|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
De Sipulusz Dion mi benas pro tio, ke mi povis veni loĝi en ĉi tiun malgrandan, antaŭurban domon. Sole al la okazo mi dankas pri tio ĉi.
Foje mi tagmanĝis en malgranda sensignifa restoracio.
Apud mi sidis maljuneta, bonvestita sinjoro, kiu, kiam mi sidiĝis, manĝis kukuman salaton kaj trempadis panopecetojn en ĝian vinagron, kvazaŭ ĝi estus viandgrasaĵa saŭco.
Mi regalis min per kariofilsupo, poste mi mendis unu porcion da ŝpinacaĵo, – poste ankoraŭ unu porcion da ŝpinacaĵo, kaj mi trinkis nur akvon… kion fari? Mi ne havis sufiĉe da mono por tagmanĝi ian viandaĵon.
Tiam mi rimarkis, ke la ”kukumsalatulo” akompanas kun akra atento mian modestan manĝon. Kiam mi finis ĝin, li alparolis min:
– Sinjoro, ĉu vi estas vegetmanĝisto?
– Jes.
(Kion diri? – mi hontis konfesi al li mian malriĉecon.)
– Kial vi estas tia?
(Eĉ se mi tia estus, mi ne povus argumenti.)
– Mi ne povas manĝi ion, kion oni ricevas nur per mortigo de vivanta estaĵo, – mi diris subite, mallonge, sed konvenege.
– Brave, junulo! Kaj kial vi ne trinkas vinon?
– Mi ne prenas tian trinkaĵon, kiu povas eksciti la homajn malbonajn kapricojn kaj ecojn.
– Tre ĝuste. Vi estas bravulo. Kian profesion vi havas?
– Mi estas oficisto de la urba depagofico.
– Ĉu vi havas loĝejon?
– Jes.
– Ĉu vi ne deziras ĝin forlasi?
– Kial vi demandas tion?
– Ĉar en mia domo estas ankoraŭ unu loĝejo, kiu estas malkare luebla de bonmorala, sola junulo, – respondis la maljuneta sinjoro.
– Kion vi komprenas per bonmorala? Apartan enirejon el la ŝtuparo?
Li surprize rigardis min.
– Kredeble vi antaŭ nelonge fariĝis viandon-ne-manĝanto, alie vi ne parolus tiel… Kion mi komprenus? mia loĝanto estu vegetmanĝisto.
– Ĉu vi estas tia?
– Mi estas ĉiama honora prezidanto de l’ Societo de la Vegetmanĝistoj, kaj la plej energia apostolo de la vegetaĵanismo. Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ pri Tobias Müller?
– Vi… vi estas do Tobias Müller? Sinjoro, permesu al mi, ke mi levu mian rigardon kun la plej granda respekto sur viajn harojn blankiĝintajn en la kreskaĵmanĝado.
– Levu ĝin. Nu, ĉu vi volas fariĝi kunloĝanto.
– Sendube. Kiam mi povus iri?
– Tuj.
– Ni iru.
– Kaj via apartenaĵaro?…
– Tio ne estas grava.
Post duonhoro mi estis en la nova loĝejo.
Bela, agrabla domo, kun malgrandaj, sed puraj loĝejoj, en kiuj ekskluzive vegetaĵanoj loĝis. Mia ĉambro estis aminda, guste meblita; sur la muroj pendis portretoj de nekonataj homoj, – apostoloj de la viandon-neman ĝo, kiujn la viandon-manĝantaj barbaroj kuiris eble en oleo aŭ trempis en varmegan pecon. La ĉambro kostis ses florenojn ĉiumonate, kaj sekrete mi deziris, ke estus bone, se ĉiuj budapestaj dommastroj fariĝus vegetaĵanoj.
Ĉiuj kunloĝantoj akceptis min kiel fraton, kaj ni reciproke konsentis en ĉio, kiel la unuaj kristanoj en la jarcentoj de l’ persekuto.
En la mateno de la sekvinta tago bela knabino portis al mi kakaon.
– Kiu sendas la kakaon? – mi demandis de la knabino.
– La dommastro. Tio ĉi okazas ĉiutage, por ĉiu loĝanto.
– Ĉu oni devas pagi por ĝi?
– Ne.
Bonege! Kredeble la nova religio tre baldaŭ disvastiĝos kaj la kakaofabrikistoj estos la plej riĉaj homoj de l’ mondo.
Ĝis nun mi pagis 30 florenojn ĉiumonate por loĝado, sekve la vegetaĵaniĝo pligrandigis je 24 florenoj mian salajron. Kion faros el tiu ĉi mono la junulo, kiu havas pli multajn ŝuldojn, ol li povus ilin elpagi kaj komenci la partumajn pagojn? Li plibonigos la sinnutron. Mi abonis tagmanĝon je 18 florenoj pomonate en urboflanka restoracieto, kaj tie mi manĝis tiom da viando, kvazaŭ leono.
