|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi estas konvinkita, ke neniu konsideras kiel mirindaĵon, se privata oficisto, 27-jara, havas ŝuldojn.
Tial do Emeriko Kahel ne estas mirinda, – ĉar li estas privata oficisto, 27-jara kaj havas ŝuldojn.
Imagu straton malvastan kaj en ĝia mezo belan junulon, – sur unu el ĝiaj randoj altan, maldikan sinjoron kun okulvitroj kaj pinta barbo, – sur la alia viron iom pli fortan kaj dikan, kun grandaj lipharoj. La bela junulo terure rigardas tien ĉi kaj tien, poste li subite enkuras domon tra pordego. La du suspektindaj viroj rapidas post li, – ili renkontas ĉe la pordego unu la alian.
– Li malaperis, – tondras unu el ili.
– Li forkuris, – grincas la alia.
– Ni restu embuske, – daŭrigas la du viroj unuvoĉe.
Nun mi vin informos, kara leganto, pri la personoj de la jena aventuro mistera. La bela junulo estas Emeriko Kahel, – la viro longa, maldika, kun barbo pinta estas Mateo Faden tajloro, – la pli forta kaj dika persono estas Petro PieduI ŝuisto. Emeriko Kahel estas ŝuldanto al la du aliaj sinjoroj, kaj li rifuĝis de ili tra la pordego okaze estanta antaŭ li.
* * *
Nu, mi devas rakonti, kien li malaperis.
… Ekzistis jam ŝuldanto en tia situacio, ke li iris al dentisto kaj eltirigis sian plej sanan denton, por eviti la renkonton de sia kreditoro; – kial do Emeriko Kahel ne estus irinta en loĝejon, sur kiu estis tiu ĉi surskribo:
”Adolfo Grünstein, makleristo”? Estas vere, ke li ne sciis, kiaspeca makleristo estas sinjoro Grünstein, sed li konfidis, ke li trovos tie, kion li bezonas.
Malafabla servistino demandis de li:
– Kion vi deziras?
– Ĉu la sinjoro estas hejme?
– Lia sinjora moŝto estas en la kontoro; volu eniri.
Emeriko eniris.
La unua afero, kiun li ekvidis, ne estis tiu viro malgranda, senhara, afable ridetanta, kiu sidis post granda skribtablo, – sed la fenestro ĉe la flanko de l’ strato, tra kies kurtenoj agitiĝis du homombraj konturoj.
– Ho Dio! ili embuskas por mi! – murmuris li.
– Per kio mi povas servi al vi? – demandis sinjoro Grünstein, kun la plej larĝa rideto.
– Per kio vi povas servi al mi? – rediris Emeriko aŭtomate.
– Nu, nature…
– Jes, jes, – respondis Emeriko kaj per ĉiuj fortoj li pensis: pri kio do lin peti. Fine li diris kun subita decido kuraĝega:
– Oni donis al mi vian adreson.
– Mi estas tre feliĉa pro tio. Via sinjora moŝto estos kontenta de miaj servoj.
– Kian garantion vi povas doni?
– Ho! estu trankvila pri mia silento, diris la makleristo.
– Ha! ha! – pensis Emeriko, – li estas procentegulo.
Des pli bone. Eble mi sukcesos fari ian ”pumpon”. – Kaj laŭte: Mi esperas, ke la procento ne estas troa.
– Troa? Kion vi pensas? Unu procento kiel provizaĵo, kaj nenio alia.
– Nu, tio ĉi ne estas troa.
– Vi estos kontenta. – Mi petas pri via nomo, por ke mi ĝin enskribu.
– Emeriko Kahel.
– Via profesio?
– Privata oficisto.
– Via aĝo?
– Dudek sep jaroj.
– Viaj gepatroj?
– Eble tio ĉi ne estas necesa por nia afero.
– Ho jes! La familio estas tre grava. Mi servas al tre estimindaj familioj. Eĉ al familioj nobelaj, mi tion ĉi diras al vi, sinjoro. Ĉu ankaŭ vi estas nobela?
– Jes, kun la alnomo ”de Bodrog”.
– ”Nova-Bodrog”!… Vivu! vivu! Dek kvin mil, – vi vidos, dekkvin mil florenoj!
– Ho, tiom ne estas necesa, – diris Emeriko modeste.
– Kion vi diras? Vi estas la unua, kiu malŝatas la monon, kiun mi proponas.
– Ho, mi havas nur cent florenojn kiel monatan salajron.
– Sufiĉe, sufiĉe, sinjoro de Nova-Bodrog. Vi havos dekkvin mil! Kia vi deziras, ke ŝi estu? blonda? bruna?
– Kiel mi devas kompreni tion ĉi?
– Nu, la fianĉino.
– La… la… fian… an… ĉino?
Lian korpon trakuris malvarmo. Nenia dubo: li falis inter ungegojn de makleristo por edzeco.
– Estus pli bone, se mi forirus, – pensis li.
Sed tio estas neebla. Antaŭ la fenestro gardas la du kreditoroj.
