La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri la aŭtoro

Karel Ĉapek (1890-1938) naskiĝis kiel filo de kuracis to en Malé Svatoñovice [nord-orienta Ĉeĥio]. Gimnazion li studis en Hradec Králové kaj Brno, akademian gimnazion en Prago. Filozofion li studis en Prago, Berlino kaj Parizo kaj farigis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo. Redaktoro kaj dramaturgo.

Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj, Anglaj Folioj, Ekskurso en Hispanion, Skizoj el Nederlando (esperantigita) kaj Vojaĝo Norden. En R.U.R., Rossumaj Universal-Robotoj (esperantigita) li kritikas la maŝinan civilizon kaj emfazas la neceson de humanismo kaj amo, garantianta eternecon de la vivo. El Vivo de Insektoj, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super homa avidado, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. Blanka Malsano, decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en Milito kontraŭ Salamandroj la komenca humuro kaj satiro transiras al la senpovo de la homo kontraŭ la ribeliĝintaj amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo (esperantigitaj), detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. Aerolito ravas en ekstremo per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj Naŭ Fabeloj, destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos okupiĝas pri problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a. K. Ĉapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la vivo, ŝatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaĝis tra la mondo kaj rigardis ĝin per okuloj de impresiĝema infano, miris pri ĝi, kaj skribis ĉion, kio tuŝis lian koron.

Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. Ĉapek estas utopiema, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan servon al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn konceptojn de frida racio. La stila majstreco de Âapek proksimiĝas pli kaj pli al la rakonta leĝereco kaj kerna simpleco.

Ankaŭ ĵurnalismon li metis en la servojn de romano kaj rakonto.

Ĉio ĉi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe homaj kaj tial ili subigas plene la legantojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.