|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La sinjoro: Mi rimarkas, fraŭlino, ke la fumo de cigaro malplaĉas al vi.
La fraŭlino: Jes, sinjoro, ĝi malplaĉas al mi.
La sinjoro: Kial do vi ne sidiĝis en vagonon por nefumantoj?
– Sinjoro Schwartz, vi trompis min. Vi diris al mi, ke ĉi tiuj ŝtrumpoj havas longedaŭran koloron. Kaj jen ĝi jam forlasas ilin; miaj piedoj estas tute bluaj.
– Vi nur bezonas lavi viajn piedojn per varma akvo.
– Tion mi provis jam, sed vane; la bluo ne malaperis.
– Mi do estis prava: ilia koloro estas ja longedaŭra.
Kun gajaj kolegoj festenis kuracisto. Li estis jam tute ebria, kiam iu vokis lin rapide al malsanulo. Tre malfacile li aliris kaj sidiĝis sur la randon de l’ lito.
– Donu vian manon, – li diras; sed erare, anstataŭ ĝin preni, li prenis la sian kaj palpis al si la pulson.
– Kio? malsana? – ekkrias li subite. – Ebria estas tiu ĉi sentaŭgulo.
* * *
La saĝulo en malsaĝa societo estas sveda alumeto sen frotilo.
– Kredu al mi, kara amikino, ke pro mi unu junulo sinmortigis.
– Ĉu eble oni volis lin devigi, ke li edziĝu je vi?
– Mi skribas por la gazetoj ĉiam nur pseŭdonime.
– Certe estas io bela de via flanko, tia respekto por la familia nomo de via patro.
Edzo atendas sian edzinon sur la stacio. Li vidas terure, ke venas kun ŝi ankaŭ lia bopatrino. Li sekrete diras al la edzino:
– Ĉu mi ne skribis, ke vi ne alportu al mi vian patrinon?
– Certe. Sed precize ŝi volas paroli kun vi pri tio; ŝi legis la leteron.
Vilaĝano (AL SIA EDZINO): Aŭskultu. Ĉar ni estas nun tie ĉi en la urbo, mi proponas, ke ni iru kune en la teatron hodiaŭ.
La edzino: Ne, ne! mi legis sur la afiŝo de l’ teatro, ke la tria akto okazas du semajnojn post la dua. Nu, mi ne scias, ĉu ni tiam havos tempon por reveni eh la urbon.
La barono: Mi kontraktus volonte kun vi; sed, ĉar vi konas nur la hungaran lingvon, mi ne povas vin akcepti. Mi bezonas lakeon, scianta kelke da fremdaj lingvoj, ĉar ni vojaĝos en eksterlandon dum la sekvonta monato.
La lakeo: Volu diri al mi, via barona moŝto, kien vi iros?
La barono: Parizon.
La lakeo: Nu! se mi en Francujo parolos hungare, tio estos ja fremda lingvo por la Parizanoj.
– Nu, sinjor’ profesoro, kiel plaĉas al vi la fortepiana ludado de mia filino?
– Mi kredas, ke ekzistas multe da preseraroj en la muziknotoj.
– Ĉu vi faris tiun ĉi pentraĵon?
– Jes, amiko.
– Nu, estu trankvila, mi tion komunikos al neniu.
– Rigardu, sinjorino, kiel malbelega estas tiu knabineto.
– Tiu? tiu estas mia filino.
– Ho… pardonu… Mi devus esti rimarkinta tuj la similecon.
La juĝisto: Ĉu mi ne ofte diris jam al vi, ke vi ne prenu la propraĵon de aliaj?
La juĝato: Sed, sinjor’ juĝisto, – ĉio apartenas al aliaj!
La patro (VIDVA): Ĉu vi scias, filino, ke nia kuiristino baldaŭ edziniĝos?
La filino: Estas tre dezirinde, ke tiu malbela, malsaĝa virino foriru de ni. Je kiu ŝi edziniĝos?
La patro: Je mi mem.
La fraŭlino: Ĉu vi povus montri, kie estas la loko, en kiu, dum la pasinta jaro, fraŭlo savis el drono knabinon, kaj ili baldaŭ geedziĝis?
La fraŭlo: Tiu loko estas tie; sed mi ne povas naĝi.
Vilaĝano asekuris sian domon kontraŭ la fajro. Kiam li ricevas la kontrakton de l’ asekuro, li demandas:
– Kiom mi ricevus, se mia domo brulus morgaŭ?
– Nu, – diras la asekuristo, – vi ricevus certe tri aŭ kvar jarojn de puno en malliberejo.
La sinjorino: Ne, Lucino, vi estas senorda. Jen la polvo tiel plenigis la meblojn, ke ilia koloro ne estas plu divenebla, – kaj la vitroj de l’ fenestroj estas tiel malpuraj, ke ili ne estas plu diafanaj. Tiu ĉi malpuraĵo ekzistas jam almenaŭ de ses semajnoj.
La ĉambristino: Mi do ne estas kulpa pro tio, ĉar mi servas tie ĉi nur de unu monato.
– Estas tamen granda kaj admirinda la potenco de la scienco. Ekzemple, la astronomiistoj estas kapablaj perfekte kalkuli antaŭe, kaj por multaj jaroj, la eklipsojn de la suno kaj de la luno.
– Ha, silentiĝu. Por tiu kalkulo ili ne bezonas sciencon, – ili ĉion trovas en la kalendaro.
– Mi ne povas precize vidi, ĉu tio estas leporo aŭ ŝtipo.
– Pafu, amiko, kaj se post pafo ĝi restos tie, vi scios, ke ĝi estas ŝtipo.
– Kion do vi faras? – demandas sian serviston kuracisto, vidante, ke li batas knabon.
– Pacienton por vi, sinjoro, – respondas la servisto.
La profesoro: Imagu, ke vi trinkas unu glason da akvo…
La kandidato (INTERROMPAS): Pardonu, mi estas tute ne kapabla ĝin imagi.
– Ĉu vi aŭdis pri la malfeliĉo, Johano Aŭgusto?
– Ne…
– La filo de Olavo-Aŭgusto dehakis la dikfingron de sia maldekstra mano.
– Ho, la kompatindulo! Li, kiu ĉiam per ĝi enbuŝigis al si la suĉmaĉtabakon!