La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE L’ HUMORAĴO

Aŭtoro: Paul de Lengyel

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4
Humoraĵoj
1 2 3 4 5 6 7 8
Bagateloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

”POSTE RESTANTE”

(Rakonto de konvertito)

Nu, amiko, vi demandas, kio kaŭzis, ke mi tiel bone, tiel delikate kunvivas kun mia edzino. Mi rakontos al vi sincere la aferon, sidiĝu komforte, volu ekfumi kaj aŭskultu.

* * *

Antaŭ du jaroj, en la karnavala tempo, mi legis la sekvantan anonceton en ĉiutaga gazeto:

”Kiu bonkora viro volus reĝojigi velkantan koron de virino?

Brulanta amo.”

Vi scias, ke mi ĉiam estis granda amiko de aventuroj.

Nu, atendu, – pensis mi, – mi reĝojigos vin! la sekvintan tagon mi anoncis la jenan respondon:

”Al Brulanta amo.

”Forgesita 26-jara blondulo sentas la deziron resanigi vian doloratan koron. Volu skribi leteron sub la malsupra adreso poste restante.

Fajra amo.”

Tute kompreneble mi havis leteron en la sekvinta tago. Mi tuj rekonis la delikatan skribon de virino; mi eĉ vidis, ke la skribintino apartenas al la klerularo.

Rapide fariĝis inter ni varma, konfidencia korespondado.

Ĉiutage mi interŝanĝis leteron kun la stranga nekonatulino, kiun mi jam tre deziris koni.

En letero mi petis ŝin, ke ŝi difinu lokon kaj tempon, kie kaj kiam ni povus renkonti unu la alian. Ŝi plenumis mian deziron, skribante, ke ŝi ĉeestos en la proksima maskobalo kun kostumo de husara leŭtenanto.

Tuj mi sciigis ŝin pri mia decido, ke mi ĉeestos en la balo, vestita kvazaŭ ĉevalisto hungara.

Malrapide alvenis la atendita tago. Mi tre ĝojis de la – espereble dolĉa – aventuro, kies efektiviĝon ĝenis nur unu cirkonstanco.

Kion mi diros al mia edzino ? kien mi intencas iri ? – Tio estis pikanta punkto. Hop, antaŭen!

– Kara edzineto, – diris mi timante, hodiaŭ estas la nomtago de unu mia amiko; pardonu al mi, mi ne pasigos hodiaŭ la vesperon apud via amata flanko.

(Estis por mi feliĉe, ke ŝi ne demandis min pri la nomo de mia amiko, ĉar mi ja ne estas sperta pri la kalendaro.)

Kun ruza rideto ŝi donis al mi la forpermeson…

Post dek minutoj mi jam forestis, – post dudek jam kvazaŭ hungara ĉevalisto promenadis en la balsalono.

Mi malesperis jam la renkonton: la leŭtenanton de husaroj ne povis trovi miaj avidaj okuloj .

Sed mia malespero baldaŭ forflugis, – jen ŝi eniris la salonon.

Unue mi sekvis ŝin en ŝatinda malproksimeco, poste mi komencis la interparolon.

Senpacience mi atendis la paŭzan horon, kiu tre malrapide alvenis per testudaj paŝoj. Maltrankvile mi iris flanken kun mia kolegino por ŝin ekkoni. Sed, – je mia nekaŝebla surprizo, – ŝi petis min, ke mi konduku ŝin en mian loĝejon.

Vi povas kompreni, kara amiko, mian grandan embarason.

Tamen mia cerbo estis jam preskaŭ tute konfuzita per nekonata sento; mi obeis.

Ni sidiĝis en fiakron.

La ĉambro de mia edzino estis peĉonigra, ŝi dormis.

Timante mi kondukis la leŭtenantinon en mian apartan ĉambreton. – Farinte lumon, mi petegis ŝin forĵeti la maskon.

Nun la bela leŭtenantino eltiris sian glavon kaj metis sin en minacantan pozon.

– Nu, kara ”Fajra amo”! Malnobla, kanajla fripono! – diris ŝi laŭte.

Ho ĉielo! tiu voĉo! tiu tono!…

Subite ŝi forĵetis sian maskon.

Imagu, amiko, kiu estis mia kolegino! Imagu! Mia edzino, – ĉu vi komprenas? mia edzino, jes, mia edzino! Ŝi staris antaŭ mi kun la eltirita glavo, kiel punanta kerubo.

– Nu, juna deloganto! kiel plaĉas al vi la leŭtenanto?

Pro la teruro mi ne povis paroli. Ŝi turnis sin kaj kun fieraj paŝoj forlasis la ĉambreton, kiel efektiva tragika aktorino.

– – – 

La radioj de l’ revenanta suno trovis en mia ĉambreto malĝojan ĉevaliston, sidanta apud la tablo, apoganta la kapon sur siajn brakojn.

Ĉu vi ne estas scivola koni, kiel mia karega edzino estis diveninta mian aventuron? Tre simple… Ŝi estis trovinta kaj leginta mian unuan leteron, kaj ŝi mem estis portinta ĝin el la poŝto. Mi korespondadis nesciante kun mia edzino.

* * *

Nun vi scias, kara amiko, kial mi kunvivas tiel bone, tiel delikate kun mia edzino. Ofte eĉ nun ni rememorigas unu la alian pri la rakontita aventuro; kaj tiam nia gaja ridego preskaŭ eksplodigas la domon.