|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Miĥaelo Krasznay estis tre alteŝatata aktoro en Kolozsvár (Hungarujo). Ĉiu amis lin: direktoro, kolegoj, publiko, eĉ la kritikistoj. Oni do povas imagi, kiajn donacojn li ricevis, kiam li havis sian ”premian” vesperon.
Ĉiu donis al li ion konvenan, jen amuzan, jen utilan.
Sed la plej strangan donacon faris al li sinjoro Czecz, kiu estas posedanto de enteriga entrepreno. Li donis al li belegan florkronon, en kiu estis kaŝita koverto enhavanta la sekvantan skribaĵon:
”Mandato, kies posedanto rajtas senpage ricevi de mia negocejo enterigan aranĝon 400 kronojn kostantan por sinjoro M. Krasznay.”
La amikoj de Krasznay multe amuziĝis je la stranga donaco, poste ili baldaŭ forgesis ĝin…
Sed okazis, ke tiu ĉi donaco bedaŭrinde aktualiĝis.
Krasznay mortis, lasante sian edzinon en granda mizero.
La vidvino, tuj post la morto de l’ edzo, vizitis sinjoron Czecz.
– Sinjoro, – ŝi diris, – aŭdu. Ĉu ni povis pensi, ke mi jen bezonas vian donacon? Oni devas enterigi mian kompatindan edzon. Mi ne havas monon… Vi ja memoras pri la mandato… Ĝi perdiĝis, aŭ forerariĝis inter la ceteraj multaj skribaĵoj, – mi ne retrovas ĝin… Havu la bonecon, kara sinjoro Czecz…
– Jes, jes, sinjorino, – respondis Czecz, gratante sian verton, – mi ĝin donacis al via edzo; sed li (Dio havigu al li eternan pacon), la sekvintan tagon ĝin vendis al mi por ducent kronoj kaj tiun sumon li kun siaj amikoj ”fortrinkis” je la sama vespero.