|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Profesoro: Oni scias el la historio de l’ mondo, ke la lokon de l’ naskiĝo de Homero oni ne scias.
Aliras buĉisto al kuracisto.
– Mi ne scias, kio fariĝas en mi. Antaŭe mi manĝis pli multe ol lupo, mi laboris pli multe ol bovo, vespere mi estis pli laca ol hundo, nokte mi dormis pli bone ol urso; kaj nun…
– Amiko, turnu vin al bestkuracisto.
– Mi tre bedaŭras, sinjor’ restoraciisto, ke mi ne vesperman ĝis tie ĉi antaŭ ok tagoj…
– Tio faras al mi plezuron.
– Jes, ĉar tiam eble tiu ĉi viando estis freŝa.
La patro: Nu, kion vi vidis en la bestoĝardeno?
Emilino: Ni vidis unu grandan azenon.
La patro: Vere? Kaj kiel granda estis tiu azeno?
Emilino: Ĝi estis tiel granda, kiel vi, mia patreto.
Paŭlino: Ho, malsaĝulino, – en la tuta mondo ja ne ekzistas tiel granda azeno, kiel la patreto.
Karolino: Ha, amikino, imagu, kiel feliĉa mi estas! – Hodiaŭ vizitis min la juna leĝa persekutisto…
Bella: Kaj vi ĝojas pro tio?
Karolino: Tre kompreneble, amikino; li min edzinpetis.
– Bonan tagon, Rudolfo!
– Bonan tagon, Adolfo!
– Mi ne estas Adolfo.
– Kaj mi ne estas Rudolfo.
Sinjoro Hummel, ĵurnalisto, edziĝis. La kutimo profesia tiel enradikiĝis en li, ke li stenografiis la paroladon de l’ pastro dum la ceremonio.
Sinjoro diras al sinjorino, kiu estas ĝuste antaŭ li:
– Mi tre petas vin, volu demeti vian ĉapelon; mi ja tiel nenion vidas.
La sinjorino ofendiĝante respondas:
– Ĉu mia bela, nova ĉapelo estas nenio?
– Nu, kion diris al vi la orakolistino?
– Ke ili forlogos de mi la monon.
– Kaj forlogis iu?
– Jes, la orakolistino mem.
Intervilaĝa vagonaro haltas en loko senstacia. Post reveturo, unu vojaĝanto demandas la konduktoron pri la kaŭzo de l’ halto.
– Unu bovino staris inter la reloj, ni do devis ĝin forpeli.
Post kvarono da horo la vagonaro denove haltas.
– Kial do ni devas halti denove? – demandas la sama vojaĝanto.
– Ĉar denove inter la reloj staras tiu bovino.
Maljuna, nebela fraŭlino iras en la ĉambron de pentrartisto.
– Majstro, mi aŭdis, ke vi serĉas konvenan modelulinon por via pentraĵo de Venuso. Mi proponas min. Ĉu mi venas tro malfrue?
– Jes, almenaŭ dudek jarojn.
La ŝuisto: Nun estus vere la tempo por pagi vian ŝuldon. Mi ne povas tiel ofte fari tian longan vojaĝon…
La ŝuldanto: Trankviliĝu. La proksiman monaton mi venos loĝi en via ĉirkaŭaĵo.
La patro: Ne timu de la hundo, mia filo, – ĝi ne koleras. Rigardu, kiel afable ĝi balancas sian voston.
La filo: Sed mi ja ne timas ĝian voston, sed ĝiajn dentojn.
Diru al mi, kial vi portas tiun ĉi malpuran, ĉifitan, disŝiritan ĉapelon?
– Mia edzino diris al mi, ke se mi metos tiun ĉapelon sur mian kapon, ŝi ne kunvenos promeni kun mi.
La plendanto: Sinjor’ juĝisto, tiu ĉi homo tiel mokis kaj ofendis min, ke mi estus tolerinta pli volonte vangofrapon.
La denuncito: Kial tion vi ne diris ĝustatempe?
Studento, post kolosa, tutnokta vinamuziĝo, en la fruaj horoj de l’ mateno venas hejmen, en terure ebria stato.
Li kuŝiĝas vestita sur liton, kun la piedoj sur la kuseno kaj kun la kapo sur la porpieda fino de la lito.
Post kelke da horoj li vekiĝas, kaj, vinvaporume ankoraŭ, rimarkas sian turnitan kuŝan situacion.
– Ha! – li murmuras, – mi pensis, ke mia kapo doloras; kaj jen mi vidas, ke miaj ŝuoj premegas…
– Mi renkontis hieraŭ sinjoron, kiu estis konfuzeble simila al vi.
– Neeble!
– Tiel simila, ke li eĉ petis de mi prunton da dek frankoj.
– Ĉu vi bone sukcesis en via scienca parolado?
– Jes, la aŭdantoj aŭskultis mian tutan paroladon kun malfermita buŝo.
– Ha! ili do oscedis.
– Knabetoj, sendube vi estas fratoj?
– Ne, ni estas ĝemeloj.
* * *
La kiso estas la lingvo internacia de l’ amo.
* * *
La laŭdo de beleco de l’ edzino estas pera laŭdo de bona gusto de l’ edzo.
– En niaj vesperkunvenoj oni aŭdas la kantojn de plej famaj kantistinoj.
– Ankaŭ en la niaj, ĉar ankaŭ ni havas fonografon.
– Mia edzo ĉiam pretendas, ke li edziĝis je la plej bela fraŭlino de la urbo.
– Ha! Ĉu li estas bigamiulo?
– Kelnero, donu al mi porcion da fiŝaĵo kun saŭco. Aŭ ne! mi prenos prefere bovaĵon, ĉar mi ne fidas je viaj fiŝoj; via mastro aĉetas malfreŝajn fiŝojn mortintajn.
– Ho, sinjoro, ĉu vi pensas, ke ni eble aĉetas bovojn vivantajn?