|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La dentisto: Volu malfermi la buŝon.
La paciento malfermas ĝin.
La dentisto: Ho, ne tiel grande.
La paciento: Mi pensis, ke vi intencas enkonduki en ĝin la dentotirilon.
La dentisto: Sendube, sinjoro; sed mi mem intencas ja resti ekstere.
– Kio estas en tiu botelo? – demandas vojaĝanto en vagonaro kunvojaĝantan samurbanon.
– En tio estas fluidaĵo, per kio oni fariĝas verdiranto.
– Ha! mi amus provi tion ĉi.
– Volu do trinki iom da ĝi.
– Ha! hu! – diras li naŭze post trinko, – ĝi estas ja vinagro.
– Jes, – respondas tiu ridetante, – jen vi fariĝis verdiranto.
Botfaristo riproĉas sian helpanton:
– Kia laboro estas tio ĉi? Kiel ofte mi diris jam, ke vi orde faru ĉion! Se mi volus havi tian fuŝlaboron, mi povus mem fari ĝin.
– Morico, ĉu vi dormas?
– Ne.
– Pruntu al mi kvar rublojn.
– Mi jam dormas.
La vilaĝa juĝisto: Mi punas vin je kvindek heleroj, ĉar vi, kontraŭ la malpermeso, almozon petadis.
La malriĉegulo: Mi petas vin konsideri, ke mi havas nur tridek sep helerojn.
La juĝisto: Rapidu do por almozkolekti la mankantajn dek tri helerojn.
– Nu, kiam edziniĝos via filino?
– Kiam mi havos kvincent kronojn; ĉar mi donos al ŝi tion kiel doton, kaj mi havas nur ducent kvindek.
– Tio daŭros eble tre longe. Sed faru tion ĉi: forprenu la duonon de l’ doto.
– Mi kore dankas vin pro via saĝa konsilo, sed mi mem estas tiel prudenta. La malbono estas nur tio, ke mi havas nur tiujn ducent kvindek kronojn, kiujn mi intencas forpreni.
La makleristo: Ĉu vi volas asekuri vian karan vivon?
La poeto: Ho amiko, mi ne bezonas tion, mi estas ja senmorta.
– Vi estas obstina kulpulo. En la dek jaroj, de kiuj mi estas la prezidanto de la ĉi tiea juĝistaro, ni renkontis unu la alian jam dek fojojn en la juĝejo.
– Ho, sinjor’ prezidanto, mi ja ne estas kulpa pro tio, ke vi tiel longe ne progresis en via ofico.
Pastro instruas vilaĝajn infanojn en la lernejo.
– Miaj infanoj, – diras li, – mi estas por vi tia, kia paŝtisto estas por la ŝafoj. Diru al mi, Julo, kion li faras por la ŝafoj?
– Li tondas ilin.
Advokato bedaŭrante diras al sia kliento, kiu pro kalumnio estas punata per kelkaj tagoj en malliberejo:
– Vidu, nun vi estos punata dum ok tagoj pro kelkaj vortoj.
– Nu, – respondas la kliento, – proporcie vi meritus almenaŭ tri jarojn de punado pro via longa defenda parolado.
La tajloro kolere diras al sia ŝuldanto:
– Vi promesis antaŭ ses monatoj, ke via riĉa onklo baldaŭ mortos. – Kaj jen, – li vivas ankoraŭ.
La kuracisto: Via malfeliĉo estas tre granda…
La malsanulo (TIME): Nu?
La kuracisto: Via dekstra piedo devos esti detranĉita.
La malsanulo: Dankon al Dio! Vi tre terurigis min. Mi pensis, ke trinkado de brando estos al mi malpermesata.
En kafejo sidas Alekso kaj Ludoviko. La hundo de Alekso kuŝas ĉe la piedoj de Ludoviko.
Ludoviko: Forvoku vian hundon de tie ĉi; mi sentas jam, ke puloj rampas sur mia kruro.
Alekso (AL LA HUNDO): Venu tien ĉi, Fifi, ĉar tiu sinjoro havas pulojn.
La instruisto: Otmaro, se vi ankoraŭ longe lernados tiel malbone, la haroj de via patro blankiĝos antaŭtempe pro la malĝojo.
Otmaro: Tio ne povos okazi.
La instruisto: Kial ne, malbonulo?
Otmaro: Ĉar mia patro portas artefaritan hararon.
– Sankta ĉielo! La boato renversiĝas! Ni estas tuj mortontaj!
– Ho ne, mi povas naĝi.
– Sed mi ne povas.
– Mi montros al vi kiel fari.
La filino: Patro mia, kion vi deziris, jen tio fariĝis: nun mi estas tute kapabla kuiri. Sed mi petas nun pri la surprizo promesita.
La patro: Tre volonte, mia kara. – En la proksima monato mi forsendos la kuiristinon.
La sinjorino: Hontu! Por alporti unu kilogramon da salo vi prenis tiel longan tempon.
La kuiristino: Pardonu, sinjorino, mi alportis du kilogramojn.
La patro: La barono volas edziĝi je vi, kaj mi donis al li mian konsenton.
La filino: Sed patro! La barono estas jam tre maljuna por mi.
La patro: Maljuna? Kial? Li estas ankaŭ por vi 68-jara, kiel por la aliaj.
– Mia hundo estas tiel inteligenta, ke oni povus diri: ĝi estas duonhomo.
– Nu, tiam vi estas duobla hundo.
A. (MALLAÛTE AL B., KIU PROMENAS KUN SIA EDZINO): Malfeliĉulo! kiel vi povis edziĝi je tiu ĉi maljuna, malbelega, lama kaj ĝiba virino?
B.: Vi povas paroli laŭte, ĉar ŝi estas eĉ surda.