La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2024 Geo |
La Enhavo |
– La prezon de l’ ŝuoj mi pagos al vi nur post tri monatoj.
– Tre volonte mi konsentas.
– Kaj kiam la ŝuoj estos pretaj?
– Post tri monatoj.
La kantistino: Jen estas la atesto de l’ kuracisto, diranta, ke, pro raŭkeco de mia voĉo, mi ne povas kanti hodiaŭ.
La direktoro: Ke vi ne povas kanti? Pri tio mi ne bezonas ateston.
En malluma nokto iu atakas la mueliston kaj lin kruele batas. Dum la batado la nekonato subite ĉesigas kaj surprize ekkrias:
– Ha, sinjoro, kiu vi estas? Mi ne konas vin. Mi volis alian bati, sed mi tre eraris…
La muelisto kondolence diras:
– Ho, bedaŭrindulo! Vi nun klopodis vane!
Post noktomezo revenas hejmen la edzo.
Lia edzino riproĉas al li lian malfruecon.
– Sed mia kara, – diras li, – estas nur la deka horo.
En tiu momento la horloĝo sonorigas unu.
– Ho, mensogulo! La horloĝo mem protestas kontraŭ via diro.
– Konsideru, ke ĝi ne povas sonorigi ankaŭ la nulon.
Sinjoro Malbelegulo elrigardas tra la fenestro de sia loĝejo. Sur la strato iras sinjoro Senbeleculo.
– Bonan tagon, sinjoro Malbelegulo.
– Bonan tagon, sinjoro Senbeleculo.
– Kial vi difektas la belecon de la strata fronto per la elmontro de via abomena vizaĝo? Estus preferinde, se vi reirus en iun angulon de via ĉambro kaj sidigus vian simion ĉe la fenestro.
– Mi jam provis ĝin; sed tiam la preterirantoj tiel salutis al la fenestro: ”Bonan tagon, sinjoro Senbeleculo!”
La sinjoro (KOLERE): Se vi ne tuj foriros, mi vokos mian serviston…
La kolportisto: Ĉu vi pensas, ke li intencas ion aĉeti?
– Mi petegas vin, donacu al mi almozon. En brulado mia tuta kapitalo pereiĝis.
– Montru la ateston de l’ urbestro.
– Pardonu, ĝi ankaŭ forbrulis.
La malriĉegulo: Volu doni ian almozon al homo persekutata de la sorto…
La sinjoro: Ha, fripono! Vi petadis hieraŭ kiel lamulo, kaj hodiaŭ kiel blindulo!
La malriĉegulo: Vi vidas, sinjoro, kiel min la sorto ĉiam persekutas, – ĉar mi nun precize vin rerenkontas.
La juĝisto: Kiun aĝon vi havas?
La atestantino: Antaŭ tridek jaroj mi komencis rigardi la lumon de l’ suno.
La juĝisto: Kaj dum kiom da jaroj vi estis blinda?
– Ĉu vi estis hieraŭ en la teatro? Mia verko estis tie ludata.
– Jes, mi estis tie.
– Nu, kiu sceno plej plaĉis al vi.
– La fermo de l’ kurteno.
Ĵus vidviĝinto, intencanta meti sur la freŝan tombon de la mortinta edzino florkronon ornamita per surskriba rubando, mendis ĉe presisto preson sur la rubando: ”Ĝis la revido!”
Post duonhoro li telefone petis la presiston, ke post la vortoj ”ĝis la revido” li presu: ”en la ĉielo”, – se restas ankoraŭ sufiĉe da loko.
Kaj li ricevis la rubandon kun la jena surskribo:
”Ĝis la revido – en la ĉielo, se restas ankoraŭ sufiĉe da loko.”
Sinjoro membro de la urbestraro, dum oficiala kunveno, ekscitite krias:
– Mi konstatas, ke la duono de la urbestraro estas idiota.
La urbestro admonas lin:
– Se vi tuj ne retiras vian ofendan diron, mi monpunos, vin.
– Bone, mi retiras. Mi do konstatas, ke la duono de la urbestraro ne estas idiota.
– Kelnero, tio estas koleriga! Mi krias jam la sesan fojon, por ke oni alportu al mi botelon da biero, – sed tute vane.
– Kvietiĝu, sinjoro, ĝi estos tuj tie ĉi. (AL LA SUBKELNERO): Alportu rapide al tiu ĉi sinjoro ses botelojn da biero!
La lernanto en botfarado: Ho, kiel bonege estos kuŝi en la tombo!
La mastro: Kompreneble! Ripozi, trankvile kuŝi, nenion fari, mallaboremulo!
Izidoro: Via kolo estas pli malpura ol iam.
Leopoldo: Ne, tio ĉi estas nur okula trompiĝo.
Izidoro: Kiel?
Leopoldo: Ĉar mia kolumo estas malpli malpura ol iam.
– Nu, mia filino, ĉu la sinjoro prezidanto ne faris ankoraŭ sian konfeson?
– Ho jes, patreto; sed mi petis de li la templimon de du tagoj por pripensi.
– Ho malsaĝulino! dum du tagoj ja li ankaŭ povos pripensi.
– He! fiakristo! Kiom mi devos pagi por veturi al la ŝipostacio?
– Kvindek kopekojn.
– Dankon. Mi volis nur scii, kiom mi ŝparos, se mi tien piediros.
Studento eniras en trinkejon, kie li ekvidas sian kreditoron, tajloron.
– Estas vera arogantaĵo tio, kion vi faras!
– Kion do? – demandas la tajloro surprizite.
– Vi manĝas tie ĉi kokinan viandon kaj salaton, – vi trinkas bonegan vinon, – por tiuj vi havas monon!… sed vi ĉiutage persekutas min pro la dek ŝilingoj, kiujn mi ŝuldas al vi.
Dum vojaĝo sinjoro diras al la konduktoro de l’ vagonaro:
– Jen, mi donacas al vi unu kronon. Mi intencas dormi en la vagono; mi vojaĝos ĝis Linz, – tie veku min.
Sed mi vin avertas, ke mi havas la malbonan kutimon, esti malĝentila kaj neobeema, kiam oni min vekas; do, se mi ne volos vekiĝi, prenu min kaj elportu min el la vagono.
– Mi komprenas, sinjoro.
Post kelkaj horoj la dormanto vekiĝas. Ĉirkaŭrigardante li vidas, ke alia vojaĝanto ĉeestas en la vagono. Ili prezentas sin reciproke.
– Kie ni nun estas? – demandas la dorminto.
– Post kelkaj minutoj ni estos en Vieno.
– En Vieno! Neeble!… Ĉu ni jam preterpasis la stacion Linz?
– Ho, antaŭ tre longe.
La vagonaro haltante, la dorminto venigas la konduktoron.
– Azeno! fripono! kion mi diris? He! Kial vi ne vekis min ĝustatempe? Ĉu mi ne donis al vi trinkmonon? Kanajlo! …
– Ho sinjoro, – respondas la insultato ridetante, – se vi estas tiel ekscitita, kion diros la vojaĝanto, kiun mi en Linz perforte eltrenis el la vagono anstataŭ vin!
– La pasintan nokton ŝtelistoj penetris en mian ĉambron.
Ili traesploris la tutan loĝejon, forprenis kelkajn objektojn…
– Tamen, vi ofte rakontis al mi, ke vi havas ĉe vi ŝargitan revolveron, kaŝitan sub la kapkuseno.
– Feliĉe ili ne trovis ĝin.