La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE L’ HUMORAĴO

Aŭtoro: Paul de Lengyel

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4
Humoraĵoj
1 2 3 4 5 6 7 8
Bagateloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

X

KONVENA DONACO

– Vi donacis cigartranĉilon al Luciano? Li ja ne estas fumulo.

– Ĝuste tial; ĉar tiu cigartranĉilo estas tute difektita.

DISTRITE

La juĝisto (AL JUĜOTO): Ĉu vi edziĝis?

La juĝoto: Ne, mi estas fraŭlo.

La juĝisto: De kiom da tempo?

TROMPINTA ANTAÛVIDO

La kuracisto: Ĝoju, sinjorino, en la stato de via edzo okazis mirinde bona ŝanĝo.

La sinjorino: Ĉu li ne mortos?

La kuracisto: Ne, li baldaŭ resaniĝos… Sed… Ĉu vi ne ĝojas?

La sinjorino: Jes, mi ĝojas. Sed vi tiel certigis min hieraŭ pri lia tre baldaŭa morto, ke pro tio mi vendis ĉiujn liajn vestojn.

REBATO

La pentristo: Mi volonte aŭdus vian opinion pri mia nova pentraĵo.

La rigardinto: Sincere mi povas diri, ke ĝi ne estas ŝatinda.

La pentristo: Jes, mi scias, ke ĝi ne estas ŝatinda, tamen mi dezirus ĝin aŭdi.

NI NE RAPIDU

La malliberejestro demandas krimulon, antaŭ lia ekzekuto, ĉu li deziras, ion.

– Nu, – diras la morte kondamnito – mi volonte manĝus persikojn.

– Persikojn! Sed ni estas en januaro! Ili malbaldaŭ maturiĝos.

– Ne estas grava; mi atendos.

LA MALSATA HEROO

aŭ: Okazaĵo en la Muzeo

I.

p126_28

En la vespero.

II.

p126_29

En la mateno de l’ sekvinta tago.

LA TRINKMONO

Riĉega bankiero veturis unu fojon per fiakro kaj donis unu frankon kiel trinkmonon al la fiakristo. Li malkontente diris al la riĉegulo:

– La filo de via moŝto havas la kutimon ĉiam kvin frankojn donaci…

– Ho, mia bona, – respondis la bankiero, – li povas tion fari tre facile; li havas riĉegan patron.

LAÛ LA LOKOJ

– Ha, via grafa moŝto, vi estas tie ĉi, en la ĉefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!

– Kial ne? Estas io tre komforta portadi ĝin, kaj en la ĉefurbo neniu konas min.

– Sed vi ĝin portadas ankaŭ hejme.

– Nu, kial ne’? Hejme ja ĉiu min konas.

NEMERITITA SUSPEKTO

– Kial vi ploras? – demandas la sinjoro la ĉambristinon.

– La sinjorino diras, ke mi ŝtelis dek du kulerojn arĝentajn.

– Ĉu tio ne estas vera?

– Ho ne, sinjoro, – respondas ŝi, – unu jam delonge mankis el la dekduo.

LA ŜTALO

La barbiro razas sian vilaĝan klienton per malakra razilo.

La kliento toleras tion iom da tempo, sed fine demandas:

– El kio estas fabrikita tiu ĉi razilo?

– El ŝtalo.

– Ha! nun mi komprenas, kial miaj okuloj vidas fajrerojn.

KIU PLENDU?

Ekzekutisto akompanas la kondamniton al la eŝafodo.

La vetero estas abomena: falas grandega pluvo.

– Kia vetero! – ĝemas la kondamnito.

– Ĉu vi plendas pri tio? – rediras malĝentile la ekzekutisto.

– Pripensu, ke mi devos ankaŭ reveni.

MALVASTA LOKO

p129_30

– Kial vi intencas vendi vian fortepianon?

– Pro manko de loko.

– Vi havas tamen vastegan loĝejon.

– Jes, sed ĝi ne estas sufiĉe vasta por savi min de l’ ludado per fortepiano.

KARA ĜIBO

Edzecmakleristo: Se tiu ĉi sinjorino ne plaĉas al vi, mi tre proponas la du fratinojn Durand. La pli juna estas efektiva ĉarmulino kaj havas doton da 20.000 frankoj. La pli maljuna havas 40.000 frankojn, sed ŝi havas unu ĝibon.

La edziĝonto: Ĉu ne ekzistas ankaŭ tria fratino Durand kun du ĝiboj?

MALBONA KUTIMO

– Vi havas, edzeto, tre malbonan kutimon: vi ĉiam parolas en via dormo.

– Estas tre ĝuste. Mi ja ne povas paroli dum la tago.

LA IRANTO EN AFRIKON

– Ĉu estas vere, ke vi intencas vojaĝi en Afrikon?

– Jes.

– Kial nun? kun tiu ĉi infera varmo, kiam eĉ en la ombro estas varmeco de 32 gradoj.

– Ĉu mi devos iradi en la ombro?

LA FUNGOJ

La instruisto: Fungojn oni trovas precipe en ombraj, malsekaj lokoj…

Knabo: Ha, nun mi komprenas, kial ili havas figuron de pluvombrelo.

GRANDA KOSTO

– Diru, najbaro, kiom kostis la nova fortepiano, kiun via edzino aĉetis?

– Mian hejman trankvilecon.

EN ENTUZIASMO

Arbaristo:… La urso estas ja la plej danĝera besto. Se ĝi persekutas iun, li devas nepre morti. Se li forkuras, post li kuras ankaŭ la urso; se li rampas sur arbon, post li rampas ankaŭ la urso; se li saltas en akvon kaj penas sin savi naĝante, post li naĝas ankaŭ la urso…

Aŭskultanto: Kaj se oni sin kaŝas?

Arbaristo: Tiam kaŝas sin ankaŭ la urso.

LA ESTINTECO

– Ĉu vi efektive ne edziĝos je fraŭlino Terezio? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela.

– Sed ŝia estinteco…

– Mi certigas vin, ke ŝia estinteco estas senmakula kaj pura.

– Ho, amiko, tion mi kredas; sed ĝi estas tre longa.

FACILA HONTO

La pastro: Ĉu vi ne hontas? Ne labori dum la tuta tago!

La mallaborulo: Ho jes, mi hontas.

La pastro: Kial vi tamen ne laboras?

La mallaborulo: Ĉar honti estas io pli facila ol labori.