|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La instruisto: Diru al mi, Andreo, se via patro elfinas ian laboron dum du horoj, kaj via onklo elfinus la saman laboron dum tri horoj: dum kiom da horoj elfinus ili ambaŭ kune la saman laboron?
Andreo: Ili absolute ne elfinus ĝin; ĉar kiam miaj patro kaj onklo estas kune, ili neniam laboras, sed disputas.
– Mi timas, ke mi ne estos kapabla eltrinki la trian litron da vino; kvankam mi nepre devas eltrinki ĝin hodiaŭ.
– Kial do?
– Ĉar mia kuracisto ordonis, ke mi trinku pli malmulte da biero ol da vino, – kaj mi jam trinkis hodiaŭ du litrojn da biero.
– Tie iras Milo Trilla, la nova operetkantistino; – ŝi plaĉas al mi pli multe sur la strato, ol en la teatro.
– Tion mi kredas tial, ĉar sur la strato ŝi ne kantas.
Knabineto: Patrino, hodiaŭ unu malgranda knabino falis en la lernejo; ĉiuj knabinoj ridis je ŝi, sola mi ne.
Patrino (ŜIN KISANTE): Tio ĉi montras, ke vi havas bonan koron. Kaj kial vi ne ridis?
Knabineto: Ĉar la falinta knabino mi estis.
– Nu, kia novaĵo? – demandas la bankiero de sia kontoristo.
– Du sinjoroj deziras pruntepreni monon de vi.
Nome, barono Hipotekoviĉ deziras dek mil rublojn.
– Hipotekoviĉ? Mi ne donas al li, ĉar mi ne konas lin.
– Cetere, grafo Malŝparowski…
– Malŝparowski? Mi ne donas al li, ĉar mi konas lin.
– Mi aĉetis, laŭ la konsilo de kuracisto, gutojn, kiujn mi enmiksis en la kafporcion de mia edzo, por dekutimigi lin de la trinkado de vino.
– Kaj nun li ne trinkas plu? – Ne, li ne trinkas plu – kafon.
– Karolino diris al mi, ke vi diris al ŝi tiun sekreton, kiun mi diris al vi, kaj pri kiu mi diris, ke al neniu diru ĝin.
– Ho, ŝi, la sentaŭgulino! Kiam mi diris al ŝi la sekreton, mi diris al ŝi, ke vi diris al mi, ke mi al neniu diru ĝin; kaj mi diris al ŝi ankaŭ, ke ŝi ne diru al vi, ke mi diris ĝin al ŝi.
– Bone, mi pardonos. Mi diros al ŝi, ke mi ne diris al vi, ke ŝi diris al mi, ke vi diris la sekreton al ŝi; do, ne diru al ŝi, ke mi diris al vi, ke ŝi diris al mi, ke vi diris ĝin al ŝi.
Du vaguloj interparolas:
– Jes, amiko, mia patro mortis pro la bono de l’ patrolando.
– Kiamaniere?
– La ekzekutisto pendigis lin.
– Vi devas leviĝi el la lito ĉiumatene je la kvara horo.
– Ho, sinjoro kuracisto, mi absolute ne estas kapabla leviĝi pli frue, ol je la oka.
– Hm, ĉu vi povus leviĝi pli malfrue. ol je la oka?
– Jes, tre volonte.
– Bone. Leviĝu do ĉiutage unu horon pli malfrue, – tiamaniere post dudek tagoj vi leviĝos je la kvara matene.
La antikvuloj kredis, ke sur la tero, post ĉiu periodo de 30.000 jaroj, la aferoj okazintaj ree okazas laŭ sama vico.
Gaja kolegaro, konsistanta el junaj fraŭloj, estis festeninta kolose en hotelo. Kiam venis la tempo pagi, unu el ili diris al la hotelisto:
– Sinjoro, ĉu estas vere, ke ni post 30.000 jaroj kunvenos kaj festenos ree en tiu ĉi loko?
– Sendube, sinjoro.
– Nu do, volu noti la koston de nia nuna vespermanĝo; ni ĝin pagos al vi tiam kun danko.
