La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE L’ HUMORAĴO

Aŭtoro: Paul de Lengyel

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4
Humoraĵoj
1 2 3 4 5 6 7 8
Bagateloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

LA LETERO

En teatro, dum la plej bela sceno de l’ tragedio, oni devis laŭte legi leteron ĵus ricevitan. Sed, ĉar la letero, sur kiu estis skribita la necesa teksto, perdiĝis kaj ne estis retrovita ĝustatempe, oni ensendis puran paperon al la aktoroj. La lego estis la devo de la juna heroo.

Kiam li rimarkis, ke sur la ricevita leterpapero nenio estas skribita, li palpebrumis al la skatolego de la rememorigisto-diktisto al aktoroj: la sufloro. Sed vane. La loĝanto de l’ skatolego – sciante, ke oni nun ne bezonas lin, ĉar oni antaŭlegas prete skribitan leteron, – malaperis el sia mallarĝa ejo.

La espero de nia juna heroo fariĝis malespero, ĉar li ne sciis parkere la enhavon de la Ietero. Tamen li trovis subite savon. Li donis la leteron al sia estonta bopatro.

– Legu tiun ĉi leteron, kara patro; mi kredas, ke ĝi enhavas bonajn sciigojn por ni.

La patro ne konfuziĝis. Ii redonis la leteron al la junulo kaj diris:

– Legu ĝin vi mem, mia kara filo; mi forgesis mian okulvitron…

Tiam la junulo donis la leteron al la fianĉino:

– Legu do vi, mia kara Manjo; mi nun tute ne estas kapabla legi, ĉar miaj okuloj estas larmoplenaj pro la dolĉa ekscito.

La knabino prenis la leteron. Sed kiam ŝi ekvidis, ke la papero estas pura, donis ĝin al la patro kaj diris:

– Tamen estus pli bone, se vi legus ĝin, patreto. Mi tuj iros en la alian ĉambron por serĉi viajn okulvitrojn.

Kaj ŝi foriris. La du viroj atendis ŝin, kredante, ke ŝi volas serĉi kaj alporti la skribitan leteron. Ili atendis jam longe, sed vane. La knabino, staranta inter la kulisoj, rigardadis ilin ridetante.

Subite la patro kolere ekkriis:

– Ha! mia filino ne trovas la okulvitron. Mi devas iri por helpi al ŝi en la serĉado.

Kaj li, foriranta, metis la leteron en la manon de l’ juna heroo.

Post longa, senpacienca, vana atendo subite venis sava ideo en lian cerbon. Li kriis al la foririntoj:

– Envenu, karaj miaj, mi aranĝos saĝe la aferon.

Ili time envenis.

– Mi jam tralegis la leteron, – daŭrigis la juna heroo, – ĝian enhavon mi rakontos al vi morgau.

Kaj ili senĝene daŭrigis la ludon.