La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Malpacaj geedzoj iras al la pastro.
La edzo: Via pastra moŝto, mi deziras eksedziĝi.
La pastro (AL LA EDZINO): Kaj vi, mia filino?
La edzino: Mi ankaŭ deziras eksedziĝi.
La pastro: Miaj gefiloj, kiam geedzoj estas tiel samvolemaj, la eksedziĝo estas absolute nenecesa.
A.: Bonan tagon, amiko. Vi estas tie ĉi? Vi transmigris el via urbo en la nian!…
B.: Jes, sed mi logos tie ĉi nur dum la daŭro de la striko de l’ panbakistoj en mia urbo.
A.: Ĉu la panbakistoj strikas ĉe vi?
B.: Jes, bedaŭrinde. La loĝantoj de mia urbo estas devigataj manĝi kukojn anstataŭ panon.
A.: Ĝi do fariĝis kukurbo.
La junulo: Se mi iam edziĝos, mi ne demandos pri la doto de mia fianĉino…
La sinjorino: Vi pensas ja noble.
La junulo: Ĉar mi edziĝos je tia virino, pri kiu mi certe scios, kian doton ŝi havas.
La bankdirektoro: Kara advokato, mi petas de vi komplezan bonfaron.
La advokato: Kion do?
La bankdirektoro: Oni procesumis mian bankon. Mi estus tre kontenta, se vi povus tiel aranĝi la aferon, ke vi estu la advokato de nia kontraŭulo.
Ludovikino vizitas sian amikinon vidviniĝintan.
– Kaj kiuj estis la lastaj vortoj de via edzo?
– Li ne havis; vi ja scias, ke inter ni ĉiam mi diris la lastan vorton.