– Ni daŭrigu do la komedion, – li diris al si. Poste li kuraĝis paroli:
– Mi… mi amas la blondulinojn.
– Ĝuste, – respondis sinjoro Grünstein kaj daŭrigis kantante:
Kial do ni serĉus
Brunulinon?Kial, se ni amas
Blondulinon…
Mi havas blondulinojn en ĉiuj specoj. Ĉu vi deziras, ke ŝi estu alta?
– Me… meze alta.
– Inter cent kvindek ses kaj cent sesdek ses centimetroj.
Vi havos tian. – Ĉu dikan? maldikan? grasetan?
– Nu, mi preferus ŝin graseta.
– Vi havos ŝin… Ha! Ĵus venas penso en mian cerbon!
Mi havas unu tian knabinon por via sinjora moŝto. –
He, Ignaco! Ignaco!
Senorda buklohara junuleto aperis.
– Tuj kuru al ŝia fraŭlina moŝto Adelgundo; mi tre petas ŝin veni… Diru al ŝi, daŭrigis li mallaŭte, – ke oni atendas ŝin.
Poste li turnis sin al Kahel:
– Ni povos tuj aranĝi la aferon.
* * *
Emeriko Kahel sentis sin, kvazaŭ lin prenus mara naŭzo.
Kaj la du ombroj ne formovis sin.
– Ho Dio, kio okazos!
Sinjoro Grünstein parolis, paroladis al li kaj rakontis tre enuigajn spritaĵojn kun afabla maniero.
Post kvaronhoro venis fraŭlino.
– Tio estas ŝi, – diris diskrete la makleristo.
Emeriko preskaŭ falis svenante de la seĝo.
La ”blondulino” estis ruĝa, kiel flamo, kaj ŝian grasetecon eĉ la plej preciza aŭtomata pesilo ne montrus pli malpeza, ol okdek ok kilogramojn.
– Ha, kara fraŭlino, kia feliĉo por mi! – ekkriis Grünstein.
– Kiel mi povas danki tiun ĉi agrablan okazon?
– Mi venis por viziti vian karan edzinon.
– Ho, ŝi tre ĝojos pro tio. Mi tuj avertos ŝin, se ŝi estas hejme. Volu sidiĝi, mi baldaŭ revenos… Sinjoro Emeriko Kahel, mia bona konato, el nobela familio, kun la alnomo ”de Nova-Bodrog”… – Fraŭlino Adelgundo.
Mi petas, distru vin kune.
Kaj li malaperis.
… Fraŭlino Adelgundo mallevis siajn okulojn kaj diris:
– Ha, sinjoro, ni estas solaj.
– Jes, ni estas solaj.
– Ĉu vi ne timas?
– De kio?
– Mi ĉiam timas, kiam mi estas sola kun juna fraŭlo.
– Mi ne.
– Ĉu vi estas tia, kiel estas la aliaj? – ĝemis la fraŭlino, tirante sian seĝon pli proksimen al Emeriko.
– Ne, ne, mi ne estas tia.
– Ĉar la homoj estas nuntempe tiel realistaj, sinjoro.
– Tre realistaj, fraŭlino.
– Sed vi ne, sinjoro?
– Mi ne, fraŭlino.
– Je kiu mi edziniĝos, tiu min estimu, honoru, amu… ne mian monon… ĉu tio ne estas vera, kara… kara – ”Kahel”.
– Mi petas, diru al mi vian baptonomon.
– Emeriko.
– Kara Emeriko. Ha, ĉu vi permesas al mi? Mia nomo estas Adelgundo; sed tiuj, kiuj min amas, min nomas Adenjo.
Emeriko malespere rigardis jen la ruĝan fraŭlinon, jen la fenestron. La knabino estis jam tute proksime al li, –
ŝi eĉ jam karesis lian manon.
– Kio ankoraŭ okazos! – pensis li.
– Nu, ĉu vi nenion parolas? – demandis la knabino.
– Jes, fraŭlino.
– Ho, diru: ”Adenjo”.
Emeriko kontraŭvole elbalbutis:
– Ade… denjo.
Post momento la knabino pendis je lia kolo, kiel la pomo je sia arbo, aŭ pli ĝuste, kiel la kokosnukso je la palmujo.
– Vi do amas min! – ekkriis ŝi.
Ĝuste tiam aperis subite sinjoro Grünstein.
– Mi gratulas vin, mi gratulas vin!
– Ho, malbonulo, – diris Adelgundo neruĝiĝante.
Ĉar ŝi estis ĉiam ruĝa.
Emeriko rigardis la fenestron. La du ombroj malaperis.
Sed eĉ se ili ne estus malaperintaj, li estus aginta tiel, kiel li tiam agis. Li komencis balbuti:
– Jes… jes… tuj… bonan tagon.
Poste li kuregis, kvazaŭ lin persekutus ia leono. – –
Kio okazis pri fraŭlino Adelgundo, tion mi ne scias; sed mi povas certigi, ke Emeriko de tiu tempo pagas siajn ŝuldojn al Mateo Faden tajloro kaj al Petro Piedul ŝuisto kun akurateco miriga.