|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sinjoro en restoracio ekmanĝas kokinaĵon, kiun li trovas tre malmola.
– He, kelnero, – li diras moktone, kian aĝon havis tiu ĉi kokino?
– Sinjoro, – respondas la kelnero rigide, – la kokinaĵon ni servas kun laktokrema saŭco, kaj ne kun biografiaĵoj.
Sinjorino skribas leteron al sia amikino. Dum la skribado ŝi rimarkas, ke Evelin legas la skribatan leteron post ŝia dorso. Ŝi daŭrigas skribante:
”Mi volus al vi skribi ankaŭ sekreton, sed mi nun ne povas, ĉar Evelin staras malantaŭ mi kaj legas mian leteron.”
Evelin kolere diras:
– Tio ne estas vera; mi ne legis vian skribaĵon.
Geamantoj promenas sur la kampo. La junulo varme amindumas, kiam subite bovo sovaĝiĝinta kuregas al ili.
Kompreneble, ili timege diskuras, kaj la junulo rampas sur arbon proksiman.
Post foriro de l’ bovo la fraŭlino riproĉas lin; – Hontu.
Vi ĵus diris, ke vi kuraĝus interbatali eĉ kun la morto mem…
– Sed, – li balbutas, – konsideru, ke tiu bovo ja vivas.
La malgranda Andreo petas sian patron, ke li aĉetu por li fajfileton.
– Sed vi tiam la tutan tagon fajfados, kaj mi ne havos trankvilecon.
– Ne, patreto; mi fajfos nur dum via dormo.
La juĝisto: Kion faris la juĝato, post kiam li donis al vi la unuan vangofrapon?
La plendanto: Poste li donis la trian?
La juĝisto: La trian? Kredeble vi volas diri la duan?
La plendanto: Ne; la duan mi donis al li.
– Sinjoro, vi ja havas nek profesion, nek bienon, nek rangon, – tamen vi kuraĝas peti mian filinon. Kion do vi pensas?
– Tion, ke vi, ŝajnas, rifuzos min.
– Nomu al mi ian rampaĵon.
– Akaro.
– Estas bone. Nun nomu al mi alian rampaĵon.
– Alia akaro.
En la borso du agentoj malpaciĝas.
– Ne kriu!
– Mi ne kriu? Kiu krias? Ĉu mi krias? Mi ja ne krias, sed vi krias. Strange! vi krias, kaj vi tion krias, ke mi krias.
– Kial vi ploras, Fredĉjo?
– Mi manĝis mian tutan kukon.
– Nu, tio ne estas kaŭzo por plori!
– Jes, mi kredis manĝi tiun de mia frato.
Juĝisto: Estas tamen mirinde, ke vi forŝtelis la vestojn kaj ne kunprenis la monon el la kaso!
Kulpigato: Mi petas, ne rememorigu min pri tiu mallerteco! Mi jam sufiĉe bedaŭris ĝin!
Junulo dancas valson tre malbone. Lia kunulino diras al li:
– Ĉu vi amas danci valson?
– Ho jes, fraŭlino, tre multe.
– Nu, vi devus ĝin lerni.
La patrino: Ci, mallaboremulo! Kial ci ne sekvas la ekzemplon de la diligenta formiko?
La bubo: Mi ja sekvas ĝin: ankaŭ mi baraktas la tutan tagon en sablo.
Antonino: Kara patrino, la sinjor’ leŭtenanto kisis min.
La patrino: Kial vi ne kriis por helpo?
Antonino: Li ne bezonis helpon, li povis sola tion fari.
La juĝisto: Diru al mi, atestanto, kiom da tempo vi bezonas por trairi la interspacon inter via domo kaj la trinkejo de l’ kulpulo?
La atestanto: Ĉu aliri aŭ reveni?
La instruisto: Diru ian ekzemplon pri la ruzeco de kato.
La infano: Sur la manĝotabloj de restoracio ĝi ofte sin ŝajnigas leporo.
– Nu, edzino, alportu la fiŝaĵon.
– Neeble, kara edzo; ĉar la kato formanĝis ĝin.
– Do la restantan bovidaĵon.
– Ankaŭ ĝin formanĝis la kato.
– Kia malagrablaĵo! Alportu la fromaĝon.
– Pardonu, kara edzo, ankaŭ la fromaĝon formanĝis la kato.
– Mil diabloj! Enfine mi tamen intencas manĝi ion.
Alportu do la katon.
Malfruiĝinta vojaĝonto: Estas vere absurde, ke la stacidomon oni tiel malproksime metas de la urbo.
Fervojano: Tion oni faras nur tial, ke ĝi estu pli proksime al la reloj.
– Vi, barono, ŝuldas al mi 40.000 frankojn. Kial do vi ne edziĝas je fraŭlino Hedvig? Ŝi havas 80.000 frankojn da doto. Vi povus el tiu sumo kvitiĝi…
– Ne, mia kara. Sed mi donas al vi konsilon. Vi mem edziĝu je ŝi kaj el la doto pagu al mi la restantajn 40.000 frankojn.
– La saĝulo neniam nepre certigas, ĉiam li dubas. La malsaĝulo kontraŭe ne ŝanceliĝas; li estas ĉiam certa pri tio, kion li diras.
– Hm! ĉu tute vere?
– Ho jes, tute certe.
La vizitanto: Ĉu fraŭlino Ella estas dome?
La ĉambristino: Ne, sinjoro, ŝi ne estas dome.
La vizitanto: Mi tamen vidis ŝin ĉe la fenestro…
La ĉambristino: Sed ŝi vidis vin ankaŭ!