|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE L’ HUMORAĴOAŭtoro: Paul de Lengyel |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Henrikino: Mi eksciis, ke Petro ricevis la ĉefan gajnon en la loterio. Kaj mi rifuzis lin la antaŭtagon de la lotado.
Leopoldino: Ŝajnas, ke Petro estas bonfeliĉulo. Du tiel bonaj tagoj unu post alia!
La veturigisto de l’ luksa kaleŝo subite malsaniĝis. La gebaronoj tamen devas nepre veturi al la stacio de l’ vaporŝipo; ili do anstataŭas la malsanulon per la konduktoro de l’ kamplabora veturilo.
Pro lia mallerteco la kaleŝo renversiĝas en la mezo de l’ urbo. Oni facile komprenas la ĉagrenon kaj koleron de l’ veturantoj. Sekvas granda riproĉado kaj insultado. Ilin aŭskultinte mute, la veturigisto diras:
– Estas ja feliĉo, ke mi renversis personojn, kaj ne objektojn.
– Ĉu vi konsideras tiun fakton kiel feliĉon? – demandas la barono surprize.
– Sendube, via barona moŝto. Ĉar se mi estus renversinta objektojn, mi nun devus ilin relevi kaj porti, – dum la personoj sin relevas kaj staras per siaj propraj fortoj.
Oficiro promenis kun pastro. Ili alvenis al loko, kie staris malnova, ruinigita eŝafodo, ĉirkaŭata de korvoj kriantaj.
– Jen, – diris ŝerce la oficiro, kiel tiuj ĉi malĝentilaj birdoj salutas vin!
– Jes, – respondis la pastro, – ŝajnas, ke ili ĝojas, pensante, ke mi vin portas al ili.
La patrino: Mia filo, ĉu vi senŝeligis la pomojn antaŭ ol ilin manĝi.
La filo: Jes, patrineto.
La patrino: Kaj kion vi faris el la ŝeloj?
La filo: Mi manĝis ilin.
Reĝo havis la kutimon vojaĝi inkognite.
Unufoje li tagmanĝis ovaĵon en restoracio de provinca urbo, kie la kelnero rekonis lin, sed nenion diris pri tio.
Manĝinte la reĝo volis pagi; la kelnero postulis 100 guldenojn por la konsumita ovaĵo.
– Kion! – ekkriis surprize la reĝo, – ĉu la ovoj estas tiel maloftaj en tiu ĉi regiono?
– Ne, – respondis subdire la kelnero, – tie ĉi la reĝoj estas maloftaj.
La edzino: Jen, hodiaŭ vi denove ludis kartojn kaj multe perdis per ĝi.
La edzo: Ne riproĉu, kara. Estas vere, ke kelkfoje mi multe perdas, sed alifoje malmulte. Tiamaniere mia financa stato kompensiĝas.
– Transiru ni sur la alian flankon de l’ strato. Sur tiu ĉi flanko venas Karlo, al kiu mi ŝuldas tri dolarojn. Mi ne volas lin renkonti.
– Trankviliĝu, amiko, – li nepre transiros sur la alian flankon, ĉar li ŝuldas al mi dek dolarojn.
Unu el la rigardantoj demandas la arlekenon:
– Diru, amuzulo, ĉu estas grave, ke arlekeno havu idiotan vizaĝon?
– Kompreneble, sinjoro. Vi eĉ ricevus certe de mia direktoro duoblan salajron.
– Kiel vi fartas, onklo mia?
– Multe pli sane.
– Je kio vi vidas tion?
– Je la mieno de miaj heredontoj.
– Mi eksciis, ke vi refoje ne sukcesis en via ekzameno.
– Ne, kolego. Mi ne havis feliĉon. Mi estis precize demandita pri tio, kion mi ne sciis jam la antaŭan fojon.
– Vi diris al mi, ke sinjoro Smith jam mortis. Nun mi eksciis, ke li estas en malliberejo. Li do vivas…
– Ĉu esti en malliberejo estas vivo?
La edzino: Ho, se mi neniam estus vin koninta!
La edzo: Ho, edzino, vi tro malfrue kompatas al mi!
La fianĉino: Ho kara Ludoviko, mia patro bankrotis.
La fianĉo: Mi ĉiam diris, ke li estas senkora homo, – kaj jen, li nun malhelpas nian geedziĝon.
Klarigisto: Jen estas kiraso, kiu kontraŭstaras ĉian pafilegon…
Alia klarigisto (EN LA NAJBARA ĈAMBRO): Jen estas pafilego, kiu detruas ĉian kirason.
Aleksino: Ĉu la leŭtenanto konfesis sian amon?
Klotildo: Li jam komencis. Hodiaŭ li diris al mi, ke li havas multajn ŝuldojn.
– Kion vi farus por liberiĝi de la amikoj, kiuj vin tedus?
– Nu, mi prunteprenus monon de ili.
– Malbona rimedo. Mia rimedo estas: pruntedoni al ili.
Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis lin pri la preĝo, sed lia penado restis vana, la hebreo estante tre malinteligenta.
– Nu, mia filo, se vi morgaŭ scios fari senerare la signon de l’ kruco, vi ricevos de mi unu sakon da terpomoj.
En la tago sekvanta la hebreo prenis kun si la filon, portanta sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de l’ pastro, lasinte sian filon en la korto.
– Nu, faru la signon de l’ kruco, – diris la pastro.
– En la nomo de l’ Patro, kaj de l’ Spirito sankta. Amen.
– He, kie do restis la ”Filo”?
– Pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj.
Riĉa maljunulo konsentas edzinigi sian filinon kun juna leŭtenanto.
– Tamen, – li diras al la fianĉo, – mi devas vin averti, ke mia filino nenion ricevos dote, sed ŝi estas la sola heredontino de mia tuta havo.
– Ho, – respondas ĝentile la fianĉo, – tio ne malhelpas min: vi ja estas tiel maljuna.
Malbela junulino iras al la vilaĝestro.
– Via moŝto, mi venas por raporti al vi, ke Viktoro hieraŭ kisis min.
– Diru al mi, – demandas la vilaĝestro, – ĉu vi plendas aŭ fanfaronas pri tio?
La barono (PLENA JE ŜULDOJ): Nu, Rudolfo, mi donacas al vi tiun ĉi veston.
La lakeo: Mi tre dankas al vi, sinjor’ barono. Sed diru, ĉu mi ne estos devigata iam pagi ĝian koston?