– Tre volonte, miaj sinjoroj. Sed ĉar vi jam vesperman ĝis en mia hotelo antaŭ 30.000 jaroj, kaj tiam lasis nepagita la saman ŝuldon, mi petas, ke vi pagu nun la koston de l’ tiama vespermanĝo.
Leŭtenanto Pavliĉek (AL SIA SERVANTO): lru al sinjoro ĉefleŭtenanto Preŝkules, kaj diru al li, ke hodiaŭ vespere mi atendos lin por trinki tason da teo, – kaj se li diros, ke li venos, alportu 50 cigaredojn.
La servanto (AL ĈEFLEÛTENANTO PREŜKULES): Sinjoro leŭtenanto Pavliĉek tre volonte atendos vin hodiaŭ vespere por trinki tason da teo, – kaj se vi venos, alportu 50 cigaredojn.
La edzino: Mia patro ĉiam diris, ke li estus preferinta, ke mi estu filo.
La edzo: Nu, tion ĉi mi ankaŭ preferus.
– Mi jam konas turojn konstruitajn el ŝtono, el ligno, eĉ el porcelano: sed mi ne aŭdis ankoraŭ, ke oni konstruis turon el pizoj…
– ?
– Jes! mia filo raportis al mi hodiaŭ pri tio…
– ??
– Jes, jes! Li lernis en la lernejo, ke en Italujo ekzistas Piza turo…
La kuracisto malpermesis al malsanulo trinki vinon kaj fumi tabakon. Poste, kiam tiu ĉi resaniĝis iom, la sama permesis al li fumi, sed nur per longa tubo de pipo, por ke la varma fumo ne kaŭzu malbonon al li.
– Ĉu vi permesas al mi, sinjor’ doktoro, ke mi trinku same vinon per longa kolo de botelo?
La aŭtoro: Nu, jen estas por vi du ŝilingoj, ĉar vi redonis al mi la manuskripton de mia perdita verko.
La trovinto: Vi povus doni pli multe, ĉar mi eĉ tralegis ĝin.
En la hungara ĉefurbo, Budapest, okazis la sekvanta amuza historio.
Spicvendisto vidis la sekvantan surskribon sur la enirejo de alia spicvendisto, lia konkuranto:
ENGLISH SPOKEN
– Kion signifas tiuj strangaj vortoj? – li demandis.
– Tio signifas: ”oni parolas angle”. Mi havas anglan helpanton.
– Hm, – rediris la demandinto, – tion mi ankaŭ faros.
Mi havas germanan helpanton, kaj mi mem ankaŭ parolas germane.
– Mi ankaŭ. Sed la kapableco paroli germane ne estas fanfaroninda; preskaŭ ĉiu dua komercisto en Budapest ja parolas germane.
– Ha! bona ideo! Mia filino parolas france, – li ekkriis ĝoje, kaj rapidis hejmen, por desegni la glorigan surskribon.
Kaj la sekvintan tagon la preterirantoj mirigite legis la kuriozan surskribon sur la pordo de nia saĝa spicvendisto:
FRANZÖSISH SPOKEN
– Nu, mi ne esperas, ke vi ricevos sufiĉe da doto por pagi ĉiujn viajn ŝuldojn.
– Domaĝe, mi devos verŝajne du fojojn edziĝi.
Kliento de barbiero, dum razado, rimarkas, ke granda hundo de l’ barbiero atente sidas antaŭ li.
– Kion volas tiu ĉi hundo?
– Ho, sinjoro, ĝi ĉiam sidas tiel atente antaŭ la razatoj, ĉar kutime ĝi ricevas la pecojn, kiujn oni detranĉas de la orelo de l’ klientoj.
La makleristo por edzeco: Mi povas al vi sincere proponi tiun ĉi knabinon. Ŝi estas virta…
La sinjoro: Ha, ĉesigu do; la nunepokaj knabinoj…
La makleristo: Pardonu, sinjoro, – tiu ĉi fraŭlino ne estas nunepoka knabino.
– Aŭdu, kolego, tiu Ivan Aleksandroviĉ Mallaboroff estas neatingeble entuziasma samideano.
– Kion li faris?
– Demandu prefere: kion li ne faris?… Do, li rakontis al mi, ke, dum la pasinta nokto li laboris en sonĝo.
Nun, pro timo, li ne kuraĝas plu kuŝiĝi.