|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Foje, post vizito ĉe unu mia amiko-samideano en Francujo, mi vojaĝis reen en mian loĝurbon, Parizon.
Enirinte la vagonon, mi trovis en ĝi junan sinjoron oscedanta pro soleca enuigo. Kiam miaj okuloj alkutimi ĝis al la laca lamplumo de l’ vagonfako, mi rimarkis Esperantistan steleton en lia butontruo. Oni facile povas prezenti al si mian ĝojon, ĉar mi, hungaro, neperfekte parolas la francan lingvon.
– Bonan vesperon, sinjoro, – mi diras al li, proponante manpremon.
Reciproka ekĝojiĝo, interbabilado, k. t. p.
Dum la halto de la vagonaro ĉe unu stacio mi eliras el ĝi por trinki glaseton da biero. Post mia reenvagoniĝo mi proponas al mia kunvojaĝanto fari la samon, ĉar ”tie oni servas eksterordinare bonan bieron”.
– Mi ne kuraĝas elvagoniĝi, – respondas li, – ĉar mi timas, ke mi ne retrovos mian vagonon.
– Rigardu ĝian numeron.
– Jes, sinjoro, sed mia cerbo estas tre malrememorema, mi ĉiam forgesas numeron.
– Ho, kara mia, oni devas fiksi la numeron al ia konata historia aŭ simila fakto. Jen ekzemple, la numero de nia vagono estas 1038. En tiu jaro mortis Sankta Stefano, la unua reĝo de mia lando. Revenante do mi pensis pri la morto de Sankta Stefano, kaj mi tuj retrovis mian vagonon.
– Bonega ideo! – li ekkriis kaj forlasis la vagonon.
Post kelkaj minutoj oni donas signon por ekirigo de l’ vagonaro. Mia franco ne estas ankoraŭ reveninta. Mi elrigardas tra la fenestro por serĉi kaj voki lin. Kaj kion mi vidas kaj aŭdas?
Li, ekscitite, preskaŭ plorante petas la deĵorantan policiston sur la perono:
– Sinjoro, pro la ĉielo, mi vin petegas, diru al mi, en kiu jaro mortis Sankta Stefano, reĝo de Hungarujo?