|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La gasto: Josefo, mi deziras hodiaŭ manĝi ion bonan.
La kelnero: Nu, atendu iom, post unu horo mi havos libertempon; tiam mi vin kondukos en alian restoracion.
A.: Jes, sincere mi povas diri, ke via kuzo estas fripono…
B.: Ki… kion vi kuraĝas diri pri li? Mi iros tuj al li kaj sciigos lin pri tio.
A.: Ho, ne estas necese; li ja scias tion.
Rekruto: Sinjoro serĝento, tiu ĉi pantalono estas malvasta por mi.
Serĝento: Tio ne povas esti vera. (AL LA ROTESTRO): Donigu nur duonporcion da nutraĵo al tiu ĉi homo!
La malsanulo: Sinjor’ kuracisto, mi trinkis erare venenon anstataŭ brandon… Kion fari?
La kuracisto: Testamenton.
Ernesto revenas plorante el la lernejo hejmen. Lia bonkora patrino teruriĝante demandas:
– Kial vi ploras, fileto?
– Ĉar la sinjor’ instruisto batis min.
– Pro kio?
– Mi ne estis kapabla respondi je unu demando.
– Kaj kio do estis tiu demando?
– Li demandis, kial mi enpikis pinglon en lian seĝon.
Je l’ alveno de la vagonaro iu krias sur la stacio:
– Sinjor’ Tanisto! Tanisto!
Vojaĝanto scivole klinas sian kapon el la fenestro; tuj la kriinto rapidas tien kaj vangofrapas lin. La batito faras kompreneble grandan bruon kaj plendas pro la bato al policisto tien veninta.
– Ĉu vi estas sinjor’ Tanisto? – demandas la policisto la vojaĝanton batitan.
– Ne, mia nomo estas Rozulo.
– Nu, kial vi do bruadas? La bato ja ne apartenas al vi!
La onklo: Kara nevo, la konstanta drinkado kaj la serioza lernado ne povas ja paralele kuniri…
La nevo: Vi estas prava, kara onklo; mi ĉesigas do la seriozan lernadon.
– Vi trinkas la vinon tiel, kiel la akvon.
– Ho, vi ne estas prava. Mi ne tiel trinkas la akvon.
– Ha! mia riĉa onklo estas malsaĝulo! Mi skribis al li leteron dirantan, ke mi havas tiom da malfeliĉo, ke miaj haroj jam blankiĝis, kaj mi petis lian helpon. – Kaj kion li faris?… Li sendis al mi boteleton da harkolorigilo.
– Donu al mi bileton por bano.
– Kian? Por kvindek aŭ por tridek kopekoj?
– Kia diferenco estas inter ili?
– Dudek kopekoj.
Filipo estas malsanega. Li faras sian lastan religian konfeson.
– Mia filo, – diras al li pie la pastro, – mi scias, ke vi estas en interkolero kun Bernardo. Vi nepre devas repaci ĝi kun li, se vi deziras ricevi pardonon de Dio por viaj pekoj.
Laŭ konsento de Filipo oni venigas Bernardon, kaj la malamikoj repaciĝas.
Post la foriro de Bernardo, Filipo demandas:
– Ĉu ne vere, via pastra moŝto, ke por la okazo, se mi resaniĝos, tiu ĉi repaciĝo estos nula?
La dando (AL SIA APUDULO): Ĉu vi ne trovas, sinjoro, ke la versaĵo deklamata estas tute sensenca?
La sinjoro: Mi ne estas kompetenta ĝin kritiki, ĉar mi estas ĝia aŭtoro.
La dando (KONFUZITE): Ho, sinjor’ poeto, mi malĝuste esprimis mian penson; mi volis diri, ke la malgrasa junulino tute fuŝege deklamas ĝin.
La sinjoro: Ha, ŝi estas mia filino…
La dando (ANKORAÛ PLI KONFUZITE): Pardonu, sinjoro, via filino estas ĉarma; sed mi parolas nur pri tiu malgracia, dika maljunulino, kiu ŝin akompanas per la fortepiano.
La sinjoro (VANGOFRAPANTE LA DANDON): Jen al ci, bubo! Kial ci kuraĝas ofendi mian edzinon?
La patrino: Konfesante la veron, kara filino, la inĝenieron havi kiel bofilon tre plaĉus al mi.
La filino: Mi havus nenion por kontraŭdiri, se mi ne estus via sola filino.
– Redonu al mi la pluvombrelon, kiun antaŭhieraŭ mi pruntedonis al vi.
– Pardonu, amiko, mi ne povas, ĉar Petro hieraŭ gin pruntepetis de mi. Sed kial vi ĝin bezonas? Hodiaŭ ja ne pluvas.
– Ĉar Marcelo, kiu ĝin pruntedonis al mi, repostulas ĝin, por povi ĝin redoni al la pruntedoninto, kiu estas devigata ĝin tuj rehavigi al ĝia propraĵulo.
Cigano demandas sian amikon:
– Konsilu al mi ion, amiko. Jen mia ĉevalo, ĝi ne volas plu kuri.
– Atendu iom, mi metos fajran meĉaĵon en ĝian orelon.
La ĉevalo pro la bruldoloro bleke ekkuris, kuregis tiel rapide, ke la cigano ne estis kapabla ĝin sekvi.
– Amiko, – sin turnis la cigano al la konsilinto, – por povi atingi mian ĉevalon, bonvolu meti pecon da meĉaĵo ankaŭ en mian orelon.
– Kio okazis? Via vizaĝo estas plena je gratvundoj.
– Mi razas min mem kaj la sinrazarton mi lernis el lernolibro.
– Ho, se bonega Dio havigus al mi kvindek mil frankojn! mi fordonus tuj la duonon de ili por la malriĉuloj… Sed se vi, ho kara Dio, dubas pri tio, donu al mi nur la dudek kvin milojn, kiuj devos resti miaj.
– De kiu vi ricevis tiun ĉi beletan mopsidon?
– De Kajetano.
– Ŝatinda donaco. Ŝajnas, ke li vere amas vin.
– Aŭ ke li vere malamas la mopsidon.
La negocestro: Tiu ĉi novdungita laboristo ŝajnas tre diligenta.
La teknika direktoro: Jes, tion diris al mi ankaŭ lia antaŭa estro.
La estro: Ke li estas diligenta?
La direktoro: Ne, sed ke li ŝajnas tia.
A.: Hieraŭ, dum Ia ĉasado, mi paftrafis uron, tiel bone, ke la kuglo penetris ĝuste en ĝian galon.
B.: Vi povus tion ĉi diri pli simpIe: ”Hieraŭ mi paftrafis urogalon.”