La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE L’ HUMORAĴO

Aŭtoro: Paul de Lengyel

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4
Humoraĵoj
1 2 3 4 5 6 7 8
Bagateloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

MALHELPITA BIGAMIO

Sinjoro Molnár, riĉa, sed avara sekretario, rimarkis, ke liaj vinoj konsumiĝas je pli granda mezuro, ol li konsumadas ilin.

– Mi havas doman ŝteliston, – murmuris li al si. – Sed li gardu sin, ĉar li rapide falos en mian kaptilon.

Lia suspekto falis sur sian servanton, sur la diboĉeman, trinkeman Miĥaelon. Sinjoro Molnár volis lin surprizi en la ŝtelo, tial li faris planon por atingi sian celon.

Duonhoron antaŭ la tagmanĝo li rapidis en la kelon kaj kaŝis sin. Li sciis bone, ke Miĥaelo baldaŭ venos preni vinon por la manĝo. Kaj la saĝa sekretario bonege konjektis.

Li aŭdis paŝojn. La servanto venis. Miĥaelo prenis unu botelon da vino, levis ĝin supren kaj entuziasme diris:

– Ĉeestanta Miĥaelo Soifanta deziras edziĝi je ĉeestanta fraŭlino Vino, naskita en Tokaj, – kaj ĉar neniu havas kontraŭdiron, la edziĝo estos tuj efektivigata.

Kaj li eltrinkis la vinon, ĵetis la botelon flanken kaj prenis alian en la manon, kiun li portis sur la tablon.

Sinjoro Molnár kaŝis sian koleron. Li tagmanĝis bone, kaj post la manĝo li venigis al si la servanton.

– Ĉu vi volas esti en edziĝa festeno?

– Tre volonte, sinjoro.

– Venu do, – diris la sinjoro, malkroĉante de najlo skurĝon.

Poste la sinjoro daŭrigis:

– Ĉeestanta Miĥaelo Soifanta deziras edziĝi je ĉeestanta fraŭlino Skurĝo, naskita en Hamburg, – kaj ĉar neniu havas kontraŭdiron, la edziĝo estos tuj efektivigata.

Kaj li levis la skurĝon por lin bati. Miĥaelo saltis rapide flanken.

– Haltu, sinjoro, – diris li, – mi havas kontraŭdiron.

– Ha, fripono! – kriegis sinjoro Molnár, – ĉu ne vi eltrinkis mian vinon?

– Precize pro tio, – respondis la servanto, – mi havas jam edzinon, mi ne volas fari bigamion.

La sinjoro ridis je la spritaĵo kaj pardonis al li. Tamen de tiu tago ne Miĥaelo, sed la ĉambristino portas la vinon por la manĝo de sinjoro Molnár.