|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vagulo trovas sur la vojo eluzitan dentobroson. Li ĝin levas kaj mirigite rigardas, dirante al sia kolego:
– Kio povas esti tiu strangaĵo?
– Verŝajne ia luksa sinamuzilo, kiun eltrovis la superklaso.
La profesoro: Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi demando estas malfacila por vi.
La kandidato: Ne la demando, sed la respondo.
La dando monologas:
– Nun mi povas diri, ke mia hundo savis mian vivon: mi vendis ĝin por dek dolaroj.
– Netolerebla estas la agado de mia edzino. Ŝi ĉiam kaj ĉiam postulas de mi monon.
– Kaj kion ŝi faras el la mono?
– Mi ne scias. Mi ja neniam donas al ŝi.
– Kaj kiom kostas tiu ĉi loĝejo?
– Ĝi kostas por jaro mil kronojn.
– Ĉu estas en ĝi stalo?
– Ne. Sed kial stalo? Vi ja ne havas ĉevalojn.
– Ne por ĉevaloj, sed por tiu bruto, kiu konsentus pagi mil kronojn por tiu ĉi loĝejo.
Zorgema patro edukas sian idon:
– Estu ĉiam sobra, mia kara filo. Aŭdu, mi atingis jam grandan aĝon, – kaj, en mia tuta vivo, mi konis nur kvar okazojn por trinki vinon; nome:
1) en malsano,
2) estante gasto,
3) havante gaston, kaj
4) se ia alia kaŭzo sin prezentis.
Sinjorino A.: La novaj najbaroj estas ekstreme senordaj. Ili havas nek gladilon, nek filtrilon, nek tekruĉon.
Sinjorino B.: Kiamaniere vi eksciis pri ĉio tio?
Sinjorino A.: Ĉar mi intencis pruntepreni de ili.
La edzino: Kara edzo, mia sola idealo estas: havi verdan silkan jupon. Volu aĉeti unu por ml…
La edzo: Kion vi pensas, mia kara? Mi ne povas esti tiel kruela: senigi vin de via sola idealo.
– Aŭskultu, fileto. Mi eniros en la alian ĉambron por ludi fortepianon; sed vi ne envenu, ĉar tie ĉeestos kun mi ankaŭ terurega fantomo.
* * *
Ne ekzistas tiel granda malsaĝulo, de kiu eĉ la plej granda saĝegulo ne povus ion lerni.
– Ho Dio! ĉielo!… Patro! helpu min.
* * *
La venĝo estas dupinta ponardo: kiam vi vundas per ĝi vian malamikon, eĉ vi mem vundiĝos.
Du suferantoj de reŭmatismo ĉe la piedo interparolas en banejo:
– Kiel povas esti, ke vi toleras ĉiam sen ia ĝemeto la frotadon de via piedo, kaj mi tiel krias pro la doloro, dum oni frotas la mian.
– Ho, tre simple, – respondas tiu ridante, – mi ĉiam donas al la frotanto mian sanan piedon.
Komercisto je vinoj eniras en trinkejon, por trinki glason da vino.
– Diru al mi, sinjor’ trinkejmastro, de kiu vi aĉetas la vinojn.
– He, ĉu vi ne povas plu memori? Miaj vinoj venas ja el via kelo…
– Efektive; donu do al mi botelon da biero.
– Je kia horo vi revenis hejmen el la trinkejo.
– Je kvarono de la dekdua.
– Vi mensogas. Mi bone aŭdis, ke la horloĝo batis tri.
– Nu, tri estas ja ĝuste kvarono de dekdu.
Gabrielo ne povis kompreni, ke la vagonaron fervojan nek ĉevaloj, nek aliaj bestoj tiras. Li estis tre scivola vidi ĝin; li do iris en la najbaran urbon por rigardi ĝin.
Okaze oni liveris ĉevalojn sur la vagono. Kiam Gabrielo ekvidis tiujn, li ekkriis triumfe:
– Ha! mi do tre bone suspektis, ke ekzistas nenia veturilo tirebla sen ĉevaloj.
– Volu al mi doni ian kuracilon kontraŭ maldormo.
– Ĉu vi ĝin bezonas?
– Ne, sed mia edzino; ŝi neniam dormas ankoraŭ, kiam mi nokte revenas hejmen el la trinkejo.
La instruisto: Davido, diru al mi, kiom estas kvinoble ses?
Davido: Tridek du.
La instruisto: Nebone. Diru, Leopoldo.
Leopoldo: Estas dudek ses.
La instruisto: Ankaŭ nebone. Leopoldo, diru al Davido: ”vi estas tiel granda azeno, kiel mi. ”
Leopoldo (AL DAVIDO): Vi estas same granda azeno kiel sinjor’ instruisto.
Vagulo eniras en restoracion.
– Donu bonan tagmanĝon al mi por mia mono.
Post tagmanĝo li venigis la restoracimastron.
– Mi mendis tagmanĝon por mia mono, – diris li kaj donis unu moneron da dek heleroj al la restoracimastro.
Tiu ĉi preparas sin por sendi iun al policejo, kiam venis al li ideo.
– Aŭskultu, – diris li al la vagulo, – mi ne denuncos vin sub unu kondiĉo. Iru en la restoracion nomata ”Ora Suno” kaj ankaŭ tie faru la saman ŝercon.
– Tion mi ne povas fari, ĉar tie ĝin mi faris jam; kaj la restoracimastro de ”Ora Suno” sendis min tien ĉi.
Ĉasanto levas sian pafilon por pafi leporon kurantan. La kampogardisto okaze apudestanta diras subite al li:
– Sinjoro! pro Dio! ne pafu!
– Kial do?
– Tial, ĉar tiun leporon la sinjoro grafo ĉasadas ĉiudimanĉe.
– Vekiĝu nun, filineto. La suno jam brilas super vi.
– Nu, lasu la kurtenojn fali, – ili defendos min.
La sinjoro: Ĉu vi opinias, ke pluvos?
La lakeo: Mi opinias, jes.
La sinjoro: Nu, veku min dek minutojn antaŭ la komenco de l’ pluvo.