|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Klientino: Sed, sinjor’ doktoro, mi nun elmetis la langon almenaŭ dum kvin minutoj, kaj vi ne ankoraŭ rigardis ĝin.
Kuracisto: Tio ne estas necesa; mi volis nur neĝenate skribi la recepton.
– Ĉu la sinjor’ sekretario estas dome?
– Ne ankoraŭ. Sed volu atendi momenton, li revenos post duonhoro.
La sinjorino (KOLERE): Ha! vi subaŭskultas tra la ŝlosiltruo.
La servantino (DAÛRIGANTE SUBAÛSKULTI, KUN NATURA MIENO):
Jes, sinjorino, sed vane; oni parolas tiel mallaŭte, ke mi nenion aŭdas el ĝi.
La kolportisto: Ĉu vi volas aĉeti okulvitron?
La sinjoro: Montru. (LI METAS ĜIN SUR SIAN NAZON KAJ RI181 GARDAS LA KOLPORTISTON.) Ha! strange! tra la okulvitro mi vidas friponon!
La kolportisto (METAS ANKAÛ LA OKULVITRON SUR SIAN NAZON KAJ RIGARDAS LA SINJORON): Efektive, vi estas prava.
– Kial vi ŝtelis tiun ĉi surtuton?
– Pravigu min, sinjor’ juĝisto, mi ja ne povis porti plu la mian tiel disŝiritan.
– Via kara edzino estas do en banejo?
– Jes, sinjoro.
– Ĉu la banado estas efika?
– Jes; mi fartas pli bone.
Du ĉasantoj interparolas.
– Mi vidis jam hundon tiel inteligentan, ke ĝi estis vere pli inteligenta, ol sia mastro.
– Nu, mi havis ankaŭ tian hundon.
Fabrikisto sendis belegan pipon, kiel donacon, al sia advokato.
Tiu ĉi sentis grandan plezuron pro la kara sendaĵo, kaj dankis letere la donacinton.
Sed la fabrikisto ne sentis la saman plezuron, kiam li, post la fino de sia proceso, ricevis de l’ advokato la kalkulon de l’ elspezoj, en kiu inter aliaj rubrikoj li trovis tion ĉi:
Dankletero por pipo kaj poŝta kosto de ĝia sendo… … … fr. 2.10
La mizerulo: Mia edzino estas malsana, miaj ses infanoj estas malsanaj, mi estas malsana, kaj ni havas nek unu peceton da pano, nek unu pecon da ligno, – ni suferas malsaton, malvarmon… – Ho kompatu, sinjoro…
La sinjoro (AL SIA SERVISTO): Johano, elpelu tiun ĉi homon, ĉar li disfendas mian koron.
– La liverado estas vere tre malbona nun en la poŝto. Mi skribis jam antaŭ dek tagoj al mia onklo por havi monon, kaj ĝis nun la poŝto ne alportis ĝin al mi.
Du hebreaj vojaĝantoj interparolas en la vagono.
– Ni havas rabenon, – diras la unua, kiu faris jam mirindaĵon.
– Kaj en kio konsistis tiu mirindaĵo? – demandas la alia.
– Li, promenante sur la strato, rimarkis knabon hebrean, kiu manĝis kolbason porkaĵan. Por puni la kulpulon, la rabeno deziris, ke la knabo malaperu sub la teron.
Post momento li pensis, ke la knabo povas esti senkulpa en sia peko, kaj ke estus maljusta lia puno; li do deziris, ke la knabo ne malaperu sub la teron. – Kaj efektive, la knabo ne malaperis sub la teron.
– Pruntedonu al mi dek frankojn por ok tagoj.
– Se vi bezonas tiun prunton nur por ok tagoj, tre volonte mi disponigas ĝin al vi.
Post dudek tagoj la pruntedoninto renkontas la pruntepreninton kaj riproĉas lin:
– Nu, amiko, la ok tagoj jam forpasis. Vi ne plenumis vian promeson.
– Ho jes, amiko. Ĉar mi petis de vi la dek frankojn por ok tagoj, kaj mi vere diselspezis ilin dum la daŭro de ok tagoj.
Junulo: Sinjoro, mi amas vian filinon, mi absolute ne povas vivi sen ŝi…
La patro de l’ amatino (INTERROMPANTE): Do, mi entreprenos pagi la elspezojn de via enterigo.
La instruisto: Se al tri litroj da vino oni aldonas ankoraŭ du litrojn, kio estos la rezulto?
La infano: Homo ebria.
– Ĉu estas vere, ke vi vendis vian velocipedon?
– Jes, amiko, domaĝe, – ĉar la doktoro malpermesis al mi ĝian uzadon.
– Ha, ĉu doktoro de leĝoscienco?
La arbaristo (AL LA ĈASANTA GRAFO, POST ”TRAFINTA” PAFO):
Belega, belega pafo ĝi estis, via grafa moŝto. La domaĝo estas nur, ke, antaŭ la pafo, tiu mizera leporo ne tie estis, kie la ĉashundo.
Esploristo de mortintoj demandas la vidvinon:
– Kiu kuracis vian edzon dum lia malsano?
– Neniu, – respondas la vidvino, – li mortis sen helpo de kuracisto.
La kuracisto (VIZITANTE LA MALSANULEJON): Kiom da malsanuloj mortis hieraŭ?
La vartistino: Kvar.
La kuracisto: Kvar? Terure! Mi ordonis kuracilon por kvin malsanuloj, kaj…
La vartistino (INTERROMPAS): Sed unu el ili ĝin ne akceptis.
Studento, kiu drinkis dum la tuta nokto, matene volas pagi. Li vokas la kelneron: – Ok litrojn da vino…
– Pardonu, vi havis dek litrojn.
– Ne vere; mi faris je ĉiu litro strekon per kreto sur la tablo – rigardu, tie ĉi estas nur ok strekoj.
– Tre ĝuste, sinjoro, – respondas la kelnero, – sed mi estas tamen prava, ĉar du strekoj estas videblaj ankaŭ sur la planko.
La profesoro: Kio kaŭzas, ke la tagoj estas en somero longaj kaj en vintro mallongaj?
La lernanto: Ĉar la varmo vastigas kaj la malvarmo malvastigas.