam laborema, finkonstruanta la solenan pinton de sia grandioza faro. Mi kutimiĝis al la penso, ke tiu ĉi vivgaja maljunulo ĝisatendos la alvenon de la nova epoko, al kiu li dediĉis tiom multe da fortoj, sian tutan vivon. Kaj nun – subita, insida morto! ĉesis pulsadi unu granda koro. Vivo tiel produktiva, homo, al kiu ni ŝuldas tiom multe! Jam el la malsanulejo mi sendis kondolencan leteron al la orfa familio. Kaj tuj post la tagmezo mi plantis min ĉe la fenestro super mia lito, de kie oni povis vidi ĉiujn enterigajn procesojn sur strato "Grobarska". La enterigo okazis apenaŭ antaŭ vesperiĝo. Mi ĝin rekonis laŭ la multnombra homamaso; progresema Sofio organizis solenan enterigon de la kara mortinto. Mi ĝin rekonis ankaŭ laŭ la multnombraj rajdpolicistoj, kiuj pretertrotisan-taŭen. Longe pasadis la funebra procesio, la tramoj haltis. Larmoj sufokis min. La aliaj malsanuloj miris pri la kaŭzo. Mi rigardis dum la lasta procesianto forpasis, poste mi kuŝigis la lacigitan de vidado mian korpon sur la liton. Mi pensis, kian grandiozan procesion estus organizinta la tuta popolo, se Georgi Bakalov estus ĝisatendinta ĝian liberiĝon.
En la malsanulejo mi konatiĝis kun fraŭlino, ĉirkaŭ dek jarojn pli juna ol mi, kiu estis veninta deĵori private. Ŝi estis klaskonscia kaj parte regis esperanton. Sed nek ŝi, nek mi tiam supozis, ke nia amikeco profundiĝos tiomgrade. Dum mia plua kuŝado en la hospitalo mi trovis ŝin jam oficistino en la kancelario. Ŝi faris al mi multajn komplezojn, en la sfero de siaj ebloj, komplezojn, kiujn mi tre malofte ricevis de aliaj personoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.