|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La bopatrino svenas.
– Konjakon, konjakon rapide! – ekkrias la bofilo.
Ĉeestanta sinjorino diras:
– Pli bone estus uzi akvon malvarman.
– Jes, jes, – respondas la bofilo, – la akvon malvarman por la bopatrino, sed la konjakon por mi!
Juĝisto demandas ŝtelinton:
– Kiu helpis al vi por tiu rabo?
– Mi ne scias lian nomon, mi konas lin nur per vido.
– Kian eksteraĵon havas tiu fripono?
– Li estas simila al vi, sinjor’ juĝisto; sed vi estas iom pli granda.
La edzo estas mortanta. Lia malĝoja edzino plorante staras apud lia lito.
– Mia kara edzino – ĝemas la mortonto, – se vi volas, ke mi trankvile mortu, promesu al mi, ke post mia morto vi ne edziniĝos je Francisko.
– Nu, – respondas la vidviniĝonto preskaŭ dronante en siaj larmoj, – vi do povas trankvile morti; ĉar mi jam promesis min al Georgo.
– Vi diris, ke la malfideleco de via fianĉino tute disrompis vian koron. Nu, vi havas tamen bonan apetiton.
– Mi diris la koron. Sed mia stomako ne estas disrompita.
Gasto (ĜENTILE): Via edzo havas ja sufiĉan kaŭzon por esti ĵaluza.
La dommastrino: Kial? Li invitas ĉiam nur malbelulojn kaj malsaĝulojn.
La juĝisto montras la bastonegon.
– Ĉu vi konas tiun ĉi bastonegon?
– Mi ne konas ĝin.
– Obstina fripono! vi baldaŭ vidos, mi instruos vin konfesi. (AL LA GARDISTO): Konduku lin reen en la malliberejon…
La sekvintan tagon:
– Ĉu vi konas tiun ĉi bastonegon?
– Jes, sinjor’ juĝisto, mi konas ĝin.
– Fine! Tion mi aŭdas volonte. Nun rakontu al mi, kiel vi ĝin konas?
– Vi montris ĝin al mi hieraŭ.
La edzo: Tiu ĉi ĉapelo ne estas bela.
La edzino: Tamen aĉetu ĝin, mia kara edzo; mi ja ĝin ne portos longatempe.
En kafejo, sinjoro rimarkas, ke kliento sin preparanta foriri, prenas lian vintran surtuton.
– He! kion vi volas fari el mia surtuto?
– Ĉu ĝi apartenas al vi? Mi kredis, ke ĝi estas la propraĵo de alia.
Kornelino: lmagu, kara amikino, la juna kuracisto de nia familio skribis al mi leteron aman. Sed mi ne estas kapabla legi lian skribon. Provu, eble vi povos deĉifri ĝin.
Malvino: Tiu ĉi letero estas ankaŭ al mi nelegebla. Sed montru ĝin al apotekisto, li certe legos ĝin.
Sinjoro elpelas vojaĝanton-vinmakleriston.
Sed vane, ĉar post kelkaj momentoj li reaperas.
– Kia aroganteco estas tio ĉi? – ekkrias la sinjoro. –
Mi vin elpelis antaŭ du minutoj, kaj vi denove prezentiĝas!
– Pardonu, sinjoro, vi elpelis min pro ruĝa vino, – sed nun mi intencas proponi al vi blankan vinon.
– Vi havas efektive belegan kolekton da libroj. Volu al mi prunti kelkajn por legi.
– Ho, mia kara, tion mi ne faros. Oni kutimas ne redoni pruntitan libron.
– Estas vere. Sed diru al mi, ĉu via libraro konsistas ankaŭ el libroj prunte-prenitaj?
– Julino, – diras sinjoro Pufliĉek al la servistino, – alportu kruĉon da vino; sed antaŭe lavu ĝin per vino, ĉar alie mi sentus, ke iu trinkis akvon el ĝi.
Henrikino rigardas la novan ringon de sia amikino. Rapide ŝi diras:
– Kion signifas la literoj E. D. gravuritaj en la ringo?
Ha! vi ricevis ĝin de sinjoro Edmondo Dreller?
– Ne, – respondas ŝi ruĝiĝante, – ili signifas nur:
”Efektiva Diamanto”.
– Mi tre timas la tagon de la lasta juĝo.
– Ĉu eble via konscienco estas malbona?
– Ne, sed mi ne povas elporti la sonoradon de l’ trumpetoj.
La juĝisto: El kia kaŭzo venas, ke via rakonto tute ne similas tiun de via kolego.
La kulpulo: Verŝajne li ankaŭ mensogas.
– Vidu, mia fileto, tiuj ĉi estas bovinoj. Tiuj ĉi donas al la homoj la lakton.
– Ĉu ne vere, la nigraj bovinoj donas la kafon?
La juĝisto: Ĉu la juĝato estis plenebria, kiam li batis sian kolegon.
La atestanto: Ne; ĉar mi aŭdis, kiam li faletis, ke la vino plaŭdas en li.
La sinjorino: Sed Lina, kiel vi povas legi gazeton, kiam la infaneto tiel bruege ploras!
La servistino: Ho, sinjorino, ĝia ploro ne ĝenas min en la lego.
La advokato: Vi do volas fariĝi mia sekretario. Bedaŭrinde mi vin ne povas akcepti, ĉar vi estas preskaŭ surda, – vi respondas je ĉiuj miaj demandoj per la vortoj: ”kion vi diris?”
La sekretario: Kion vi diris?
– Kial vi donis libertempon al la lakeo dum la tuta daŭro de l’ antaŭtagmezo?
– Ni verŝos post tagmezo vinon en botelojn; li trinku je siaj propraj elspezoj.