La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2024 Geo |
La Enhavo |
– Ĉu vi estis en la galerio de pentraĵoj?
– Jes.
– Ĉu vi vidis mian pentraĵon?
– Jes.
– Nu, kiu parto plej plaĉis al vi?
– Ĝia kadro.
”Hassan kaj Ali, du malpaciĝintaj eksamikoj, ambaŭ estas kulpaj en farado de publika skandalo; ili estas do juĝataj:
”Hassan, maljunulo, pasia pipfumulo, ne tabakfumu dum tri semajnoj;
”Ali, junulo, nova edzo de sola virino, ne interkisiĝu dum tri semajnoj.
”La efektivigo de tiu ĉi juĝo estas lasata al la bona konscienco de la juĝitoj.”
– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –
Tiel kruele juĝis la saĝega kadi (TURKA JUĜISTO).
La juĝitoj malĝoje foriris. La juna Ali, por ne esti tentata ”rompi la juĝon”, enloĝiĝis en apartan ĉambreton, neniun akceptante ĉe si.
Post tri tagoj la juna edzino de Ali, la bela, ĉarma Leila, deziris paroli neprokrasteble kun sia edzo.
– Kion vi volas? – kriis Ali, ne permesante ŝin eniri la ĉambron. – Foriru! Mi ne volas fariĝi juĝrompinto…
– Tamen mi devas ion tuj komuniki al vi.
– Diru do rapide kaj poste foriru.
– Mi volas nur sciigi vin, ke la maljuna Hassan iradas en sekretan kaŝejon kaj tie li fumas pipon.
La malsanulo: Ĉu vi povos eltiri tiun ĉi denton? Mi pensas, ke ĝi enradikiĝis tre forte.
La dentisto: Trankviliĝu, sinjoro, ĝi nepre elvenos, se eĉ via tuta makzelo devus kun ĝi elŝiriĝi.
A.: Kiam mi renkontas la maljunan oficiston, mi ĉiam pensas pri vi.
B.: Kial do?
A.: Nu, ĉar ankaŭ li ŝuldas al mi kvin markojn.
– Ili faris la duelon kun tre severaj kondiĉoj. La spaco inter ili estis nur dek paŝoj.
– Terure! Kaj kiom da fojoj ili pafis?
– Neniom; ili duelis ja per glavo.
La fraŭlo: Via frato estas vere prudenta, klera, grandmerita homo. Tre volonte mi konsentus lin havi kiel mian bofraton.
La fraŭlino: Bedaŭrinde vi ne havas fratinon, je kiu li povus edziĝi.
La edzino: Rigardu tiujn ĉi juvelojn. Kiaj briloj, kia fajreco! Ili preskaŭ suferigas la okulojn…
La edzo: Vi estas prava; ni do foriru.
Sinjorino negrave pikis sian fingron. Kun teruro ŝi rapide sendis la servistinon por serĉi kuraciston. Tiu ĉi, alveninte, tre koleris, ke pro tia bagatelo li estas alvokita.
– He! – li diris al la servistino, donante al ŝi recepton, – rapidu, tre rapidu al apoteko, por alporti tiun ĉi kuracilon.
– Je Dio! – diris kun teruro la sinjorino, – ĉu la vundo estas tiel danĝera?
– Ne, – respondis la kuracisto, – sed se ŝi ne tre rapidos, vi resaniĝos antaŭ la alporto de l’ kuracilo.
– Kiel multe oni predikas pri la malutileco de l’ tabako!
Mi ne kredas ĝin. – Ekzemple mi konas maljunegulon, kiu ĉiam fumis tabakon dum sia tuta vivo, li estas tamen sana kaj havas nun la aĝon de 90 jaroj.
– Konvinkiĝu, sinjoro, ke, se li ne estus fuminta, li estus nun jam 95-jara.
La sinjorino: Vi ne havas bonajn atestojn.
La servantino: Sed mi havas multajn.
Kelkaj sinjoroj partoprenis ĉasadon en densa arbaro. lnter ili junulo fanfaronema, multespera. La junulo ekvidas fazanon. Li prenas sian pafilon kaj pafas.
– Trafita! trafita! – li ekkrias ĝoje. – Mi vidis, ke unu ĝia plumo flirtis malsupren.
– Kaj mi, – respondïs alia ĉasanto, – vidis, ke ĉiuj ĝiaj ceteraj plumoj flirtis supren.
Malsana sinjoro trankvile dormas. La lakeo lin vekas.
– Kio estas? kio okazis? kial vi vekis min? – demandas la sinjoro.
– Sinjoro, nun estas la horo, ke vi englutu unu dormigan pilolon.
A.: Kie estas viaj infanoj?
B.: Ili pasigas la someron en apudmara vilaĝo.
A.: Kaj kion ili faras tie?
B.: Ili kolektas konkojn sur la marbordo kaj ludas per ili.
A.: Ili do konkludas.
Grafino (AL VILAĜANO): Vi agis efektive tre laŭdinde. (AL SIA LAKEO): Alfredo, premu la manon de tiu ĉi homo.
La gentestro: Mil diabloj! Kial do atendigas min tiel longatempe la kuiristo? Kial li ne alportas mian tagmanĝon? Kie li estas?
La adjutanto: Havu la favoron rememori, via reĝa moŝto, ke hieraŭ vi formanĝis la kuiriston.
La horloĝisto: Rebonigi tiun ĉi horloĝon mi ne konsilas al vi, ĉar vi elspezus por la rebonigo tiom, kiom vi pagis por la horloĝo mem.
La kliento: Ho, tre volonte mi akceptas la kondiĉon: la horloĝo estas al mi donacita.
Sinjoro Petro renkontas sinjoron Paŭlon.
– Paŭlo! amiko! Vi estas tiu? Kia suprizo! Mi ja legis en ĵurnalo, ke vi mortis.
– Ne mi, sed mia frato.
– Ho, kiel domaĝe!
La kuracisto: Mi malpermesas la trinkon de ekscitantaj trinkaĵoj. Vi povos trinki nur solan akvon.
La malsanulo: Sed min ekscitas eĉ la sola vido de l’ akvo.
En oficejo kolportisto montras siajn komercaĵojn.
– Tranĉilo, tondilo…
Neniu respondo.
– Monujo, alumetoj, cigaringo…
Neniu vorto.
Li estas foriranta, kiam oficisto diras:
– Mi petas ion de vi.
La kolportisto returnas sin, kaj la oficisto daŭrigas:
– Volu, elirante, diri al la pordisto, ke alifoje li ne permesu kolportistojn enveni tien ĉi.
La kuracisto: Nu, kiel fartas la maljunulo?
La vilaĝano: Li estas en la puto.
La kuracisto: Kio? kie? en la puto? Ĉu vi frezeniĝis?
La vilaĝano: Ĉu vi mem ne diris, ke ni donu al li la kuracilon en puta akvo?