La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE L’ HUMORAĴO

Aŭtoro: Paul de Lengyel

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4
Humoraĵoj
1 2 3 4 5 6 7 8
Bagateloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

FATALA AVENTURO

Barono Lumpowski eniris en negocejon de porcelanaĵvendisto, por aĉeti donacon por sia ”amata” bopatrino, okaze de ŝia morgaŭa nomtago.

En la negocejo li trovis la majstron en tre malbona humoro.

– Nu, majstro, kio okazis? Vi estas kolera…

– Jes, sinjor’ barono. Mia servanto rompis karan florvazon, ĵus ricevitan, kiu kostis 500 kronojn. Jen, tie kuŝas ĝiaj pecoj; rigardu ilin kaj juĝu mem, ĉu mi ne havas kaŭzon je kolero.

Barono Lumpowski longe rigardadis la disrompitajn pecojn, dume diabla ideo venis en lian cerbon.

– Majstro, mi aĉetas tiujn ĉi pecojn. Diru la koston.

– Ne moku, via barona moŝto. Kial vi bezonus tiun elbalaindaĵon?

– Ne zorgu pri la kaŭzo, majstro, – parolis la barono per nedubeble certa tono. – Mi nepre volas aĉeti ilin.

– Bone; pagu do kvin kronojn por ili, respondis la komercisto.

Barono Lumpowski pagis. Poste li diris al la majstro:

– Volu enpaki la pecojn en lignan keston. Morgaŭ matene mia lakeo venos al vi, por forporti la pakaĵon.

– Laŭ via ordono, sinjor’ barono.

La barono foriris. Reveninte hejmen, li ordonis al la lakeo, ke li morgaŭ matene alportu la pakaĵon, kaj kiam li ĝin enportos en la salonon, li faletu kaj faligu teren kvazaŭ ”senintence” la tutan alportitaĵon.

– Nu, – pensis la barono, – la aferon de la nomtaga donaco mi lerte aranĝis.

La morgaŭan tagon ĉio okazis laŭ la ordono de la barono.

La lakeo, kiel improvizita aktoro, tre kontentige ludis la komedion; enirante la salonon, kie kunestis la gebaronoj kaj la bopatrino, li faligis la keston, kaj oni aŭdis la tinton de la florvazo.

Vekriado de la bopatrino, insultoj de la barono sekvis.

Barono Lumpowski, ridetante en sia spirito je la bona prosperinta ”aranĝo”, malfermis la keston. Ekvidinte ĝian enhavon, li preskaŭ svenis pro surprizo; ĉar li terure konstatis, ke la servopreta komercisto enpakis ĉiun pecon en apartan paperon.