|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
… kaj se Vi ankoraŭ skribos al mi tian malĝentilan leteron, mi ĝin resendos al vi sen malfermo.
– Nu, kio okazis al via dekstra mano?
– Dum la lasta nokto, revenante el la trinkejo, mi ”surpaŝis” najlon.
– Ha fraŭlino! Ĉarmulino! mi amegas vin, mi adoras vin freneze!
– Parolu kun mia patro.
– Kiel? Ĉu mi povas do esperi?
– Sendube, sinjoro; mia patro estas kuracisto por frenezuloj.
La redaktoro: Via lasta sendaĵo estas tamen bonega.
La junulo: Vere? Mi do petas vin forgesi la leteron, en kiu mi hieraŭ skribis, ke mi ne laboros plu por via gazeto.
La redaktoro: Sed mi parolas precize pri tiu letero.
– Amiko, proponu al mi 50 frankojn pri mia bovido.
– Mi ne estas frenezulo. Mi ne bezonas vian bovidon… Kial do mi proponus pri ĝi 50 frankojn?
– Mi intencas morgaŭ vendi ĝin en la foiro; kaj mi volus tie povi ĵuri, ke ”iu proponis al mi hieraŭ 50 frankojn pri ĝi”.
Kramer: Volu aŭskulti, sinjor’ juĝisto, mi havas en mia korto pomujon, kies unu branĉo transfleksiĝas en la korton de Kremer; kaj li ĉiam prenas por si la pomojn, kiuj defalas de mia pomujo. Mi pensas, ke la fruktoj, kiujn mia arbo produktas, apartenas al mi.
La juĝisto: Vi estas prava, Kramer.
Kremer: Sed mi pensas, ke la pomoj, kiuj falas en mian korton, apartenas al mi.
La juĝisto: Ankaŭ vi estas prava, Kremer.
La sekretario (INTERDIRANTE, AL LA JUĜISTO): Estas ja afero neebla, ke ambaŭ interprocesantoj estu pravaj!
La juĝisto: Ankaŭ vi estas prava, sinjor’ sekretario.
La patro: Fileto, vi tre malgajigis min per via nova mensogo; – ĉesigu tiun malbelegan kulpon, ĉar ĝi estas la ĝermo de ĉiuj pekoj. Ne mensogu, eĉ se la diro de l’ vero estus malutila al vi. Promesu, ke en la estonta tempo vi ĉiam parolos kun vereco.
La filo: Mi ĝin promesas, kara patio.
La patro: Bone. Kaj nun rigardu al la pordego, kiu sonorigas; – kaj se tiu estas la tajloro venanta por mono, diru al li, ke mi ne estas hejme.
La juĝisto: Ĉu vi ĉeestis je la komenco de l’ batalado inter geedzoj Simono?
La atestanto: Jes.
Simono: Li mensogas, sinjor’ juĝisto.
La atestanto (AL SIMONO): Kio?… mi mensogas?! – Ĉu mi ne ĉeestis je via edziĝa festo antaŭ dek ok jaroj?
Sinjorino kolere diras al sia servistino:
– Ha, vere, mi dungos alian servistinon!
– Tion vi tre ĝuste faros, – respondas la servistino, – ĉar tie ĉi troviĝas sufiĉe da laboro por du servistinoj
– Aŭdu, edzineto, por kio ni havus do tiel grandan loĝejon, solaj kaj maljunaj, kiel ni nun estas?
– Ho jes, kara edzeto, se iu el ni mortos antaŭ la alia, tiam mi akceptos luantojn.
– Ej, ej, Aleksandro, ankaŭ hodiaŭ vi estas ebria!
– Vi eraras; ĉar mia ebrieco ne estas hodiaŭa, sed daŭrigo de la hieraŭa.
Serĝento insultas maltrafadintan soldaton:
– Infero kun ĝia diablaro! vi, sentaŭg ulo! vi, kiu tiel malŝparas la kuglojn..
– Sed, mi ŝparas la celtabulojn.
– Nu, vi tamen edziĝis je la belega Klarinjo?… Mi bedaŭras ankoraŭ nun, ke mi ne edziĝis je ŝi pli frue, ol vi ŝin edzinpetis.
– Ho, kolego, mi certigas vin, ke pri tio ĉi vi ne bedaŭras pli multe, ol mi.
Sincere mi povas diri al ci, ke ni agis malsaĝege, ne akceptante la proponon de…
– He, mi petas cin, parolu en la unu nombro!
– Volonte. Do, ci agis malsaĝege…
– Mia edzo estas tro memfida. Li imagas pri si, ke li estas tiel saĝega, kiel Sokrates.
– El kio vi konkludas tion?
– Ĉar li ĉiam nomas min Xantippe.
Maljuna arbaristo flatas la junan baronon: – De la tempo, kiam via barona moŝto sola havas la rajton ĉasadi en tiu ĉi bieno, la leporoj ŝatinde multiĝadas.
Vilaĝa notario devis ion sciigi rapide al la distrikta juĝisto. Ne trovinte alian homon, li sendis al tiu la porkpaŝtiston kun letero.
– Ĉu ne ekzistas pli saĝaj homoj en via vilaĝo? – demandis kolere la juĝisto.
– Ho jes, – respondis la porkpaŝtisto, sed ili estas senditaj al pli saĝaj sinjoroj.
La elefanto kiel duŝaparato.
* * *
Bela virino bezonas belan veston; malbela virino – pli belan.
* * *
La ĉiutagaj gazetoj estas elektraj vagonaroj de l’ mensogo.
– Se vi havas 25 prunojn kaj vi manĝos 7 el ili, kio restos?
– 18 prunoj kaj 7 kernoj.
– La kuracisto ordonis, ke dum tri monatoj mi ne trinku vinon. Tio estos tre malfacila.
– Ho ne, amiko. Unu fojon dum kvin monatoj mi trinkis nur lakton.
– Vere? En kiu epoko?
– Tuj post mia naskiĝo.