La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La fama germana poeto Heine havis unu konatulon, nomatan Weiss, kiu lin ofte vizitis, ĝenis en la laboro kaj tedis per siaj babiladoj.
Sinjoro Weiss malkaŝe fanfaronis pri sia konatulo, disanoncante, ke li ofte vizitas Heine’n, por ”interŝanĝi ideojn”.
Foje, unu el la tiamaj verkistoj venis al Heine, kaj inter aliaj, li ekparolis pri sinjoro Weiss kaj pri liaj diradoj.
– Kaj kion li diras pri la celo de siaj vizitoj? – demandis Heine.
– Li diras, ke li iras al vi por interŝanĝi ideojn…
– Ha! – ekkriis Heine, – nun mi komprenas, kial mi sentas min tiel malsprita ĉiam post lia foriro!