La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE L’ HUMORAĴO

Aŭtoro: Paul de Lengyel

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4
Humoraĵoj
1 2 3 4 5 6 7 8
Bagateloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

XIII

 DIPLOMATIE

La juĝisto: La advokato Spanovski plendas, ke vi diris al li sur la publika strato, ke li estas ”fripono rabisto”. Diru, ĉu tio estas vera?

La juĝato: Jes, tio estas vera; sed mi ne diris ĝin.

DARVINISMO

La patro: Nu, mia filo, kion vi hodiaŭ lernis en la lernejo?

La filo: La sinjor’ instruisto diris, ke la homoj devenis de simio.

La patro (KOLERE): Vi, eble, – sed ne mi.

LA SERĈADO PRI LOĜEJO

p153_38

En la strato, post noktomezo, Petro renkontas Paŭlon, kiu estas tute ebria.

– Kion vi faras tie ĉi?

– Mi serĉas loĝejon.

– Nekredeble… Je tiu ĉi horo!

– Jes, amiko; sed ne miru, – mi serĉas mian propran loĝejon.

LEONO KAJ TIGRO

En Budapest, kaj preskaŭ en ĉiu granda urbo de Hungarujo, sur anguloj de stratoj staras publikaj servistoj nomataj hordár, dungeblaj de la publiko por kia ajn laboro aŭ servo.

Bone vestita sinjoro alparolas unu tian serviston:

– Hordár, ĉu vi volas gajni dek kronojn ĉiutage dum kelka tempo?

– Jes, via sinjora moŝto, – respondas la hordár. – Kaj kion mi devos fari?

– Preskaŭ nenion.

– ?

– Mi estas posedanto de sovaĝbestaro.

– ??

– Mia leono hieraŭ mortis.

– ???

– Vi anstataŭos ĝin. Vi vestos sur vin ĝian felon, kaj dum la tuta tago vi promenos en la kaĝego, ŝajnigante vin leono.

La hordár akceptas la negocon, kaj la saman tagon li komencas sian ”oficon”.

Jam de unu horo li trankvile promenis en sia kaĝego, kiam subite okazas io terura, neatendita. Oni enirigas tigron en la saman kaĝegon. La hordár-leono hombleke vekrias pro mortetimiga teruriĝo, – sed kio okazas?…

La tigro alproksimiĝas al li kaj mallaŭte subdiras en lian orelon:

– Ne timu, kolego, mi ankaŭ estas hordár.

ILI NE DUBIS

La sinjoro: Kion vi diris al la tajloro, kiu hodiaŭ matene tien ĉi venis por ricevi monon?

La lakeo: Ke mia sinjoro ne estas dome.

La sinjoro: Ĉu li ne dubis?

La lakeo: Ne, sinjoro; li eĉ diris, ke li estas certa, ke tio ne estas vera.

PLI ĜENTILA

La juna edzino: Mia edzo estas tre ĝentila. Kiam mi kantas, li ĉiam donacas ion al mi.

La maljuna edzino: Mia edzo estas eĉ pli ĝentila. Li donacas ion al mi tuj, kiam mi volas ekkanti, kaj li eĉ ne deziras aŭdi min.

DISTRITA

p156_39

La edzino (DE PROFESORO): Vi estas tute malseka. Kiel tio povis okazi? Vi ja havis pluvombrelon.

La profesoro: Jes; sed mi pensis, ke vi estas apud mi, kaj mi tenis ĝin ĉiam super vi.

DUONFUNEBRO

Du knabinetoj interparolas:

– Ni estas nun en duonfunebro.

– Vere? Kiu do el vi fariĝis duonmortinta?

LA PAPAGO DE L’ADVOKATO

A.: Kiel fariĝas, ke la papago de l’ advokato Bifla konstante diradas: ”fripono! fripono!”

B.: Kredeble ĝi tion lernis de liaj klientoj.

PIKA

Du amikinoj interparolas:

– Ha, mia kara, mi estas tiel malkvieta! Aŭgusto promesis, ke li venos hodiaŭ posttagmeze por peti min je edziĝo.

– Ĉu vi timas, ke viaj gepatroj ne konsentos?

– Ne, sed ke li ne venos.

DEZIRINDA KURACILO

– Sinjoro apotekisto, vi diris al mi, ke tiu konjako, kiujn mi aĉetis de vi, estas bonefika kontraŭ ventrodoloro.

– Vere, sinjorino.

– Tion mi ne kredas. Antaŭe mia edzo nur tre malofte suferis pro ventrodoloro, kaj nun li ĉiam plendas pro ĝi.

SEN SUKCESO

Edzo ekiras en la amikarejon.

– Adiaŭ, mia kara, – diras li al sia edzino, – je la sepa horo mi revenos hejmen; sed se mi ne povos veni, mi avertos vin per servisto kun letero.

– Tio estas nenecesa, mia edzo, – ĉar la avertantan leteron mi jam elprenis el via poŝo.

LI NE POVIS

– Hieraŭ, mi veturis per fervojo, kaj en la vagono angla kunveturanto metis dormante la piedojn sur miajn genuojn.

– Nu, kial vi ne vekis lin?

– Mi ne povis, ĉar mi ne scias paroli angle.

TEO KUN RUMO

– Amiko, hodiaŭ vespere mi volonte atendos vin por unu taso da teo. Ĉu vi trinkos ĝin kun aŭ sen rumo?

– Kun rumo, mia kara, sen teo.

LA CELO PRAVIGAS LA RIMEDOJN

– Tiu ĉi sinjoro sidas tuttage en la bierejo kaj drinkas konstante.

– Sed li havas akciojn de la bierfabriko kaj drinkante li kreskigas la dividendojn.

ĈE POŜTO

La poŝtisto: Tiu ĉi letero estas tro peza, – vi devas meti sur ĝin unu markon plie.

La vilaĝano: Sed tiel ĝi estos ankoraŭ pli peza.

KIAL SIN LAVI?

p160_40

– Eliru do kaj lavu vin antaŭ ol veni al la manĝotablo.

Viaj manoj estas ja treege malpuraj.

– Kial lavi min? Mi lavis min en la lasta dimanĉo; mi ja ne estas akvobesto.

KIEL PROGRESI?

La patro: Mi eksciis, mia filo, ke vi estas la lasta en la lernejo.

La filo: Ne malĝoju, kara patro. Se mi estus la unua, mi ne povus progresi.

DELIKATE

– Kion vi pensas pri sinjoro X.?

– Li estas bona, sobra kaj prudenta viro.

– Sed li diras precize la kontraŭon pri vi.

– Estas tre eble, ke ni ambaŭ eraras.

SEVEREGA KRITIKO

– Ha! la redaktoro denove resendis al mi mian manuskripton. Ŝajnas, ke li ne scias, kio estas bona.

– Eble; sed li almenaŭ scias, kio estas malbona.