|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Lia imperiestra kaj reĝa moŝto Josefo vizitis iam mona ĥejon.
Dum la tagmanĝo li rimarkis belegan, grandan kruĉon arĝentan, kies enhavo estis ĉirkaŭ du litroj.
– Kion signifas tiu kruĉo? – demandis li scivole.
Monaĥo klarigis:
– Antaŭe, oni tiel diras, kiam altranga gasto ĉeestis en la monaĥejo, dum la tagmanĝo la kelisto per unu fojo eltrinkis la tutan vinon enhavatan en plena kruĉo, je la sano de la honorinda gasto.
– Kiu estas nun la kelisto? – demandis la imperiestro.
– Patro Ambrozio.
La imperiestro venigis lin.
– Nu, provu, – li ordonis al Ambrozio.
– Tiu kutimo, – respondis Ambrozio, jam malaperis; ĝi ekzistis en la bonaj antikvaj tempoj. Tamen mi provos obei al la plej obeinda ordono, – sed mi petas vian imperiestran moŝton, volu permesi al mi preni la templimon de dek minutoj.
– Bone, – diris la imperiestro. Patro Ambrozio foriris.
Post dek minutoj li denove aperis.
– Nun mi estas preta, – diris Ambrozio.
Kaj li eltrinkis la vinon de la plenigita kruĉo.
– Brave! tre brave! – parolis la respektinda gasto. – Sed diru al mi, kial vi bezonis la dekminutan tempolimon?
– Mi timis, ke mia entrepreno ne sukcesos. Mi do iris en la kelon; tie estas unu samgranda vinkruĉo. Antaŭe mi devis provi, ĉu mi estas kapabla trinki per unu fojo tiom da vino, ĉar ”ekzerco faras ĉion”.