|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Dum la regado de la reĝo hungara Matiaso, kiu havis la alnomon ”Justa” kaj estas konata pro sia populareco, okazis tiu ĉi anekdoto.
Ofico estis vakanta en la ĉefurbo de Hungarujo, pri kiu konkuris ankaŭ la pastro de vilaĝo Czinkota.
La reĝo dirigis al li, ke se li estos kapabla ĝuste respondi je liaj tri demandoj, li ricevos la deziratan oficon.
La pastro ne estis klera, li timis pro la demandoj. Li komunikis la aferon al sia kantisto, petante lian konsilon.
– Via pastra moŝto, – diris la kantisto, – mi kredas, ke mi povus solvi la reĝajn demandojn. Mi proponas al vi, ke mi vestu min per via pastra vesto; la reĝo konas nek min nek vin, mi do iros en la ĉefurbon Buda kaj aperos antaŭ lia reĝa moŝto ŝajnigante min la pastro de Czinkota.
La pastro konsentis; la kantisto en la vesto de l’ pastro aperis antaŭ la reĝo.
– Nu, mia filo, – demandis unue la reĝo, – kie leviĝas la suno?
– Por via reĝa moŝto en Buda, por mi en Czinkota.
– Ĝuste. Nun diru, kian valoron havas la reĝo?
Post kelkaj sekundoj li respondis certe:
– Dudek naŭ moneroj da arĝento; ĉar nia Sinjoro Jesuo-Kristo estis vendita por tridek, kaj nur post Li venas la tera estro de homoj.
– Brave, mia filo. Sed nun venas la demando plej malfacila: kion mi nun pensas?
– Tiu ĉi demando estas la plej facila. Vi pensas, ke vi nun interparolas kun la pastro de Czinkota, kvankam vi parolas kun la tiea kantisto.
Poste li sincere rakontis la tutan aferon. La pastro ricevis la oficon, kaj la kantisto donacon de la reĝo.