Tamen, kiam mi renkontis Tobiason Müller, mi ruĝiĝis; ĉar la restoj de l’ konscienco ekzistas ankoraŭ neneigeble en mi. Akran rigardon li ĵetis al mi el siaj grizaj okuloj, sed nenion diris Mi sentis la neceson firmigi mian pozicion. Mi aĉetis por unu floreno lardon fumaĵitan, kaj mi portanta ĝin iris al sinjoro Müller:
– Sinjoro, – mi diris. – Mia patro estas vilaĝano kaj la vegetaĵanismo senefike forflugas super li. Vane mi instigas lin, li ne sekvas min; li eĉ volas min eltiri, – jen li sendis al mi tiun ĉi lardon, kiun mi transdonas al vi, kiel signon de mia fideleco kaj firmeco.
Larmoj aperis en la okuloj de Müller.
– Mi dankas, junulo. Ni kondamnos tiun ĉi lardon kvazaŭ rifuzindan malamikon. Solene ni bruligos ĝin.
– Ne faru tion, Sinjoro Müller, ne reveku la dormantan leonon; pripensu nur: rostita lardo… ha, mia Dio!
Kaj mi eliretigis trifoje mian langon. Sinjoro Müller laŭte kalkulis la nombron de l’ eliroj, poste li severe diris:
– Aj, aj, junulo! Ŝajnas, ke en vi jam ekrevekiĝas la dormanta leono.
Mi ekkaptis lian manon:
– Sinjoro, – mi diris senteme, – ne komparu min kun la plej terura viandon-manĝanta monstro. Veku en mi la kamelon, la bovon, la kapron, la kanguruon, sed lasu la leonon.
– Bone, mi vidas, ke vi estas fervora samideano. Metu la lardon sur la tablon.
Post tiu ĉi sceno dum pli longa tempo mi ne renkontis lin.
Unu fojon mi decidis, ke mi esploros la lignejon apartenantan al mia loĝejo. Brulantan kandelon mi prenis kaj iris en la kelon.
Kiam mi senbrue trairis sur la mola fundo de l’ malluma antaŭkelo: prezentu al vi, kion mi vidis tra la ligna kradaro de l’ barilo? Sinjoro Müller sidis sur unu barelo kaj li bonhumore ”lardumis”; li manĝis mian lardon.
– Bonan apetiton, sinjoro Müller! – mi diris kviete kaj sidiĝis apud lin.
En la sekvinta minuto mi tranĉis pecon da lardo el la tutaĵo kaj komencis ĝin manĝi kun la plej natura mieno.
Sinjoro Müller rigidite de surprizo rigardis min dum unu momento, poste li rekonsciiĝis kaj diris:
– Ki… kion? Ĉu vi manĝas lardon?
– Kompreneble! Ĝi estas ja vegetaĵlardo; alie vi ne manĝus ĝin.
– Sendube, ĝi estas nerekte vegetaĵa manĝaĵo, – respondis sinjoro Müller, per tono iom malpli severa.
– Kiel?
– Ĉar ĝi estas farita el la viando de vegetmanĝanta besto.
– Nu? – mi demandis mirigite.
– De porko. Ĝi manĝas glanojn, branon, maizon, terpomojn kaj kukurbojn. Unuvorte: ĝi estas samideano.
– Vere; forkalkulante la glanojn kaj la branon, ĉar tion ni ne manĝas.
– Vi estas prava. Sciu, ke la progrespartianoj signife faciligis la dogmojn.
– Vi estas do progrespartiano?
– Jes; – respondis sinjoro Müller neŝanceliĝante, – kaj tiujn bestojn, kiuj manĝas nur kreskaĵajn nutraĵojn, mi ne kunkalkulas kun viandomanĝaĵoj.
Nun li subite rifuziĝan ekmovon faris per sia mano:
– Eĥ, eksciu ĉion; – mi fariĝis eks-sektano.
– Ha!
– Nia prezidanto subite mortis kaŭze de apopleksio.
Tiu ĉi cirkonstanco pruvas, ke la vegetaĵanismo ne asekuras kontraŭ apopleksio. Kaj, ĉar mi fariĝis vegetaĵano nur pro la timo de apopleksio, tial mi eks-samideaniĝas.
Morgaŭ mi eĉ malfondos la domon. Vi pagos de la unua de l’ venonta monato 25 florenojn por la loĝejo. Bonan tagon!
La sekvintan tagon li sciigis la loĝantojn per cirkulero pri la ŝanĝo.
Kaj la unuan de la sekvinta monato mi rekomencis tagmanĝi kariofilon kaj spinacaĵon; kaj mi tuj refariĝis vegetmanĝanto, kiam mi ĉesis esti vegetaĵano.