La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Inter aliaj aferoj la parolanto diras:
– Kial do faras nenion la gloraj viroj de nia patrujo?
Kial ili restas malvarmaj, senmovaj, rigidaj?
– Ĉar ili estas bronzfanditaj.
– Jen estas, kara sinjorino, miaj versaĵoj. Legu ilin post mia morto.
– Mi dankas vin kaj deziras, ke vi tre longe vivu.
La fianĉo: Mi povas konfesi al vi, mia karulino, ke mi ricevas kiel monatan salajron nur cent frankojn. – Ĉu tio estos sufiĉa?
La fianĉino: Sendube mi povos vivi per ĝi. Sed per kio vi vivos?
– Pri via plej nova poemo mi aŭdis hieraŭ tre laŭdan opinion.
– Kion?
– Sinjoro demandis, ĉu eble ĝin mi skribis.
La edzino: Ha, mia edzo! se mi scius, ke vi edziĝis je mi nur pro mia mono…
La edzo: Konsoliĝu, mia kara. Mi penos rapide diselspezi tiun malŝatindan monon.
– Se oni lasas kuŝi la feron ekstere, kio okazos je ĝi?
– Ĝi rustiĝos.
– Kaj la oron?
– Oni ĝin ŝtelos.
La veturanto: He, konduktoro! Kio do okazas? Mi devas alveni baldaŭ en la urbon.
La konduktoro: Se vi volas alveni baldaŭ, vi devas piediri.
Leĝostudento nokte venis en sian loĝejon tre ”provizita” el trinkejo, englutinta kelke da boteletoj. En la sekvinta mateno, li vekiĝis suferante la sekvojn de sia konduto, li do ne vidis tute klare. Li penas trovi sian spegulon por konstati sian timon pri sia mieno; sed li trovas anstataŭ ĝin sian harbroson.
– Fi! je la diablo! – ekkriis li, rigardante en la opiniatan spegulon, – kiel mi estas nerazita!
– Mi demandas do, kial oni tiel laŭdas Mozarton? Kian meriton li havas? Li skribis la ”Sorĉan ĉasiston”, kaj nenion pli.
– Pardonu, la ”Sorĉan ĉasiston” Weber skribis…
– Ha! Mozart do eĉ tion ne skribis.
Vojaĝanto nokte alvenas en fremdan vilaĝon. Li demandas la noktan gardiston:
– Diru al mi, amiko, kien mi povus nun iri?
La gardisto respondas:
– Nun, sinjoro, plej bone estus, se vi irus hejmen por dormi.
Sinjoro ĵus reveninta el sia laborejo, sidiĝas ĉe manĝotablo.
Lia edzino alportas la manĝaĵon kuiritan de ŝi mem.
La edzo: Kia fuŝkuiraĵo estas tio ĉi? Ĝia abomena gusto ja naŭzas…
La edzino: Pardonu, mia kara, mi eraris dum la kuirado, ĉar, pretigante ĝin, en la kuirlibro mi turnis samtempe du paĝojn.
Vilaĝano forte batadas sinjoreton.
– Mi pensas, – diras tiu ĉi, – ke vi ne agis ŝerce.
– Ho ne, – respondas la vilaĝano.
– Tio vin savas, ĉar mi ne estus tolerinta tiaspecan ŝercon.
La bankiero: Tio ĉi estas friponaĵo! Kiel vi kuraĝas penetri en mian ĉambron?
La mizerulo: Ne koleru, sinjor’ bankiero, ni estas ja kolegoj.
La bankiero: Kolegoj?
La mizerulo: Nu, ĉar ni ambaŭ kolektas kapitalojn. La diferenco estas nur, ke vi kolektas jam la duan milionon, – dum mi klopodas ankoraŭ pri la unua.
Oficisto krias pro io al sia kolego. La oficejestro riproĉas lin:
– Ne kriu! Ĉu vi eble kredas, ke vi estas la estro?
– Mi bone scias, ke mi ne estas tiu ĉi.
– Nu, kial do vi krias, kiel bovo?
– Ĉu vi volas vidi ian ĵonglaĵon de mi?
– Jes; montru.
– Antaŭ ĉio imagu, ke vi ne estas tie ĉi en Neapolo, sed en Parizo.
– Bone, mi imagas tion ĉi, – respondas la alia, kaj samtempe li vangofrapas la ĵonglonton.
– Nu, kial do vi batis min?
– Ĉu mi batis vin? Kiel mi povus bati vin, se vi estas en Neapolo kaj mi en Parizo!?
– Vi nun venas hejmen el la trinkejo, post noktomezo!
Ĉu vi ne hontas pri tio antaŭ la najbaroj?
– Ne, ili min ne vidis, ĉar ili restis ankoraŭ en la trinkejo.
Piedvojaĝanta vilaĝano, trenanta grandan sakon da terpomoj sur la dorso, renkontas kaleŝon, sur kiu sidas nur veturigisto, lia konatulo Johano.
– He, Johano, bonan tagon! Permesu al mi sidiĝi sur vian kaleŝon.
– Bone, amiko, sursidiĝu.
La vilaĝano rapide sidiĝas sur la kaleŝon, dum la veturado tenante plue la sakon sur sia dorso.
– Kial vi ne demetas la sakon? Ĝi estas ja grandpeza.
– Mi estas danka al vi kaj kontenta pro tio, ke vi bonvole konsentas veturigi min en via kaleŝo; mi ne volas trouzi vian bonecon per deziro veturigi ankaŭ miajn terpomojn.
Eliaso: Kial vi estas tiel malĝoja? Ĉu vi estas eble malsana?
Natano: Ne, sed tuŝis tre dolore mian koron la predikado de lia rabena moŝto, ke la homo estas kreita el polvo kaj fariĝos polvo.
Eliaso: Idioto! Tio ne estas malfeliĉo. Sed, se oni estus kreita el oro kaj devus fariĝi polvo: tio estus ja malprofito.
– Diru, amiko, ĉu estas vere, ke vi aĉetis oran horloĝon je partumaj pagoj?
– Jes, mi pagas ĉiumonate po dekkvin rubloj.
– Kiam vi ĝin aĉetis?
– Antaŭ kvar monatoj.
– Vi do ŝuldas sesdek rublojn.
– Nun mi havas bonan loĝejon. Mi devas nenion pagi por ĝi.
– Nenion? Kiel tio povas esti?
– Nu, mia dommastrino diris, ke mi tiel sentu min en ŝia domo, kiel hejme. Sed ĉiu scias, ke hejme oni ne pagas por la loĝado.